terça-feira, 29 de julho de 2014

Elsendoj de Radio Vatikana




​​
From
​​
: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2014-07-28 23:39 GMT-03:00
Subject: Elsendoj de Radio Vatikana


Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

2014-07-27, dim
Komentario: Mateo 13: 44-52 ... Memore pri la eksplodo de la Unua
Mondmilito antau cent jaroj; pensoj pri Proksima Oriento, Irako kaj
Ukrainio, precipe pri la infanoj de la afliktataj landoj; pri la
malkovro de la Regno de Dio (
​​
Mateo 13: 44-52) ... Italio: papo
Francisko en Caserta ... Movadaj informoj: komencighis la Universala
Kongreso en Bonaero, Argentino; funebra rito en Bulgario por profesoro
Bojhidar Leonov.

2014-07-24, jhau
Mariam Yahya Ibrahim, alveninte en Romo, vizitis papon Francisko; la
papo vizitos la suditalian urbon Caserta; nova tuitera mesagho ...
Romo: Ne al delikto de homofobia opinio; Usono: nova prezidenta
dekreto pri diskriminacio seksa kaj genra; UN: miliardoj vivas en
situacio de mizero - esploro pri la malrespekto de homaj rajtoj dum la
milito en Gazao; EU: novaj sankcioj kontrau Ruslando.

2014-07-23, mer
Nova mesagho per Tuitero; mesagho por la Jara Tago por la Vivo:
defendi la vivon kontrau la kulturo de la morto; la kristana realajho
en la itala regiono Caserta ... Irako: granda zorgado pro la
persekutado de miloj da kristanoj fughintaj el Mosulo; Israelo: la
armea interveno en Gazao povus esti taksata militkrimo - iu progreso
en interparoloj pri batalhalto; Nigherio: tri monatojn post la
forkapto de centoj da knabinoj; Usono - Meksikio: la nacia gvardio de
Teksaso sendita al la landlimo kun Meksikio; seminario pri la humancea
krizo ligita al neplenkreskulaj migrantoj; Auzstralio: internacia
konferenco pri la viruso HIV.

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto -
 http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/index.asp
 (sub Plej novaj programoj)



--


Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

segunda-feira, 28 de julho de 2014

Gazetaraj Komunikoj de UEA



Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 549
2014-07-28


Enhavo:

  1. La vojo al kaj en Bonaero: Inaŭguro de la 99-a UK

LA VOJO AL KAJ EN BONAERO: INAŬGURO DE LA 99-A UK

Per cito el la epopeo de José Hernández el 1872, Martin Fiero, prezidanto Mark Fettes komencis sian unuan festparoladon en inaŭguro de Universala Kongreso. La 99-a UK estis solene malfermita en duhora ceremonio dimanĉon, la 27-an de julio, en Teatro Metropolitano, centre de la argentina ĉefurbo Bonaero.

Komence la prezidanto de UEA bonvenigis la kongresanojn kaj prezentis la podianojn kaj honorajn gastojn, inter kiuj estis la ambasadoroj de Ukrainio kaj Korea Respubliko, kultura ataŝeo de Svislando kaj vicprezidanto de la Ĉina Internacia Gazetara Grupo. Speciala gasto estis Roselyne Dewilde, praparencino de L.L. Zamenhof, vivanta en Argentino.

Sekvis salutparolo de s-ro Carlo Regazzoni, subsekretario en la urba ministerio pri edukado kaj enlande konata politikisto. Li bonvenigis en Esperanto la kongresanojn kaj, daŭrigante hispane, emfazis la gravecon de espero kaj persisto en la strebado de la esperantistoj por pli justa mondo.

Sian bonvenigan saluton la prezidanto de LKK Jorge Cabrara komencis per danko al sia loka teamo, al UEA pro la decido kongresi unuafoje en Argentino, kaj precipe al la kongresanoj pro la preteco de multaj el ili fari longan vojaĝon.

Poste la estraranino de UEA Barbara Pietrzak legis la mesaĝon de L.C. Zaleski-Zamenhof. Li citis la komencon de la kongresa temo, Ĉu la nepoj nin benos?. Dum la nuna UK oni provos trovi respondojn kaj solvojn por certigi daŭripovan estontecon por la homaro. La nepo de Ludoviko Zamenhof serĉis kaj trovis ilin en poemo de sia avo:

"Ho, ĉesu!" mokante la homoj admonas, –
"Ne ĉesu, ne ĉesu!" en kor' al ni sonas:
"Obstine antaŭen! La nepoj vin benos,
se vi pacience eltenos.



La vicprezidanto de UEA Stefan MacGill anoncis la decidon de la Komitato elekti la brazilan eldoniston kaj literaturiston Gersi Alfredo Bays kiel Honoran Membron de UEA, kaj legis lian biografieton.

Je tiu punkto la prezidanto petis minuton da stara silento, memore al la mortintoj kaj suferintoj dum la antaŭa jaro, ĉu en militoj, malpacoj, ĉu rezulte de naturaj aŭ aliaj katastrofoj.

Rafael Henrique Zerbetto enkondukis la kongresan temon: Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco kaj invitis la kongresanojn al la tri pritemaj kunsidoj, kiuj disvolviĝos sub lia gvido. Li konstatis, ke Ludoviko Zamenhof kreis pli ol lingvon, nome ankaŭ perilon por proksimigi landojn kaj homojn. Esperantistoj strebas esti pacigantoj kaj protektantoj kontraŭ lingva diskriminacio kaj la formorto de lingvoj -- sed kion ili praktike faras? Ne sufiĉas nur uzi Esperanton por atingi sociajn ŝanĝojn kaj daŭripovecon -- necesas konscia engaĝiĝo kaj aktivaj streboj. Gravas atentigi pri la komunika maljusteco, kiam homoj regantaj la anglan uzas ĝin en internaciaj rondoj, ekskludante tiujn, kiu ne regas ĝin. La celo estu flegi socian kaj ekonomian progreson, sed fari tion kun respondeca zorgo pri la ĉirkaŭa medio.

Sekvis la festparolo de la prezidanto de UEA, kies teksto estos dissendita aparte, kune kun resumo pri la dua parto de la inaŭgura programo.

(Laŭ Stefan MacGill)

GERSI ALFREDO BAYS NOVA HONORA MEMBRO DE UEA

En sia unua kunsido sabate la 26-an de julio, la Komitato de UEA elektis la eminentan brazilan esperantiston Gersi Alfredo Bays (1934) kiel Honoran Membron de UEA. La decido estis anoncita en la inaŭguro de la 99-a UK la sekvan tagon.

S-ro Bays eklernis Esperanton en 1947 per germanlingva gramatiko trovita en la lerneja biblioteko. Li estas membro de UEA ekde 1952 kaj dumviva membro ekde 1978. En 1980 li fondis la eldonejon Fonto, kiu fariĝis unu el la plej gravaj eldonejoj en la historio de Esperanto. Ĝi aperigis plurajn dekojn da libroj en Esperanto, originalaj kaj tradukitaj, i.a. kvar verkojn en la Serio Oriento-Okcidento de UEA (La Luzidoj de Luís Vaz de Camões; Cent jaroj da soleco de Gabriel García Marquez; Antologio latina 1 -2, komp. G. Berveling; Leteroj de Paŭlo kaj lia Skolo). Bays verkis ankaŭ mem originalan romanon, La profeto el Pedras (2001), kiu ĉi-jare aperis en angla eldono ĉe Mondial.

De 1980 ĝis 2006 Bays eldonis la beletran revuon Fonto, de kiu aperis 312 numeroj. Ekde 1990 Fonto publikigis la verkojn premiitajn en la Belartaj Konkursoj. Bays estis administranto-kompostanto de Scienca Revuo en 1978, administranto-eldonanto de la filozofia revuo Simpozio (20 numeroj 1983-1992), kaj kunlaboranto de Monato ekde 1980. Li estis akademiano de 2001 ĝis 2010. En 1996 lia eldonejo Fonto ricevis la FAME-kulturpremion de la germana urbo Aalen.





Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

terça-feira, 15 de julho de 2014

Elsendoj de Radio Vatikana




Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

2014-07-13, dim
Komentario: Mateo 13: 1-23 ... Informoj pri papo Francisko: peto daure
preghi por paco en la Sankta Lando; medito pri la parabolo de la
semanto (Mateo 13: 1-23); videomesagho al Polikliniko Gemelli: estu
atestantoj ke nur Dio estas via forto; remeti la homon je la centro
por ne fali en la antropolgian reduktismon; tuitera mesagho antautage
de la finalo de la Mondpokalo de Futbalo; pilgrimo de germanaj
messervantoj al Romo.

2014-07-10, jhau
Informoj pri papo Francisko: formala agnosko de la heroeco de sep
Diservantoj, el Italio, Portugalio, Hispanio, Francio kaj Turkio;
privata vizito al la urbo Caserta; nova tuitera mesagho ... Misio
akceptita kun ghojo: intervjuo kun Jean-Baptiste de Franssu, la nova
prezidanto de la vatikana banko; Europa Unio: kreskas malmulte la
europa loghantaro; Israelo-Gazao: kreskas la internacia zorgo pri la
krizo - batalhalto ne estas en la tagordo; Ukrainio: premado de la
Europa Unio por batalhalto; Sud-Sudano: mortas averaghe tri infanoj
chiutage pro la grava humaneca krizo; Centrafrika Respubliko: atako
kontrau kampo por rifughintoj; Indonezio: tutlanda balotado kun
necerta rezulto.

2014-07-09, mer
Vatikanurbo: la papo renkontis ses viktimojn de trouzoj fare de
membroj de la pastraro; nova tuitera mesagho; raporto pri la nova
ekonomia kadro en la Sankta Segho: multaj defioj kaj multe da laboro
... Gazao - Israelo: surshutighas raketoj kaj bomboj - intervjuo kun
pastro Pierbattista Pizzaballa, Gardanto de la Sankta Lando;
Sud-Sudano farighis sendependa antau tri jaroj: la aktuala situacio;
Afganio: hhaoso post la anonco de la provizoraj rezultoj de la
tutlanda krombalotado.

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto -
 http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/index.asp
 (sub Plej novaj programoj)


--


Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

sábado, 12 de julho de 2014

Gramatikero: KIES



 


KIES


1- Pronome interrogativo que significa "de quem" e mostra posse.


a) direto:

- Kies estas la hundo? (De quem é o cão?)

- Kies estas tiuj ĉi soldatoj? (De quem são estes soldados?)

- Pri kies morto vi plendas? (Você reclama sobre morte de quem?)

-  El kies mano mi ion prenis? (Da mão de quem tirei algo?)


b) indireto:

- Scias la kato, kies lardon ĝi manĝis. (Sabe o gato, o toucinho de quem ele

comeu .)

- Mi demandos lin kies verkon li tradukis. (Eu perguntarei a ele, de quem é a obra que ele traduziu).

- Demandinte, kies estas tiu ĉi knabo, li sciis, ke li estas filo de la tajloro. (Tendo perguntado de quem é o menino, ele soube, que ele é filho do alfaiate.)


2) Pronome relativo, significando "cujo(s)", do(a) qual":

- Atentu pri la serpento de kies mordo mortis via patro.(Atente para a serpente de cuja mordida o teu pai morreu).

- Mi travivis minuton, kies terurecon mi ne povas priskribi al vi. (Eu vivenciei um minuto, cujo terror não posso descrever a você).

- Jen estas viro, kies nomo estas Petro. (Eis o homem, cujo nome é Pedro.)

- Venis iu homo, kies lingvon mi ne komprenas. (Veio uma pessoa, cuja língua não compreendo.)

- Ni salutu la landon, kies gastoj ni estas. (Saudemos o país do qual somos hóspedes.)

- Humiligis ŝin la kompato, kies objekto ŝi estis. (Humilhava-a a compaixão da qual era objeto.)

- Mi konis lian patron, kies plena portreto li estis. (Conheci o pai dele, de quem ele era o perfeito retrato.)

- Jen kio fariĝis tiu granda insulo, kies tri kvaronojn subakvigis la maro! (Eis em que se tornou aquela grande ilha, três quartos da qual o mar submergiu!)



Notas:


1) Kies ajn (de quem quer que seja):

-  Li faris flankajn negocojn, kun ĉiu, kun kiu eblis, kaj je kies ajn kostoj. (Ele fez negócios secundários, com cada um, com quem foi possível, e a custos de quem quer que seja.)


--


Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

terça-feira, 8 de julho de 2014

Fwd: Elsendoj de Radio Vatikana




Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

2014-07-06, dim
Komentario: Mateo 11: 25-30 ... Multaj surhavas jugon neelteneblan pro
ekonomia sistemo kiu ekspluatas la homon ... Raporto la pashtista
vizito de papo Francisko al la regiono Molise.

2014-07-03, jhau
Vatikanurbo: Nova tuitera mesagho; Krakovo: ceremonia prezento pri la
31a Monda Tago de la Junularo; Italio: Molise atendas papon
Franciskon; Proksima Oriento: la internacia komunumo alvokas haltigi
la spiralon de perforto - novaj atakoj al Gazao - eldiroj interalie de
familiano de murdita israela junulo; Egiptio: sekurecrimedoj
plifortigitaj kontrau anoncita "tago de kolero"; Sud-Sudano riskas
fali en malsategon - raporto de Kuracistoj Sen Landlimoj pri la
sanitara situacio; Irako: en Mosulo, la loghantaro fughas pro
aeratakoj; Pakistano: la rapida pliachigho de la sanstato de Asia Bibi
- statistiko pri religioj en la lando; Sud-Koreio kaj Chinio
kontraustaras nukleajn armilojn sur la korea duoninsulo.

2014-07-02, mer
Neniu infano devu vivi kun la timo pri la subteraj bomboj; pretigoj
por vizito de la papo al centra italia regiono Molise sub la slogano
"Dio ne lacighas pardoni nin"; senmezura doloro pri la murdoj de tri
junaj israelanoj; ghisnunaj rezultoj de la kvina kunsido de papo
Francisko kun la konsilio de la kardinaloj; nova konstanta observanto
de la Sankta Segho che UN; tuitera mesagho de la papo ... Romo: nova
preghoviglado por la paco en Sirio kaj Irako; Israelo: estas trovita
kadavro de juna palestinano; Filipinoj: absoluta kontraueco pri la
restarigo de la mortopuno; Sudano: novaj malhelpoj chiutage por Meriam
Ibrahim; Honkongo: granda manifestacio finighis kun centoj da arestoj.

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto -
 http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/index.asp
 (sub Plej novaj programoj)




--


Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

domingo, 6 de julho de 2014

Eventoj



--


Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

sábado, 5 de julho de 2014

[GRAMATIKERO] KIA

Vizitu nian blogon: http://gramatikero.blogspot.com



KIA

1- Pronome adjetivo e interrogativo, usado para perguntar sobre a  a natureza, espécie, qualidade de pessoas ou coisas.
a) direto:
- Kiaj estas la kondiĉoj? (Quais são as condições?) Que espécie de condições?
- Kia li estas? Ĉu li estas maljuna aŭ juna? (Como ele é? Idoso ou jovem? ) Quer se saber sobre uma determinada qualidade dele.
- Kian respondon donis la mastrino? (Que tipo de resposta deu a patroa?)
- Kiajn librojn vi mendis? (Que livros -isto é, de que gênero- você encomendou?)
- Kian veston mi portu? (Que roupa  devo pôr? Isto é, que espécie de roupa?)

b)indireto:
- Vi scias, kia estas nia celo? (Você sabe qual é  - de qual espécie é - o nosso objetivo?
- Mi ne scias, kian komprenon vi havas pri la libereco. (Eu não sei, que tipo de compreensão, você  tem sobre a liberdade.)
- Ekrigardu, kiajn okulojn li havas, nigrajn aŭ ne. (Olhe de relance, que tipo de olhos ele tem, negros ou não.)

2- Pronome adjetivo  exclamativo:
- Kia absurdo! (Que absurdo!)
- Kia anĝelo! (Que anjo!)
- Kia bela persono ŝi estas! Kiaj okuloj! Kiaj haroj! (Que bela pessoa ela é! Que olhos! Que cabelos!)

3- Pronome Relativo
- En infano vidiĝas, kia homo fariĝos. (Na criança vê-se, que homem se tornará.)
- Mi donis al vi la libron tian, kia ĝi estis. (Eu dei a você o livro, do jeito que ele era.)
-Tiu sufikso donas al vi la eblon esprimi ĉian profesion, kia povus aperi en via cerbo. (Este sufixo dá a você a possibilidade de exprimir toda espécie de profissão que poderia aparecer em seu cérebro,)
- La kontrakto, kiun mi proponas, estas proksimume tia, kian mi donas malsupre. (O contrato, que eu proponho, é aproximadamente este - desta natureza-  que dou abaixo.)
- Kia ajn estos la rezulto, mi persistos. (Seja qual for o resultado, persistirei)

Notas:
1) Kia /Kiu
O pronome kiu mostra identidade, enquanto kia mostra a espécie, enfatiza a qualidade:
- Mi uzis tiun aŭton, kiu povas veturi tre rapide. (Eu usei aquele carro, que pode andar mais rápido.)
Fala-se sobre determinado carro. Ele pode andar mais rápido.
- Mi uzis tian aŭton, kia povas veturi tre rapide. (Eu usei aquele carro, que pode andar mais rápido.)
Fala-se sobre uma determinda espécie de carro.Todos os carros dessa espécie podem andar mais rápido.
2) Usa-se kia apenas antes de orações (com verbo). Antes de frases  (sem verbo), usa-se kiel:
-  Li vizitis (tiajn) urbojn, kiel Parizo.(Ele visitou cidades -da mesma espécie - como Paris.)
Não diga: *...urbojn kia Parizo.*



--
Postado por Blogger no GRAMATIKERO em 7/05/2014 11:33:00 AM



--


Programo MIA AMIKO
Lernu Esperanton kun amikoj

ESPERANTO@BRAZILO
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil
*


Twitter: @MiaAmiko