sexta-feira, 31 de outubro de 2014

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] La tempo



"La tempo estas ankaŭ loko..." 

                        "O tempo é também um lugar..."
                                                                       ( Luciano dos Anjos)

​Kontribuo de Kelli

-- 


Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko



--
Postado por Blogger no Bildoj Kaj Tekstoj em 10/31/2014 11:15:00 PM



--


Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

Bonan Halovenon!

Hodiaŭ estas la tago... Bonan Halovenon al vi ĉiuj!


Halloween

Haloveno
Speciale eltranĉita kukurbo kun kandelo interne.Jack-o'-lantern estas tipa simbolo de festo.
Speciale eltranĉita kukurbo kun kandelo interne.
Jack-o'-lantern estas tipa simbolo de festo.
Oficiala nomoHalloween
Alia nomoAll Hallows Eve
All Saints' Eve
Saveno
Hallowed End
FestataKanadoRespubliko Irlando,AŭstralioUnuiĝinta Reĝlando,JapanioBahamojUsono, iamNov-ZelandoSvedio kaj multaj landoj en Latin-Ameriko, kie ĝi estas konata kiel Noche de las Brujas (Nokto de sorĉistinoj)[1]
SpecoReligia, kultura
Datola 31-an de oktobro
Kutimoj kaj tradiciojeltranĉado de potironoj, halovena kantado, fajroj, kostumaj rendevuoj
v  d  r
Information icon.svg
Tipaj halovenaĵoj.

Halloween [haloŭin] (esperante : Haloveno) estas la angla nomo por la Antaŭvespero de Ĉiuj Sanktuloj (en la angla, All Hallow's Eve fariĝis Halloween), la 31-a de oktobro.

En UsonoKanado, la Unuiĝinta Reĝlando kaj Respubliko Irlando junuloj kutime festas Halovenon portante kostumon kaj irante vespere al la domoj de najbaroj por frapi la pordon, kaj kiam la plenkreskulo respondas, ili ekkrias "trick or treat!" ("ŝercon aŭ delekton!"), kiu estas demando ĉu la najbaro preferas doni dolĉaĵon al la junulo aŭ ĉu la najbaro preferus ke la junulo trompu lin aŭ ŝin. Tio estas la deveno de la frazo, sed nun ĝi estas nur formalaĵo (eĉ ne plu dirite kiel demando, sed kiel parkerigita frazo), ĉar la plenkreskuloj ĉiam havas dolĉaĵojn por doni al la infanoj. Tamen, pli aĝaj ribelemaj junuloj uzas la nokton por ĥaosumi. Ili ofte ĵetas nekuiritajn ovojn kontraŭ domojn aŭ metas amason da neceseja papero en la arbojn aŭ sur la tegmenton. Eĉ pli ribelemaj homoj, en la grandaj urboj de Nordameriko, ŝatas komenci fajrojn. Sed plejparte, Haloveno estas festotago por etaj junuloj, kiuj vestiĝas en kostumoj de monstroj, ekzemple, fantomojvampirojsorĉistinoj kaj la monstro de Frankenŝtejno, sed en Nordameriko ili vestiĝas ankaŭ kiel iliaj plej ŝatataj bildstriaj personaĵoj, bestoj, aŭ preskaŭ io ajn. Ankaŭ universitat-aĝaj junuloj kaj plenkreskuloj profitas la okazon por porti kostumon kaj ĉeesti feston aŭ balon. En Usono kaj Kanado, ili vestiĝas kiel homoj de antaŭaj epokoj aŭ de apartaj profesioj aŭ, ankaŭ populare, kiel prezidentoj aŭ figuroj ofte vidataj per la televidilo.

Krome oni malplenigas kaj ĉizas grandajn oranĝajn kukurbojn (pli specife peponojn aŭ potironojn) por enmeti kandelon, farante vizaĝhavan lanternon (Jack-o'-lantern angle), kiu estas la plej konata simbolo halovena. Tiuj kukurblanternoj metiĝas antaŭ la domon por inviti la kostumitajn infanojn kiuj petas frandaĵojn de domanoj, aŭ ornamas la domajn internojn dum halovenaj festoj.

Ankaŭ kiel ornamaĵoj abundas sorĉistinoj, nigraj katoj, fantomoj, skeletoj, arane(aĵ)oj, vespertoj, tomboŝtonoj, diabloj, hantataj domoj,koboldojbirdotimigilojlupfantomojstrigoj kaj aliaj mallumaj estaĵoj noktaj kaj mortotemaj. La tradiciaj koloroj de Haloveno estas nigra kaj oranĝa.

De kelkaj jaroj tiu festo, antaŭe tute fremda al ili, ekpopulariĝis en la neanglakulturaj okcidenteŭropaj landoj, sub komerca impulso. Tamen la eka furoro multe malvarmiĝis, sub influo inter alie de kristanaj eklezioj.

Deveno[redakti | redakti fonton]

Haloveno estas moderna ido de Saveno, (Samhain), tago de la novjaro kaj samtempe sankta tago de mortintoj en tradicioj de laKeltoj. Tia kuniĝo de la fino de jaro kaj perioda reveno de la mortintoj al la vivantoj renkontiĝas en multaj kulturoj, kiel montris la skota homologiisto James Frazer en sia fama kaj ampleksa trivoluma libro La Ora Branĉaĵo. Tiu Saveno ankoraŭ estas unu el la plej gravaj solenoj de modernaj novpaganoj, aparte vikanoj. Vidu Novpagana festo.


Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

terça-feira, 28 de outubro de 2014

Elsendoj de Radio Vatikana



---------- Forwarded message ----------
From: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2014-10-27 23:21 GMT-02:00


Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

2014-10-26, dim
Komentario: Mateo 22:34-40 ... La amo estas la mezuro de la kredo, la
kredo estas la animo de la amo; omagho al patrino Assunta Marchetti
(1871-1948), beatproklamita en Brazilo; nova tuitera mesagho ...
Ukrainio: gravaj parlamentaj balotoj; Tunizio: elektado de nova
parlamento; Brazilo: prezidenta elektado; Proksima Oriento: kolokvoj
inter Israelo kaj Hamaso estas prokrastitaj sen-date - la israela
prezidanto kondamnis la masakron de Kfar Kassem; Irano: monda reago
post la ekzekuto de Reyhaneh Jabbari; Filipinoj: konferenco por lanchi
kampanjon kontrau la mortopuno en Azio.

2014-10-23, jhau
Oni ne povas esti kristanoj sen la graco de la Spirito (kp. Efezanoj
3:14-21) ... Aliaj informoj pri papo Francisko: kristanoj kaj
bonavolaj homoj estas vokataj lukti por la nuligo de mortopunoj kaj
por la plibonigo de la situacio en malliberejoj, kaj ankau kontrau la
komercado per homestuloj kaj la koruptado; nova abato por la monahhejo
Monte Cassino; audienco kun la chefministro de Grenada, Keith
Mitchell; nova tuitera mesagho ... Almenau 150 milionoj da kristanoj
riskas siajn vivojn pro la kontraureligiaj persekutadoj; Nigherio:
pluaj perfortajhoj de Boko Haram; Kanado: la lando ne lasos sin esti
timigata de terorismo.

2014-10-22, mer
La eklezio estas korpo kiun Kristo amas, sed ghi ne estas imuna
kontrau envioj kaj jhaluzoj (kp. Jehhezkel 37:1-14); instigo al la
gejunuloj, malsanuloj, kaj novgeedzoj; saluto al la teamo Bayern
Munkeno; pri sankta Johano Paulo la dua; alvoko pri la itala
flugkompanio Meridiana kiu konfirmis la maldungon de pli ol mil
dungitoj ... Aliaj informoj pri papo Francisko: rendevuoj dum la
vizito de la papo al Turkio en novembro; nova tuixtera mesagho ... UN:
alparolo pri la situacio en Proksima Oiento fronte al la Sekureca
Konsilio; Ukrainio: chio prokrastita ghis la 29a de oktobro pri la
problemo de la gasprovizo; Burkina Faso: protestoj kontrau referendumo
por plilongigi la mandaton de la shtatestro; Filipinoj: la plejparto
de malliberuloj vivas en superloghataj cheloj.

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto -
http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/index.asp
(sub Plej novaj programoj)




--


Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

terça-feira, 14 de outubro de 2014

Elsendoj de Radio Vatikana





---------- Forwarded message ----------
From: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2014-10-13 22:30 GMT-03:00
Subject: Elsendoj de Radio Vatikana



Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

2014-10-12, dim
Komentario:
​​
Mateo 22:1-14 ... Pri la kebekiaj misistoj Francisko de
​ ​
Laval kaj Maria de la Enkarnigho: Ili eliris por voki chiujn je la
​ ​
vojkrucighoj de la mondo - se la eklezio haltas kaj enfermighas, ghi
​ ​
malsanighas; pri la boneco de Dio kiu proponas sian savon al chiuj
​ ​
sendistinge; pri la loghantaro de Ghenova, trafita de inundego ...
​ ​
Beatproklamo de pastro Francesco Zirano (1564-1603), heroeca atestanto
​ ​
de la evangelio; monfonduso starigita por la rekonstruo de Gazao ...
​ ​
Movada informo: internacia konferenco en Zagrebo kun la temo La
​ ​
dialekta literaturo, modelo por la nacia literaturo, organizita de
​ ​
Kroata Esperantista Unuigho.

2014-10-09, jhau
Informoj pri papo Francisko: La plej granda donaco, kiun Dio povas
​ ​
doni al ni, estas la Sankta Spirito; parolado por la jarkunveno de la
​ ​
usonaj katolikaj karitatoj: proponi chiam akcepton kaj sekuran lokon;
​ ​
meso rememore pri la proklamo de du kanadaj sanktuloj, Maria de la
​ ​
Enkarnigho (1599-1672) kaj Francois de Montmorency-Laval (1623-1708);
​ ​
nova tuitera mesagho ... Vatikanurbo: la programo de la internacia
​ ​
kolokvo La Senutila Masakro: katolikoj kaj la sankta Segho dum la unua
​ ​
mondmilito; Srilanko: cent tagoj de profunda spirita sinpretigo antau
​ ​
la vizito de papo Francisko en januaro; Germanio: Internacia Foiro de
la Libro en Frankfurto; Ghenevo: la Monda Tago de la Vido; Londono:
​ ​
rekomenighis la kampanjo Every One (Chiu Iu) lanchita de la porinfana
​ ​
organizajho Save the Children: milionoj da infanoj ne atingas la
​ ​
kvinan vivojaron; FAO: internacia forumo por la savogardo de la naturo
​ ​
kun la temo Satigi la Mondon: nutrado, agrikulturo kaj naturmedio;
​ ​
Internacia Puntribunalo, Hago: kernaj pruvajhoj ne haveblas pri la
​ ​
agado de la kenja prezidanto Uhuru Kenyatta.

2014-10-08, mer
Pri ekumenismo: necesas neniam rezignacii fronte al dividoj kiuj daure
​ ​
ekzistas che la kristanoj; saluto okaze de la europa tago por la dono
​ ​
de korpaj organoj ... Pliaj informoj pri papo Francisko: Proksima
​ ​
Oriento estas en la koro de la eklezio; vizito al la europaj
​ ​
insititucioj de Strasburgo; apostola vojagho al Francio venontjare;
​ ​
nova tuixtera mesagho ... Sinodo de la episkopoj pri la familio: temoj
​ ​
de la komencaj tagoj; Hago: Uhuru Kenyatta aperis antau la Internacia
​ ​
Puntribunalo; Birmo: miloj da malliberuloj ricevos la prezidantan
​ ​
indulgon.

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto -
http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/index.asp
(sub Plej novaj programoj)


-- 


Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko