sexta-feira, 31 de maio de 2013

TEJO-aktuale, numero 358, 2013-06-01

tejo aktuale
Numero 358, 2013-06-01


La plej freŝaj informoj pri la Tutmonda Junulara Esperanto-Movado

En la numero:


[FESTO 2013] JE LA 31A DE MAJO FINIĜAS LA 2ª ALIĜPERIODO!

Pensu rapide aliĝi kaj antaŭpagi! Lastaj matracoj en amasluksejo haveblas, kaj lastaj lokoj en amasdormejo haveblas. Malfruiĝantoj dormos en amastendo kiel en FESTO 2010! Je la 31a de majo finiĝas la 2ª aliĝperiodo! Pensu rapide antaŭpagi vian kotizon se vi volas ĝui favorajn prezojn! Jen ĉiuj manieroj por facile antaŭpagi: http://www.alesk.eu/festo2013/aligho/antaupago/

PRELEGO DE D-RO VERGARA PRI LA HIV/AIDOSA EPIDEMIO EN LA RETA KINEJO

Al la kreskanta kolekto de la Reta Kinejo de UEA aldoniĝis la prelego HIV kaj aidoso kiel minaco al la tutmonda junularo, kiun d-ro José Antonio Vergara prezentis en la Internacia Kongresa Universitato de la 96-a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago en 2011. La filmita prelego daŭras 52 minutojn. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 499, 2013-05-17) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=499#3

[ROSKILDE FESTIVALO 2013] PLEJ LASTAJ INFORMOJ PRI ROSKILDE 2013 KAJ FACEBOOK-KROMPROGRAMETO

- Restas iom pli ol monato ĝis la festivalo. La preparoj iras bonege, inter ili la varbado: estas nun jam 77 aliĝintoj! La Esperanta teamo ricevis 20 kromajn lokojn por siaj volontuloj, do ankoraŭ eblas partopreni! La festivalo okazos inter sabato la 29-a de junio kaj lundo la 8-a de julio 2013 (eblas malplilonga restado). Legu ĉiujn gravajn informojn kaj aliĝu ĉe la retpaĝo http://www.roskilde.festoklubo.dk/

- Jen Facebook-kromprogrameto por esplori kaj malkovri muzikgrupojn, kiuj similas al viaj ŝatataj grupoj en Roskilde. Rigardu: http://apps.speakup.dk/roskilde-festival/wimp/index.php/

[RET-INFO] FREŜA REKORDO: 3000 KANTOJ EN LA LIBERA ESPERANTO-KANTARO!

Kiel rezulto de multjara agado, en la vikia kantaro troveblas jam tekstoj de 3000 Esperanto-kantoj!

Iniaciatinto, ĉefa laboranto kaj multjara motoro de la projekto estas Aleksej (Ljoŝa) Kuznecov, ka2pink ĉe gmail.com, el Rusio. Gratulojn kaj sincerajn dankojn al li!

Adreso: http://kantaro.ikso.net/

L.S. / Ret-Info

KVINPETALO ESPERANTO-CENTRO INVITAS

- Junio 11a-14a: Japanaj tagoj, kun Hori Jasuo kaj Arai Toŝinobu
Junio 22a-23a: Provludo kaj Koncerto de Interkant' pri Karmen', kun apartaj aliĝkondiĉoj.
Prelego-Koncerto ĉirkaŭ la opero "Karmen" de Bizet estos prezentita de la interregiona koruso "Interkant", kun franclingvaj klarigoj, muziko en Esperanto kaj dancoj. Spektaklo okazos la dimanĉon 23an de junio en la urba festosalono de Bureso. Kontakto: Manjo Clopeau, 12 rue de la Drisse, 56450 Theix, 02 97 68 98 57, manjo.clopeau ĉe wanadoo punkto fr
Julio 12a-18a: Muzika Staĝo, kun Markov-familianoj
Dum tiu ĉi staĝo, esperanto estos pritraktita kadre de muziko, diversmaniere. Staĝgvidantoj proponos al la staĝantoj diskuttemojn rilataj al muziko. Ĉi jare, ĝenerala temo koncentriĝos ĉirkaŭ originalaj verkoj en esperanto. Originalaj verkoj en esperanto estos prilaboritaj, ne nur kantaj, sed ankaŭ instrumentaj. La staĝo finiĝos per koncerto, kie la staĝantoj prezentos la rezultojn de sia laboro antaŭ loka publiko.
Julio 22a - Julio 26a: Praktikado de la lingvo (1a nivelo), Rafael Mateos
Rafaelo estas profesia instruisto de la angla en la hispana publika eduksistemo. De antaŭ 6 jaroj li instruas Esperanton en multaj landoj. La instrumetodo apartenas al "rekta" vojo sed kun personaj trajtoj.
Julio 22a - Julio 26a: Praktikado de la lingvo (2a nivelo), kun Josée Lafosse
Josée Lafosse, emerita instruistino, instruas delonge Esperanton. Ŝi gvidis lingvajn kursojn kaj teatrajn laborgrupojn kadre de la Internacia Semajno en Pluezeko, kaj ankaŭ instruis (al komencantoj kaj progresantoj) en Bureso. La staĝo ebligos praktikadon de Esperanto traktante temojn el la ĉiutaga vivo pere de konversacioj, debatetoj, situacioj... Kompreneble estos kantoj, poezio, ludoj… Venu por interŝanĝi, preni kaj doni.
Aŭgusto 12a – 17a: Promeni tra naturo kaj Vikipedio, kun Alain Favre, fungologo
Tiu staĝo havos du aspektojn:
- Ni promenos en naturo kaj malkovros speciojn de vivuloj: plantoj, fungoj, bestoj, kaj ankaŭ interesajn mediojn;
- Ni verkos artikolojn por Vikipedio pri la sama temo, studante la jam ekzistantajn – kiujn eventuale oni ankaŭ provos plibonigi.
Venu do bone ekipite – ŝue, vestaĵe, kaj se eble komputile.
KVINPETALO Esperanto-Centro
15 rue du Lavoir – FR 86410 Bouresse
+33 (0) 549 03 43 14
informoj ĉe kvinpetalo.org
http://www.kvinpetalo.org

AL INTENSA INFORMADO PRI LA REJKJAVIKA UK!

Fine de 2012 la Estraro de UEA decidis pri Komisiito pri la Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ la 98-a Universala Kongreso en Rejkjaviko en 2013. Kelkfoje kontaktinte la komisiiton Brian Barker mi klarigis la celon de tiu ĉi tradicia informkampanjo de UEA. Ĝi konsistas en kunlaborigo de laŭeble multaj esperantistoj -- kongresontoj kaj ne – por, pere de kontaktoj kun siaj nacilingvaj amaskomunikiloj, diskonigi tiun unikan eventon, kia estas la ĉiujara rendevuo de centoj da diverslandaj esperantistoj, dum kiu ne aperas lingvaj problemoj. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 499, 2013-05-17) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=499#1

ORATORA KONKURSO EN REJKJAVIKO

En la 98-a UK en Rejkjaviko denove okazos Oratora Konkurso por la junularo. La precizaj dato kaj loko estos anoncitaj en la Kongresa Libro.

Rajtos partopreni gejunuloj ĝis 30-jaraj, kiuj aliĝis al la UK. Partopreno estos senpaga, sed la kandidatoj devos skribe anonci sin minimume unu tagon antaŭ la konkurso al la estrarano pri kulturo Claude Nourmont, (moonmont ĉe pt.lu).

La junaj oratoroj povos elekti unu el jenaj temoj:

- Insuloj sen izoliĝo: por justa komunikado inter lingvokomunumoj;

- Internacia Jaro de Kinuo: ĉu bonŝanco por la tutmonda ekonomio?;

- Kiun vizion por moderna Esperanto-movado?;

- Esperanto en sociaj retoj kaj en retaj tradukiloj.

Oni devos paroli pri la elektita temo libere kaj sen antaŭpreparita teksto, sed oni rajtos uzi memorigajn notojn. La maksimuma daŭro de la parolado estos 10 minutoj. La paroladojn oni taksos el vidpunktoj enhava, lingva kaj stila, kaj laŭ la ĝenerala sinteno de la kandidato kiel oratoro.

Kompleta regularo ĉe: http://www.uea.org/dokumentoj/regularo_oratora_konkurso.html

[RET-INFO] ESPERANTA RETRADIO - LA ĈIUTAGA AŬD-VIDA SERVO!

"Esperanta Retradio" estas unika kaj tre interesa aŭd-vida servo, kiu ĉiutage aperigas novan 3-6 minutan son-dosieron kun aldono de ĝia skribita teksto! Tiu solvo ebligas ne nur simple ĝui la enhavon de la sondokumentoj, sed ĝi povas tre efike helpi al instruado kaj ekzercado de la lingvo: se oni ne komprenis iun fragmenton aŭ esprimon per orelo, oni povas retrovi ĝin en skriba formo per la okulo. Tre utila solvo kaj por kursanoj kaj por ekzercantoj!

"Esperantan Retradion" iniciatis aŭstra esperantisto Anton Oberndorfer, lastatempe al ĝia kompilado aliĝis helpantoj el Israelo, Brazilo kaj Pollando. La regulaj ĉiutagaj elsendoj funkcias ekde 2011, ĝis nun estas faritaj pli ol 970 sondokumentoj, do post ĉ. 1 monato ni povos gratuli la funkciigantan teamon je la 1000-a "elsendo" !!

Laŭenhave la temoj de la elsendoj estas tre variaj: inter ili troviĝas tagaj interesaĵoj, notoj pri mondaj aktualaĵoj, sciencaj novaĵoj, kaj malofte eĉ E-movadaj temoj.

Lastatempe – danke al Gian Piero Savio – la tradician son-formaton ofte kompletigas ankaŭ mallongaj kaj bonkvalitaj filmetoj, kiuj igas la retejon eĉ pli interesa!

Pro fermo de la ĝisnuna retejo ekde majo Esperanta Retradio havas novan adreson: http://esperantaretradio.blogspot.co.at

Listo de ĉiuj antaŭaj elsendoj estas trovebla ĉe: http://aldone.de/retradio

Gratulon kaj dankon pro tiu servo al Anton Oberndorfer, kaj al la kunlaborantaj teamanoj!

Szilvási László, L.S.

LA LIGARO HTTP://PER.ESOCOM.DE NUN ANKAŬ ATINGEBLA PER FACEBOOK

Pliaj tiaj ligiloj bonvenaj por la ligaro. Sendu ilin al info ĉe retejo.de aŭ proponu ilin ĉi tie: http://www.facebook.com/pages/Retejo/246117092180185

VENONTAJ RENKONTIĜOJ

Blue floras la genciano, Möderbrugg, Steiermark, Aŭstrujo, 29.05. – 02.06.2013, Inge Simon, Inge.Simon ĉe esperanto.de

Mojosa renkontiĝo en Oliva, Valencio, Hispanio, 21a ĝis 23a de junio 2013, http://esperantoval.com/eventoj/ver2013/ aŭ Oliva Esperanto-Klub' esperanto_oliva ĉe hotmail.com

Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK), Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 26an de junio ĝis la 5an de julio, Bv. kontakti Ellen M. Eddy, la administranton (EDDYELLEN ĉe aol.com), aŭ vizitu http://esperanto.org/nask/

Roskilde Festivalo 2013, Roskilde, Danio, 28a de junio ĝis 8a de julio 2013, http://roskilde.festoklubo.dk/rf13

3. Internacia Junulara Lingvotendaro, NYÍREGYHÁZA- SÓSTÓ, HUNGARIO, 30a de junio ĝis la 7a de julio 2013, Enikő Zengő Sereghy (enimyster ĉe gmail.com) aŭ http://www.ijl3.swhu.tk

Migrado de Olivier Buisson en la Vogezoj, Francio, 1a ĝis 5a de julio 2013, Oliver Buisson (obuisson ĉe live.fr)

Esperanto-kastelo Greziljono, SOMERA programo, 6a de julio ĝis 17a de aŭgusto 2013, http://www.gresillon.org/somero

49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Utena, Litovio, la 6-an ĝis 14-an de Julio 2013, litova.ea ĉe mail.lthttp://www.esperanto.lt

4a Ateliero de FEM, Kultura Centro Esperantista en La Chaŭ-de-Fonds, Svisio, 8a ĝis 13a de julio 2013, http://www.esperantio.net

46a ILEI-KONFERENCO, Herzberg am Harz (urboparto Sieber), Germanio, 12a ĝis 18a de julio 2013, http://ilei-konferenco.esperanto-urbo.de

Somera Esperanto-Studado (SES 2013), Martin, Slovakio, 12a ĝis 20a de julio 2013, http://ses.ikso.net/

66-a Kongreso de IKUE, Kalwaria Zebrzydowska, Pollando, 13a ĝis la 20a de julio http://www.ikue.org/kong2013/

Nitobe-simpozio en Rejkjaviko, Islando, 18-20 julio 2013, Humphrey Tonkin (tonkin ĉe hartford.edu)

IEK2013, Saint-Amand-Montrond, Francio, 20a ĝis 26a de julio 2013, http://www.kava-pech.cz/iek

98a Universala Kongreso, Rejkjaviko, Islando, 20a ĝis 27a de julio, http://www.uea.org/kongresoj

86a SAT-Kongreso, Madrido, Hispanio, 28a de julio al 4a de aŭgusto http://satesperanto.org/-2013-86-madrido-.html

Internacia Junularo Semajno 2013, Tiszafüred, Hungario, 1a ĝis 8a de aŭgusto, http://www.ijs.hu/eo

Itala Kongreso, Kastelaro (Sanremo), Italio, 3a ĝis 10a de aŭgusto, http://kongreso.esperanto.it/80/?lang=eo

63-a Kongreso de KELI, Svitavy, Ĉeĥio, 3a ĝis 10a de aŭgusto, polnicky ĉe quick.czcea.polnicky ĉe quick.czhttp://keli.chez.com/Aligilo2013.pdf

Invito al 46-a Internacia Esperanto-Feriado en Szczawno, Pollando, 5a ĝis 15a de aŭgusto 2013, http://esperanto.wroclaw.pl/, Teresa Pomorska (pomer ĉe wp.plpomer ĉe esperanto.wroclaw.pl)

FESTO, Kelmis, Amikejo, Belgio, 10a ĝis 17a de aŭgusto, http://alesk.eu/festo2013/

69a Internacia Junulara Kongreso, Nazareto, Israelo, 19a ĝis 26a de aŭgusto, http://www.tejo.org/ijk

23-a KISO en Marburg, Germanio, 19a ĝis la 25a de aŭgusto 2013, http://www.esperanto.de/KISO

Oranĝa renkontiĝo 2013, Hernusando, Svedio, 6a ĝis 15a de septembro 2013, http://www.seju.org/or2013https://www.facebook.com/events/607583009256372/

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu

KOLOFONO

TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.

TEJO-aktuale estas senpage abonebla, aperas 2-semajnritme kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus paperaj revuoj. Por publikigi vian anoncon retmesaĝu al tejo-aktuale ĉe tejo.org.

Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale: http://www.tejo.org/ta

Redaktorino: Julia NOE, Germanio, tejo-aktuale ĉe tejo.org

Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), http://www.tejo.org

Limdatoj por kontribuoj: dimanĉo antaŭ la apero

Retpoŝta abono: http://www.uea.org/retlistoj


Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu http://reto.uea.org -> Retlistoj




--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Savado




Savado estas en via sindonado, sindediĉo al la aliaj. La nura nepardonebla afero estas nenion fari.

A salvação está em você se dar, se aplicar aos outros. A única coisa não perdoável é não fazer. 

Hélio Pellegrino

kontribuo de Kelli

Postado por Blogger no Bildoj Kaj Tekstoj em 5/31/2013 12:55:00 PM


.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Esperanta Retradio: Germanaj sintenoj de francoj




--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Esperanta RetRadio: Ĉiutaga porcio de bonaj sentoj



--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Respekti




Ami estas respekti la alian eĉ kiam li elektas alian direkton
​.​

Amar é respeitar o outro, até mesmo quando ele escolhe outra direção.

Kontribuo de Roze.​

--
Postado por Blogger no Bildoj Kaj Tekstoj em 5/31/2013 10:16:00 AM
-- 

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

quinta-feira, 30 de maio de 2013

[GRAMATIKERO] KROM


KROM

(Prepozicio)


Krom significa fora, afora, além de, menos, salvo, com exclusão de, a não ser, exceto. Tem sentido negativo em frase positiva, e sentido positivo em frase negativa.  



1) Krom biero, mi ankaŭ trinkas  vinon. (Além de cerveja, também bebo vinho).


2) La pioniroj de novaj ideoj renkontas nenion krom mokoj kaj atakoj. (Os pioneiros de novas idéias não encontram nada além de zombarias e ataques.)    


3) Mi nenion pli postulus, krom ke oni montru al mi sindonecon kaj estimon (Eu nada mais exigiria, além que se mostrasse, para mim, dedicação e estima)

Krom- com sentido de exclusão     

Se a frase é positiva, o sentido de "krom" é negativo. Esta frase positiva normalmente contém ĉiu(j), ĉiotuta:

Tie estis ĉiuj miaj fratoj krom Petro. Petro ne estis tie. ( Lá estavam todos os meus irmãos, exceto Pedro. Pedro não estava lá)

Krom la studento ĉiuj estis en la lito. La studento ne estis en la lito.( Exceto o estudante ( universitário), todos estavam na cama. O universitário não estava na cama)

La tuta teksto estas korekta, krom unu frazo. Unu frazo ne estas korekta.( O texto todo está correto, exceto uma frase. Uma frase não está correta)

 

Se a frase é negativa( com ne, neniu, nenio, nenia, nenie,neniel, neniam, nenial ou sen), o sentido de exceção é positivo:

En la salono estis neniu krom li kaj lia fianĉino. Li kaj lia fianĉino ja estis tie. ( No salão não havia ninguém,  exceto ele e sua noiva. Ele e sua noiva com efeito, estavam lá.)

Krom tiu mono [...] ŝi havas jam nenian alian. Tiun monon ŝi ja havas. (Exceto aquele dinheiro, ela não tinha nenhum outro)



Krom - com sentido de adição


Krom, com sentido de adição, mostra algo, que com efeito é válido.A isto adiciona-se outro, que também é válido.

Normalmente ankaŭ (eventualmente ankoraŭ ou) estão presentes para fortalecer o sentido de adição:

Krom Petro tie estis ankaŭ ĉiuj aliaj miaj fratoj. ( Além de Pedro lá estavam também todos os meus irmãos. Estavam Pedro e todos os meus irmãos)

Krom mi restis ĉe la patrino du miaj pli junaj fratoj.( Além de mim ficaram junto à mãe meus dois irmãos mais novos. Permanecemos eu e meus dois irmãos mais novos)

Krom Karlo, venis lia tuta familio. = Aldone al tio, ke venis Karlo...(Além de Carlos, veio toda a família dele)

CUIDADO:

Normalmente o contexto claramente mostra, se krom trata-se de exceção ou adição. Se está presente ankaŭ, ankoraŭ, eĉ, então krom certamente é de adição. Se falta este tipo de palavra e a frase é negativa, krom é certamente de exceção. Entretanto se a frase é positiva e não estão presentes ankaŭ, ankoraŭ ou eĉ, pode algumas vezes surgirem dúvidas: Krom Petro tie estis ĉiuj aliaj miaj fratoj. Pedro estava lá ou não?

As frases, que podem ser mal compreendidas, não são frequentes, mas pode-se usar, para o sentido de exceção, kun escepto de, escepte de, escept(int)e + Acusativo (-N) ou ekskluzive de. Para o sentido de adição pode-se usar aldone al, inkluzive de. Mais simples é contudo adicionar ankaŭ para mostrar que krom significa adição.



Programo MIA AMIKO

Retaj Kursoj de Esperanto


Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Esperanto@Brazilo

http://esperanto.brazilo.org


Twitter: @MiaAmiko



--
Postado por MIA AMIKO ESPERANTO no GRAMATIKERO em 5/30/2013 12:44:00 PM



--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

quarta-feira, 29 de maio de 2013

Fwd: Rotary - RADE informilo majo 2013



---------- Forwarded message ----------
From: Grattapaglia <bonaespero.brasil@gmail.com>
Date: 2013/5/29
Subject: Rotary - RADE informilo majo 2013
To: Grattapaglia <bonaespero.brasil@gmail.com>


Estimataj karaj rotarianoj - esperantistoj, jen la plej nova informilo de la rotaria amikaro de esperanto.
Kelkaj inter la ricevantoj ne membras en Rotary sed estas nia plezuro ke ili havu ideon pri niaj agadoj,
kiuj inkluzivas tre interesajn sociajn projektojn, pri kiuj vi povos legi en la venonta numero.
Se eblas konfirmu al mi la ricevon de la mesagho, char shajnas ke kelkaj retadresoj ne plu validas.
 
Esperante renkonti kelkajn el vi dum la alproksimighanta evento-sezono, mi salutas
samideane kaj amike,
Giuseppe Grattapaglia
RADE Sekretario
Distrikto 4530
 
 jen la lasta informilo pri Esperanto en Rotary.
 
--
Giuseppe/Ursula Grattapaglia

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Televidkanalo por surduloj




--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

T

Okazis en junia monato



---------- Forwarded message ----------
From: Carlos Maria <carlosmaria1940@gmail.com>
Date: 2013/5/29
Subject: Okazis en junia monato


Juniaj  memorindajxoj gravaj por la E-Movada Historio

 

(Se vi trovos mank- aŭ mis-informojn, bonvolu sciigo Carlos Maria

 

1.... Antaux 89 jaroj (1924) kvardek du membroj de la Akademio de Sciencoj – Instituto de Francio - agnoskis kaj rekomendis Esperanton kaj deklaris la lingvon "majstroverko de logikeco kaj simpleco".

Pliaj informoj cxe: http://www.esperanto-sat.info/article207.html

 

2.... Antaux 84 jaroj (1929) naskiĝis Sylla Magalhães Chaves, prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo de 1978 gxis 1982 krome grava poeto, verkisto kaj tradukisto , inter multaj aliaj kapabloj.

 

3.... Antaux 87 jaroj (1926) naskigxis Walter Augusto Francini, en San-Paŭlo auxtoro de la verkoj: Paroloj al miaj gefiloj, Esperanto sen antauxjugxoj  (analizo de kritikoj kontraux Esperanto), Paroliga kurso, Doutor Esperanto (portugallingva romaneska biografio de Zamenhof), Brazilo: ĉu paradizo de Esperanto?, Trobo meritas internaciigon, Soldato de Kristo, Troboj. Esperantigis poemon Infano de Aglaia Souza da Fonseca kaj plurajn spiritismajn verkojn. Aktivis en bonfara organizaĵo Legio de Bona Volo.

 

5…. Antaux 102 jaroj (1911) naskigxis Gilberto Aquino da Silva Velho, en Kuritibo, ĉefurbo de la ŝtato Paranao (Brazilo), eldonanto de la Informilo Esperanto Notícias.

 

10.... Tago de la Portugala Lingvo. Tiu dato estis elektita ĉar je la 10-a de junio 1580 forpasis Luiz Vaz de Camões, unu el la plej elstaraj poetoj de la portugala lingvo.

 

13.... Antaux 33 jaroj (1980) forpasis Carlos Juliano Torres Pastorino, aŭtoro de gvidlibro por instrui Esperanton per Radio.

 

27.... Antaux 105 jaroj (1908) naskigxis João Guimarães Rosa, elstara brazila verkisto kaj Esperantisto.

 

29.... Antaux 107 jaroj (1906) estis fondita en la urbo Rio de Janeiro la 2-a esperanta grupo de Brazilo, nomita Brazila Klubo ESPERANTO, kies unua prezidanto estis Doktoro Everardo Adolpho Backheuser (prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo de 1907 gxis 1910). 




--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

terça-feira, 28 de maio de 2013

Esperanta Retradio>> Pli da vivo por la lingvo





--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.or

g

Aŭskultado


La plimulto de la personoj ne aŭskultas kun la intenco kompreni, ĉar ili aŭskultas kun la intenco respondi.

A maioria das pessoas não escuta com a intenção de entender, pois elas escutam com a intenção de responder.

Stephen Covey

Kontribuo de Carlos Correa

Postado por Blogger no Bildoj Kaj Tekstoj em 5/28/2013 10:53:00 AM

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

segunda-feira, 27 de maio de 2013

Laste aperis

Aĉetu ankaŭ ĉe BEL-Butiko - Brazila Esperanto-Ligo

Laste aperis

La plej novaj varoj ricevitaj de la Libroservo de UEA


Ni lernu kun Porto Carreiro Neto, Modeloj de tradukoj, artikoloj, lecionoj kaj poemoj. Aymoré Vaz Pinto, Eurípides Alves Barbosa, Miksita literaturo, BEL, 2012. Prezo: 9.90 EUR. Pliaj informoj, reta mendilo: http://katalogo.uea.org?inf=8930


-- 

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

La Rido kiel filozofia elekto

sexta-feira, 10 de maio de 2013

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Mema ŝanĝiĝo



„Ĉiuj pensas pri ŝanĝo de la mondo, sed neniu pensas ŝanĝi sin
​ ​
mem
."

"Todos pensam em mudar o mundo, mas ninguém pensa em mudar a si mesmo."

Liev Tolstói - Leo Tolstoj


​Kontribuo de ​
Carlos Correa

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org



--
Postado por Blogger no Bildoj Kaj Tekstoj em 5/10/2013 11:02:00 AM



--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Itala Kongreso - 2013


r

INFORMITALE 179
Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio
*********************************************************

MULTAS LA KIALOJ POR ALIGXI AL LA ITALA KONGRESO CXIJARE

Nun la tuta programo de la kongreso estas preta kaj vi povos trovi gxin detale en kongreso.esperanto.it. En tiu programo estas amaso da kialoj por aligxi.

Kaj jen novajxo! Ankaux la programo de la belegaj ekskursoj estas preta. Bonvolu iri al la pagxo "ekskursoj"  kaj admiri la interesajn lokojn, voj-planojn kaj belajn fotojn.

Cetere, se vi aligxas gxis la fino de majo vi ankoraux pagos la rabatitan kotizon de 40 euxroj  por eksterlandanoj kaj 80 por italoj.

Do, tuj aligxu plenskribante la formularon en kongreso.esperanto.it aux sendante mesagxon al laura.brazzabeni@alice.it

por la lkk
laura brazzabeni

*********************************************************
Informitale
Itala Esperanto-Federacio - <fei@esperanto.it>
Itala Esperantista Junularo - <iej@esperanto.it>
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857
http://www.esperanto.it/
Kontribuojn sendu al: f.amerio@libero.it
Kompilanto: Francesco Amerio <f.amerio@libero.it>



.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Orkestro de sklavidoj





--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Klavaro por poleksoj.



--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Veraj Amikoj




Veraj amikoj estas tiel, kiel la steloj: ni ne ĉiam ilin vidas, sed ni scias, ke ili estas  tie.

Verdadeiros amigos são assim, como as estrelas: nem sempre os vemos, mas sabemos, que  estão lá.
Kontribuo de Rose


.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org



--
Postado por Blogger no Bildoj Kaj Tekstoj em 5/10/2013 08:08:00 AM


terça-feira, 7 de maio de 2013

Kunlaboru por la nova versio de la reta kurso "lernu!"

lernu!
Kiel vi eble jam scias, lernu.net baldaŭ lanĉos novan version de la retejo:​ ​kun multaj novaj materialoj kaj nova kurso. Pro tio nun kiel neniam antaŭe​ ​lernu! bezonas helpon de esperantistoj, kiuj pretas esti volontulaj​ ​tradukisto ĉe lernu!: nu nur kelkaj dekoj esta​s​ aktive tradukantaj.

Estas facile esti parto de nia teamo: simple vizitu la retpaĝon:

Ni bezonas tradukistojn de ĉiuj lingvoj; ni nepre ne volas, ke lingvoj malaperu en la transiro al la nova lernu!, sed se ni ne havos sufiĉe da tradukantoj por via lingvo, via lingvo povus malaperi de lernu!.

Se vi volas pli da informoj, kontaktu teamo@lernu.net. Gramatiko de Esperanto, tekstoj por la nova kurso kaj ekzercoj estas tradukindaj.  Kunlaboru kun ni por pretigi la novan lernu! por lanĉo!

Erinja

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Elsendoj de Radio Vatikana


Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj cxe:


2013-05-05, dim
Komentario: Johano 14:23-29 (1) ... Ferma meso de la Tago de la Kunfrataroj; alvoko favore al la infanaro; saluto al la orientaj eklezioj okaze de Pasko; pri la brazilanino Francisca de Paula de Jesus (1808-1895), nove beatproklamita ... Aprila leterkesto de Radio Vatikana ... Movada informo: alighperiodo por la chi-jara kongreso de IKUE.

2013-05-02, jhau
La eklezio estas komunumo de la "jeso" char ghi naskighas el la amo de Kristo ... Vatikanurbo: nova mesagho che Tuitero: "mi pensas al la senlaboruloj" - papo Francisko sendis preghon telekamerae al la baziliko de Asizo - papo Benedikto revenis; Asizo, Italio: honora civitaneco al la israela prezidanto Shimon Peres; Vatikanurbo: mesagho al la budhista mondo okaze de la festo Vesako; DR Kongo: ribeluloj M23 ne plu partoprenos kolokvojn kun la registaro; Sudano: orminejo falegis, pli ol 60 mortigitoj; Sirio: reciprokaj akuzoj pri hhemiaj armiloj - diplomatia laboro dauras; Venezuelo: la opozicio apelacias che la supera tribunalo; Chinio: forpasoj pro birda gripo atingis 27.

2013-05-01, mer  
Je la 1-a de majo: Sankta Jozefo laboranto, kaj la digno kaj graveco de la laboro; instigo trapreghi la rozarion; en la dua datreveno de la beatproklamo de papo Johano Paulo la Dua ... Vatikanurbo: mesagho en Tuitero je la tago dedichita al la laborantoj - dignon donas al ni laboro, digna laboro - papo Benedikto revenos al Vatikano morgau - estas frue levi iun ajn hipotezon pri la estonta strukturo de la roma kurio - israela prezidanto Shimon Peres en audienco kun papo Francisko; Israelo-Palestino: Israelo pretas restartigi la intertraktojn por la paco - verdikto de apelacia komisiono pri konstruo de muro en la Valo de Cremisan; Ghenevo: alarmo pri la apero de novaj infektodevenoj de malario kiuj rezistas la kutimajn medikamentojn.

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto -
 (sub Plej novaj programoj) 

(1) Johano 14:23-29 parole, 


.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org