sábado, 31 de janeiro de 2015

Fwd: Elsendoj de Radio Vatikana




From: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2015-01-26 23:10 GMT-02:00
Subject: Elsendoj de Radio Vatikana


Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

2015-01-25, dim
Komentario: Marko 1:14-20 ... Daure preghi por la unueco de la
kristanoj; rekomenci en Ukrainio la klopodon por dialogi; Kristo, kiu
sensoifigas nian malpacan koron; pri la Monda Tago de la Lepruloj;
saluto al la filipina popolo de Romo; mesagho al la infanoj de la roma
Katolika Agado ... La renkonto kaj la auskulto estas esenca por la
islama-kristana dialogo; morala certeco kaj mallongigita procezo por
la nuligo de geedzighoj; la spirita ekumenismo estas la animo de la
ekumena movado; la kardinaleco estas vokigho kaj servo, ne la kulmino
de kariero; nova tuitera mesagho ... Movada informo: Bibliaj Tagoj en
Pollando

2015-01-22, jhau
La popolo de Dio trovas en Jesuo esperon char li tushas iliajn korojn
(kp. Marko 3:7-12) ... Papo Francisko akceptis finnan luteranan
delegacion; audienco kun la personaro de la itala inspektorejo por
publika sekureco che Vatikano; solena fermo de la preghosemajno por la
unueco de la kristanoj ... Mesagho por la monda tago de la
socikomunikliloj; Nigherlando: chiuj agadoj de la katolika eklezio
estas chesigitaj; Jemeno: klopodo atingi repacighon en atmosfero de
shtatrenverso; Mezoriento: internacia kunsido pri la lukto kontrau
terorismo - mortiga autobombo en Sirio - kurdoj daurigas sian avancon
en Irako; Ukrainio: kvar-landa konferenco pri repacigo - bataloj
dauras - Ukrainio akuzas Ruslandon ... Movada informo: forpasis Hans
Bakker, honora membro de UEA, esperantista aktivulo interalie por
Afriko.

2015-01-21, mer
Tuitera mesagho al geamikoj en Srilanko kaj Filipinoj; gazetara
konferenco survoje al Romo; ghenerala audienco: pri la temoj de la
apostola vojagho: la rolo de familioj en la socio kaj la dialogo por
la paco; la semajno de preghado por la unueco de kristanoj kaj la
ekzemplo de la samarianino; elkora alvoko por Nigherlando kaj ghiaj
persekutataj kristanoj ... Tradicia beno al du shafidoj en la liturgia
festo de sankta Agneza; nomumitaj estas la membroj de la speciala
kolegio por certigi pli rapidajn pritraktojn de apelacioj ...
Vatikanurbo: Estas prezentotaj la unuaj 44 libroj el la chinaj verkoj
konservitaj en la vatikana biblioteko; Italio: komencighis la procezo
por la beatproklamo de Chiara Lubich, fondinto de la movado Focolare;
Kubo: komencighis kolokvo kun Usono.

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto -
http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/index.asp
(sub Plej novaj programoj)




--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

Silenta Eco




Du simplaj viroj interparolas, kaj la unua diris​,​ ke li eksedziĝos, ĉar de tri monatoj lia edzino nenion parolas kun li. La dua respondas: Pensu bone​,​ amiko, nuntempe estas malfacile renkonti virinon kun tia eco....
--
​Kontribuo de Roze.​

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

quarta-feira, 28 de janeiro de 2015

Februara revuo Esperanto



---------- Forwarded message ----------
From: UEA.ORG <reto@uea.org>
Date: 2015-01-28 13:07 GMT-02:00
Subject: Februara revuo Esperanto en UEA.ORG



Estimataj abonantoj de la revuo Esperanto,

En la retejo UEA.ORG jam estas elŝutebla la PDF-versio de la februara numero de la revuo Esperanto.

Por elŝuti la numeron bonvolu viziti retpaĝon http://reto.uea.org (unuafojaj venantoj bezonas registriĝi).

La enhavlisto de la februara kajero:

  • 27 ... Malferme: Azio kaj la dinamiko de Esperanto – Probal Dasgupta.
  • 29 ... Unua Alineo: E-sumoo: Forigu viajn nelegitajn librojn! M60: ni celu la neesperantistan publikon.
  • 30 ... Dek Demandoj: GONG Xiaofeng (Arko): vicprezidanto de ILEI en Ĉinio, Arko prezentas panoramon pri Esperanto ĉefe en Ĉinio.
  • 32 ... Interlingvistiko por esperantistoj: La du Lazaroj: du vivoj, du lingvoj.
  • 34 ... Kalejdoskopo: Notoj pri interesaj eventoj, homoj kaj agadoj.
  • 36 ... Esperanto | Azio: Artikolo de pluraj aŭtoroj prezentas ideojn kaj faktojn pri Esperanto en Azio.
  • 41 ... Recenzo: Reviviĝu, la arbaro de Erimo! Japana-Esperanta terminaro pri naturmediaj problemoj.
  • 42 ... Recenzo: Ĉielarka estonto / La malta revo.
  • 43 ... Recenzo: Instrui – Dokumenti – Organizi. Fest-libro por la 80a naskiĝ-tago de Claude Gacond.
  • 44 ... Gazetara Komuniko / OI: Forpaso de Kep Enderby / Oficiala Informilo de UEA.
  • 45 ... Informado | Vikipedio Ankaŭ UEA kunlaboru! – Stefan MacGill.
  • 46 ... Kultura Heredaĵo: Roman Dobrzyński klarigas la esencon de la afero "Esperanto kaj kultura heredaĵo".
  • 47 ... Laste Aperis La laste aperintaj libroj kaj aliaj materialoj.



--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

quarta-feira, 21 de janeiro de 2015

La Estro


​Viro eniras ​en dorlotbesta
​n​
vendejo
​n​
por aĉeti papagon, kaj vidas tri belajn birdojn, tute similajn, kaj demandas pri iliaj prezoj:

- Tiu, kiu estas maldekstre, kostas 500. Respondas la vendisto.
- Ve! Tiel multekosta! Kial?
- Ĝi ja estas vere speciala papago, ĉar ĝi scipovas uzi komputilojn.
- Mm... Kaj ĉi tiu, en la dekstra flanko?
- 1000 estas taŭga kiel kontraŭpago por tiu besto.
- Terure! Kial ĝi estas tiom altapreza?
- Ĉar ĝi parolas la anglan, la francan kaj iom de la germana, krom uzi komputilon.
- Kompreneble... Kaj tiu, kiu estas en la mezo de la sidstango?
- Vi povos aĉeti ĝin, sed la kvanto por ĉi tiu papago estas 5000.
- Fi!! Pri kio ĝi kapablas?!
- Verdire, mi ne scias - respondas la vendisto - Mi neniam perceptis la kapablojn, kiujn ĝi havas. Mi pensas, ke li kapablas fari nenion, sed la aliaj nomas ĝin estro.
-- 
​Kontribuo de Carlos​


Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

Ampleksante la ideojn




​"
Vojaĝi estas katastrofa por antaŭjuĝo, netoleremo kaj limigitaj ideoj; nur pro tio, multaj personoj devas multe vojaĝi. Oni ne povas havi larĝan vidkapablon, ampleksan kaj noblan pri homoj kaj aĵoj, vegetante en ia monda angulo dum la tuta vivo
​.
" (Mark Twain)

"Viajar é fatal para o preconceito, a intolerância e as idéias limitadas; só por isso, muitas pessoas precisam muito viajar. Não se pode ter uma visão ampla, abrangente e generosa dos homens e das coisas, vegetando num cantinho do mundo a vida inteira." (Mark Twain)


-- 
​Kontribuo de Carlos​


Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko


Kastelo Greziljono anoncas sian programon kaj serĉas kunlaborantojn por aŭgusto



---------- Forwarded message ----------
From: François LO JACOMO <francois@lojacomo.eu>
Date: 2015-01-19 20:16 GMT-02:00
Subject: kastelo Greziljono anoncas sian programon kaj serĉas kunlaborantojn por aŭgusto

Kara amikoj

Per la ligita bondezirkarto, la franca Esperanto-kastelo deziras al vi pacan jaron 2015 ... kaj informas pri sia programo:

2015-apr-03/08: Renkontiĝo de Interkant' kaj kunkantado kun La Kompanoj
2015-apr-17/25: PRINTEMPaS, intensivaj kursoj kun Zs. Korody, Ch. Chazarein, M. Quenut - vidu rete <http://gresillon.org/printempas>  
2015-apr-25/26: PRINTEMPaS, internaciaj KER-ekzamenoj (B1, B2, C1) - vidu rete <http://gresillon.org/printempas>  

2015-jul-20/25:  Reĝaj ekskursoj, UK-antaŭkongreso - vidu rete <http://gresillon.org/s2>  
2015-aŭg-01/08: Lingva semajno, Lingvofestivaleto, tuj post UK - vidu rete <http://gresillon.org/s3>  
2015-aŭg-08/16: Festa Semajno por infanoj kaj familioj - vidu rete <http://gresillon.org/s4>  

2015-oktobro: AŬTUNE, lingva seminario kun Christian Rivière k.a.
Jara agendo/kalendaro en gresillon.org/agendo <http://gresillon.org/agendo>

Por la aŭgustaj semajnoj aŭ poste, ni bonvenigas viajn proponojn por instrui vian lingvon
aŭ Esperanton, por prelegi/koferenci aŭ por animi aktivaĵojn por infanoj. Skribu al bertox@free.fr

Maison Culturelle de l'Espéranto / EsperantoKulturDomo
Château de Grésillon
St. Martin d'Arcé
49150 BAUGÉ-EN-ANJOU
France
+33-241 89 10 34
--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

terça-feira, 20 de janeiro de 2015

Elsendoj de Radio Vatikana




---------- Forwarded message ----------
From: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2015-01-19 20:30 GMT-02:00
Subject: Elsendoj de Radio Vatikana



Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

2015-01-18, dim
Komentario: Johano 1:35-42 ... Papo Francisko en Filipinoj (2): meso
kun pli ol ses milionoj - renkontigho kun gejunuloj; vizito al
Tacloban; interparolado kun la patro de Kristel Mae Padasas, akcidente
mortigita; parolado al filipinaj jezuitoj; pluraj novaj tuiteraj
mesaghoj

2015-01-15, jhau
Papo Francisko en Filipinoj (1); gazetara konferenco: encikliko pri la
naturmedio aperos en junio au julio - la sanktproklamoj de beatuloj
omaghataj jam de jarcentoj - gejunuloj uzataj en kamikazaj atencoj -
la sekureco de la papo kaj Vatikano - pri la neatendita vizito al
budhista templo - eventuala interreligia agado kontrau terorismo -
bondeziroj al informagentejo Ansa, 70jara.

2015-01-14, mer
Papo Francisko en Srilanko: vivi lau la modelo de sankta Jozefo Vaz -
retrovi justecon kaj repacighon lau la ekzemplo de Maria - instigo
labori kune kiel unika familio - interreligia renkontigho en Kolombo.

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto -
http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/index.asp
(sub Plej novaj programoj)




--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

segunda-feira, 19 de janeiro de 2015

La 100a UK en Lilo, Francio - Sukcesa Aliĝo!

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 566
2015-01-19


JAM 1570 ALIĜIS AL LA 100-A UK

La aliĝado al la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en la franca urbo Lillo (25 julio – 1 aŭgusto 2015) evoluas ŝtorme. Ĝis la 19-a de januaro estis registritaj 1570 aliĝintoj el 66 landoj. Duonan jaron antaŭ sia komenco la jubilea UK estas jam klare pli granda ol la lastaj kvin UK-oj kaj en la historia statistiko ĝi lasas sub si jam 41 kongresojn. La nombro kreskas ĉiutage kaj verŝajne ankoraŭ en januaro la 100-a UK superos la definitivan nombron de pli ol 50 kongresoj.

Kun 464 aliĝintoj la kongreslando Francio okupas senrivale la unuan lokon en la provizora statistiko. Pli ol 100 aliĝojn liveris ankaŭ Germanio (130) kaj Japanio (104). Ĝis la UK al la "klubo de 100" antaŭvideble aldoniĝos ankaŭ Belgio kaj Pollando (po 68), Brazilo kaj Nederlando (po 63), Italio (44) kaj Britio (40). Aliaj pintaj landoj meze de januaro estas Hispanio (39), Korea Respubliko (35), Svislando (34), Ĉinio (30), Danio kaj Finnlando (po 27), Hungario (26), Svedio (24), Irano kaj Rusio (po 23), kaj Usono (21).

Al la UK en Lillo eblas aliĝi rete aŭ uzante la paperan aliĝilon, kiun oni povas peti de UEA (Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando). La 1-an de januaro ekvalidis la prezoj de la dua kotizperiodo, kiu daŭros ĝis la 31-a de marto.


-- 


Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

domingo, 18 de janeiro de 2015

Vira pensmaniero




​Juna virino translokiĝis al vilaĝo kaj decidis bredi kokinojn.
Do, ​ŝi ​demandas sian najbaron:

- Kiom da kokinoj mi devu aĉeti, por ke sufiĉos ovoj por miaj familianoj?
- Aĉetu 15 kokinojn kaj 1 kokon - proponas la najbaro .

Post kelkaj tagoj, la najbaro vizitas la junan dommmastrinon kaj vidas, ke apud ĉiu aĉetita kokino paŝas koko.

- Kiom da kokoj vi aĉetis ?!! - demandas ŝin la tre surprizita najbaro.
- Nu ... nur tiom, kiom da kokinoj!
- Kial?!! Sufiĉas unu aŭ du !

La virino, per riproĉa voĉo, respondis :
- Nur vi tiamaniere pensas! Sed tio estas tipa vira vidpunkto!



-- 
Kontribuo de Roze.​


Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko


--
Postado por Blogger no KURIOZA KAJ GAJA em 1/18/2015 02:25:00 PM


​PMA Informilo - 2015.01.18 - n-ro: 004


​​
PMA Informilo - 2015.01.18 - n-ro: 004
Vidu tiun retmesaĝon en via navigilo

A caminho do 50º Congresso Brasileiro do Esperanto

Vamos?

A programação do 50ª BKE já está disponibilizado para o público, e o nosso Programa Mia Amiko tem um lugar dentro desse evento, apareçam todos, participantes do PMA e amigos, para compor o nosso momento de encontro. Marque na sua agenda do congresso:

Segunda-feira (26/01) às 13:30 - Sala 3

O que vamos discutir? Tudo isso que fazemos aqui no PMA, cuja finalidade principal é fazer esperantistas através da internet. Esperantistas para nós são todos aqueles que falam, ensinam e divulgam a nossa língua internacional Esperanto. Acrescentamos a essa receita a amizade. Quer saber o porquê? Então venha ao nosso encontro, traga um bolinho, pão de queijo e refrigerantes... Vamos nos confraternizar no final! 

Não se esqueçam que junto ao 50ª BKE está se realizando o 35º Congresso Brasileiro da Juventude Esperantista.

Kvalito por funkcio
Ni povas prijuĝi ies homan koron laŭ li traktadas la bestojn.
La pronomoj SI kaj SIA
VORTO DE LA TAGO: MOLA



Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

sábado, 17 de janeiro de 2015

[GRAMATIKERO] ĈIE




ĈIE

Advérbio que significa : "Em todo lugar"

- Kun Dio vi iros ĉien, sen Dio nenien. (Com Deus você irá a todo lugar, sem Deus a lugar nenhum.)

-  De ĉie venintaj, ili plenigis la placon. (Vindos de todos os lugares, eles encheram a praça.)

-  Dio estas ĉiopova kaj ĉie estanta. (Deus é onipotente e onipresente.)

- Nun ĉie regas la ĝojo. (Agora em todo o lugar a alegria domina.)

-  Li vojaĝas ĉien, kaj ĉie oni lin renkontas. (Ele viaja para todo lugar e em todo lugar o encontram.)

- Ĝi estis la genio de la ĉambro kaj trovis sin ĉie. (Ele era o gênio do aposento e se encontrava em todo lugar.)

- En nia vojaĝo, ni trovis bonegajn restoraciojn ĉie. (Em nossa vigem, encontramos ótimos restaurantes em todo lugar.)

- Ŝi staris sur la ponto kaj direktis la okulojn ĉien, al la horizonto, sur la akvon, al la ŝipo. (Ela estava  na ponte e dirigiu os olhos para todo lugar, ao horizonte, por sobre a água, ao navio.)

--
Postado por Blogger no GRAMATIKERO em 1/17/2015 05:41:00 PM



--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

sexta-feira, 16 de janeiro de 2015

Malmultekosta logxeblo en Moskvo - per uzado de Esperanto

​​

Novaĵservo RET-INFO / Lingvo-Studio

Malmultekosta loĝeblo en Moskvo - per uzado de Esperanto

Moskvo estas belega, admirinda, suberba urbo, sed bedaŭrinde unu el la plej multekostaj lokoj en Eŭropo. Tamen danke al la ŝparkostaj flugoj hodiaŭ oni jam povas relative favorpreze veturi al ĝi, kaj ankaŭ la dorsosakaj turistoj povas trovi tranoktejon – ĉefe, se ili scipovas Esperanton.

En la retlisto de IKEF ni legis la informon, ke rusa esperantisto malfermis mini-pansionon, transformita el loĝejo, kie ankaŭ eksterlandaj turistoj estas bonvenaj - eble kun nemulta komforto, sed kun vere malaltaj prezoj – laŭ la tieaj mezuroj.

--------
Anatoli Gulidov <tung88@mail.ru> skribis:

Saluton, geamikoj! Mi gratulas ĉiujn okaze de novjara festo, deziras en nova 2015 jaro sukcesojn en laboroj kaj feliĉon en vivo.

Nun, antaŭ la novjaro ni malfermas mini-hotelon pretan por akcepti 24 gastojn. Tio okazas danke al kunlaboro de esperantistoj de du diversaj landoj. Pri nomo ni ankoraŭ ne decidis, proponitaj nomoj estas "Esperanto" kaj "Mondo amika". Ni volas kunlabori en multaj terenoj. - Ni volas akcepti gastojn de vi kaj sendi niajn turistojn al vi, kunlabori en komerco kaj edukado, ktp.

Mi pretas akcepti 1-2 esperantistojn de aliaj urboj aŭ landoj por labori kun ni en la hotelo, ni atendas kontraktojn pri kunlaboro kun turismaj societoj kaj agentejoj por interŝanĝi gastojn. Bedaŭrinde ankoraŭ ne ekzistas nia retpaĝo en Esperanto, sed ĝi estos! Ni povas akcepti ĉe ni individuojn de ĉiuj landoj, por vi estos turista invitilo, nia taksio atendos vin en flughaveno. Mi dankas ĉiujn kunlaborontojn, ĝis revido!

Anatoli Gulidov,

rete: tung88@mail.ru - tel: +79035943808
http://hostel.ridder.ru - skype: anatoli.ridder


------
László Szilvási, Lingvo-Studio, L.S.
www.eventoj.hu


--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

Ho, ĉikanuloj!



Viro diris al sia amikino:

- Mi scias manieron ekhavi libertagojn....
- Ho, kiel vi faros tion? – demandas la amikino.
- Mi vidigos vin- diris la viro.
Tuj li supreniris per la muro kaj pendis sin de la plafono kapo-malsupren, kiel vespertoj interne de kaverno.
En tiu momento eniris la estro, kiu vidis la pendantan oficiston kaj demandis:
- Vi estas  frenezulo? Kion vi faras tie?
- Mi estas lampo....respondis la oficisto.
- Hummmmm... mi opinias ke vi bezonas kelkajn libertagojn....Iru hejmen!
Aŭdinte tio, la viro malsupreniris kaj iris rekte al la pordo. Lia amikino tuj lin sekvis...
La estro tiris ŝin per la mano kaj demandis al ŝi::
-Kien vi pensas iri?
- Mi iros hejmen. Kiel mi povos labori sen lumo?????



-- 
​Kunlaboro de Roze.​


Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko


--
Postado por Blogger no KURIOZA KAJ GAJA em 1/16/2015 09:38:00 AM

Vizito al la fajrobrigado en San-Paŭlo


 
kuriero

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 146      16/01/2015

     
Esperantistoj vizitas kazernon kaj lernejon de fajrobrigadistoj
 
 

La pasintan vendredon, alvenis en Sanpaŭlo la rusa esperantistino Tatjana Loskutova. Unuafoje ŝi vizitas la landon interalie por partopreni en la 50a Brazila Kongreso de Esperanto, kiu okazos ĉi-monate en Rio.

Ŝi laboras kiel lingvo-instruisto en la Ivanova Akademio de Kontraŭincendia Servo de la Ministerio pri Ekstremaj Situacioj, en Rusujo.

Atende al ŝia deziro konatiĝi kun iu brazila lernejo por formado de fajrobrigadistoj, estraranoj de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo kontaktis la esperantiston el Mogi das Cruzes, leŭtenanton Mauro Nepomuceno, kiu aranĝis du specialajn vizitojn por la alilanda gasto.

La unua tuttaga vizito, al la 17a Kazerno de Fajrobrigadistoj en Mogi das Cruzes (portugale 17º GB), okazis la 10an de januaro 2015 - la pasintan sabaton. 15 geesperantistoj el la ĉefurbo Sanpaŭlo akompanis la esperantistinon Tatjana. La urbo Mogi situas je ĉirkaŭ 60 km for de la ĉefurbo Sanpaŭlo.

En tiu kazerno, per iniciato de leŭtenanto Mauro kunhelpe de aliaj fajrobrigadaj kolegoj, ekde la pasinta septembro okazas lecionoj de Esperanto, ĉiusabate, gvidataj de la emerita vickonsulo, Mário José de Menezes, kiu ankaŭ ĉeestis en la aranĝo akompane de kelkaj gelernantoj. Entute, ĉirkaŭ 30 personoj havigis al la vizito-aranĝo ian etoson de esperanta kongreseto.

Krom divers-specaj prezentoj de fajrobrigadistaj ekzercoj, la vizitantoj estis regalataj ankaŭ per bongustaj tagmanĝo kaj adiaŭa lunĉo, en la kazerno. Matene, ties komandanto, majoro Jean Carlos, mem venis saluti la ĉeestantojn kaj konatiĝi kun la rusa vizitantino.

La dua vizito okazis la 12an de januaro, lundon, kaj la celadreso ĉi-foje estis la Supera Lernejo de Fajrobrigadisto (portugale ESB), en la urbo Franco da Rocha, situanta je ĉirkaŭ 50 km for de la grandurbo Sanpaŭlo. Nuntempe, tiu modela supera instituto estas la plej granda lernejo de fajrobrigadistoj en Latinameriko. Ĝi zorgas pri la formado, kapabligo, aktualiĝo kaj specialiĝo de fajrobrigadistoj de la tuta ŝtato Sanpaŭlo.

Tiutage, Tatjana estis akompanata de kvar fajrobrigadistoj el Mogi, inter kiuj leŭtenanto Mauro Nepomuceno, kaj de du estraranoj de EASP. La deĵoranta komandanto de la Supera Lernejo de Fajrobrigadistoj, majoro Ramos, akceptis la lundan sekvantaron kaj, fine de nia vizito, li kunsidis kun la rusa vizitantino, kiu nome de sia generalo transdonis ties inviton por ke iu reprezentanto de tiu fajrobrigadista lernejo vizitu la Akademion de Fajrobrigadistoj en la rusa urbo Ivanovo, cele al ŝanĝoj de laboro-spertoj inter ambaŭ institucioj.

Tuj konstateblis ke plej granda defio por tiaj interŝanĝoj estas la lingva baro, por kiu ĝuste Esperanto povas esti bona solvo.

De maldekstre: vickonsulo Mário Menezes, leŭtenanto Mauro Nepomuceno, majoro Jean Carlos kaj Tatjana Loskutova, dum interŝanĝoj de memoraĵoj.
Paŭzo por foto, post unu el la elmontroj pri kontraŭincendia tekniko, en la fajrobrigadejo de Mogi.
Parto de la ĉeestantoj, en la korto de la fajrobrigadejo, atendantaj plian elmontron pri sukuro-tekniko.
Elmontro per du akvo-cisternaj kamionoj, en la fajrobrigadejo de Mogi.
La malfacila kaj streĉa tasko traduke peri la kontaktojn, bonege plemunita de la esperantisto Osmar da Silva Alves (dekstre).
Fone, la manĝejo de la Supera Lernejo de Fajrobrigadistoj, en la urbo Franco da Rocha, kun servebleco por mil kunmanĝantoj.
De maldekestre: nia gvidanto en la Supera Lernejo de Fajrobrigadistoj, leŭtenanto Assunção, Tatjana kaj leŭtenanto Mauro.
La deĵoranta komandanto de la Supera Lernejo de Fajrobrigadistoj, majoro Ramos (dekstre) mem tre afable venis akcepti la vizitantojn.
Interŝanĝo de memoraĵoj: Tatjana Loskutova transdonas al majoro Ramos kalendaron, bultenon kaj flageton de la Akademio de Kontraŭincendia Servo de la Ministerio de Ekstremaj Situacioj, en la rusa urbo Ivanovo.
La tereno de la Supera Lernejo de Fajrobrigadistoj, en la urbo Franco da Rocha, estas tiel granda ke oni bezonas specialan veturilon por konduki vizitantojn de unu loko al alia.

Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.

 

 

 



--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

quinta-feira, 15 de janeiro de 2015

Juna Amiko - 40 jaroj - cxiuj numeroj en la reto!

---------- Forwarded message ----------
From: Lingvo-Studio / Szilvasi Laszlo, LS <ret-info@eventoj.hu>
Date: 2015-01-14 22:49 GMT-02:00
Subject: [ret-info] Juna Amiko - 40 jaroj - cxiuj numeroj en la reto!

Novaĵservo RET-INFO / Lingvo-Studio

Ĉiuj numeroj de la 40 jara revuo Juna Amiko estas legeblaj en la reto en elektronika formato!

JUNA AMIKO - 40 jaroj - ĈIUJ NUMEROJ EN LA RETO!

"Juna Amiko" estas internacia Esperanta revuo por lernejanoj kaj komencantoj, eldonata ekde 1974 de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, ILEI. La revuo ekde la komenco aperas seninterrompe, helpas lernantojn de la lingvo, kaj antaŭ kelkaj monatoj festis sian 40-jaran jubileon.

Lige al la 40-jara jubileo de Juna Amiko, kiel komuna projekto de ILEI kaj Lingvo-Studio en Budapeŝto ni skanis ĉiujn 133 ĝisnunajn numerojn de la revuo kaj deponis ĝin en interreta biblioteko por publika legado en pdf-formato.

Adreso de la biblioteko: http://www.eventoj.hu/juna-amiko/ 

Estonte la freŝaj numeroj aperos en la biblioteko kun 2-jara prokrastado.

Ĉefa motoro kaj longtempa redaktoro de la revuo estis s-ro Kurucz Géza, nun honora membro de ILEI. Ekde la pasinta jaro la revuo estas redaktata kaj prizorgata de Stano Marĉek.

- Ĉefaj informoj pri Juna Amiko: http://ilei.info/revuoj/?lingvo=eo
- Historio de la revuo: http://eo.wikipedia.org/wiki/Juna_Amiko

------
László Szilvási, Lingvo-Studio, L.S.
www.eventoj.hu



--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

terça-feira, 13 de janeiro de 2015

Elsendoj de Radio Vatikana


---------- Forwarded message ----------
From: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2015-01-12 22:32 GMT-03:00
Subject: Elsendoj de Radio Vatikana


Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org


2015-01-11, dim
Komentario: Marko 1:7-11 ... La Bapto de la Sinjoro kaj la tempo de
mizerikordo; pri la venonta apostola vojagho al Srilanko kaj
Filipinoj; baptoj de 33 beboj en la Siksta Kapelo; nova tuitera
mesagho ... Parizo, la chefurbo de la mondo; Nigherio: la ministro pri
defendo petas helpon kontrau Boko Haram.

2015-01-08, jhau
Meso por la viktimoj de la pariza atenco: la kristana amo konsistas el
konkretaj faroj; kradvorto en Tuitero: preghantoj por Parizo; pri la
homa krueleco; deklaro de la direktoro de la vatikana gazetara salono
... Papo Francisko akceptis delegacion de la monda komunumo de
jazidoj; programo de la venonta semajno ... Unicef: La stategia plano
de la Islama Shtato ne shparas la infanaron; ILO: cent milionoj da
infanlaboristoj en la mondo; Londono: tri landoj plej dangheraj por
kristanoj .. Movada informo: Esperanta meso en Bruselo.

2015-01-07, mer
Daurigo de la pashtista instruo pri la familio: omagho al la patrino;
prezentado de la itala cirko; pri la beleco; meso de Epifanio: la amo
de Dio estas humila kaj nerezervita ... Programo de la venonta
apostola vojagho de papo Francisko al Srilanko kaj Filipinoj; pri la
eldondato de la papa encikliko pri la naturmedio; novaj tuiteraj
mesaghoj; mesagho de kondolenco al la cheepiskopo de Parizo pro la
murdoj de jhurnalistoj kaj policanoj.

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto -
http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/index.asp
(sub Plej novaj programoj)



--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

domingo, 11 de janeiro de 2015

Parolado kun Dio.


Parolado kun Dio

Mi petis forton kaj viglon.
Dio sendis al mi malfacilaĵojn por fari min forta.

Mi petis
​saĝon
.
Dio sendis al mi problemojn por ke mi solvu ilin.

Mi petis prosperon.
Li donis al mi energion kaj cerbon por labori.

Mi petis kuraĝon.
Li sendis al mi danĝerajn situaciojn por postvivi
​ ilin​

Mi petis amon.
Dio sendis personojn kun problemoj por ke mi helpu ilin.

Mi petis favorojn.
Dio donis al mi oportunecojn.

Mi ricevis nenion, kion mi volis. Mi ricevis ĉion, kion mi bezonis. Miaj preĝoj estis plenumitaj.

Conversando com Deus

Pedi força e vigor 
Deus me mandou dificuldades para me fazer forte.

Pedi sabedoria 
Deus me  mandou problemas para resolver. 

Pedi prosperidade
Ele me deu energia e cérebro para trabalhar

Pedi
​c
oragem
Ele me mandou situações perigosas para super
​á-las
.

Pedi amor
Deus me mandou pessoas com problemas para eu ajudar

Pedi favores
Deus me deu oportunidades.

Não recebi nada do que queria. Recebi tudo o que precisava. Minhas preces foram atendidas.
--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko


--
Postado por Blogger no Bildoj Kaj Tekstoj em 1/11/2015 07:21:00 PM