terça-feira, 31 de julho de 2012

Argentina Kongreso de Esperanto


Argentina Esperanto Ligo anoncas la okazigon de Argentina Kongreso de
Esperanto de la 6-a ĝis la 7-a de oktobro 2012 en Bonaero, Argentino.

Kongrestemoj:
Esperanto kiel ponto al la paco, amikeco kaj evoluigo.
Regiona integriĝo: turismo kaj ekonomio.

Bonaera Esperanto Asocio estis akceptita kiel organizanta grupo.

Kadre de la Kongreso AEL okazigos sian Jaran Asembleon 2012

Aliĝkotizoj:

$AR 120  por aliĝoj antaŭ la 23a de aŭgusto
$AR 150  por aliĝoj post la 23a de aŭgusto
 
Kiel pagi? Peti informojn al: sekretario@esperanto.org.ar
 
Helpa fonduso: estas planata la starigo de helpa fonduso por subvencii
laŭbezone tute aŭ parte la vojaĝ- kaj restadkostojn en Bonaero de tiuj
enlandaj partoprenontoj, kiuj nepovante pagi siajn vojaĝbiletojn aŭ
gastiĝkoston, sufiĉe frue antaŭanoncu sian intencon partopreni kaj
petu helpon, ĉiam laŭ la efektive disponebla mono. Por gastigi ilin en
Bonaero la organiza komitato klopodos trovi adekvatan malmultekostan
loĝejon, aŭ eĉ, seeble, senpagan loĝejon.

Ĉiuj kiuj volas prelegi, proponi programerojn aŭ iel kunlabori estas
petataj kontakti nin kiel eble plej frue retpoŝte al
sekretario@esperanto.org.ar aŭ telefone al (011) 15 5061 0596.

Jorge Enrique Cabrera
sekretario@esperanto.org.ar

segunda-feira, 30 de julho de 2012

Kongresaj Novaĵoj el Vjetnamio



Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 463
2012-07-30


Enhavo:

  1. Du novaj Honoraj Membroj de UEA
  2. Alta vjetnama distingo al UEA

DU NOVAJ HONORAJ MEMBROJ DE UEA

En la inaŭguro de la 97-a UK en Hanojo estis anoncita la decido de la Komitato de UEA pri la elekto de Hori Jasuo el Japanio kaj Georgo Nanovfszky el Hungario kiel Honoraj Membroj de UEA. Jen iliaj biografietoj.

HORI Jasuo naskiĝis en 1941. Li diplomitiĝis en la Ŝtata Universitato de Kioto en 1965, laboris kiel instruisto de la angla lingvo kaj emeritiĝis en 2005. Esperantisto ekde 1960, li estas membro de Japana Esperanto-Instituto kaj ekde 2005 ĝia vicprezidanto. Li estis ĉefredaktoro de la organo de JEI, La Revuo Orienta, de 1995 ĝis 2008, kaj li plu estas redakciano. De 2001 ĝis 2008 li estis prezidanto de la Komisiono pri la Azia Esperanto-Movado, kies bultenon Esperanto en Azio li redaktas ekde 2001. En LKK de la 92-a UK en Jokohamo (2007) li respondecis pri la gazetara servo. De 2007 ĝis 2010 li estis estrarano de UEA pri landa kaj regiona agado. Ekde 1996 Hori estas loka delegito de UEA kaj fakdelegito pri edukado. Li multe vojaĝis en Azio por instrui Esperanton kaj helpi lokajn klubojn.

En 2011 Hori ricevis la Premion Onisaburo Deguĉi pro la diskonigado de la japana kulturo per prelegoj, artikoloj kaj libroj, inter kiuj elstaras la libroserio Raportoj el Japanio, en kiu aperis jam 14 volumoj ekde 1997. En 2004 li ricevis la Premion Ossaka de JEI. Li ankaŭ multe raportis en Interreto pri la vivo post la tertremo, cunamo kaj atomcentrala katastrofo en Japanio en marto 2011. Pri tiu temo li publikigis ankaŭ la libron Tertrema katastrofo de Japanio 2011. En 2009 kaj 2011 li ricevis la unuan premion en la literatura konkurso de JEI.


György (Georgo) NANOVFSZKY naskiĝis en 1942 kaj lernis Esperanton en kursoj de Julio Baghy kaj Alfonz Pechan. Ekzameniĝis pri lingva kapableco en 1958. Ekde tiam li aktivas movade kaj publikigas verkojn, artikolojn kaj tradukojn. Li estis prezidanto de Studenta E-Klubo en Budapeŝto 1958-1960 kaj kunorganizanto de la 51-a IFEF-kongreso en 1962 en Budapeŝto. De 1963 ĝis 1968 li aktivis en la Moskva E-klubo "Fajrero", vizitante la renaskiĝintajn klubojn en Siberio, Kaŭkazo, Leningrado kaj Irkutsk. Nanovfszky doktoriĝis pri ĝenerala lingvistiko en la Budapeŝta Universitato ELTE en 1973. Li estis funkciulo de UNCTAD en Ĝenevo 1982-85, ankaŭ reprezentante UEA ĉe UN en Ĝenevo. De 1983 ĝis 1988 li estis ĉefredaktoro de la revuo Planlingvistiko.

Kiel hungara ambasadoro en Moskvo 1992-98 Nanovfszky helpis reaktivigi la movadon en Moskvo kaj tutlande. Li estis profesoro de la Moskva internacia universitato JUSTO 1994-2011. En 1996 li doktoriĝis pri politologio en la Rusia Akademio de Sciencoj. Membro kaj profesoro de AIS li estas ekde 1998. De 1998 ĝis 2006 li estis prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio kaj komitatano A ĉe UEA. Kiel ambasadoro en Singapuro 2002-2005 li aktivigis lokajn esperantistojn organizante regulajn renkontiĝojn. Ekde 2007 li estas honora prezidanto de HEA.

ALTA VJETNAMA DISTINGO AL UEA

Unu el la kulminoj de la inaŭguro de la 97-a UK en Hanojo estis la transdono de la Medalo de Amikeco al UEA. La prezidento de Vjetnamio Truong Tan Sang decidis aljuĝi tiun altan ŝtatan honorigon al UEA por rekoni la grandan apogon de UEA kaj de la internacia esperantista komunumo al la vjetnama popolo dum ties nacidefendado, rekonstruado kaj disvolviĝado. 

La vicprezidentino de Vjetnamio kaj Alta Protektanto de la 97-a UK, s-ino Nguyen Thi Doan, enmanigis la medalon kun la akompana diplomo al prezidanto Probal Dasgupta.

La medalo kaj diplomo estos konservataj en la Centra Oficejo de UEA.

En aparta aranĝo post la inaŭguro ok esperantistoj ricevis la medalon "Por paco kaj amikeco inter popoloj" de la Vjetnama Unio de Amkicaj Organizaĵoj. Apud la prezidanto de UEA, prof. Probal Dssgupta, la medalo estis asignita al Ivanka Stojanova Kirĉeva (Bulgario), Baldur Ragnarsson (Islando), Hori Jasuo (Japanio), Usuda Reiko (Japanio),  Katalin Kovats (Nederlando), Saiki Akira (Japanio), Franciska Toubale (Aŭstarlio) kaj Probal Dasgupta (Hinda Unio).


-----

Virtuala Brazila Esperanto-Movado - Esperanto@Brazilo

Esperanto Ilustrita

Imagem inline 1

Legu hodiaŭ en Esperanto Ilustrita

Projekto nomita en Esperanto skuas la informadikan mondon
Esperanto-studio - Grava (Grupo Takto)
Liro Esperantista - Pregho Sub la Verda Standardo
Pola parlamento festos la datrevenon de Esperanto
Esperanto-kesto - Rimarkinda Horlogho (Fundamenta Krestomatio)
Vizitĉambro - Affonso Soares
Esperantista Bretaro - Sprite kaj Spite
Poloj organizas artan eventon en Esperanto
Esperantistaj Kuriozaĵoj - Esperanto-shipoj
Jarlibro ekcirkulas
Portugala universitato omaghas Esperanton
Staghoportuno por esperantistoj
Cirkulante en la Esperanto-movado

Portugallingve: http://esperantoilustrado.blogspot.com.br
Esperante: http://esperantoilustrita.blogspot.com.br

Esperanto Ilustrita - La Virtuala Revuo de Esperantujo

Redaktis: Fabiano Henrique
Reviziis: Aloísio Sartorato

===
Virtuala Brazila Esperanto-Movado - Esperanto@Brazilo
http://esperanto.brazilo.org


sexta-feira, 27 de julho de 2012

Universitato de Esperanto


Bonvenon al la retejo por la Universitato de Esperanto.  Ĉi tie vi trovos la filmojn de la lecionoj jam instruitaj dum la sesioj de la Universitato de Esperanto.  La unuaj universitataj kursoj okazis en januaro kaj februaro 2012 por celebri la 125-jaran datrevenon de Esperanto, kaj por kuncelebri la internacian jaron de Alan Turing.

Se vi estas studento, vi povas ĝui kaj studi kompletajn kursojn pri diversaj temoj en la internacia lingvo Esperanto.  Nun estas du temoj.  Unue, estas kurso kiu pritraktas militon.  Ĝi nomiĝas Alfronti Militon, kaj estas instruata de Profesoro Ron Glossop.  Due, estas kurso de Profesoro Federico Gobbo nomata Historio kaj Filozofio de la Informadiko.

Se vi estas profesoro, kaj jam instruis vian kurson nacilingve en la kadro de akreditita universitato, vi povas ankaŭ instrui ĝin en Esperanto.  Ĉiuj lecionoj de la Universitato de Esperanto estas filmitaj, kaj poste metitaj sur la interreto, senpage, sub la licenco de Krea Komunumaĵo.  Kontakti nin por pli da detaloj.

La unuaj du kursoj estis instruataj kaj filmitaj en la projekto Esperanto-Insulo, sur la insulo Hajnano de Ĉinio inter la 11a de januaro kaj la 12a de februaro, 2012.

http://www.universitato.info

segunda-feira, 23 de julho de 2012

Disvastigi Esperanton en la nuna epoko


disvastigado_epoko_.mp3Listen on Posterous
En la epoko de la interreto kiu ja atingas la plej forajn lokojn sur la tero, la demando pri disvastigado de lingvo por la tuta homaro ricevas alian aspekton. Ne temas pri tio enkonduki la lingvon en lando A  aŭ lando B, ĉar geografiaj kriterioj fariĝis duarangaj. Aliron al la interreto povas havi homoj en ĉiuj landoj, la demando estas tiam nur:  Kiaj homoj interesiĝas pri la lingvo resp. kiaj homoj apartenas al la plej interesaj celgrupoj de tutmonda poresperanta agado. Do unuarangan signifon havas sociaj kaj kulturaj kriterioj, geografiaj resp. politikaj kriterioj estas duarangaj. Tial ankaŭ la demando ĉu instancoj de Eŭropa Unio iam uzos Esperanton kiel laborlingvon estas duaranga.


Plej gravas interesigi homojn kiuj plenumas certajn kriteriojn por la lingvo. Nun iuj povus obĵeti: Esperanto ja estu la dua lingvo por ĉiuj homoj, do ni devos direkti nian agadon al homoj el ĉiuj sociaj tavoloj en la tuta mondo. Jes ja, tio principe estas ĝusta, sed niaj fortoj estas tre limigitaj kaj ni do devas direkti niajn fortojn tien kie la rezulto estos espereble plej bona. Kaj la plej bonan rezulton alportas homoj kiuj disponas pri altaj sociaj kaj kulturaj kapabloj, homoj kiuj ne nepre bezonas Esperanton ĉar ili alimaniere ne povus altnivele komunikadi kun homoj el aliaj landoj kaj mondopartoj, sed homoj kiuj sentas defion esprimi sin altnivele per lingvo kiu permesas al ili libere moviĝi tra la spaco de lingvo. Pro sia reguleco Esperanto ja bonege taŭgas por ordigi sian personan lingvosistemon (ĉiu homo ja estas plurlingva) kaj por firmigi sian lingvan pozicion.

Disvastigi nian lingvon signifas nepre disvastigi ĝin en sia parola formo, ĉar ĝi firmiĝas en la homa cerbo nur per aŭdado (kun ebla samtempa legado). Agado por disvastigi Esperanton do unuavice signifas produkti grandkvante enhavojn en Esperanto, enhavojn kiuj estas interesaj por homoj kun alta socia kaj kultura nivelo. Laŭ la modelo de la Esperanta Retradio tiuj enhavoj estu parolataj de bonaj parolantoj kun samtempa aldono de la skribita teksto.

Kaj por alparoli homojn kiuj ne jam sufiĉe komprenas la lingvon, eblas ankaŭ aldoni la skribajn tradukojn al plej diversaj lingvoj, precipe al lingvoj kun malgranda parolkomunumo. Tio estas farebla per filmetoj, ekz. en Jutubo. En la filmetoj oni aŭdus la paroladon en Esperanto kaj aperus subtekstoj en Esperanto kaj en iu alia lingvo. Tio el teknika vidpunkto estas tute bone farebla. Kun helpo de germana esperantisto mi ekzemple publikigis en Jutubo frazojn en Esperanto. Oni vidas kaj aŭdas mian paroladon kaj oni povas legi subtekstojn en Esperanto kaj en la germana.

Por disvastigi nian lingvon do ni tutsimple parolu ĝin kaj ni registru nian paroladon kaj publikigu ĝin en la interreto. Jen la taŭga vojo por kreskigi Esperanton en la tuta mondo.

Embedded media -- click here to see it.


--

Virtuala Brazila Esperanto-Movado

sábado, 21 de julho de 2012

Esperanto sur la dua rango ĉe Tatoeba


Esperanto sur la dua rango ĉe Tatoeba


En pasinta ĵaŭdo, 12-a de julio 2012, Esperanto atingis la duan rangon inter la lingvoj de la multlingva frazaro Tatoeba, http://tatoeba.org/epo . Aktuale tie troveblas pli ol 167.000 frazoj en Esperanto. Entute ĉe Tatoeba estas nun ĉ. 1,6 milionoj da frazoj traduktiaj en cento da lingvoj, http://tatoeba.org/epo/stats/sentences_by_language . La unuan lokon tenas la angla kun nun 239 172 frazoj, la trian kaj kvaran la japana kaj la franca kun 165 756 kaj 141 362 frazoj.

Kiel uzi la frazaron?

Ni supozu, ke vi deziras esprimi la ideon vidi stelojn sen binoklo, germane "mit bloßem Auge". Vi enmetas ĉe tatoeba.org supre

Ekzemplaj frazoj kun la vortoj: bloß Auge
De: Germana
Al: Angla

kaj ricevas dekon da ekzemplaj frazoj kun traduko en Esperanton.

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand

--------------
Virtuala Brazila Esperanto-Movado

sexta-feira, 20 de julho de 2012

Melodioj encerbiĝas dum dormado




melodioj_dormado.mp3Listen on Posterous
Lerni fremdan lingvon tutsimple dum dormado per sonigado de vortoj? Tiel simple ne estas. Sed dormeto povas helpi pli sukcese revoki antaŭe ekzercitajn enhavojn - tion montras muzika eksperimento.
Muzikaj pecoj estas pli facile lerneblaj se oni aŭdas ilin ankaŭ dum dormado. Tion montras eksperimento de usonaj esploristoj. Ili sonigis al siaj testantoj dum profunda dormado unu el du melodioj kiujn la testantoj estis ekzercintaj antaŭe sur klavaro de piano. Post la dormofazo la partoprenantoj kapablis ludi la melodion, kiun ili estis aŭdintaj dum dormado, pli bone kaj kun malpli da eraroj ol la ne tiamaniere ripetitan sinsekvon de sonoj.
La eksperimento montris ke ekstera stimulo dum dormado povas plibonigi kompleksajn kapablojn. La dumdorma stimulo laŭ la esploristoj plifortigas la rememoron al antaŭe lernitaj enhavoj.

Ke fremdlingvoj aŭ aliaj lertecoj estas tutsimple lerneblaj dum dormado, tio tamen restas mito kaj ne estas tio kion la esploristoj nun konstatis. La decida diferenco estas ke ĉi tie pliboniĝas la memoro pri io kion oni jam estas lerninta. Se iu aŭdas la lernitaĵon denove dum dormado, la antaŭnelonge encerbigitaj informoj reaktiviĝas.

En la eksperimento 16 partoprenantoj unue lernis ludi du malsamajn, 12 notojn longajn melodiojn sur klavaro de piano. Sur komputila ekrano koloraj cirkloj indikis al ili kiuj tonoj estis postulataj en la unuopaj kazoj. Post la ekzercado ĉiuj testantoj kuŝiĝis por 90-minuta dormado. Dum la dormado ili portis ĉapon kun elektrodoj per kiuj la esploristoj registris iliajn cerbajn kurentojn. Per tio ili povis konstati kiam la testantoj glitis en la fazon de profunda dormado.

Dum la profunda dormado la esploristoj sonigis al parto de la testantoj unu el ambaŭ muzikpecoj mallaŭte per kapaŭskultilo - sen ke la testantoj rimarkis tion aŭ sciis tion. Al la alia parto de la testantoj oni sonigis la alian sinsekvon de sonoj. La sekvan tagon ĉiuj partoprenantoj devis denove ludi ambaŭ muzikpecojn. Ili signife pli facile kapablis ludi tiun melodion kiun ili estis aŭdintaj dum dormado ol la alian melodion. Ili faris malpli da eraroj kaj pli precize sekvis la donitan ritmon.

Laŭ la esploristoj jam delonge aperas indikoj ke la cerbo prilaboras dum dormado informojn kiuj encerbiĝis dumtage kaj ke ĝi transprenas ilin en la memoron. Mallonga dormofazo jam povas kontribui al plibonigo de denove lernita kapablo.

La eksperimentoj de la teamo de la Nordokcidenta Universitato liveris nun la pruvon ke tiu plifortigo dum dormado validas ankaŭ por kompleksaj kapabloj kiel la ludado de muziko. Eble iutage tiu scio estos aplikebla por celite plifortigi diversajn kapablojn kaj memorojn dum dormado. La esploristoj opinias ke se oni dumtage lernas paroli fremdan lingvon kaj sekve dumnokte tiuj memoroj reaktviĝas dum dormado, la lernado certe povas pliboniĝi.

--
Virtuala Brazila Esperanto-Movado

quinta-feira, 19 de julho de 2012

UEA EN UN-KUNSIDO PRI INDIĜENAJ POPOLOJ

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 461
2012-07-19


UEA EN UN-KUNSIDO PRI INDIĜENAJ POPOLOJ

Inter la 9-a kaj 13-a de julio okazis ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo la 5-a sesio de la fakula kunsido traktanta la tutmondan situacion koncerne rajtojn de indiĝenoj, "Ekspertaj Mekanismoj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (EMRIP)". Reprezentantoj de UEA Verena Graf, Cesco Reale kaj Stefano Keller partoprenis la eventon, kiun ĉeestis delegitoj de indiĝenaj popoloj el ĉiu kontinento kaj membroj de NRO-oj defendantaj indiĝenojn. La rezultoj de la EMRIP-kunsido, kiu okazas unufoje ĉiujare, estos plutraktataj de la Homrajta Konsilio de UN.


Imagem inline 1

De maldekstre: Akiyo Inoko (Civitana Centro por la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj), Stefano Keller, Shinako Oyakawa (Asocio de Indiĝenaj Popoloj en Rjukju-insularo), Daisuke Shirane el la Internacia Movado Kontraŭ Ĉiuj Formoj de Diskriminacio kaj Rasismo, IMADR), Cesco Reale kaj Verena Graf.


La tutsemajna sesio, kun la ĉefa temo "Lingvoj kaj kulturoj", estis por la teamo de UEA bona okazo por krei plurajn novajn kontaktojn, ĉar praktike en ĉiu interveno estis menciita la ! lingva situacio de la popolo de la alparolanto. Tio ebligis alparoli la intervenintojn rekte pri la temoj de UEA: lingvaj rajtoj kaj la uzo de neŭtrala internacia komunikilo.

Stefano Keller, estrarano de UEA kaj ĉefreprezentanto en Ĝenevo, alparolis la kunsidon dum kvin minutoj. Li substrekis la malavantaĝan situacion de indiĝenaj popoloj interalie el lingva vidpunkto kaj atentigis pri sciencaj studoj koncerne la neceson povi uzi sian gepatran lingvon, citante starpunkton de lingvistoj k.a. fakuloj, kaj deklaraciojn kaj konvenciojn de Unesko. Li atentigis pri la rapida malriĉiĝo de la lingva kaj kultura diversecoj en la mondo, memorigante pri la agado de UEA por defendi la lingvajn rajtojn kaj pri ĝia strebado por atingo de reciproka interkompreniĝo kaj kunlaboro inter la popoloj, per uzo de interetna, neŭtrala kaj facile lernebla lingvo Esperanto, komunikilo reale internacia.

Fine de sia alparolo Keller informis pri la projekto Indiĝenaj Dialogoj, kiu instruis komputil-uzadon kaj Esperanton kiel komunikilojn al reprezentantoj de indiĝenaj popoloj el 27 etnoj kun la celo ebligi al indiĝenoj el diversaj kontinentoj diskuti inter si pri la komunaj problemoj surbaze de lingva egaleco. Post lia interveno reprezentantoj de NRO-oj kaj de indiĝenaj popoloj venis al li por interŝanĝi dokumentojn kaj ektrakti pri kunlaboro.

Partopreno en paralelaj dumtagmezaj eventoj kaj ĉirkaŭaj konversacioj ebligis al la reprezentantoj de UEA krei eĉ pli da kontaktoj. El tiuj verŝajne la plej signifaj estas la renkontoj kun partoprenintoj de la projekto Indiĝenaj Dialogoj, kiuj estas hodiaŭ gravaj membroj de EMRIP, kaj unu el kiuj anoncis sian deziron pri rekreo de porindiĝena projekto Esperanta kaj restas en kontakto kun UEA pri tiu eblo.



--

Virtuala Brazila Esperanto-Movado

Per kanto al Esperanto


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

kanto_Esperanto.mp3Listen on Posterous
Bonvenon denove, karaj. Lastatempe mi estas okupita pli ol kutime, kio malfaciligas mian okupiĝadon pri ŝatataj de mi aferoj. Sed mi sopiras, por povi prepari ion por nia retradio. Tiel do hodiaŭ mi havas por vi alian proponon. 
   
Nia israela amiko lastfoje citis tian onidiron, ke "bildo valoras pli ol mil vortojn". Mi dezirus starigi ĝin apud la konata de mi diraĵo "qui cantat bis orat" (kiu kantas duoble preĝas), pro kelka asociacio. 
   
Mi konas kelkajn esperantistojn, kiujn al la lernado de la lingvo instigis kantado de E-kanzonoj aŭ almenaŭ de tio ĉi komenciĝis ilia E-aventuro. Kantado ĝenerale estas helpa agado, kiu kaŭzas, ke kelkaj enhavoj, esencoj aŭ sentoj pli facile atingas ne nur niajn kapojn sed eĉ des pli - ili trafas niajn korojn. Permesu do al mi iomete vin kantigi, kvankam mi ne estas certa, kiagrade akceptebla estos tio, kion vi baldaŭ aŭdos.
   
Jen la kanzono el la repertuaro de mia E-ĉirkaŭantaro. Ĝi ŝajne en diversaj versioj estas jam al vi konata. La teksto laŭ mi estas iom malgaja, tamen oni volonte plenumas la komponaĵon eĉ kiel "boogie-woogie". Mi prezentas do al vi la vortojn, poste mian plenumon de la kanzono kun akompanaĵo instrumenta. Kaj por tiuj, kiuj eble volos ĝin kanti mem, mi disponigas la ligilon, kie troveblas nur akompanaĵo t.n. karaokeo.         
http://www.ipernity.com/doc/amikogdynia/13026363/

SVANRIVERO

Forrestas mia hejma tero, 
patra kaban',
forrestas bela Svanrivero,
nune jam trans ocean'.
Tutfremdaj estas ĉi-aero,
akvo kaj vent',
por negra koro sen espero
karaj la hejmo kaj gent'.

Ref.: Ĉie regas nur malĝojo,
        dum ni vagas for.
        La Nigra Tero - sola vojo
        negron pacigi je kor'!

Ho, hela sun de mia koro,
kara patrin'.
Plu vidas mi en sentmemoro
nian plantejon kaj vin.
Mi venas dum vespera horo -
vi ĉe verand',
dum ĉesis centabela ĥoro
ludos mi banĝon por kant'.

Ref.: Ĉie regas...

--

Virtuala Brazila Esperanto-Movado

quarta-feira, 18 de julho de 2012

Resti kun leono estas danĝerE

Imagem inline 1

AKADEMIO DE ESPERANTO = OFICIALAJ INFORMOJ
Numero 19 - 2012 07 13

Ni informas pri respondo de la Sekcio pri Gramatiko al demando veninta de la publiko

2012-05-25

Respondo al sinjoro Volker Schultheiß

La sekretario de Akademio de Esperanto ricevis la ĉi-suban mesaĝon, kiun li submetis al traktado en la Akademia Konsultejo. Tiu siavice transsendis la demandon al la Sekcio pri Gramatiko, kiu diskutis ĝin. Post la demanda mesaĝo sekvas eldiro de la Sekcio pri Gramatiko, rezultanta el la diskuto.

Originala mesaĝo

temo:  Gramatika dubo 

dato:  Mon, 27 Feb 2012 10:46:13 -0600 

de: lorenzo <lorenzo@nimqas.com> <mailto:lorenzo@nimqas.com>  

alo:  <sekretario@akademio-de-esperanto.org>

Estima Prezidanto, estimoj Akademianoj:

Mi skribas al vi pro gramatika dubo. Por prezenti ĉi tiun dubon, mi volus citi du frazojn skribitajn de Doktoro Zamenhof.

(I) La gazetoj ne trovas necesa eniĝi en tion, pri kio ili skribas.(II) Nek Snitchey nek Craggs trovis utile batali malkaŝe kontraŭ la fluo de tiu ĉi kolero.

La frazo (I) troviĝas en la verko "Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia", kaj la frazo (II) troviĝas en la verko "La Batalode l'Vivo".

En la frazo (I) la perverba priskribo [necesa] havas a-finaĵon kaj rilatas al la i-vorteca esprimo [eniĝi...]. En la frazo (II) la perverba priskribo [utile] havas e-finaĵon kaj rilatas al la i-vorteca esprimo [batali...].

La Plena Analiza Gramatiko eldiras ke perverbaj priskriboj kiuj rilatas al la objekto de la frazo, devas havi la a-finaĵon eĉ kiam la objekto estas i-vorto aŭ subfrazo. La aŭtoroj de ĉi tiu libro klarigas ke oni uzas a-finaĵon por eviti konfuzon. La Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko eldiras ke ĉiuj perverbaj priskriboj, kiuj rilatas al i-vorto aŭ subfrazo (sendepende ĉu la frazparto rilatita estas subjekto aŭ objekto), devus uzi la e-finaĵon kaj ke la uzo eldirita de la PAG ne estas rekomendinda.

Ĉu priskribi i-vortojn aŭ subfrazojn pere de a-vortoj, ne estas kontraŭdire al la baza regulo ke i-vortoj kaj subfrazoj estas priskribataj pere de e-vortoj?

Kia estas la opinio de la Akademio: ĉu oni uzu preferinde a-vortecan aŭ e-vortecan objektan perverban priskribon kiam la frazoparto priskribita estas i-vorto aŭ subfrazo?

Mi dankas por via atento. Mi petas al vi konfirmi la ricevon de ĉi tiu letero.

Korajn Salutojn

Volker Schultheiß

________________________________

Unue la Sekcio pri Gramatiko atentigas, ke nek Plena Analiza Gramatiko (PAG) nek Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) estas oficialaj Akademiaj gramatikoj, kvankam ambaŭ estas verkitaj de Akademianoj.

Fonaj konsideroj

Predikativo (perverba priskribo) rilatas al alia substantiveca (o-vorteca) parto de la frazo, ĉu la subjekto, ĉu la objekto (rekta komplemento). Predikativo povas difini aŭ karakterizi la subjekton aŭ objekton per alia substantivo. Ĝi ankaŭ povas priskribi iun _econ_ de la subjekto aŭ objekto. Normale tian funkcion havas adjektivoj (a-vortoj). Ĉar predikativo esence havas karakteron de "nomo", t.e. substantivo aŭ adjektivo, iuj nomas ĝin "noma predikato" por distingi ĝin de la "verba predikato".

La substantivaj predikativoj ne prezentas problemon, kaj pri ili la alsendita demando ne temas. La problemo aperas ĉe frazparto, kiu havas la funkcion de predikativo kaj en la plej multaj okazoj havas la formon de adjektivo. Tian predikativon ni celos, kiam ni en la ĉi-suba trakto uzos la vorton "predikativo" sen specifo. Por aliri al la temo necesas ioma ekzamenado de la adjektivo ĝenerale kaj de la adjektiveca predikativo speciale.

En Esperanto (kaj en multaj aliaj lingvoj) adjektivo dependas de substantivo. Forme tiu dependeco manifestiĝas per tio, ke la adjektivo _akordiĝas_ kun la substantivo, de kiu ĝi dependas. Se adjektivo apartenas al la sama frazparto, kiel la substantivo, ĝi akordiĝas kun ĝi koncerne nombron kaj kazon:

AltA domO staris tie.

AltAJ domOJ staris tie.

Mi vidis altAN domON.

Mi vidis altAJN domOJN.

Kiam la adjektivo estas predikativo, ĝi akordiĝas kun la substantivo principe nur koncerne nombron, ĉar objekta predikativo staras en nominativo, dum la objekto staras en akuzativo:

La domO estas altA.

La domOJ estas altAJ.

Mi konsideras la domON altA.

Mi konsideras la domOJN altAJ.

Ĉio ĉi estas senproblema, kiam la subjekto aŭ objekto, al kiu la predikativo rilatas, estas substantivo: "RestadO kun leono estas danĝerA"; "Oni konsideras danĝerA restadON kun leono". Sed substantivecan funkcion povas havi ankaŭ elementoj, kies kerno estas verbo: infinitivo (i-vorto), kaj subpropozicio (normale komenciĝanta per "ke"). Ĉe predikativo rilatanta al verbkerna subjekto aŭ objekto prezentiĝas la jena lingva dilemo:

Unuflanke, la sintaksa rolo de predikativo: priskribe rilati al subjekto aŭ objekto, postulas, ke la predikativo havu adjektivan formon. Sed aliflanke, se (la kerno de) la subjekto aŭ objekto ne estas substantivo, adjektivforma predikativo ne havas substantivon, kun kiu akordiĝi. Tian substantivecan vorton oni tamen povas aldoni al la frazo, resumante la enhavon de la subjekto aŭ objekto per la pronomo "tio(n)".

En la lingvo ĝenerale, la meĥanismo de subordigado de unu vorto sub alian estas esence jena:

Kiam la ĉefa vorto estas substantivo, la subordigita vorto estas adjektivo akordiĝanta kun ĝi:

BelAJ kantOJ, sufokAN varmON.

Kiam la ĉefa vorto estas io alia ol substantivo, ekz. verbo, adjektivo aŭ adverbo (e-vorto), la subordigita vorto estas adverbo:

BelE kantI, sufokE varmA, sufokE varmE.

Du strategioj por trakti predikativojn rilatantajn al verbkerna subjekto aŭ objekto

Unu strategio estas trakti la predikativon laŭ la sama principo, kiel la supre klarigita meĥanismo (sendepende de tio, ĉu oni konsideras predikativon "subordigita" aŭ ne), t.e. doni al predikativo rilatanta al verbkerna subjekto aŭ objekto la adverban finaĵon -e. Alia strategio estas marki la predikativecon de la koncerna frazparto, donante al ĝi la adjektivan finaĵon -a ankaŭ kiam ĝi rilatas al verbkerna subjekto aŭ objekto. Ĉi-sube ni indikos la 4 konstruojn jene:

SPe = subjekta predikativo e-finaĵa

OPe = objekta predikativo e-finaĵa

SPa = subjekta predikativo a-finaĵa

OPa = objekta predikativo a-finaĵa

Kiam predikativo rilatas al verbkerna _subjekto_, la Ekzercaro de la Fundamento instruas al ni uzi la konstruon SPe: "RestI kun leono estas danĝerE". Sed kiam la predikativo rilatas al verbkerna _objekto_, nek la Gramatiko nek la Ekzercaro de la Fundamento donas al ni instruon pri tio, ĉu uzi OPe, "Oni konsideras danĝerE restI kun leono", aŭ OPa, "Oni konsideras danĝerA restI kun leono". Eĉ la lingvo-uzo de Zamenhof mem varias, kiel la alsendita demando montras. La tendenco ŝajnas esti, ke OPe aperas ĉefe en la plej fruaj tekstoj, dum OPa estas pli ofta en pli malfruaj tekstoj.

Zamenhofaj ekzemploj

(1, SPe) Resti kun leono estas danĝere. (_Fundamento de Esperanto, Ekzercaro_ ...)

(2, OPa) La gazetoj ne trovas necesa eniĝi en tion, pri kio ili skribas.  (_Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia_; )

(3, OPe) Nek Snitchey nek Craggs trovis utile batali malkaŝe kontraŭ la fluo de tiu ĉi kolero. (_La Batalo de l'Vivo_; )

(4, SPa) por mi persone estus kompreneble multe pli oportuna teni la sorton de la lingvo en miaj manoj^Z.  (PAG 1985:232, §169, Rim. I)

(5, SPa) estus tre utila tute precizigi kaj klarigi la rolon de la Oficejo^Z.  (PAG 1985:232, §169, Rim. I)

(6, OPa) ni trovis necesa doni la sekvantajn klarigojn^Z. (PAG 1985:236, §173, Rim. I b))

(7, OPa) mi trovas bona konigi la pruvosignojn kaj miraklojn ...^Z. (PAG 1985:236 §173, Rim. I b))

(8, OPa) oni trovas ebla, kion oni deziras^Z.  (PAG 1985:236, §173, Rim. I b)) [Tiu ekzemplo estas alispeca ol la aliaj, ĉar la objekto estas nek infinitivo nek "ke"-propozicio, sed speco de rilata propozicio, en kiu "kion" resendas al subkomprenita "tion".

 Konstatoj pri la lingvouzo

 La ĉi-supraj ekzemploj montras, ke la lingvouzo ne estas stabila. Zamenhof mem uzis ĉiujn 4 tipojn, eĉ SPa, malgraŭ la Fundamenta ekzerco de SPe. La diferenco inter la rekomendo de PAG kaj tiu de PMEG, menciita en la demando, spegulas diferencon en la atribuo de relativa graveco al du konsideroj:

1. Oni ofte konsideras, ke formoj kutimaj en la malfruaj verkoj de Zamenhof ĝenerale estas pli rekomendindaj ol formoj kutimaj nur en liaj fruaj verkoj. Laŭ tia konsidero la relative malfrua "necesA" devus havi antaŭrangon antaŭ la relative frua "utilE". Apogas tiun opinion la adjektiveca naturo de la priskribaj predikativoj.

2. Ĉiun lingvon konsistigas sistemo aŭ sistemaro pli aŭ malpli kohera. Esenca trajto de la kohereco de Esperanto estas ĝia analogieco. La netuŝebla parto de Esperanto estas la Fundamento. Ĉar la Fundamento instruas, ke predikativo rilatanta al verbkerna subjekto havu adverban formon, la analogieco igas nin doni adverban formon ankaŭ al predikativoj rilatantaj al verbkernaj objektoj. Laŭ tia konsidero la analogieco kun la Fundamento principe estas pli grava ol la lingvouzo de Zamenhof, kaj en ĉi tiu okazo la analogieco kun la Fundamento krome havas apogon ankaŭ en la lingvouzo de Zamenhof.

Ambaŭ tiuj konsideroj havas siajn porparolantojn en la Sekcio pri Gramatiko. Ni ankaŭ konscias, ke povas aldoniĝi konsideroj pri cirkonstancoj, kiuj povus instigi al malsama trakto de predikativoj subjektaj kaj objektaj. Unu tia cirkonstanco povus esti, ke frazoj kun objekta predikativo normale estas pli ampleksaj - por ne diri kompleksaj - ol frazoj kun subjekta predikativo. En frazo kun objekta predikativo rilatanta al verbkerna objekto facile povas aperi ankaŭ -e-finaĵaj vortoj kun aliaj funkcioj ol tiu de objekta predikativo. Tial - kiel mencias PAG - kelkfoje oni povas misinterpreti la funkcion de e-vorto intencita kiel objekta predikativo.

Konklude, la Sekcio pri Gramatiko konstatas, ke la lingvouzo ankoraŭ ne definitive solvis la aferon, kaj ke ambaŭ alternativoj estas pravigeblaj. La kunekzistado de tiuj konkurencantaj lingvouzoj konsistigas nur marĝenan riskon de miskomprenado, kaj la lingvo disponas pri rimedoj por eviti tiajn miskomprenojn. Unu tia rimedo estas la aludita aldono de "tion". Eblas ankaŭ alivortigoj, kiuj tute forigas la objektan predikativon. Ekzemple, anstataŭ "La gazetoj ne trovas necesa/-e eniĝi en tion, pri kio ili skribas", eblas diri "La gazetoj ne trovas, ke necesas eniĝi en tion, pri kio ili skribas".

Rekomendoj

Pro la ankoraŭ ne stabila lingvouzo kaj pro la marĝeneco de la problemo, la Sekcio pri Gramatiko ne trovas la tempon matura por decide rekomendi unu uzon kaj malrekomendi la alian. Tamen, al verkistoj de lernolibroj la Sekcio rekomendas, ke oni uzu adjektivon por predikativoj rilatantaj al substantivoj kaj substantivecaj vortoj kiaj pronomoj, kaj ke oni uzu adverbon por predikativoj - subjektaj kaj objektaj - rilatantaj al

infinitivoj kaj "ke"-propozicioj.

 

Otto Prytz

Direktoro de la Sekcio pri Gramatiko

La estraro de la Akademio de Esperanto: John Wellsprezidanto, Brian Moon, vicprezidanto, Probal Dasgupta, vicprezidanto, Renato Corsetti, sekretario.


--

Virtuala Brazila Esperanto-Movado

terça-feira, 17 de julho de 2012

IE PRI IO




Laste aperis

La plej novaj varoj ricevitaj de la Libroservo de UEA


Ie pri io, Memoraĵaro. Tereza Kapista, Geografio, vojaĝoj, Movado, Tereza Kapista, 2012. Dum jardekoj la aŭtorino vojaĝis tra multaj landoj sur pluraj kontinentoj. Preskaŭ ĉiam per Esperanto Prezo: 13.50 EUR. Pliaj informoj, reta mendilo: http://katalogo.uea.org?inf=8836



--
Adonis Saliba
Virtuala Brazila Esperanto-Movado

Kiel oni esperantistigas truton


Tiun ĉi rakonton verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo

truto_.mp3Listen on Posterous

Eta Peĉjo ne estis aparte babilema eĉ nacilingve. Esperanton li tute ne parolis, tamen ja komprenis. Marina, la avino, kutimis elpreni lin de la infanĝardeno ĉiutagmeze kaj pasigis kun li la tempon ĝis kiam la gepatroj revenis el siaj oficejoj. Tio signifis 4-5 horojn ĉiun labortagon, dum kiuj ŝi alparolis la infanon nur Esperante. Sed Peĉjo neniun vorton respondis. Li nur kapjesis aŭ kapneis, kelkfoje ridis kiam ŝajnis al li, ke Marina ŝercas…

Tamen li scipovis eldiri krivortojn de bestoj, se entute oni povas nomi tiujn "vortoj". Marina kutimis demandi: "Kion diras la kokino?" Kaj Peĉjo respondis: "Kluk! Kluk!". Marina demandis: "Kion diras la bovino?" Kaj Peĉjo respondis: "Mu!! Mu!!" Tiu ludo fariĝis pli interesa, kiam Marina demandis: "Kion diras la fiŝo?" Tiam Peĉjo silentis kaj movis la lipojn, kvazaŭ por kisi iun. Li estis ĉarma kiam li faris tion, tial Marina demandis ree kaj ree: "Kion diras la fiŝo?"

Post kelka tempo, la avino provis inversigi la ludon. Ŝi demandis: "Kiu diras 'Mu'?" Sed Peĉjo ne respondis, nur ridis. Li verŝajne pensis, ke Marina ŝercas, aŭ ŝi forgesis kiel oni ludas la ludon ĝuste.

Semajnoj pasis, monatoj pasis, kaj Peĉjo neniun veran vorton eldiris en Esperanto. Li tamen ne parolis nacilingve kun sia avino. Eble li pensis, ke ŝi ne scipovas ĝin. Kiam ili estis kune, li simple esprimis sin kiel simieto, pere de gestoj kaj mienoj. Kelkfoje Marina ŝajnigis, ke ŝi ne komprenas. Tiam li malpaciencis, ekploris, piedbatis la plankon, sed neniun vorton eldiris.

Ĝis unu tagon, kiam ili promenis kune laŭ la riverbordo. Tiam, ili renkontis najbaron fiŝkaptantan. Tiu sidis sur eta seĝo kun sitelo apud li. Peĉjo rigardis en la sitelo kaj vidis tie truton en akvo. La truto baraktis, saltetis kaj movis la buŝon kvazaŭ ĝi estus krianta, sed neniu krio aŭdeblis. Tiam Peĉjo proksimiĝis de ĝi tute fascina kaj kriis: "Iŝo! Iŝo!"

La najbaro nenion komprenis, sed Marina… estis ravita! Ŝi jam ekpensis, kiel ŝi baldaŭ telefonos al ĉiuj siaj geamikoj kaj fanfaronos (ho, fanfaronegos!) pri tio, ke ŝia nepo eldiris sian unuan Esperantan vorton… eĉ se li misprononcis ĝin, ĉar al li estis malfacile eldiri "fiŝo"... sed tio tute ne gravas, ĉu? Vorton li eldiris! Kaj veran vorton, ne nuran "krivorton"!

Marina aĉetis la truton de la najbaro kune kun la sitelo. Hejme, ŝi enmetis la fiŝon en larĝan kuvon, donis al ĝi herbojn kaj alportis al ĝi specialan manĝaĵon el la bestvendejo. La truto iom post iom trankviliĝis kaj rigardis ĉirkaŭe. Oni nomis ĝin Iŝo.

Peĉjo iom post iom kutimiĝis babili Esperante kun Iŝo. Komence, li alvokis ĝin: "Venu Iŝo! Venu!" Li kuris ĉirkaŭ la kuvo kaj Iŝo sekvis lin ene de la kuvo, ŝanĝante direkton tuj post kiam Peĉjo ŝanĝis direkton. Marina donis al ili pilketon, por ke ili ludu kune. Peĉjo ĵetis la pilketon en la akvon kaj diris: "Kaptu! Kaptu!" Kaj Iŝo kaptis la pilketon por forpuŝi ĝin reen. Peĉjo tenis la pilketon super la akvo kaj diris: "Saltu, Iŝo! Saltu!" Kaj Iŝo saltis lerte, dum Marina aplaŭdis entuziasme…

Semajnoj pasis, monatoj pasis, kaj Peĉjo iĝis pli kaj pli babilema en ambaŭ lingvoj, kiujn li scipovis. En la infanĝardeno li parolis nacilingve, kun la gepatroj kaj aliaj personoj li parolis nacilingve, sed kun Marina kaj Iŝo li parolis Esperante. Li jam delonge kapablis prononci "fiŝo", sed Iŝo restis la nomo de la truto.

Printempe, kiam la akvo de la rivero ŝvelis, Marina demandis la nepon: "Kion vi pensas, Peĉjo? Ĉu vi ŝatus vivi en eta ĉambro kiel kuvo tiom longe?"

Peĉjo kapneis.

"Nu, mi supozas, ke ankaŭ Iŝo ne plu ŝatas tion. Ĝi verŝajne sopiras pri sia familio…"

Marina kaj Peĉjo alportis la truton al la rivero kaj enmetis ĝin en la ondojn. Iŝo gaje saltis kelkajn fojojn, por saluti siajn eksajn gastigantojn. Poste, ĝi naĝis malproksimen kaj malaperis.

 "Mi ne bedaŭras" diris Peĉjo. "Iŝo ĝojas… "

(Tiu ĉi rakonto aperis unuafoje en la revuo "Esperantista Vegetarano" 2011 #2.)

-- 

Virtuala Brazila Esperanto-Movado

segunda-feira, 16 de julho de 2012

Reŝargi siajn bateriojn


resxargi_bateriojn_.mp3Listen on Posterous
Pasintan vendredon mi revenis el feria restado en kampadejo en Istrio/Kroatio hejmen al mia loĝloko en Aŭstrio. Ni forveturis el Istrio je la 7-a matene kiam tie la temperaturo jam je tiu horo atingis 25 gradojn C. Mi estis iom laca de la pasinta nokto ĉar la tagon antaŭe oni regalis la gastojn de la kampadejo per festo de la kampadejo kio inkluzivis laŭtegan muzikon de rok- kaj ĵazbando vespere. Pro la muziko mi nur ekdormis malfrue kaj revekiĝis aliflanke jam je la 4-a matene kaj ne plu sukcesis pludormi.

Do la taskon stiri la aŭtomobilon  por la 550 kilometrojn longa vojo hejmen transprenis mia edzino kaj do ni senĝene povis forlasi la kampadejon kaj duonan horon poste ankaŭ Kroation. Ni traveturis Slovenion kaj la temperaturoj jam nur estis ĉirkaŭ 20 gradoj kaj ni atingis la limon de Aŭstrio ĉe la slovena urbo Maribor je la 10:30. Jam montriĝis multaj malhelaj nuboj kaj kiam ni atingis la urbon Graz jam ekpluvis. Estas bone ke tie troviĝas sufiĉe longaj tuneloj, ekzemple la Plabuĉ-tunelo longas 10 kilometrojn, kaj tiel ni tie povis eviti la pluvon. Tiel okazis dum la tuta cetera vojo hejmen. Kiam ni trapasis la montaron la pluvo estis sufiĉe forta kaj kiam ni alvenis ĉe nia domo ankaŭ tie ankoraŭ pluvetis. En la domo atendis nin niaj filoj kaj do tuj ekestis agrabla hejma etoso kvankam ekstere la vetero ne estis korvarmiga.

La 2 semajnoj da feriado en kampadejo estis markitaj de la tipaj feriaj okupiĝoj: Matenaj promenadoj, matena gimnastiko, naĝado, sunbanado, legado kaj tute notinde interretumado. Pri la ĉi-lasta okupiĝo mi ne povas diri ke tio estus specife feria afero, ĝi eĉ parte estis iom ĝena, precipe pro la fakto ke la sendrata retaliro nur frumatene estis senprobleme uzebla kiam plej multaj interretuzantoj ankoraŭ dormis, dum la cetera tempo mi devis barakti por teni la konekton. Tial mi preferis enretigi la sonartikolojn por la RetRadio ĉiam frumatene kio tamen ne ĉiam eblis ĉar mi ja ankaŭ devis plenumi mian matenan marŝadon kun mia edzino. Do jen kaj jen la enretiga laboro estis sufiĉe pena. Pro la varmego dumtage mi ne kapablis verki novajn sonartikolojn kio tamen ne kaŭzis problemojn ĉar mi ja havis stokon da registraĵoj kiujn mi estis produktinta jam antaŭ la forveturo de hejme.

Dum mia edzino kiu laboras tuttage en banko ankoraŭ vere bezonas la feriadon por rekreiĝi, ĉe mi estas iom alia kazo. Kiel preskaŭ-pensiulo mi ne plu havas profesian okupon kaj nia hejmo kaj nia hejmregiono estas tre belaj, do el tiu vidpunkto mi ne bezonus feriadon aliloke. Sed ni ne havas maron, sed nur lagojn en la alpoj kaj la naĝado tie en la komenco de la somera sezono ne alportas ĝuon ĉe akvotemperaturoj de nur 20 gradoj. Aliflanke en la maro la akvo jam havis 28 gradojn kaj tial la naĝado tie estis granda ĝuo. Kaj ĉe la maro ankaŭ la aero estas alia. Du semajnoj en tendo sub arboj en tiu aero estas io kio donas novan energion, oni povas reŝargi siajn bateriojn kaj tio ja okazis. Nun mi povas daŭrigi mian laboron por provizi vin ĉiutage per nova sonartikolo kaj por tiel krei bonan senton por nia kara lingvo Esperanto.

--

Virtuala Brazila Esperanto-Movado

61-jara KKE! Gratulon



ESPERANTO notícias / Esperanto-Novaĵoj

14.07.2012
Redação/redaktis: Fabiano Henrique

Tema: 61 anos da Cooperativa Cultural dos Esperantistas
Temo: 61-jariĝo de Kultura Kooperativo de Esperantistoj

No dia 14 de julho aniversaria uma das mais tradicionais instituições ligadas ao esperanto, a Cooperativa Cultural dos Esperantistas.

La 14-an de Julio datrevenas unu el la plej tradiciaj esperantaj institucioj, nome Kultura Kooperativo de Esperantistoj (KKE).

A criação da Cooperativa foi baseada na necessidade do estabelecimento de uma entidade neutra e financeiramente forte, que suprisse o movimento esperantista de livros em e sobre o esperanto, e que prestasse serviços indispensáveis ao desenvolvimento do esperantismo no Brasil. A ideia básica nasceu no interior da Associação Esperantista do Rio de Janeiro. Três figuras tiveram destaque na fundação: Braz Cosenza, Ismael Gomes Braga e Cedilha Neto.

La fondo de KKE baziĝis sur la neceso de starigo de institucio neŭtrala kaj finance forta, kiu provizus la esperantistan movadon per libroj en kaj pri Esperanto, kaj kiu disponigus servojn nemalhaveblajn por la disvolviĝo de esperantismo en Brazilo. La fundamenta ideo naskiĝis en la interno de Asocio Esperantista de Rio-de-ĵanejro (AERĴ). Tri figuroj elstariĝis ĉe ties fondo: Braz Cosenza, Ismael Gomes Braga kaj Cedilha Neto.

As metas iniciais da Cooperativa Cultural dos Esperantistas eram:
  • A aquisição de uma sede própria, localizada no Centro do Rio de Janeiro, o que foi efetivado em 15 de dezembro de 1956.
  • O estabelecimento de uma gráfica própria, sonho realizado em 17 de dezembro de 1956. A Gráfica Esperanto funcionou em São Cristóvão, até meados da década de 80.
  • A criação de uma colônia de férias, a Fazenda Esperanto, adquirida em 1º de setembro de 1967, localizada em Bangu.
  • O estabelecimento do Hotel Restaurante Esperanto, para hospedar esperantistas de passagem pelo Rio de Janeiro. Esse plano chegou a funcionar por cerca de dois anos.
La dekomencaj celoj de Kultura Kooperativo de Esperantistoj estis la jenaj:
  • La aĉeto de propra sidejo en la urbocentro de Rio, kiu efektiviĝis en la 15-a de Decembro 1956.
  • La starigo de propra presejo, revo realigita en la 17-a de Decembro 1956. La tiel nomata Presejo Esperanto funkciis en la kvartalo São Cristóvão ĝis la duono de la 80-aj jaroj.
  • La estigo de restadejo, nome Bieno Esperanto, aĉetita la 1-an de Septembro 1967, situanta en la kvartalo Bangu.
  • Inaŭguro de Hotelo Restoracio Esperanto por gastigi esperantistojn vojaĝantajn en Rio-de-Ĵanejro. Tiu entrepreno funkciis proksimume du jarojn.
Rapidamente, a Cooperativa Cultural dos Esperantistas tornou-se uma das mais destacadas editoras de livros em e sobre o esperanto. Entre os principais títulos, podemos citar: Grande Dicionário Esperanto/Português, de Ismael Gomes Braga; Vetarano, do mesmo autor; Paroladoj kaj Poemoj, de Lázaro Luís Zamenhof; Contos e Poemas, de Khalil Gibran; Ellernu, de Ferenc Szilagyi; e muitos outros.

Rapide, KKE fariĝis unu el la plej elstaraj eldonejoj de libroj en kaj pri Esperanto. Inter ĝiaj ĉefaj titoloj oni povas mencii: Granda Vortaro Portugala-Esperanto, de Iŝmael Gomes Braga; Veterano, de tiu sama aŭtoro; Paroladoj kaj Poemoj, de Lazaro Ludoviko Zamenhof; Rakontoj kaj Poemoj, de Khalil Gibran; Ellernu, de Ferenc Szilagyi; kaj aliaj.

De 1966 a 1983, a Cooperativa Cultural dos Esperantistas foi responsável pela organização dos Seminários Brasileiros de Esperanto. Em 1968, a entidade lançou a idéia dos congressos latino-americanos de esperanto, o que se realizou dez anos depois, em Marilia, no estado de São Paulo. Atualmente, tal evento denomina-se Congresso Pan-americano de Esperanto.

De 1966 ĝis 1983, KKE respondecis pri la organizado de Brazilaj Seminarioj de Esperanto. En 1968, tiu institucio lanĉis jarojn poste en Marília, ŝtato São Paulo. Nuntempe tiu evento nomiĝas Tut-Amerika Kongreso de Esperanto.

A lista de presidentes da Cooperativa Cultural dos Esperantistas é formada por Braz Cosenza, Álvaro Fausto de Souza, Dilermando de Castro, Djalma de Souza Lima, Cláudio Spinelli e Givanildo Ramos Costa.

La listo de prezidantoj de KKE konsistas el Braz Cosenza, Álvaro Fausto de Souza, Dilermando de Castro, Djalma de Souza Lima, Cláudio Spinelli kaj Givanildo Ramos Costa.

Hoje, a Cooperativa orgulha-se de ser, cada vez mais, um pólo difusor da cultura esperantista, com uma grande livraria e uma concorrida agenda de eventos. A atuação da KKE destaca-se ainda mais, porque sua sede fica aberta de segunda a sábado, em horário comercial. Além disso, o público tem a seu dispor cursos em diversos níveis.

Hodiaŭ, Kultura Kooperativo de Esperantistoj fieras plifirmiĝi kiel grava disvastiganto de la Esperanto-kulturo, kun granda libroservo kaj riĉa evento-programaro. La agado de KKE estas des pli rimarkinda, ĉar ĝia sidejo estas malfermita de lundo ĝis sabato en komerca horaro. Krome estas je la dispono de la publiko plurnivelaj kursoj.

Nenhum evento esperantista acontece no Rio sem o apoio da Cooperativa Cultural dos Esperantistas. Pode-se mencionar como exemplo a divulgação ocorrida por ocasião da conferência internacional Rio+20, em fins de junho. A entidade sempre fornece material de propaganda, faixas e bandeiras. Não raro, a KKE leva aos locais sua livraria itinerante, a fim de comercializar mercadorias ligadas ao esperanto.

Neniu Esperanto-aranĝo okazas en Rio sen la apogo de KKE. Ekzemple, oni povas citi la propagandon, kiu efektiviĝis dum la internacia konferenco Rio+20 fine de Junio. Ĉiam tiu institucio liveras al la organizantoj propagandilojn, rubandojn kaj flagojn. Plurfoje ankaŭ KKE kunportas tien sian libroservon por vendi esperantaĵojn.

No campo da informação, a Cooperativa Cultural dos Esperantistas, desde sua fundação, vem escrevendo uma bela história. Por décadas, publicou a revista Cooperativismo e alguns livros de propaganda, como Diálogo e o Anuário Esperantista de 1967. Seu atual órgão informativo chama-se INKO. Trata-se de
uma publicação bimensal, que circula em papel e pela internet. Aliás, o site da instituição é um dos mais acessados do movimento esperantista brasileiro.

Sur la informokampo, ekde sia fondo Kultura Kooperativo de Esperantistoj verkas belan historion. Dum jardekoj ĝi publikigis la revuon Kooperativismo kaj kelke da propagandaj libroj, kiel Dialogo kaj Anuário Esperantista de 1967. Ties nuna informilo nomiĝas INKO. Ĝi estas dumonata periodaĵo, kiu cirkulas papere kaj interrete. Cetere la retejo de KKE estas unu el la plej vizitataj de la brazila Esperanto-movado.

A KKE iniciou diversas campanhas. Entre elas a mais relevante é O Esperanto nas Bibliotecas, coordenada por Aloísio Sartorato. Desde julho de 2001, mais de 1200 livros foram remetidos a cerca de 110 bibliotecas brasileiras e 12 estrangeiras. Outra iniciativa digna de menção é a que leva solidariedade e conforto por meio de visitas a esperantistas que não mais podem comparecer a eventos.

Plurajn kampaniojn KKE iniciatis. El ili la plej rimarkinda estas Esperanto en la Bibliotekojn, kunordigata de Aloísio Sartorato. De julio 2001 pli ol 1200 libroj estis alsenditaj al proksimume 110 brazilaj kaj 12 eksterlandaj institucioj. Alia menciinda kampanjo estas tiu, kiu celas alporti moralan apogon kaj solidarecon al samideanoj, kiuj ne plu povas partopreni Esperanto-aranĝojn, pere de hejmaj vizitoj.

Nossa homenagem pelos 61 anos da Cooperativa Cultural dos Esperantistas e a todos os que ajudaram a escrever essa bela história!

Nia omaĝo al Kultura Kooperativo de Esperantistoj pro sia 61-jariĝo kaj al ĉiuj, kiuj helpis verki ĝian belan historion!

Redação/redaktis: Fabiano Henrique


--

Virtuala Brazila Esperanto-Movado


Partiklo de sento


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

partiklo_sento.mp3Listen on Posterous
Ankaŭ sciencistoj kortuŝe larmas

Post mia antaŭa sonartikolo pri la oficiala anonco de malkovro de la nuklea Higgs-partiklo, mi tute ne intencas ĉi tie plivastigi la sciencajn detalojn, sed iom pritrakti kaj provi analizi la emocian ŝarĝon, kiu eksplodis, la 4-an de julio, ĉe la giganta nuklea akcelilo en Ĝenevo.

Oni spektis tie strangan spektaklon: centoj da sciencistoj el la tuta terglobo, kunvenintaj en honoriga prelega halo, hurais, fajfis, elverŝis larmojn kaj longege aplaŭdis. Ili kriis bis! Sed tute ne estis iu, kiu rajtus bisi, ĉar la tutmonda mirinda grupo de dek mil da nukleaj esploristoj ne havas fakte ĉefon. Ĉiuj estas gvidantoj kaj ĉiu el ili, kvankam ege valora, estas anstataŭebla.

La ekscito pro la malkovro fortrenis milionojn en la mondo kaj eĉ la amaskomunikilojn. Kio estas la fonto de tia emocio? Antaŭ kvar jaroj, ĉirkaŭ miliardo da homoj spektis elsendon el la sama halo en Ĝenevo. Ĉiuj tiam spektis senspire la startigon de la motoro de la partiklo-akcelilo. Timoj kunigis kaj sciencistojn kaj spektantojn, sed iliaj timoj estis tute malsamaj. Sciencistoj timis, ke post investo de miloj da laborjaroj, la akcelilo ne funkciu. Multaj spektantoj timis, ke  la malfermo de nova energia fronto kreu nigran truon, kiu englutos nin ĉiujn. Ekde tiam la akcelilo funkciis, plurfoje paneis kaj estis riparita kaj la terglobo ankoraŭ ne ŝanĝiĝis.

Do, oni povas prudente pensi, ke tio, kio kunigis sciencistojn kaj spektantojn, dum la lastatempa anonco, ne estis timo sed io pli laŭdinda, nome miro kaj espero. El kie fontas tia miro? El surprizo, ke homa estaĵo, malgraŭ sia sensignifa nuleco kompare al la universo, povas sidiĝi kun papero kaj krajono kaj pretendi, ke li, la etuleto, povas malkovri kvankam malgrandan, tamen ege gravan, komencan sekreton de la senlima universo.

Du el tiuj honorgastaj pretendantoj sidis en la halo: François Englert kaj Peter Higgs. Ili ambaŭ, blankharaj, havis la bonŝancan eblecon vidi siajn teoriojn pri la bazaj komponantoj de la universo, pruvitaj ankoraŭ dum sia vivo.
Aliaj fontoj de miro estas sendube la homa kapablo konstrui kaj funkciigi senprecedencan teknologion kaj, kial ne?, la senfina beleco de la universo.

Kaj la espero, el kio ĝi fontas? Kiam oni vidas milojn el la plej kapablaj sciencistoj el ĉiuj landoj, tiel malsimilaj pro iliaj kulturoj, religioj, politikaj vidpunktoj, kiuj kunlaboradas dum dekoj da jaroj por interkonsenti pri la plej malgrandaj detaloj de la planitaj esploroj, eĉ la plej granda skeptikulo ne povas resti indiferenta. Kiam oni ankaŭ povas vidi administrantojn kaj ministrojn de diversaj registaroj, kiuj sindoneme laboregas kune kun la sciencistoj, oni sentas, ke ja estas espero.

Mi deziras konkludi per lasta konsidero: supozante, ke ne ekzistu alia fiziko krom tiu, kiun ni konas, oni bonege scias, ke nia universo ne estas stabila. Kion tio signifas? Ni scias, ke steloj naskiĝas kaj mortas, do ankaŭ la tuta universo povus morti kune kun siaj steloj. Pro tio, evidente, ni ĉiuj havas intereson malkovri, ke estas io nova trans la horizonto, trans tio, kion ni jam konas. Mi opinias kaj esperas, ke per rezoluteco kaj konstanco la homaro ĉiam transiros novan horizonton.

--

Virtuala Brazila Esperanto-Movado