domingo, 31 de março de 2013

Fwd: [ret-info] Esperanta panelo dum la papa TV-elsendo




Esperanta panelo dum la papa TV-elsendo
---------------------------------------

Malsame al la kutimo de siaj antaŭuloj en la dimanĉo de pasko en 2013 la papo Francisko ne faris mult-lingvajn bondezirojn. Dum la publika mesaĝparolo la placon Sankta Petro en Vatikano plenigis 250.000 personoj, inter ili ankaŭ esperantista teamo, kiu jam la 24-an fojon tenis grandan, okulfrapan panelon el 9 literoj, formantan la vorton "Esperanto". La Esperanto-panelo estis montrita du foje, dum pluraj sekundoj dum la tutmonda televida elsendo!

Teksto de la paska mesaĝo de la papo Francisko kaj fotaĵoj pri la esperantista ĉeesto estas videblaj en la retpaĝo: http://www.ikue.org/pasko2013/pasko2013.htm

laŭ inf. de Carlo Sarandrea

-----
L.S. / Ret-Info
______________________________________________________________
         Novaĵservo kun selektitaj E-novaĵoj, RET-INFO :
                http://www.facebook.com/Ret.Info--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Fwd: [Programo Mia Amiko] Feliĉan Paskon!



Programo MIA AMIKO

Retaj Kursoj de Esperanto


Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Esperanto@Brazilo

http://esperanto.brazilo.org


Twitter: @MiaAmiko
 

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

sexta-feira, 29 de março de 2013

Difini vivantecon de lingvo

Eoestas1

difini_vivantecon.mp3Listen on Posterous
Same kiel vivanta homa korpo konsistas el malmolaj elementoj kiuj donas al ĝi strukturon - la skeleto - kaj el molaj elementoj kiuj prizorgas la funkciadon de la korpo, tiel ankaŭ nia lingvo konsistas el malmolaj elementoj, nome la gramatiko kaj la radikaro de la lingvo, kaj ĝi konsistas ankaŭ el molaj elementoj: Tio estas la kunmetaĵoj de vortoj kaj la frazoj. Tiuj ĉi lastaj elementoj entute igas la lingvon vivanta. Ju pli da frazoj kaj kunmetaĵoj cirkulas inter la parolantoj de la lingvo, des pli da vivo estas en ĝi.

La demando pri la vivanteco de lingvo kutime ne stariĝas, ĉar preskaŭ ĉiu homa lingvo estas vivanta. Tamen ja ekzistas mortintaj lingvoj kiuj postlasis skribitajn heredaĵojn kaj ekzistas konstruitaj aŭ artefaritaj lingvoj pri kiuj estas dubo, ĉu ili jam vivas aŭ ankoraŭ ne aŭ ne plu. Ĉu ekzemple Volapuko iam estis vivanta lingvo? Ekde kiam oni entute povas diri ke artefarita lingvo estas vivanta? Por klarigi tiun demandon oni devas starigi kriteriojn kiuj helpas difini la vivantecon de lingvo.

Mi opinias ke la plej simpla kriterio estas ĉu lingvo estas parolata (kaj ne nur skribata), do kiom da homoj parolas certan lingvon kiel ofte kaj je kiu nivelo. Se oni ekzemple dirus ke 2 milionoj da homoj parolas certan lingvon, necesas ankaŭ aldoni la demandon, kiel ofte tiuj homoj parolas ĝin - ĉu ĉiutage aŭ ĉu nur unufoje jare dum 3 tagoj? Kaj je kiu nivelo ili parolas la lingvon?   Ĉu ili parolas flue kun riĉa vortaro kaj kun bona esprimkapablo aŭ ĉu ili komunikas inter si ĉefe per formuloj kaj mallongaj frazoj kiuj enhavas multe da gramatikaj eraroj kaj misprononcoj?

Mezuri ĉion tion estas kompreneble malfacile, sed ne eblas flankenŝovi tiujn demandojn nur pro tio ĉar ili estas malfacile respondeblaj. Kaj ĝuste tiu punkto ja gravas se oni argumentas por Esperanto kun la celo konvinki aliajn ke Esperanto estas plene funkcianta lingvo kiu estas taŭga por internacia komunikado kaj tial ĝi estu vastskale enkondukata kiel oficiala lingvo. Se oni "forgesas" mencii tiujn faktorojn kiuj helpas difini la vivantecon de la lingvo, tiam oni trompas ne nur sin mem, sed ankaŭ tiujn kiujn oni volas konvinki pri la lingvo.

Ni estu pli modestaj en niaj postuloj rilate al oficialigo de Esperanto kaj ni zorgu pli por ke la lingvo kresku laŭkvante kaj laŭkvalite. Ni verku tekstojn kaj parolu. La interreto ebligas al ni prezenti niajn lingvajn ellaboraĵojn al tutmonda komunumo. Tiel nia lingvo iam povos atingi tian staton de evoluo kiu permesos fari pli grandajn paŝojn por ĝi.

--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Biblioteko de Coimbra celebras sian 500-jariĝon

Coimbrabib1a

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

coimbra_biblioteko.mp3Listen on Posterous
Coimbrabib2a
See the full gallery on Posterous

Antaŭ 500 jaroj, tuj post kiam Brazilo estis trovita de portugalaj ŝipveturantoj, jam ekzistis la fama biblioteko de la portugala urbo Coimbra. La pasintan monaton februaro 2013, la loka universitato digne celebris la 500-jariĝon de sia biblioteko. Plurmonataj kultureventoj programiĝis por tiu festa  okazo. Protokolo datita de  februaro 1513, kiam la universitato ankoraŭ funkciis en la ĉefurbo Lisbono, atestas pri ĝia fondiĝo. En siaj sep etaĝoj, la sidejo enhavas la centran dokumentaron de la portugallingva mondo. La rektoro João Gabriel Silva informas, ke la universitato de Coimbra estas tiu, kiu akceptas plej multajn brazilajn studentojn, en la mondo – en kelkaj jaroj preskaŭ du mil brazilanojn.

"Ĝi estas  lulilo kaj vartejo de la portugala lingvo" , li diris. Ĝi enhavas 1,5 milionojn da libroj sur 28 kilometroj da bretoj. Unu el la celoj de la universitato kaj de ĝia biblioteko estas firmigi la kulturan valoron de la portugala lingvo kaj alproksimigi la popolojn, kiuj ĝin parolas en Portugalujo, Brazilo, Angolo, Mozambiko, Gvineo-Bisaŭo, Sao-Tomeo kaj Principeo, Orienta Timoro, Kaboverda Respubliko. La akumuliĝinta materialo rajtigas, ke tiu universitato, kun sia biblioteko, staru inter la plej gravaj en la mondo. Fakte, la universitato de Coimbra ekzistas ekde la 13-a jarcento, komence en Lisbono. En la jaro  1537 ĝi definitive translokiĝis al la norda urbo.

En Coimbra studis gravaj figuroj de la brazila historio. José Bonifácio de Andrada e Silva, la tiel nomata "patriarko" de sendependiĝo de Brazilo, estis unu el ili, en la 18-a jarcento. Lastatempe, prezidentoj Lula da Silva kaj Fernando Henrique Cardoso akceptis la titolon "honora profesoro". La saman omaĝon ricevis Xanana Gusmão, eksprezidento en Orienta Timoro. Agostinho Neto, la unua prezidento de Angolo, studis medicinon en Coimbra.

La urbo Coimbra fakte allogas turistojn el la tuta mondo, kaj ne nur pro sia universitato , arkitekturo kaj belaj naturaj parkoj. Granda kvanto da studentoj kaj  muzika tradicio faras ĝin bolanta kultejo de la mondkonata portugala tipa kanzonstilo "fado".(Pri "fado" la Esperanta Retradio jam pritraktis antaŭ kelkaj monatoj.) Festivaloj, festoj kaj paradoj  konstante trakuras la stratojn kaj spektaklejojn. La dolĉa, korvarma  spirito de portugaloj trovas tie sian idealan hejmon. Koran saluton al niaj portugalaj gefratoj!

--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

quinta-feira, 28 de março de 2013

Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB




Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB
----------------------------------------------

Lingvon oni lernas por utiligi ĝin. La uzado en sciencaj kaj profesiaj kampoj tamen postulas – krom la entuziasmo – ankaŭ termin-arojn kaj fakajn esprimojn.

Antaŭ ol verki iun ajn sciencan aŭ fakan artikolon oni devas konatiĝi kun la jam ekzistantaj terminoj, fakaj esprimoj kaj parolturnoj. Nia Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB intencas helpi ĝuste en tiu tereno.

Por koncentri la fortojn, en STEB ni deponas verkojn ĉefe el sfero de teknikaj sciencoj, kies produktado estas pli komplika pro la kunligitaj teknikaj ilustraĵoj, figuroj, tabeloj ktp.

Grandan parton de la biblioteka enhavo prizorgis kunlaborantoj de la Esperanto-Centro Eventoj (Szilvási László, Mészáros István, Vári Csilla, Axel Ország-Krysz, k.a), kiuj ekde la jaro 2000 retajpis aŭ skanis kaj provlegis plurcentojn de malnovaj, ne plu haveblaj libroj, revuoj, artikoloj. Grandan dankon ankaŭ al ĉiuj entuziasmaj eksteraj helpantoj, kunlaborintoj!

Ni invitas ankaŭ vin kunlabori! Kun sincera danko ni akceptas vian kunlaboron ĉu per pretaj materialoj, ĉu per informo pri ilia trov-loko, aŭ per ajna alia maniero.

Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB estas trovebla cxe: http://www.eventoj.hu/steb/

L.S. / Ret-Info


--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Iele-trapele tra la Esperanta Frazeologio

Frazeologio1

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

ea_frazeologio.mp3Listen on Posterous

Sen iu ajn pretendo pri scienca metodologio mi kontentige fojfoje papiliumas tra la frazeologiaĵoj de nia lingvo, t.e. dirmanieroj, parolturnoj, kaj proverboj. Lastatempe iom surprize mi retrovis, inter miaj esperantaj libroj, eseon pri "Esperanta frazeologio" de Sabine Fiedler, aĉetitan jam antaŭ kelkaj jaroj kaj trafoliumis ĝin.

Kompreneble mi tuj trafis la plej konatan kaj faman dirmanieron, nepre nur esperantan: "Ne krokodilu!" (t.e. "Ne parolu en nacia lingvo!") kaj aliajn. Sed por iom orde pritrakti la aferon necesas difini du ŝlosilajn terminojn:

–  Frazeologio: Frazaranĝo propra al iu lingvo aŭ al iu lingvouzanto.
–  Frazeologiaĵo: Esprimo fiksita kaj apartenanta al frazeologio.

En natura lingvo, frazeologio longtempe evoluiĝis  kune kun la lingvo mem, do ne surprizas la fakto, ke ĝi estas tiom vasta. En Esperanto, la tutmondeco de la lingvokomunumo ne favoras tro specialajn vortumojn, precipe, se tiuj estas pruntitaj el unu kulturo kaj malfacile kompreneblaj en aliaj mondopartoj. Malgraŭ tio evidentiĝas, ke ankaŭ Esperanto, jam dekomence naskis kelkajn proprajn frazeologiaĵojn. Sed ili estas malmultaj kaj tial oni adoptis aliajn tre esprimplenajn tradukitajn el naciaj lingvoj.

Ĝenerale oni povus aserti, ke lingvo sen spicaj dirmanieroj pli similas kodon, ol lingvon kaj teksto balaste tro preciza kaj senfantazia fariĝas iom teda.  

Unu el la bazaj karakteraĵoj de la frazeologiaĵoj estas la  nederivebleco de la signifo de tutesprimo el la signifoj de ties elementoj. En la frazo "Vi faras el muŝo elefanton", ĝia signifo "troigi" ne rekte rezultas el la signifoj de la vortoj "muŝo" kaj "elefanto". En tiu situacio okazas, ke lingvolernanto ne komprenas la intencitan enhavon de kompleksa esprimo. Fakte, per tiu ĉi unika karakteraĵo homaj lingvoj distingiĝas de la vere artefaritaj lingvoj –  tiuj uzataj por programi komputilojn kiel ekz. Cobol, Fortran.

Universalan kaj kutiman aron da frazeologiaĵoj en ĉiu lingvo konstituas la proverboj. Ankaŭ en Esperanto sufiĉe frue aperis kolekto da proverboj. Ĝuste L.L.Zamenhof mem aranĝis ĝin sub la  titolo "Proverbaro Esperanta" laŭ la verko "Frazeologio rusa-pola-franca-germana" de sia patro Marko Zamenhof. Ĝi aperis en 1910,  enhavas 2630 proverbojn kaj hodiaŭ estas tre trafe konsultebla  rete. Kiel antaŭparolon en la kolekto, L.L.Zamenhof uzis la tradukon de tiu aperinta en la verko de sia patro. Ĝi tekstas jene: «Ĉiu komprenas la gravecon, kiun havas la proverboj en ĉiu lingvo. En formo de mallongaj, facile memoreblaj frazoj la proverboj enhavas grandan trezoron da popola saĝeco, kaj per mallonga proverbo oni ofte pli bone kaj pli konvinke esprimas ian ideon, ol per multevorta parolado. Konado de proverboj estas necesa por perfekta konado de la lingvo.» 
 
Foje okazas, ke dirmaniero estas tre strikte ligita al specifa loka kulturo kaj vivmaniero (aparte el la pasinteco) kaj el ĝia laŭvorta traduko al Esperanto, sen klarigoj, oni ne povas kapti ĝian signifon. Jen ekzemple mia kreado de nezamenhofa proverbo, kiu klare montras tion. Temas pri preskaŭ laŭvorta traduko de israela dirmaniero kaj tekstas: "Bovinon post bovino ĝis la sopirita fino", kiu celas admoni, ke "per pacienco oni atingas la deziratan celon". Nu, kiel rilatas la bovinoj al la afero?

Ĝis la eltrovo de aŭtomata melkaparato, melki dufoje tage gregon da bovinoj estis terure laciga kaj longdaŭra laboro farenda tre pacience, bovinon post bovino, ĝis ĝia feliĉiga kompletigo.

--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

quarta-feira, 27 de março de 2013

La cerbo forŝaltas nedeziratajn parolantojnLa cerbo forŝaltas nedeziratajn parolantojn

Wahrnehmung1a

cerbo_forsxaltas.mp3Listen on Posterous

Kiam kunvenas multaj homoj la nivelo de bruo ofte estas alta. Sed se ankaŭ ĉiuj samtempe parolas, plej multaj homoj plej ofte ne havas problemon daŭrigi la konversacion kun la persono kiu troviĝas vidalvide. Esploristoj nun montris kiel la cerbo forŝaltas la mikson de bruoj en la proksima ĉirkaŭo.

Estas mirinda fenomeno: Eĉ se multaj homoj en restoracio aŭ ĉe privata festo samtempe parolas, kutime eblas interparoli kun unu sola persono. Sciencistoj nun eltrovis kiel tio funkcias.

La esploristoj sonigis al pacientoj kiuj suferis pri epilepsio parolatajn frazojn kaj mezuris la cerban elektran kurenton. En la aŭda centro, do la aŭda kortekso ankoraŭ ĉiuj bruimpulsoj alvenis. Tiu areo de la kortekso servas al la konsciiĝo kaj la prilaborado de akustikaj signaloj. La parolado kiun la aŭskultanto elektis estis krome pruvebla en cerbaj regionoj kiuj regas kompleksajn procezojn kiel lingvo kaj atento. Tamen tie la bruimpulsoj de aliaj parolantoj ne plu estis mezureblaj.

"Ni ne disponas pri ebleco fermi niajn orelojn. Ĉiuj bruoj estas prezentataj al la cerbo - almenaŭ kiel sensa signalo", klarigis Charles Schroeder de la Columbia universitato en Novjorko, kiu estas unu el la aŭtoroj de la studaĵo. "Ekzistas tamen cerbaj areoj en kiuj prezentiĝas nur elektitaj segmentoj de paroladoj - ignorataj konversacioj evidente estas forŝaltitaj". La rezulto estas ke oni perceptas aliajn parolantojn apenaŭ ĝis tute ne , se oni koncentriĝas pri unuopa persono.

Por la studaĵo la esploristoj uzis la registraĵojn de cerba elektra kurento de ses pacientoj kun epilepsio tra periodo de unu ĝis kvar semajnoj. La cerbaj aktivecoj de partoprenantoj en la aĝo de 21 ĝis 45 jaroj ja ankaŭ sen tio kutime estis protokolataj - ĉefe por lokigi la cerbajn areojn kiuj respondecas por la epilepsiaj atakoj.

La usonaj esploristoj esperas ke iliaj rezultoj povos esti utilaj iam por homoj kiuj suferas pri la sindromo de hiperaktiveco kun samtempa manko de atento aŭ homoj kiuj estas trafitaj de aŭtismo.

Eblas aldoni ke la problemo de ĝena bruo en konversacio estas aparte granda se oni parolas en fremda lingvo resp. devas aŭdi ĝin en loko kun multe da bruo. Se oni estas laca tio apenaŭ eblas ĉar la fortostreĉo por tiu interpreta laboro por la cerbo estas grandega. Jam mallaŭta fona muziko povas negative influi la komprenkapablon eĉ se temas pri filmo en la propra lingvo. Des pli tio validas por fremdlingva konversacio kun ĝenanta bruo ĉirkaŭe.

--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Aviadila reklamrubando super la marbordo de Rio



La 10-an de marto grupo de esperantistoj en Rio de Janeiro realigis tute nekutiman reklam-projekton por Esperanto. La grupo aranĝis, ke aviadilo kunportanta grandan propagandan rubandon – longan je 20 metroj kaj larĝan je 1,60 metroj – flugu super la marbordo de la urboj Rio kaj Niterói.

Laŭ la kreintoj de la projekto "Esperanto por la Publiko", Evandro Caboclo kaj Walter Fontes, la reklamo principe kostus 2800 realojn (ĉirkaŭ 1090 eŭrojn), sed en la praktiko la direktoro de la kompanio Propagandaer donis grandan rabaton, ĉar temis pri la Internacia Lingvo, afero kiu por li estas simpatia.

Supozeble tre multaj personoj vidis la grandan Esperanto-rubandon. Tiam estis varma suna tago, kaj miloj da loĝantoj de Rio, Niterói kaj najbaraj urboj iris al lokaj plaĝoj por promeni aŭ sin bani, laŭ la brazila kutimo.

La origina artikolo kun kelkaj bildoj estas trovebla ĉe:
http://esperantoilustrita.blogspot.hu/2013/03/aviadila-propagando-de-esperanto-super.html

L.S. / Ret-Info

--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

terça-feira, 26 de março de 2013

Dimanĉa promeno en Rewa


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Rewa_Ia.mp3Listen on Posterous
Kiel vi scias, mi havas la bonŝancon kaj la feliĉon loĝi apud la marbordo de Baltiko. Tie ĉi ne estas tro varme eĉ somere, ĉar la plensunaj tagoj ne estas tro multaj kaj ne ĉiam estas la ebleco sunbruniĝi apud aŭ naĝi en la maro. Oni povas tamen havi tre multe da ĝuo pro la ebleco promeni kaj spiri per la ĉeakva aero kaj nelaste admiri belegajn bildojn de la maro, kies aspekto varias kune kun la ŝanĝiĝanta jarsezono.

Ĝuste hodiaŭ kune kun mia edzino ĉirkaŭtagmeze mi kiel ĉiam kun plezuro vizitis nian tre ŝatatan lokon, kies nomo estas Rewa. La temperaturo estis atinganta ĝis 2-3 celsiaj gradoj kaj la vento ne estis tro sentebla kaj ni komencis nian laŭvican promenon. Ĉie kuŝis neĝo kaj la suno traiganta helgrizajn nubtavolojn estis tiom intensa, ke ne estis facile rigardi la ĉirkaŭantan nin mondon. Ne havante okulvitrojn, kiuj protektas kontraŭ la sunradioj, ni devis iri kun duondormitaj okuloj, kiuj larmis pro la lumo. Kun granda peno mi faris fotojn per mia poŝtelefono, kies ekrano permesis vidi preskaŭ nenion. Kaptinte la lokon, kiun mi volis foti, mi premis la butonon de la aparato ne estante certa, ke la rezulto estos sukcesa.

Tamen bonvolu rigardi la unuan el miaj kaptoj (ĉi-supre), kiu memorigas kvazaŭ lunan pejzaĝon, dum ni troviĝas ĉe la maro, kies surfacon kovras tavoloj de galcio kaj neĝo. Ĝi estas prilumita de la sunradioj eliĝantaj el ekster nuboj, tamen la frosta aero estas tre klara, kio elvokas la kontraston inter la maro kaj la ĉielo. Fakte oni povas diri, ke la maro lumas.


Kaj la alia fotokapto. Ĝi bildigas lignajn fostojn, kiuj normale staras en akvo, kaj nun kvazaŭ elstaras de sub la glacio, kaj de unu flanko estas kovritaj per glacineĝo. La fostoj estas fakte postrestaĵo de iu kajo, kie fiŝkaptistoj iam ŝnurfiksis siajn boatojn. Mi fotis ilin, ĉar plaĉis al mi la nekutima aspekto de tiu ĉi loko, kiu memorigas kvazaŭ mardormadon, aŭ eĉ ĝian morton.
.

Ke ne ĉio tamen mortis aŭ dormas, kaj ke ie tie sub la glacio estas akvo, montras la sekva bildo.
Ni vidas ĝuste la enfluon de rivereto, kiu pro sia konstanta fluo malsubiĝas al la reganta ĉirkaŭe malvarmeco. La fluanta akvo alportas iom da vivo kaj varmo de ekstere, farante al si vojon sub la glacitavolon. La rivereto tamen estas tro malgranda por efike kontraŭstari la froston kaj ni devas ĝisatendi la varmon de la printempo.



Kaj jen kiel aspektas vintre la bordo surkreskita de flaveskaj herboj, bruneskaj arbustoj kaj (iom pli malproksime) de la preskaŭ flava kano. Mi devas konfesi, ke la bildo de la „dormantaj" vintre plantoj posedas multe da ĉarmo kaj iom da artvaloro.


Unu el allogaĵoj de vintro, precipe por infanoj, estas la okazo formi la neĝhomon. Jen la renkontita de ni figuro, kies kapo iom memorigas dinosaŭron. Ĉeokaze mi volus klarigi, ke ne ĉiu speco de neĝo taŭgas por formi. Ĝi devas esti sufiĉe malseka kaj do iom glueca, kio (kiel vi vidas) ĝuste plenumiĝis.


La vetero dum nia duonhora promeno ĉiam ŝanĝiĝadis. Dum kelka tempo bele neĝis. Mi skribas „bele", ĉar imagu, ke vi rigardas la bluan ĉielon, de kiu malvigle ŝutetas molaj flokoj de blanka lanugo. Mia lasta foto montras la momenton, kiam parto de la ĉielo malkovriĝis el malantaŭ nuboj videblaj malproksime kaj dekstre. Ni povas rimarki, ke la suno prilumis parton de la horizonto kaj aperis pro tio bone videbla blanka linio.

Estis vere agrabla tempo, kiun ni povis pasigi proksime de nia domo kaj tuj poste reveni hejmen por trinki varman teon. Cetere mia edzino tiam komencis finprepari la tagmanĝon, kies parton mi faris kune kun ŝi. Mi do povis trankvile eksidi super la klavaro de mia komputilo kaj skribi por vi la sonraportaĵon kun la fotoj, kiujn mi kun plezuro prezentas.

--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

segunda-feira, 25 de março de 2013

Voĉlega programo ankaŭ por Esperanto


Voĉlega programo ankaŭ por Esperanto
-------------------------------------

La komputila teknologio evoluas tre rapide ankaŭ en lingva tereno. Inter similaj aliaj projektoj, jen aperis programo, kiu kapablas laŭtlegi skribitan tekston en 32 lingvoj, inter ili ankaŭ en Esperanto.

Kvalito de prononcado ankoraŭ varias ĉe diversaj lingvoj. La Esperanta versio estas ankoraŭ mankohava, sed ekzemple la hungara estas surprize tre bona, normale uzebla.

Senpaga test-versio de tiu ĉi voĉlega programo estas provebla ĉe: http://www.oddcast.com/home/demos/tts/tts_example.php?var=1

Ĉe pluraj lingvoj oni povas elekti inter la paroluloj, oni povas elekti ĉu parolu viro aŭ virino, kaj oni povas aldoni diversajn efektojn (ekzemple oni povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolfluon).

La programo estas vere impresiga, kaj instigas pensi pri baldaŭa estonto de lingva situacio: 1. voĉ-rekonaj/skribaj programoj, 2. maŝina tradukado, 3. tekstolegaj programoj -- por ĉiu laŭ sia gepatra lingvo...

Szilvási László

---------
Ret-Info

--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Kiu estas socie inteligenta?

Sozialeintelligenz1

socia_inteligenteco.mp3Listen on Posterous

Kunsenti kun aliaj, kompreni kaj manipuli ilin: Tiuj kapabloj validas ĝenerale kiel karakterizaj por socia inteligenteco. Sed nur antaŭ iom da tempo psikologoj sukcesis pli precize difini tiun popularan nocion. Kaj jen: Saĝa socia konduto al aliaj nur malmulte interrilatas kun la ĝenerala inteligenteco. Kaj ĝi estas eĉ lernebla.

Koni teorie interhomajn normojn kaj kondutformojn, tio havas nur malmultan komunon kun iliaj praktikaj realigoj. Ofte ekzemple homoj kun sociopatia sinteno konas la regulojn tre precize - tamen malgraŭ tio ili ne obeas ilin. Socia inteligenteco pruviĝas pli en konkreta apliko. Tion substrekas esploristoj pri inteligenteco kiel la psikologo Hans-Martin Süß.

Lia esplorista grupo ĉe la universitato de Magdeburgo disvolvis tiucele ampleksan teston. Tiu procedo ekzamenas surbaze de sinsekvoj de bildoj, sonoj kaj filmoj la individuan kapablon percepti sociajn signalojn, kompreni kaj memorteni ilin. Plej interesas ĉe tio emociaj vizaĝaj esprimoj, nuancoj de la voĉo aŭ ankaŭ la signifo de gestoj kaj parolmaniero.

Testserioj ĉe pli ol 300 testpersonoj montris ke bonegaj kapabloj en tiu kampo estas relative sendependaj de la ĝenerala inteligenteco. Kaj la percepto kaj la kompreno de sociaj informoj havas evidente komunan bazon, kiel montris la analizo de la datumoj.

La radikoj de la homa kapablo pri empatio estas de kelkaj jaroj ĝisfunde esplorataj. Spegulaj neŭronoj en la cerbo supozeble ebligas al ni konkludi la intencojn de aliaj per interna simulado. Ankaŭ ege rapide kondukantaj ŝraŭbformaj ĉeloj en la cerbo estas suspektataj plifaciligi la socian agadon - necesas ja prilabori grandajn kvantojn da informoj. Kion sentas kaj intencas la alia persono? - Respondi tiajn demandojn ene de sekundoj kaj agi laŭe, tio igas homojn socie inteligentaj.

Ĉio tio estas - ene de certaj limoj - ankaŭ ekzercebla. La "grupan trejnadon de sociaj kapabloj" ekzemple aplikas psikoterapiistoj tre sukcese ĉe socie timemaj kaj hezitemaj homoj en lecionoj por diri "ne" aŭ ĉe memkritikaj situacioj kiel sin prezenti en publika prelego, koncernatoj lernas aliri fremdajn homojn pli konscie.

Socia inteligenteco gravas ankaŭ inter E-parolantoj. Precipe se homoj ne povas paroli vidalvide sed nur diskutas skribe en forumoj, tiam certaj mekanismoj kiuj en rekta persona komunikado malhelpas malbonan konduton, ne funkcias. Oni tie povas kaŝi sin kaj tiel estas pli facile konduti malĝentile. Precipe en komunumo kiu konsistas nur el malmultaj personoj jam unuopa malĝentilulo povas detrui la klimaton. Tia homo ĝenerale povas esti tre inteligenta, sed mankas la socia inteligenteco. Ni do kune klopodu kunagi harmonie.

--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

sábado, 23 de março de 2013

Declaração do 48º Congresso Brasileiro de Esperanto e Carta do Araguaia/Deklaracio de 48a Brazila Kongreso de Esperanto kaj Letero de Aragvajo-baseno

 
(en Esperanto sube)
 
DECLARAÇÃO DO 48o. CONGRESSO BRASILEIRO DE ESPERANTO
e CARTA DO ARAGUAIA

Preâmbulo - Carta do Araguaia

Nós, falantes do Esperanto, apoiamos irrestritamente a luta pela
preservação dos biomas e seus ecossistemas com suas respectivas
diversidades biológicas, na defesa das regiões hidrográficas e seus
monumentos ecológicos, etnológicos, artístico-culturais e cênicos,
locais e planetários;

Colocamo-nos, assim, inteira e firmemente contra todas as formas de
corrupção, preconceito, discriminação e desrespeito aos Direitos
Humanos, em favor da sustentabilidade social e justiça ambiental local
e planetária;

Queremos que se construa um diálogo institucional com autoridades e
empresários em todos os níveis, na defesa inconteste do
desenvolvimento sustentável, que assegure a dinâmica natural dos
ciclos de vida no planeta, em que significativa parcela dos recursos
naturais é finita, limitada e não-renovável e que, portanto, produzam
Economia Verde;

Esperamos um avanço nos processos de empoderamento da sociedade civil
para que seja protagonista das proposições que organizem uma nova
ordem etnológica, sócio-cultural, ambiental, econômica, educacional,
turística, política e outras que possam redirecionar o desenvolvimento
para a sustentabilidade social e a justiça ambiental;

Conclamamos a população brasileira e planetária, em especial os
falantes de Esperanto, a participar de ações e movimentos em favor do
meio ambiente e da Vida em todas as suas formas;

Declaramos integral e irrestrito apoio às iniciativas de Economia
Verde, como a língua neutra internacional Esperanto, capaz de
minimizar os impactos no desmatamento pela redução de publicações
impressas, assim como o turismo sustentável, a cultura, as
comunicações e outros setores sociais sustentáveis;

Convidamos ao estudo e desenvolvimento de ações de ecologia humana e
ambiental, através de processos de educação e interpretação ambiental,
educação sócio-cultural, desportiva, turística e outras;

Exigimos que as instâncias de governo, especialmente o brasileiro,
implementem efetivamente, nos três níveis de governo, os processos de
construção da AGENDA 21, protocolo da Eco-Rio 92, como instrumento
real de empoderamento sócio-ambiental popular;

Exortamos a classe política brasileira e internacional a se engajar na
luta em favor da inclusão social, com ênfase à redução da pobreza,
devidamente alicerçados na eficácia e abrangência da ecologia humana;

Manifestamo-nos vigilantes em todos os sentidos, visando a preservação
do meio ambiente sem, contudo, abrir mão da sustentabilidade do
desenvolvimento, tendo consciência da dimensão do planeta Terra e sua
imensa diversidade como o maior bem primário e fundamental concedido
ao ser humano e demais viventes da Terra;

Praticamos e difundimos a cultura de paz e a ética em todos os níveis
de relações humanas, em âmbito local e planetário;

Prosseguimos na luta pelos direitos humanos, linguísticos,
etnológicos, artístico-culturais, sócio-ambientais, à segurança
pública e tantos outros, que permitam dar tranquilidade às famílias
brasileiras e planetárias, repelindo as práticas de tortura, guerra e
outros constrangimentos infelizmente ainda ocorrentes em pleno século
XXI;

Reiteramos esforços no sentido de se contribuir para se minimizar
impactos sócio-ambientais negativos locais e planetários,
principalmente a excessiva carga de poluição da Água, Terra, Mar e Ar,
incorporando, dentre outros, na nossa vida cotidiana, práticas
sustentáveis, a exemplo dos 5Rs: Repensar, Rejeitar, Reduzir,
Reutilizar e Reciclar;

Repudiamos o desrespeito sócio-ambiental e privilégios de setores e
classes sociais, em detrimento da inclusão social, bem como todas as
ações predatórias que incidam sobre o meio ambiente, o patrimônio
histórico-cultural, as comunicações, o Esperanto e o turismo,
compreendendo que é responsabilidade de todos, a garantia de plena
cidadania;

Reafirmando a posição das ONG na Eco-Rio/92 de "Pensar Globalmente e
Agir Localmente", bem como, cumprir e difundir os protocolas da
Conferência, das Organizações Não-Governamentais – ONG, destacando-se
o: Código de Ética das ONG´s, também construído na Eco-Rio/92,
promovendo, dentre outros, o estudo, difusão e ensino da língua
internacional Esperanto, instrumento neutro de relações
internacionais, dentre outros, para a cultura, a intercompreensão, a
paz e a redução do imperialismo lingüístico, cultural e
sócio-econômico no mundo, fazemos a seguinte

DECLARAÇÃO

Os esperantistas brasileiros reunidos em Barra do Garças-MT, de 18 a
22 de Janeiro 2013, durante o 48o. Congresso Brasileiro de Esperanto
organizado pela BEL-Liga Brasileira de Esperanto, em parceria com a
Sociedade Eco-Étno-Sócio-Cultura-Educacional "Guardiões da Terra" e a
Federação Matogrossense de Esperanto e Linguística-FEMATEL, com o tema
"Esperanto, Cultura e Turismo: Alternativas para uma Economia Verde",

CONSIDERANDO

que somos conscientes de nossas responsabilidades, nossos direitos e
deveres para com a sociedade humana e os recursos da natureza em
termos globais e que não apenas políticas públicas poderão atingir a
desejada sustentabilidade, mas se faz necessário um processo de
mudança nas atitudes do indivíduo;

CONSIDERANDO

que o modelo de vida atual estimula o consumismo e desperdício de
recursos, levando em conta apenas os aspectos financeiros, e de forma
irresponsável não pensa nas gerações futuras;

CONSIDERANDO

que tratar o meio ambiente como mercadoria é uma atitude insensata
porque pode ameaçar o próprio futuro da humanidade;

CONSIDERANDO

que os debates de um tema tão sensível dizem respeito a todos e por
isto não deveria estar limitado aos falantes de umas poucas línguas
nacionais;

CONSIDERANDO

que mesmo após tão grandes investimentos no ensino de línguas
estrangeiras, ao longo de décadas, isto mostrou-se insuficiente para a
comunicação internacional, que continua um privilégio de poucos;

RECOMENDAMOS

que cada um faça em seu ambiente o possível para tornar a Terra um
lugar sustentável e de igualdade respeitosa para todos os seres;

CONVIDAMOS

a todos estudar incessantemente como funciona nosso mundo, em termos
ecológicos, ambientais, tecnológicos, sociais, políticos e culturais;

APELAMOS

aos consumidores de mercadorias e serviços para um consumo
responsável, baseado em princípios que atentem ao desenvolvimento
social e à proteção ao meio ambiente;

PROPOMOS

que as organizações de Esperanto estejam permanentemente abertas e
próximas a outros movimentos que trabalham pelo bem-estar social, como
a defesa de direitos humanos e proteção ao meio ambiente,

disponibilizando o recurso da língua neutra Esperanto para suas ações
em escala mundial.

Em Barra do Garças, Brasil, 22 de Janeiro 2013.

(En Esperanto)

DEKLARACIO DE LA 48-a BRAZILA KONGRESO DE ESPERANTO
Letero de Aragvajo-baseno

Antaŭparolo - Letero de Aragvajo-baseno

Ni, Esperanto-parolantoj, senkondiĉe subtenas la batalon por
konservado de la biomoj kaj ties ekologiaj sistemoj kaj la respektivaj
biologiaj diversecoj, en la defendo de la riveraj regionoj, same kiel
de la lokaj kaj terglobaj ekologiaj, etnologiaj, artaj, kulturaj kaj
scenaj monumentoj;

Ni tial staras plene kaj firme kontraŭ ĉiuj formoj de koruptado,
antaŭjuĝo, diskriminacio kaj malobservo de la Homaj Rajtoj, favore al
la socia daŭripovo kaj media justeco;

Ni volas, ke konstruiĝu institucia dialogo kun aŭtoritatoj kaj
entreprenistoj en ĉiuj niveloj, en la nepra defendo de daŭripova
disvolviĝo, kiu certigu la naturan dinamikon de la vivo-cikloj en la
planedo, kie signifa parto de la naturrimedoj estas limigita kaj
nerenovigebla kaj sekve ili produktu Verdan Ekonomion;

Ni esperas antaŭenigon en la enpovigo de la socio por ke ĝi estu
ĉefrolulo en la proponado de nova etnologia, socia, kultura, media,
ekonomia, edukada, turisma kaj politika ordo, inter aliaj, kiuj povu
turni la disvolviĝon al socia daŭripoveco kaj media justeco;

Ni alvokas la brazilan kaj tergloban loĝantaron, speciale la
Esperanto-parolantojn, partopreni agadojn kaj movadojn favore al la
naturmedio kaj la vivo, en ĉiuj siaj formoj;

Ni deklaras plenan kaj senkondiĉan subtenon al la iniciatoj de Verda
Ekonomio, kiel la internacia lingvo Esperanto, kapabla redukti la
senarbigon pro reduktado de la eldonaĵoj, same kiel la daŭripova
turismo, la kulturo, komunikado kaj aliaj daŭripovaj sociaj sektoroj;

Ni invitas al la studado kaj disvolvado de homa kaj media ekologio,
per mediaj edukado kaj interpretado, sporta, turisma kaj socikultura
edukado, interalie.

Ni postulas, ke la registaraj instancoj, speciale la brazilaj,
efektive konkretigu en ĉiuj registaraj sferoj la konstruprocezon de
AGENDO 21, protokolo de konferenco Eco-Rio 92, kiel vera instrumento
de popola socimedia povigo.

Ni instigas la brazilajn kaj mondajn politikistojn engaĝiĝi en la
batalon favoran al la socia inkluzivigo, substrekante la reduktadon de
malriĉeco, laŭbezone surbaze de la efikeco kaj multflankeco de la homa
ekologio;

Ni montriĝas ĉiusence atentaj, strebante al la prezervado de la medio
tamen sen flankenlasi la daŭripovecon de disvolvado, konsciaj pri la
vasteco de la planedo kaj ĝia grandega diverseco, same kiel la plej
granda kaj esenca havaĵo de la homa estulo kaj ceteraj vivantaĵoj en
la Tero;

Ni praktikas kaj disvastigas la kulturon de paco kaj etiko en ĉiuj
niveloj de homaj rilatoj, en loka kaj tergloba sferoj;

Ni daŭrigas la batalon por la homaj, lingvaj, etnologiaj, artaj kaj
kulturaj, sociaj kaj mediaj rajtoj, por la publika sekureco kaj tiom
aliaj, kiuj permesas trankvilecon al la familioj, forpelante la
praktikadon de torturo, milito kaj aliaj perfortoj, kiuj bedaŭrinde
plu okazas eĉ en nia 21-a jarcento.

Ni renovigas niajn klopodojn por kontribui al la reduktado de lokaj
kaj mondaj negativaj socimediaj sekvoj, precipe la troa poluado de
akvo, tero, maro kaj aero, adoptante i.a. en nia ĉiutaga vivo
daŭripovajn kutimojn, kiel ekzemple la t.n. 5 R: Repensi, Rifuzi,
Redukti, Reutiligi kaj Recikligi;

Ni malakceptas la socian kaj median malrespektojn kaj privilegiojn de
sociaj grupoj kaj klasoj, rilate al la socia inkluzivigo, same kiel
ĉiujn detruajn agojn, kiuj celas la medion, la historiajn havaĵojn, la
komunikadojn, Esperanton kaj la turismon, komprenante ke garantii
plenan civitanecon estas ĉies respondeco;

Reasertante la starpunkton de NRO-j (Neregistaraj Organizaĵoj) dum
Eco-Rio/92 "Pensi Mondskale kaj Agi Loke", plenumi kaj disvastigi la
protokolojn de la Konferenco, de la NRO-j, kun emfazo al la Etika Kodo
de NRO-j, same kunkonstruita en la Konferenco,  antaŭenigante i.a. la
lernadon, disvastigon kaj instruadon de la internacia lingvo
Esperanto, neŭtrala ilo de internaciaj rilatoj, i.a., por la kulturo,
interkompreniĝo, la paco kaj la reduktado de lingva, kultura, socia
kaj ekonomia  imperiismo en la mondo, de ni kompiliĝis la jena




  DEKLARACIO

La brazilaj esperantistoj kunvenintaj en Barra do Garças-MT, 18-22 de
Januaro 2013, dum la 48-a Brazila Kongreso de Esperanto kunorganizita
de BEL-Brazila Esperanto-Ligo, Societo Eko-Etno-Soci-Kultur-Eduka
"Gardantoj de la Tero" kaj FEMATEL-Federacio Matogrosa de Esperanto
kaj Lingvistiko, ĉirkaŭ la temo "Esperanto, Kulturo kaj Turismo:
Alternativoj por Verda Ekonomio",

KONSIDERANTE,

ke ni estas konsciaj pri niaj respondecoj, niaj rajtoj kaj devoj
rilate al la homa socio kaj la naturaj rimedoj laŭ planeda skalo kaj
ne nur publikaj politikoj povos atingi la deziratan daŭripovecon, sed
necesas ŝanĝiĝoj en la sinteno de individuoj;

KONSIDERANTE,

ke la nuna modelo stimulas la konsumismon kaj malŝparon de rimedoj,
kalkulante plejparte nur je la financaj aspektoj, kaj per tio oni
senrespondece ne pensas pri la estontaj generacioj;

KONSIDERANTE,

ke merkatumi la naturmedion estas sensence ĉar ĝi povas minaci la
estontecon de la homaro;

KONSIDERANTE,

ke la debatoj pri tiu delikata temo koncernas ĉiujn kaj tial ĝi ne
devus esti limigita al la parolantoj de nur kelkaj naciaj lingvoj;

KONSIDERANTE,

ke eĉ post tiom da investo en la instruadon de fremdaj lingvoj, tra la
jardekoj, tio montriĝis nesufiĉa por internacia komunikado, kiu plu
restas privilegio de malmultaj,

NI REKOMENDAS,

ke ĉiu faru en sia medio la plejeblon por ke la Tero fariĝu daŭripova
loko kaj kun respekta egaleco inter ĉiuj estuloj;

NI INVITAS

ĉiujn senĉese studi kiel funkcias nia mondo, laŭ la ekologiaj, mediaj,
teĥnologiaj, sociaj, politikaj kaj kulturaj aspektoj;

NI ALVOKAS

la konsumantojn de varoj kaj servoj al respondeca konsumado, laŭ
principoj, kiuj atentas pri la socia disvolviĝo kaj mediprotektado;

NI PROPONAS,

ke la E-organizoj daŭre estu malfermaj kaj proksimaj al aliaj movadoj,
kiuj laboras por la socia bonfarto, kiel en la defendo de homaj rajtoj
kaj mediprotektado, disponigante la rimedon de neŭtrala lingvo
Esperanto por iliaj agadoj mondskale.

En Barra do Garças, Brazilo, la 22-an de Januaro 2013


--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

sexta-feira, 22 de março de 2013

Desegne konstrui objektojn en la aero

3dsonartikolo1a

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

3d_skribilo.mp3Listen on Posterous
Ne ĥimerkasteloj sed reale palpeblaj objektoj

Ni vivas en tridimensia spaco kaj ĉiu objekto estas tridimensia. Jam de longe, per tekniko nomata stereoskopio, homoj trovis la manieron por krei kaj vidigi bildojn, desegnojn, fotojn kaj filmojn, kiuj donas la iluzion de tridimensio, similan al tiu kreita fare de la duokula vidkapablo de la homa vidsistemo.

Dank' al komputilaj teknikoj, multaj nuntempaj filmoj kaj televidiloj ebligas, helpe de specialaj okulvitroj, tre impresan stereoskopian vidon. "3D" kaj "3-D", ambaŭ mallongigoj por tridimensio, indikas teknologion, kiu fariĝis nuntempe nemalhavebla modo ne nur en la filma kaj televida kampoj.

Sed fakte vera 3D-revolucio komenciĝis per noviga teknologio, kiu ne kreas tridimensiajn bildojn de la realo sed realajn objektojn mem! Unua tia realigo estas la 3D-printilo, kiu presmuldas, tavolon post tavolo, tridimensiajn objektojn. Tia printilo ne uzas tradician inkon sed nombron da aliaj materialoj. Israela entrepreno patentis printilon, kiu muldas objektojn per ĝis 107 "knedeblaj" materialoj samtempe. Vidu ekz. en la supra bildo la maketon de aŭtomobilo produktita fare de tiu 3D-printilo uzante samtempe buntkolorajn, travideblajn kaj gumsimilajn plastojn.

Tiaj materialoj, post ilia ŝprucigado (pensu kiel funkcias normala inkŝpruciga printilo) rapide malmoliĝas kaj permesas la ŝprucigadon de la sekva tavolo tiel konstruante laŭgrade la objekton, tavolon post tavolo. Kompreneble, depende de la grandeco, komplekseco kaj nombro da komponantaj materialoj, la presmuldado povas postuli multajn horojn. Sed imagu: oni povas uzi ĉokoladon kaj produkti dolĉajn ĉarmajn bestetojn por la infanoj.

3D-printiloj surprizas sed des pli surprizas lastatempe prezentita eltrovo: 3D-skribilo. Temas pri skribilo, kiu ebligas "desegni tridimensie", t.e. ne nur skizi sur normala dudimensia folio sed levi la skribilon kaj daŭrigi la desegnon en la aero. Ĝiaj inventistoj emas ĝin difini "tridimensia printilo tenebla enmane". Sed verdire tio ne estas ĝusta difino, ĉar printi tridimensie signifas provizi maŝinon per aro da ciferecaj datumoj detale priskribantaj tridimensian ŝablonon de objekto. Tiam komputila programo utiligante tiujn geometriajn datumojn gvidos la laŭtavolan konstruadon de solida objekto. Male, la 3D-skribilo tute ne celas labori helpe de maŝino sed nur mane. Pensu kiel araneo ŝpinas sian araneaĵon. Tiu ĉi skribilo elmetas plastan fadenon, kiu tuj malmoliĝas ebligante  solidan kreadon de iu ajn formo en la aero. Kiel la 3D-printiloj ankaŭ 3D-skribilo uzas plaston nomatan ABS, uzita interalie por produkti la famegajn LEGO-briketojn. Aparte por la artistoj tiu ĉi skribilo estas rimedo tute nova kaj sugesta. Do oni povas antaŭvidi, ke, kiam ĝi baldaŭ estos vaste surmerkatigita, ĝi furoros ankaŭ ĉe amatoroj kaj infanoj dank' al ĝia facila uzado kaj sufiĉe malalta prezo.   

Se vi deziras pli praktike kompreni kiel la 3D-skribilo funkcias, vi povas spekti la ĉi-sube alkroĉitan filmeton en Esperanto:

Embedded media -- click here to see it.


--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

quinta-feira, 21 de março de 2013

Gazetaraj Komunikoj de UEA




Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 492
2013-03-21


Enhavo:

  1. Du novaj filmoj en la Reta Kinejo
  2. UEA-membraro en 2012: malkresko sed tamen super 5000

DU NOVAJ FILMOJ EN LA RETA KINEJO

La Reta Kinejo de UEA pliriĉiĝis per du filmitaj prelegoj pri tre malsamaj kampoj: literaturo kaj astrobiologio. Ambaŭ filmoj estis realigitaj de Francisco L. Veuthey.


Traduko kaj originalo en la Esperanto-literaturo estas prelego, kiun prof. Humphrey Tonkin faris en la Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 26-an de novembro 2012. En ĝi li parolas pri la nocio, ke la Esperanto-literaturo fakte estas en si mem tradukita literaturo, ĉar ĉiu literatura verko en Esperanto estas iasence manifestiĝo de la kultura kaj lingva fono de la verkinto. La filmo inkluzivas ankaŭ la postprelegan diskuton kaj daŭras 56 minutojn.

La alia filmo,
Serĉado de ekstertera inteligenteco, estas registraĵo de la prelego de prof. Amri Wandel en la Internacia Kongresa Universitato de la 86-a UK en Kopenhago en 2011. Wandel prezentas metodojn kaj aparatojn uzatajn por malkovri vivon kaj civilizaciojn ekster la Tero. Tiu fascina sed ĝis nun senrezulta serĉado komenciĝis en 1960, kiam la radioastronomo Frank Drake ekprovis kapti inteligentecajn signalojn el aliaj steloj per radioteleskopo. La filmo daŭras 47 minutojn.

UEA-MEMBRARO EN 2012: MALKRESKO SED TAMEN SUPER 5000

En la aprila numero de la revuo Esperanto aperas la oficiala statistiko pri la membraro de UEA en 2012. Kiel oni antaŭvidis, en jaro de malgranda UK la nombro de individuaj membroj malkreskis. Entute estis 5046 individuaj membroj, t.e. 275 malpli ol en 2011. La pinto de 12 landoj konsistis el Germanio (485; -17), Francio (463; -71), Brazilo (390; +5), Japanio (370; +12), Usono (264; -31), Nederlando (217; -16), Italio (168; -13), Vjetnamio (131; +87), Hispanio (127; -13), Belgio (127; -9), Britio (122; -11), kaj Ĉinio (127; +10).

Sufiĉe forte malkreskis la nombro de aligitaj membroj, t.e. tiuj membroj de la landaj asocioj, kiuj ne estas samtempe individuaj membroj de UEA. Ili nombris 10057 (-423). Sur la unua loko estis Ĉinio (1068; +17). Por pli ol 300 aligitaj membroj pagis Japanio (891; -17), Italio (735; +57), Germanio (619; -34), Belgio (436; -25), Pollando (354; -396), Britio (341; +5), Svedio (326; +12), kaj Usono (315; -71).



La tuta UEA-membraro, kiu konsistas el la individuaj kaj aligitaj membroj kune, estis 15103 (-698). Malpli ol 30-jaraj estis 371 individuaj membroj, kiuj do samtempe estis individuaj membroj de TEJO (-2). Krome estis 1612 junaj aligitaj membroj (-102). La junulara sekcio de UEA do havis sume 1983 membrojn (-104).

Revuo Esperanto de UEA havis 3131 pagitajn abonojn (-169) kaj la revuo Kontakto de TEJO 702 (+49).





--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Statistiko pri blogo EsperantoMovado



Kiel vi povas vidi, Usono estas la unua vizitanto de tiu blogo, kiun mi administras.

Nature, ke tio ne estas plene fidinda, ĉar multaj vizitantoj, tra la mondo, uzas la servilojn de Usono por viziti nin. Tio iel maskas la usonan statistikon. Certe la movado tie estas ja grava, tamen ni ne povas konsideri ke ĝi kapiĝas en la movada forto. Do, ni konsideru la aliajn kiel plej gravajn lokojn, kie Esperanto estas ja estas forta intelekta kaj interreta movado. La blogo estas plejparte en Esperanto, malgraŭ ke ĝi estas multe diskonigata de Brazilo kaj brazilano, ĉefe de mi. Do, provoka mesaĝo por ĝia vizito estas el Brazilo, pro tio ankaŭ Brazilo ne estas plenfidinda el la statistika vidpunkto. La aliaj jes, ĉar ili hazarde kaj nature vizitas nin! Do, iel grade vi povas vidi kiel la movado vigliĝas tra la mondo. Tio estas ja signifa por ni, esperantistoj, ĉar estas ĝuste tie, kie ni povas trovi laborforton por Esperanto-Movado.

Plej amike,
Adonis Saliba


--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Studu Esperanton en Usono — Study Esperanto in the USA!





[English below]
Restas nur unu semajno por aliĝi al NASK je la malalta tarifo!

La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) – la plej malnova Esperanto-kursaro en Norda Ameriko (kun pli ol 40-jara historio!) kaj unu el la plej bonaj en la mondo – bonvenigas vin ĉi-jare en Nord-Karolino! NASK estas unika kleriga evento, kiu altiras lernantojn de ĉiuj lingvoniveloj kaj ankaŭ profesiajn Esperanto-instruistojn de la tuta mondo.

Kiel en la lastaj du jaroj, ankaŭ NASK-2013 prezentas mallongan sesion, ĉi-foje en Raleigh, la ĉefurbo de Nord-Karolino. Alvenu la 26an de junio kaj foriru la 5an de julio – jen ok tagojn da lernado, amuziĝo kaj esplorado de la belegaj muzeoj, variaj restoracioj kaj registaraj konstruaĵoj en Raleigh, ĉio en promendistanco de la kampuso.

La internacia teamo konsistos el István Ertl (Hungario), Derek Roff (Usono) kaj Lee Miller (Usono), kaj okazos tri kursniveloj. Hoss Firooznia estos la help-instruisto kaj gvidos la eksterklasajn programojn. Ĉi-jare, la studentoj povos resti post NASK por partopreni en la landa kongreso de Esperanto-USA (5-8a de julio, ĝi okazos en la sama kongresejo kaj loĝejo). Por partopreni la landan kongreson, bv. fari la necesan aranĝojn ĉe www.esperanto-usa.org.

La ĝenerala kotizo por NASK 2013 (kursoj, loĝado kaj manĝoj) estas $725 USD antaŭ la 22a de marto, kaj $775 USD poste (specialaj prezoj por lokanoj!). Oni loĝos en du-personaj ĉambroj kun la banĉambro dividita kun alia dormoĉambro (por loĝi en aparta ĉambro, alpagu $180 USD). Stipendioj haveblas por plentempaj studentoj kaj instruistoj, kaj ankaŭ loĝantoj de Latin-Ameriko.

Bv. kontakti Ellen M. Eddy, la administranton (EDDYELLEN@aol.com), por pli da informoj, aŭ vizitu NASK-retejon: http://esperanto.org/nask/.

***
Only one week left to sign up for NASK at the lower rate!

The North American Summer Esperanto Institute (NASK – Nord-Amerika Somera Kursaro) – one of the world's best and the longest-running North American Esperanto courses (with over a 40 year history!)– welcomes you this year in North Carolina! NASK is a unique educational event that attracts a broad range of students and professional instructors from around the world.

As in the past two years, this year NASK will again be presenting a short session, this time in the heart of beautiful Raleigh, North Carolina's capital city. Arrive on June 26th and depart on July 5th—for eight days of learning, fun and exploring the city's wonderful museums, varied restaurants and shopping, and various seats of government, all within walking distance of the Peace University campus.

The international team consisting of István Ertl (Hungary), Derek Roff (U.S.), and Lee Miller (U.S.) will provide three levels of instruction. Hoss Firooznia will serve as an assisting teacher and will organize extracurricular activities. This year students can remain after NASK in order to participate in the Esperanto-USA convention July 5-8th (same classroom building and residence hall). If you would like to participate in the Esperanto-USA convention, please be sure to make the necessary arrangements at www.esperanto-usa.org.

The general fee for NASK 2013 (courses, lodging and meals) is: $725 USD until March 22nd, and $775 USD thereafter (there are special prices for the locals!). Housing is in two-person dorm rooms with bathroom shared with one other dorm room. For a single dorm room, add $180 USD. Scholarships are available for full-time students and teachers, and also for residents of Latin America.

Please contact Ellen M. Eddy, the administrator (EDDYELLEN@aol.com). For more information, please visit http://esperanto.org/nask/.



--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

La kurioza homa etiketo

Homaetiketo1

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

homa_etiketo.mp3Listen on Posterous

Kiam mi estis infano – tio okazis antaŭ sufiĉe longa tempo, sed mi bone memoras   –  miaj gepatroj severe admonis min neniam tuŝi la manĝaĵojn rekte per la manoj ĉetable. Tio estus kompleta skandalo! Jen do kial mi miras, legante la rubrikon pri gastronomio en unu el la ĉefaj brazilaj ĵurnaloj.

Laŭ eminentaj gastronomoj, kiuj konstante esploras rafini la arton frandi delikataĵojn, oni nuntempe revivigas antikvan manieron manĝi: rekte per la manoj. Fingre kapti la manĝaĵojn, ili diras, pli profundigas la kontakton kun la englutota materialo. Tiel oni uzas unu plian sentumon krom vidado, flarado kaj gustumado: la palpado.

En dana altnivela restoracio Noma,  ĉefkuiristo antaŭ nelonge proponis manĝon, dum kiu oni uzis forkojn nur post la sesa plado. Por la kvin unuaj, sufiĉis la fingroj. Ankaŭ en Novjorko la brazila ĉefkuiristo Rafael Costa e Silva preparis vespermanĝon, je kiu duono el la pladoj destiniĝis rekte  al tiu manĝomaniero. La sperto estis ĝenerale aprobita. Li klarigas: "Kiam mi prenas ingrediencon, tiam mi sentas ĝian temperaturon, ĝian molecon. Palpado estas grava dum manĝado." Ankaŭ en orientstilaj restoracioj tiu ideo estas bonvena. Iuj kuiristoj opinias, ke la tradiciajn lignajn stangetojn oni devus anstataŭigi per la fingroj. Post la manĝo, sur la fingroj devas resti malmulte da oleo aŭ amido – se la manĝaĵo estis ĝuste preparita.

Laŭ hindia kuiristo, manĝado rekte per la fingroj signifas simbolan kontakton kun dio de bazaj  elementoj en la naturo, kaj tio postulas koncentriĝon. Ĝi estas kvazaŭ spirita travivaĵo.

Laŭ antropologino, afrikanaj moroj montras, ke rekta kontakto kun la manĝaĵoj tute ne kontraŭas higienon. Aliflanke, ĝi aldonas signifon de pli granda plezuro dum manĝado. Ekzemple, se oni observas etinfanojn, ne eblas ne konstati la ĝuon, kun kiu ili metas siajn manetojn en la teleron. Cetere, temas simple pri antaŭjuĝo: en grandega parto de la mondo (Afriko kaj Oriento), tia maniero manĝi estas tute ordinara kaj kutima.

Kaj ankaŭ en okcidento, la afero ne estas tute fremda. Ĉu vi jam gustumis krevigitan maizon en la kinejo, uzante forkon?
Verŝajne oni devas reformuli la edukadon de infanoj en okcidento, koncerne manĝomorojn.

--
.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

quarta-feira, 20 de março de 2013

Junulo kontraŭbatalas kanceron

Jack_andraka1
junulo_diagnozo.mp3Listen on Posterous

En februaro mi duan fojon vizitis klubkunvenon de la E-klubo en Prago. Mi tie parolis pri la signifo de komputiloj kaj de la interreto por Esperanto. La kaŭzo por elekti tiun temon estis la skeptiko kiun dum mia unua vizito montris esperantistoj rilate al la neceso akcepti la interreton kiel novan revolucian rimedon kiu akcelas la kunlaboron inter homoj el la tuta mondo kaj la eblecon por ĉiu aliri informojn de sia hejma komputilo ie ajn en la mondo.

La interreto trarompas barojn: Homoj povas kunlabori kaj esplori ekster la kutimaj strukturoj. Kaj jen nun mi trovis belan ekzemplon kiu montras kiel juna homo kiu antaŭe tute ne disponis pri iu faka scio sukcesis disvolvi novan rimedon por diagnozi gravan malsanon.

La 16-jara usona junulo Jack Andraka prezentis en prestiĝa konferenco pri ideoj kaj novaj eltrovoj TED en la sudkalifornia urbo Long Beach sian novan diagnozilon kiu servas por pruvi la ĉeeston de la proteino Mesotelino kaj tiel kapablas diagnozi pankreatan kanceron.

Ĝis antaŭ ne tre longa tempo la junulo Jack kiu tute ne havis ideon pri tio kio estas pankreato disvolvis prezindan procedon por la frua diagnozo de kanceraj ĉeloj en la organo. "Per la interreto ĉio eblas", diris al la konferencanoj la junulo kiu antaŭ tri jaroj perdis amikon de la familio pro kancero de pankreato.

Li klarigis ke li serĉis en la interreto informojn pri la kancera malsano. Jack estis ŝokita ke la diagnozo pri kancero de pankreato okazas nur en progresinta stadio de la malsano en kiu jam estas tro malfrue por saniga kuracado.  La ĝis nun disponebla diagnoza testo krome aĝas jam 60 jarojn - "pli ol mia paĉjo" - kaj ankaŭ estas multekosta kaj malpreciza. Laŭ Jack necesis eltrovi el la miloj da proteinoj en la sango de pacientoj kun pankreata kancero tiun proteinon kiu povus liveri fruan indikon pri la malsano.

Dum li enuis en la instruado pri biologio en la lernejo la 16-jarulo legis sub la lerneja tablo fakajn artikolojn kaj tie trovis la solvon kiel pli frue diagnozi pankreatan kanceron. La recepton por la produktado de paperaj teststrioj por pruvi la ĉeeston de la proteino Mesotelino en la sango li nomis "simile simpla" kiel "produktadon de ĉokoladaj kuketoj kiujn mi ŝatas".  Laŭ la junulo Jack Andraka la testo kostas nur 3 usonajn cendojn (kio egalas al du eŭrocendoj), ĝi daŭras nur 3 minutojn kaj promesas liveri celtrafan rezulton je 100 procentoj.

Povas ja esti ke la precizeco de la testo ne atingos ĉiam tiujn 100 procentojn, sed estas klare ke li eltrovis gravan novan rimedon por kontraŭbatali malsanon. Kaj tiu progreso okazis ekster iuj tradiciaj strukturoj sed ĉe juna homo kiu sen esti fakulo okupiĝis pri la temo helpe de la interreto.

 


.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org