segunda-feira, 31 de março de 2014

Kabareto procesas Preĝejon



Kabareto procesas Preĝejon

Okazis en Akirazo, urba regiono de Fortalezo, Cearao, Brazilo.

Tarsilja Bezeha komencis konstruadi ĉambran aldonaĵon al sia kabareto, celante pligrandi ĝian aktivecon, kiu estis en konstanta negoca kreskiĝo.

Responde, la novpentekosta preĝejo de la urbo ekestis forta kampanjo por blokigi la ekspansion, farante preĝsesiojn, en sia templo, matene, posttagmeze kaj vespere.

Malgraŭe, la reforma laboro  de la kabareto progresis ĝis unu semajno antaŭ ĝia relanĉo, kiam fulmo atingis la kabareton de Tarsilja, forbrulante la elektrajn instalaĵojn kaj provokante grandan incendion, kiu detruis ĉion.

Tarsilja procesis la preĝejon, surbaze de la fakto ke la preĝejo "estis respondeca pro la ruinigo de la konstruaĵo kaj ŝia negoco, estu ĝi pro Dia interveno aŭ pro la povo de la preĝoj".

Responde al la proceso, ĉiuj anoj de la preĝejo neis emfaze la tutan aŭ iun ajnan respondecon pro la kabareta ruiniĝo, ĉar la preĝoj ne havas ion ajnan interrilaton kun la fulmo, nek kun la incendio.

Dum la malfermo de la juĝa sesio, la sperta juĝisto legis la pledon de la aŭtoro kaj la respondon de la defendanto kaj komentis:

"Mi ne scias, kiel mi devos decidi pri ĉi tiu temo, ĉar, laŭ mia ĝisnuna legado, ni havas posedantinon de putinejo, kiu funde kredas je la povo de la preĝoj kaj Dion; kaj aliflanke tutan preĝejon kiu pensas ke la preĝon  valoras nenion ajn!

-- 


Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

domingo, 30 de março de 2014

El Popola Cxinio serĉas eksterlandan redaktoron

El Popola Ĉinio serĉas eksterlandan esperantistan redaktoron

El Popola Ĉinio – http://www.espero.com.cn – estas Esperanta retejo, kiu dissendas informojn pri socio, kulturo kaj ekonomio de Ĉinio kaj ankaŭ Esperanto-movado.

Nun nia redakcio intencas laborigi eksterlandan esperantistan redaktoron, kiu plenumos laboron verki artikolojn, redakti kaj lingvopoluri artikolojn de la retejo. La kondiĉoj por kanditatiĝi al la posteno estas, ke li aŭ ŝi devas esti malpli ol 50-jara, havi klerecon de supera lernejo, posedi relative altan nivelon de Esperanto, esti sperta en redaktado kaj havi sc

​i​
on de la ĉina kulturo. Aparte bonvena estas tiu, kiu profesie okupiĝas pri historio, sociologio kaj literaturo. Por faciligi la vivon en Ĉinio ni preferas, ke la dungoto povas paroli en la ĉina aŭ angla lingvo.

Kiu interesiĝas pri la posteno, bonvolu sendi materialojn inkluzive de nomo, sekso, aĝo, ŝtataneco, loĝ-loko, intereso, profesio, esperantista kariero, eduka diplomo, kaj esperantaj verkoj al nia retpoŝta adreso: 13693326472@163.com

Fonto: http://www.espero.com.cn/2014-03/28/content_31931882.htm

--------
Ret-Info / Lingvo-Studio, LS



Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

sexta-feira, 28 de março de 2014

quinta-feira, 27 de março de 2014

Aprila revuo Esperanto


​L​
a enhavlisto de la aprila kajero:

  • 75 ... Malferme: Fabrício Valle opinias, ke oni bezonas reinventi la E-movadon.
  • 77 ... Unua Alineo: Artikoleto pri la simpleco de Esperanto kaj teksto pri Strategio kaj Taktiko.
  • 78 ... László Szilvási prezentas sian opinion pri diversaj aspektoj de la E-movado. Lia entrepreno 30-jariĝas kaj li rakontas pri sia laboro.
  • 80 ... Kalejdoskopo: Kalejdoskopo kun longaj notoj adiaŭas kaj revenos en la maja numero enhavante nur mallongajn notojn.
  • 82 ... La daŭripova vojo: Mark Fettes finas la serion de artikoloj pri daŭripova evoluo kaj Esperanto.
  • 83 ... Bela iniciato: 5-jara knabino petas helpon de siaj gepatroj kaj realigas sukcese lernejan projekton, kombinante Esperanton kun skajpo. Per tio ŝi inaŭguras novan manieron uzi Esperanton en la praktiko kadre de lerneja kunteksto kaj signalas, ke ekzistas ebloj pri kiuj la movado ne atentas.
  • 84 ... La lokaj E-kluboj: La lokaj E-centroj, fundamenta ŝtono de la E-movado, travivas malfacilan periodon, sed kun la partopreno de la junularo ili povas startigi novrolan movadon, kun diversaj tipoj de kluboj, adaptitaj al la diversaj celpublikoj.
  • 87 ... Lingvoj de Meksiko: Kurioza okazaĵo en Meksiko montras, ke la tieaj indiĝenoj estas pretaj rezisti kontraŭ lingva diskriminacio.
  • 88 ... Bonaera Arkitekturo: Partopreni la Universalan Kongreson en Argentino estos franda okazo por tiuj, kiuj ŝatas ĝui belan arkitekturon kaj ĉarman urbon.
  • 90 ... Noam Chomsky: Detlev Blanke recenzas Esperantan version de libro de la mondfama usona lingvisto.
  • 91 ... Ne ĉio bonordas, sed... Humphrey Tonkin kritike reagas al la ĉefa raporto en la marta numero de Esperanto.
  • 92 ... Maskerado: Pri la Esperantlingva aŭtobiografio de Tivadar Soros kaj anglalingva prelego de Tonkin.
  • 93 ... TEJO protestas: Massimo Ripani raportas pri la protesto de TEJO rilate materialon de Eramus+ nur en la angla.
  • 94 ... UEA-statistikoj: UEA prezentas la statistikojn pri sia membraro tra la mondo, rilate la jaron 2013.




Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

terça-feira, 25 de março de 2014

Como se diz ÓDIO em Esperanto?


--


Programo MIA AMIKO
Lernu Esperanton kun amikoj

ESPERANTO@BRAZILO
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil
*


Twitter: @MiaAmiko

Esperanto - o que significa?


Ajude-nos a difundir essa mensagem... 
Pode distribui-la na sua rede social e entre amigos.

--



Programo MIA AMIKO
Lernu Esperanton kun amikoj

ESPERANTO@BRAZILO
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil
*


Twitter: @MiaAmiko

Radio Vatikana - Programaro



2014-03-23, dim
Komentario: Johano 4: 5-42 ... Jesuo kaj la samarianino: la Sinjoro
estas pli granda ol antaujughoj; pri la monda tago por la lukto
kontrau tuberkulozo; "24 Horoj por la Sinjoro" ... Informoj pri papo
Francisko: alvoko chesigi perfortajhojn en Sud-Sudano; kondolenca
telegramo pro la forpaso de la siro-ortodoksa patriarko Ignaco Zakka
Iwas; estas starigita papa komisiono por la defendo de la
neplenkreskuloj; fortaj vortoj de papo Francisko kontrau mafioj
Movada informo: 80-jarigho de pastro Bernhard Eichkorn.

2014-03-20, jhau
Renkonto kun la shtalfabrikistoj de Terni por renovigi la proksimecon
de la eklezio al la mondo de laboro; meso en Domo Sankta Marta: la
homo, kiu konfidas je si mem, je sia richajho au la ideologioj, estas
destinita al malfelicho (Luko 16:9-31) ... Informoj pri papo
Francisko: la papo akceptis audience prezidanton Filip Vujanovic de
Montenegro - nova mesagho per Tuitero ... Vatikanurbo: Gravaj novajhoj
por la Vatikana Apostola Biblioteko; Ukrainio: ne plu okazos kunvenoj
de la G8 - la ghenerala sekretario de UN renkontighis kun la rusa
ministro pri eksterlandaj aferoj - deklaro de la ukrainia parlamento -
rusaj pasportoj disdonataj en Krimeo - akordo pri asociigho inter
Ukrainio kaj la EU, doganaj impostoj nuligitaj - resumo de intervjuo
pri la situacio; Egiptio: eksplodis perforto en la placoj; Sud-Sudano:
grava urbo denove regata de la registaro, ribeluloj promesas
kontrauatakon; Bangladesho: toksikaj drogoj che stratinfanoj;
Australio: estas serchataj restajhoj de la malajzia aviadilo
malaperinta antau 12 tagoj.

2014-03-19, mer
Patroj, estu chiam proksimaj al viaj gefiloj kiel sankta Jozefo; por
tiuj, kiuj ne havas patron ... Vatikanurbo: papo Francisko renkontis
reprezentantojn de diversaj religioj; Krimeo: rimarkinde kreskas la
strechiteco - kunsido de la Sekureca Konsilio; Egiptio: perfortajhoj
dum kontrauregistara protesto - dato de balotado estas anoncota;
Malajzio: senchese dauras la serchado de la malaperinta aviadilo.
Video Evangelio: 3 DIMANĈO DE KARESMO (A)
En tiu tempo Jesuo iris al Samaria urbo, nomata Siĥar,
apud la terpeco, kiun Jakob donis al sia filo Jozef.
Tie estis la puto de Jakob.
Lacigita pro la vojirado, Jesuo sidiĝis apud la puto.
Estis ĉirkaŭ tagmezo.
Liaj disĉiploj jam foriris en la urbon por aĉeti nutraĵojn.
Samaria virino venis por ĉerpi akvon.
Jesuo diris al ŝi: „Donu al Mi trinki."
La virino respondis:
„Kial Vi, kiu venas el Judeo,
petas trinki de mi, kiu estas Samarianino?"
La Judoj ne havas bonajn interrilatojn kun la Samarianoj.
Jesuo respondis al ŝi:
„Vi ne scias, kiu estas tiu, kiu petas de vi por trinki;
kaj vi ne scias, kion Dio povus doni al vi pere de Li.
Se vi scius tion, vi mem petus Lin, kaj Li donus al vi vivan akvon."
La virino rimarkis:
„Sinjoro, Vi nenian ĉerpilon havas, kaj la puto estas profunda.
De kie do Vi prenas tiun vivan akvon?
Ĉu Vi estas pli granda ol nia patro Jakob,
kiu trinkis mem el ĝi, kiel ankaŭ liaj filoj kaj brutoj,
kaj poste donis al ni la puton?"
Jesuo respondis al la virino:
„Ĉiu, kiu trinkas el ĉi tiu akvo, denove soifos.
Sed kiu trinkas el la akvo, kiun Mi donos al li, neniam plu soifos;
kaj la akvo, kiun Mi donos al li,
fariĝus en li fonto ŝprucanta por eterna vivo."
La virino diris al Li: „Sinjoro, donu al mi ĉi tiun akvon;
tiel mi ne plu soifos, kaj ne devos veni ĉi tien por ĉerpi."
Jesuo diris al ŝi: „Iru, voku vian edzon kaj revenu ĉi tien."
Respondis la virino: „Mi ne havas edzon."
Jesuo diris:
„Prave vi diris: Mi ne havas edzon;
ĉar vi havis kvin edzojn,
kaj tiu, kiun vi nun havas, ne estas via edzo."
La virino ekkriis: „Sinjoro,
mi vidas, ke Vi estas profeto!
Niaj patroj, la Samarianoj, adoradis Dion sur ĉi tiu monto;
kaj vi en Judeo diras
ke la nura loko por adori Dion estas Jerusalemo."
Jesuo diris al ŝi:
„Vi Samarianoj adoras Dion ne konante Lin;
ni en Judeo adoras kaj konas Lin,
ĉar Dio savas la homojn komencante de nia popolo.
Sed kredu al Mi, venas la tempo, kiam adoro al Dio
ne plu estos ligita al ĉi tiu monto, aŭ al Jerusalemo.
Venas tempo, eĉ, ĝi jam venis,
kiam la homoj adoros la Patron en la Spirito kaj vero.
Dio estas spirito kaj kiu adoras Lin
devas esti gvidata de la Spirito kaj de vero."





Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko




--


Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

segunda-feira, 24 de março de 2014

Forpaso de Geraldo Mattos.



---------- Forwarded message ----------
From: <iecolling@yahoo.com.br>
Date: 2014-03-24 3:30 GMT-03:00
Subject: [Esperanto@Brazilo] Forpaso de Geraldo Mattos.
To: Esperanto_Brazilo@yahoogrupos.com.br

(Texto bilíngue: em esperanto e em português).
-----------------------------------------------------

Kun bedauro mi sciigas vin pri la forpaso de Prof. D-ro Geraldo Mattos Gomes dos Santos, 82-jara, eksa prezidanto de Akademio de Esperanto – cetere, akceptita en la Akademio en 1970, li estis ties dua plej antikva ano. Li estis lingvisto, emerita profesoro de Federacia Universitato de Paranao kaj de Pontifika Katolika Universitato de Paranao - PUCPR (li estas la autoro de la teksto de la Himno de PUCPR). Lia vasta verkaro estas plurfaceta: ghi inkluzivas lingvistikajn studojn pri la portugala kaj pri Esperanto -  kun emfazo pri origino de la Internacia Lingvo kaj ties strukturo; lin speciale allogis la problemo de esperantaj participoj -, studojn pri instruado de tiuj du lingvoj, poemojn kaj romanojn originale verkitajn en Esperanto. Esperanton li lernis en 1947-1948.

Li estas iama prezidanto de Paranaa Esperanto-Asocio, kaj ankorau en 2011 kaj 2012 li gvidis serion da prelegoj en Esperanto pri diversaj aspektoj de la gramatiko de chi tiu lingvo kaj pri ghenerala lingvistiko en la sidejo de la Asocio, en Kuritibo. En junio 2013 li cheestis la reinauguran ceremonion de Stel-Domo en la tereno de Pontifika Katolika Universitato de Paranao. Lastoktobre li estis trafita de cerbovaskula akcidento, kaj ekde tiam lia kuracado okazis parte en malsanulejo, parte hejme. En la 8-a de Marto, grupo da esperantistoj vizitis lin, kaj li kun granda malfacileco babilis kun ni, en Esperanto kaj en la portugala. Li daure estis bonhumora kaj lia menso estis vigla.  Dimanche, la 23-an de Marto, li estis en sia hejmo kaj forpasis dumdorme, proksimume je tagmezo.

La funebra vigilo okazas en la Vertikala Tombejo de Kuritibo, che Strato Konrad Adenauer, 940, en Kvartalo Tarumã, kie okazos la entombigo hodiau, lunde, la 24-an de Marto 2014, je la 11h.

 

Konsternite,

Ivan.



Com pesar informo-lhes sobre o falecimento do Prof. Dr. Geraldo Mattos Gomes dos Santos, 82 anos, linguista, professor titular da Universidade Federal do Paraná e também professor da Pontifícia Universidade Católica do Paraná (é o autor do texto do Hino da PUCPR). Aprendeu esperanto em 1947-1948. Foi presidente da Academia de Esperanto – e tendo sido aceito na Academia em 1970, era seu segundo membro mais antigo. Sua vasta obra é multifacetada: inclui estudos linguísticos de português e de esperanto (no que se refere ao esperanto, sua ênfase era a origem da língua e sua estrutura; de seu especial interesse era o problema dos particípios em esperanto), estudos sobre ensino de português e de esperanto, poemas e romances originalmente escritos em esperanto.

Foi presidente da Associação Paranaense de Esperanto, e ainda em 2011 e 2012, proferiu uma série de palestras em esperanto sobre diversos aspectos da gramática desta língua, bem como  sobre linguística geral, na sede da Associação, em Curitiba. Em junho de 2013 ele esteve presente na cereimônia de reinauguração da Casa Estrela no câmpus da PUCPR. Em outubro passado, sofreu um acidente vascular cerebral, e desde então seu tratamento vinha ocorrendo, intercalando-se internações hospitalares e tratamento na residência. No dia 8 de março, um grupo de esperantistas o visitou; com grande dificuldade conversou conosco, um pouco em esperanto, um pouco em português. Estava bem-humorado e sua mente continuava ágil. No domingo, dia 23 de março, estava em sua residência e faleceu durante o sono, por volta do meio-dia.

O velório ocorre no Cemitério Vertical de Curitiba, sito à Rua Konrad Adenauer, 940, no Bairro Tarumã, onde ocorrerá o sepultamento hoje, segunda-feira, 24 de março, às 11h.

Atenciosamente,

Ivan.


domingo, 23 de março de 2014

sábado, 22 de março de 2014

Gramatikero TRO





TRO


Advérbio que significa: demais, demasiado, exageradamente, excessivamente.


- La pordo estis tro malalta.( A porta era baixa demais.)

- Tio ne estas ebla, vi estas tro malgranda por konduki la ĉevalon. (Isso não é possível, você é excessivamente pequena para conduzir o cavalo.)

- Ĝi ne estos tro malfacila por traduki.( Ele não será difícil demais para traduzir.)

-  La ofico estas tre honoriga, sed tro ŝarĝa por mi. (O cargo é muito honroso, mas demasiado pesado para mim.)

-  Dio sidas tro alte, ke ni povu atingi ĝis Li. (Deus está assentado demasiadamente alto para O podermos atingir.)

-  Neniam estas tro malfrue por lerni Esperanton. ( Nunca é tarde demais para aprender Esperanto.)

- Tro (multe) da konfido kondukas al perfido. (Demasiada confiança leva à traição.)



Notas:

1) Não confundir "muito" com "demais, demasiado": "muito" é tre; "demais, demasiado" é tro. Este indica sempre excesso, além da medida, da conveniência etc., sendo sempre relativo. Ex.:

- Mia patro estis severa, eĉ tre severa, sed ne tro severa (Meu pai era severo, mesmo severíssimo, não, porém demasiado severo).


2) Tro também é regularmente usado como prefixo: trograndigi (exagerar),  trouzi (abusar), tromemfida (presunçoso), etc.

3) Tro / Treege

Cuidado: treege não é sinônimo de tro​​. Quando se utiliza o tro normalmente é em um sentido pejorativo ou ruim, enquanto treege apenas intensifica a ação ou situação, sem qualquer conotação negativa.



Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

terça-feira, 18 de março de 2014

Rekordoj, interesajxoj, jubileo ĉe Lingvo-Studio, L.S, 1984-2014

Rekordoj, interesaĵoj, jubileo ĉe Lingvo-Studio, L.S, 1984-2014

Ĝuste antaŭ 30 jaroj, en fino de februaro 1984 estis fondita nia malgranda entrepreno Lingvo-Studio, kiu estis kaj estas kerno de la nuna Budapeŝta Esperanto-Centro "Eventoj".

Ne multaj firmaoj ĝisvivas tiun aĝon, ĉefe ne en Esperantujo, do ni festas kun ĝojo la datrevenon! Dum la pasintaj 30 jaroj ni funkciis kiel Esperanta sonstudio, eldonejo, redakcio, ni organizis IJS-n, realigis plurajn rekordojn per la gazeto Eventoj, kaj plurajn aliajn kun nia nuna Esperanto-Lingvolernejo.

Kelkaj el niaj fierataj aferoj:

– Antaŭ la interreta epoko dum 10 jaroj ni eldonis la novaĵgazeton Eventoj, kiu per sia 2-semajna (!) aperrito estis tiam la plej ofta Esperanto-informilo. Ĝi havis abonantojn en pli ol 65 landoj...

– Eventoj estis la unua (?) gazeto, kiu havis regionajn represaĵojn: la budapeŝta preseja originalo estis sendita per rapida poŝto al Pollando, Rusio kaj Litovio, kie oni presis kaj distribuis ĝin al enlandaj abonantoj - kun aldono de sia enlanda informilo...

– Eventoj estis la unua Esperanto-gazeto, kiu siatempe registris por si propran interretan domajnon: "eventoj.hu" kaj Eventoj estis la unua, kiu publikigis senpage en interreto sian tutan arkivon! (Pli frue tio ne estis kutimo.)

– La vorton "Lingvo" ni registris por 10 jaroj kiel leĝe protektita varmarko, kaj du niaj universitataj diplomverkoj (ambaŭ pri merkatiko) analizis la agadon de Lingvo-Studio :-)

– Ekde dekkelkaj jaroj ni funkciigas Esperanto-Lernejon en Budapeŝto, kiu estas verŝajne la plej (?) granda en Esperantujo. Tri komplete instalitaj lernoĉambroj en 110 m2, kie la Esperantajn kursojn gvidas 5-8 instruistoj laŭ kontraktoj... Lernis la lingvon ĉe ni ĝis nun pli ol tri mil personoj... (!) - Mi nur bedaŭras iomete, ke pri tiuj sukcesoj oni ne trovas informojn en la revuo de ILEI.

– Laŭ mia scio nia instruila pakaĵo "Sukcese ĝis la E-ekzameno..." estas la plej (?) ampleksa lernilo-kompleto en Esperantujo, konsistanta el pli ol 10 integraj eroj! Ni funkciigas tutlandan libroservon kaj ankaŭ senpagan instruisto-peran servon, kiu proponas 96 privatajn Esperanto-instruistojn al dezirantoj dise en la lando.

– Ekde 2003 ni funkciigas propran, unikan, pagan (!) interretan kurson por hungaroj. NE TEMAS pri la Lernu-kurso, ni mem konstruis propran kurso-sistemon de nulo ĝis B2 (= meza nivelo), sen financado fare de ESF aŭ de alia asocio... Ne estis simple atingi, ke pli ol 4000 homoj elektu nian pagan kurson anstataŭ la senpaga Lernu...

– kaj estas kompreneble multaj aliaj interesaj projektoj.

Pri la pasintaj 30 jaroj de Lingvo-Studio, LS mi kompilis mallongan resumon, kie la fotojn akompanas klarigaj tekstoj. Ĝi estas trovebla ĉe la adreso:  http://www.eventoj.hu/lingvo-studio-jubileo30.htm

La albumo estas publika, por rigardi ĝin vi NE devas esti membro kaj ne devas anticipe registriĝi, sed la plaĉon oni povas signi per la apuda butono :-)

Por komenci la albumon klaku sur la kandelan foton (kun la nombro 30). Dekstre estas legebla la klariga teksto. Se ĝi ne almeteblas al la ekrano, klaku sur la surskribon "Daŭrigo" (aŭ "Vidi pli"). Se vi metas la muson super la bildon, dekstre kaj maldekstre aperas blankaj sagoj por salti al la sekva bildo.

-----
La supra naskiĝtaga albumo montras nur eventoj, ligitajn al Lingvo-Studio - sed ili estas nur malgranda parto de nia agado. Alian duonon – kiel STEB, Kalendaro, reklamkampanjoj de Eo, filmoj, Ret-Info, renkontiĝoj, FB, landa agado, ktp – ni faras kiel volontula laboro en la kadro de Fondaĵo Eszperantó kaj nia loka E-asocio.

László Szilvási, LS

--------
Ret-Info / Lingvo-Studio, LS
http://www.eventoj.hu

__________________________________________________________________________________________ 
                            Komentu, aldonu vian opinion ĉe : http://www.facebook.com/Ret.Info



Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko