quarta-feira, 25 de fevereiro de 2015

Marta revuo Esperanto

La enhavlisto de la marta kajero:
  • 51 ... Malferme: Tutmovada rezolucio por la 100-a UK
  • 53 ... Unua Alineo: Barbara Pietrzak panorame prezentas la marŝadon de la Jaro M60
  • 54 ... Dek Demandoj: Paul Gubbins kreis la titolon sur la kovrilo – Stila majstro de la Esperanta romano – kaj ĝi sinteze prezentas tiun elstaregan aŭstralian E-verkiston, Trevor Steele, kiu parolis al Esperanto pri siaj verkaro kaj sperto kiel Ĝenerala Direktoro de UEA.
  • 56 ... Kolombejo | Recenzo: Ekkonu la vigliĝantan kolombian junularan E-movadon. Manlibro de la sendependa verkisto.
  • 57 ... Memore: Trevor Steele pri sia samlandano Kep Enderby.
  • 58 ... Kalejdoskopo: Notoj pri interesaj eventoj, homoj kaj agadoj.
  • 60 ... Aŭstralio kaj Oceanio: Malgraŭ la problemoj de la lastaj tempoj, la granda potencialo de Oceanio por Esperanto, kie Aŭstralio pintas, ne perdiĝis. Multon oni povas atendi de la tiuregiona esperantistaro.
  • 62 ... Oficiala Informilo: Oficialaj komunikoj de UEA.
  • 63 ... Kongresa Komuniko: Akurataj kaj utilaj informoj pri la 100-a UK.
  • 64 ... Kongreso | BKE: Brazila Esperanto-Ligo okazigis sian 50-an kongreson kaj ekpaŝas por unuafoje kongresi en Amazonio.
  • 65 ... UK - turismaj aspektoj: Resuma prezento de la turismaj allogaĵoj de la UK-Lillo.
  • 68 ... Interlingvistiko por Esperantistoj: Kial tiom da latinidaj planlingvoj?
  • 70 ... Forpasoj: Nekrologoj.
  • 71 ... Laste Aperis: La laste aperintaj libroj kaj aliaj materialoj.
--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

terça-feira, 24 de fevereiro de 2015

Elsendoj de Radio Vatikana




---------- Forwarded message ----------
From: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2015-02-23 19:18 GMT-03:00
Subject: Elsendoj de Radio Vatikana


Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

2015-02-22, dim
Komentario:
​​
Marko 1:12-15 ... Karesmo estas tempo de lukto kontrau la
​ ​
insidoj de la Demono; pri la spiritaj ekzercoj de karesmo por la papo
​ ​
kaj la roma kurio; posha libreto "Gardu vian koron" disdonita al
​ ​
pilgrimuloj ... Papo Francisko akceptis audience kancelieron Angela
​ ​
Merkel; invito al la membroj de mafioj: malfermu vian koron al Kristo;
​ ​
du tviteraj mesaghoj.

2015-02-19, jhau
Ni servu Dion, kaj ne tiujn, kiuj proponas neglektindajhojn (kp.
​ ​
Readmono 30:15-16)
​ ​
Parolado de papo Francisko al la romaj parohhestroj pri la arto de la
​ ​
homilio; tvitera mesagho ... Palestino: Centro Papo Francisko
konstruota por la junularo apud Betlehemo; Sirio: chesighos aviadilaj
​ ​
bombado super Alepo dum 6 semajnoj - resumo pri la interna milito; UN
​ ​
ne faros armean intervenon en Libio, sintenoj de Usono, Rusio kaj
​ ​
Egiptio; Sud-Sudano: rekomencighis intertraktoj pri paca solvo de la
​ ​
interna milito; Kubo kaj Usono daurigas intertraktoj pri la restarigo
​ ​
de diplomatiaj rilatoj.

2015-02-18, mer
Kaino kaj Habelo (Genezo 4): Sen frateco, la mondo estas chiam tero de
​ ​
divido kaj militoj; alvoko post la masakro de egiptaj koptoj; La
​ ​
Patronia kaj frateco; saluto al la episkopoj el Ukrainio ... Pri la
​ ​
martirigitaj koptoj el Egiptio; meso de la Cindromerkredo; audienco
​ ​
kun delegacio de la itala marborda patrolo; la temo de la Monda Tago
​ ​
de la Junularo: "Beataj estas la kore puraj char ili vidos Dion"
​ ​
(Mateo 5:8); mesagho al la Centro por la Protekto de Neplenkreskuloj;
​ ​
mesagho okaze de la 52a Kampanjo de la Frateco, iniciato de la
​ ​
brazilaj episkopoj; novaj tviteraj mesaghoj.

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto -
http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/index.asp
(sub Plej novaj programoj)




--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

sexta-feira, 20 de fevereiro de 2015

Fwd: [KURIOZA KAJ GAJA] Vakaj Lokoj




De entreprenisto al alia entreprenisto:
- Kiel vi sukcesas, ke viaj oficistoj akurate alvenu en la oficejon?
- Estas simple: mi havas tridek laborantojn kaj dudek vakajn lokojn en la
parkumejo....




-- 
Kontribuo de Roze.


Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko


--
Postado por Blogger no KURIOZA KAJ GAJA em 2/20/2015 09:16:00 PM

terça-feira, 17 de fevereiro de 2015

Elsendoj de Radio Vatikana



---------- Forwarded message ----------
From: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2015-02-16 21:05 GMT-02:00
Subject: Elsendoj de Radio Vatikana


Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

2015-02-15, dim
Komentario: Marko 1:40-45 ... Por elimini chiun formon de socia
marghenigo; al la kardinalaro: la vojo de la eklezio estas iri serchi
sen antaujughoj la malproksimulojn; prediko en la konsistorio por 20
novaj kardinaloj ... Vatikanurbo: kvar monahhinoj estos
sanktproklamitaj, el Francio, Palestino kaj Italio; fina funebra rito
por kardinalo Josef Becker.

2015-02-12, jhau
La reformo de la kurio ne estas celo en si mem sed rimedo por doni
fortan kristanan ateston ... Papo Francisko akceptis audience s-inon
Shahindokht Molaverdi, vic-prezidantino de Irano ... Monda tago
kontrau la uzo de infansoldatoj; Italio: la senato aprobis
leghprojekton kontrau neadismo de la Holokausto - Prezidanto Yousif
Muhammed Sadiq: Ni helpu la kristanojn char ili estas parto de ni kaj
de Kurdistano; Ukrainio: estroj de kvar landoj subskribis
antau-akordon por haltigi la konflikton; Israelo-Palestino: urbestroj
parolas al papo Francisko pri konstruota muro en la Valo de Cremisan;
Usono: progresas la rilatoj kun Chinio; Francio: raporto pri gazetara
libereco en la mondo.

2015-02-11, mer
Gefiloj estas donaco kiujn Dio faras al la familio kaj al la mondo kaj
ne posedajhoj de la gepatroj; pregho en la antautago de la konsistorio
de la novaj kardinaloj; alvoko pro la surmara tragedio en la regiono
de Lampedusa; saluto al la gepatroj de junaj malsanuloj ... Por
renkonti Dion, necesas riski kaj ekiri; du novaj tuiteraj mesaghoj
Vatikanurbo: La papo chiam celas sin turni al chiuj partioj
koncernataj de la ukrainia krizo - fina tago de la laboro de la
konsilio de nau kardinaloj pri la regado de la eklezio kaj la reformo
de la roma kurio - Estas prezentita Direktivaro pri Homilioj
Movada informo: la dato 11a de februaro markas du datrevenojn: la
oficiala agnosko de IKUE en 1992 kaj la lancho che Facebook de la
pagho de IKUE antau du jaroj.

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto -
http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/index.asp
(sub Plej novaj programoj)



--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

domingo, 15 de fevereiro de 2015

Fwd: [KURIOZA KAJ GAJA] Bankaŭtomata Gimnastiko






Sesdekkvin-jaraĝa viro demandis la trejniston  en gimnastikejo:
- Kiun maŝino
​n​
mi uzu por logi tridek-jaraĝan virinon?
La trejnisto rigardas
​desupre-malsupren
 la viron kaj respondas:
- Mi rekomendas
​bankaŭtomatajn maŝinojn
.  

-- 
​Kontribuo de Rose.​


Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko


--
Postado por Blogger no KURIOZA KAJ GAJA em 2/15/2015 08:08:00 PM

sábado, 14 de fevereiro de 2015

Gramatikero: ĈIAM


Vizitu: http://gramatikero.blogspot.com.br/




ĈIAM


Advérbio, que significa: "Durante todo tempo, ocasião ou vez" (se passado ou futuro)

- La vero ĉiam venkas. (A verdade sempre vence.)

- Ne ĉiam per aĝo mezuriĝas la saĝo. (Nem sempre pela idade mede-se a sabedoria.)

-  Oni donas al mi ĉiam novajn taskojn! (Dão para mim sempre novas tarefas!)



2. Durante todo o tempo, em que ocorre a ação:

  • Ŝi ĉerpis akvon kaj alportis al la virino, ĉiam subtenante la kruĉon.  (Ela colheu água e levou à mulher, sempre sustentando a chaleira.)

  • Dume la knabo Samuel ĉiam pli kreskis. (Entrementes o garoto Samuel sempre cresceu mais.)

  • Pri tio, mi ĉiam diras la saman aferon. (Sobre isto, eu sempre digo a mesma coisa.)


3. Durante todo o tempo passado:

  • Li ĉiam diradis al mi la veron. (Ele sempre dizia para mim a verdade.)

  • Ŝi sciis de ĉiam, ke ŝi naskiĝis por ĉi tiu momento. (Ela sabia desde sempre, que ela nasceu para aquele momento.)

  • "Vi min ĉiam amis, ne vere?" (Você sempre me amou, não é verda- de?")


4. Em todo o futuro

  • Mi restos ĉiam via amiko. (Eu permanecerei para sempre seu amigo.)

  • Esperanto ne estas morta lingvo, kiu ne povas vivi, kontraŭe, ĝi vivos ĉiam en la koro kaj sur la lipoj de sinceraj amikoj. (Esperanto não é uma língua morta, ao contrário, ele viverá no coração e nos lábios de amigos sinceros.)

  • Forlasi por ĉiam tiun ĉi sendankan landon. (Abandonar para sempre este país ingrato.)


Nota:

1) O uso correto de "por ĉiam" se refere a uma ação, que por si mesma não é duradoura, mas cujas consequências perdurarão.

- Kiu unu fojon ŝtelis pomon, tiu perdis por ĉiam honestan nomon. (Quem uma vez roubou uma maçã, para sempre perdeu um nome honesto.)


-- 

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

sexta-feira, 13 de fevereiro de 2015

EASP-kuriero 147


 
kuriero

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 147      12/02/2015

     
BEL-Konferencoj reaktiviĝas
 
 

BEL-KonferencojPost kvarjara halto, Brazila Esperanto-Ligo (BEL) freŝdate anoncis la reaktivigon de sia kleriga aranĝo, kiu ĉi-jare okazos en la urbo Juiz de Fora/MG, inter la tagoj 3a kaj 4a de aprilo.

Malkiel kongreso, BEL-Konferencoj konsistas el prelegaro kaj diskutado pri ĝeneralaj temoj, kun kleriga celo. Laŭ la ĉeforganizanto, Paulo Sergio Viana, la aranĝo estos "senpaga, neformala, malfermita". Krome la ĉeestantoj ricevos senkoste kajeron kun la prelego-resumoj.

La urbo Lorena/SP gastigis la unuan eldonon de BEL-Konferencoj, en 2008. Sekvajare ĝi okazis en Bandeira do Sul/MG, kaj lastafoje en Piracicaba/SP.

Por inaŭguri la novan konferenco-ciklon, estis invititaj jenaj prelegistoj: Nazaré Laroca, Guilherme Jardim, Túlio Flores, Alfredo Aragón, Karina Oliveira, Ivan Colling, Fernando Pita, Paulo Nascentes, Elmir Lima kaj Francisco Wechsler.

Por pliaj informoj, vizitu la retejon de BEL.   

Konferencejo:
Museu do Banco de Crédito Real
Av. Getúlio Vargas 455




Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

quarta-feira, 11 de fevereiro de 2015

Elsendoj de Radio Vatikana



---------- Forwarded message ----------
From: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2015-02-09 23:40 GMT-02:00
Subject: Elsendoj de Radio Vatikana


Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

2015-02-08, dim
Komentario: Marko 1:29-39 ... La komercado de homaj estuloj estas
hontinda plago; pri la signifo kaj valoro de la malsaneco; vizito al
parohho en la periferio de Romo; renkonto kun la pastraro de la
diocezo Romo en la 19a de februaro; urghas doni novajn spacojn al la
virinoj en la vivo de la eklezio; la kristanoj estu la apostoloj de la
kvartalo; televida partopreno en kolokvo pri la nutrado de la planedo;
du tuiteraj mesaghoj.

2015-02-05, jhau
La eklezio devas anonci la evangelion en malricheco por unika celo, la
mildigo de la mizero de la pli malrichaj; audienco kun la episkopoj de
Greklando: kontraustari la kulturon de maloptimismo kaj atesti
fratecon kaj solidarecon; letero al la papa komisiono por la defendo
de neplenkreskuloj: ne estas loko en la pashtistaj servado por tiuj
kiuj fitraktas infanojn; papo Francisko akceptis audience la
prezidanton de la oceania respubliko Kiribato, Anote Tong; finighis la
kvara monda kongreso de la internacia reto de lernejoj nomata Scholas
Occurrentes; monsinjoro Bruno Musaro nomumita kiel apostola nuncio al
Egiptio ... Ghenevo: UN kondamnis la kruelajhojn de la Islama Shtato;
Ukrainio: europaj kaj usonaj diplomataroj aktivas por remalfermi la
eblecon de dialogo; Hindio: kristanoj arestitaj en nov-Delhio pro
manifestacio post bruligo de preghhejo kaj aliaj atakoj.

2015-02-04, mer
La patroj estu cheestaj en la familio sen esti puraj kontrolistoj;
nova alvoko por la paco en Ukrainio; saluto al pilgrimuloj el Slovakio
... La chiutaga kontemplo de la evangelio helpas havi la veran
esperon; en la Tago de la Konsekrita Vivo: obeemo kaj sagheco en la
ghojo kaj la kreivo; formala agnosko de la martirigho de episkopo
Oscar Romero; nova tuitera mesagho ... Vatikanurbo: pri episkopo
Romero, la unua martiro de la novaj nunepokaj martiroj - la unua
internacia tago de preghado kaj medito kontrau la komercado de homaj
estuloj; Nigherio: bombadoj al lokoj okupataj de Boko Haram; Jordanio:
ni tremigos la teron sub la ghihadanoj.

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto -
http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/index.asp
(sub Plej novaj programoj)



--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

terça-feira, 10 de fevereiro de 2015

Atividades do PMA


O Programa Mia Amiko é muito dinâmico. A comunidade se reune em torno de uma lista de discussão, em você poderá se inscrever, eis o link para se cadastrar nela:

LISTA MIA AMIKO

Nessa lista, além de ser nossa comunidade virtual do programa PMA, desenvolvemos muitas atividades na forma de jogos e desafios. As principais atividades estão registradas em blogues:

Vorto de la Tago
Palavra do dia; muito interessante para praticar vocabulário. Cada palavra contém muitos exemplos de uso e suas traduções para o português.



Gramatikero
Explicações sobre diversos pontos de gramática. Contem explicações e exemplos de cada elemento gramatical que está sendo explicado.

 




Bildoj kaj Tekstoj
Frases de citações famosas em português e Esperanto.

 




Kurioza kaj Gaja
Anedotas e casos interessantes contados em Esperanto




 

Ekzercaro
Jogo com exercícios de Esperanto entre os alunos da lista na forma de uma competição por acerto e tempo de resposta.

 

 

Participe do Programa Mia Amiko e de nossa comunidade. Seja um voluntário virtual do Esperanto, enquanto aprende a língua internacional, de forma divertida e alegre.



--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

terça-feira, 3 de fevereiro de 2015

Elsendoj de Radio Vatikana



---------- Forwarded message ----------
From: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2015-02-02 20:13 GMT-03:00
Subject: Elsendoj de Radio Vatikana



Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

2015-02-01, dim
Komentario: Marko 1:21-28 ... Papo Francisko vizitos Sarajevon en
junio; Jesuo en la sinagogo kaj la unuarangeco de la Parolo de Dio; la
Nacia Tago por la Vivo en Italio ... Telegramo al la nova prezidanto
de la Itala Respubliko Sergio Mattarella; audienco kun membroj de la
itala konfederacio de la bienuloj-kultivistoj; nova tuitera mesagho
... Vatikanurbo: enkonduka raporto de la Akcelanto de la Justico; UN:
la virinoj, dufoje viktimoj de konfliktoj; Jemeno: manifestacio
kontrau shijaistaj ribeluloj.

2015-01-29, jhau
Ne sekvas la novan vojon inauguritan de Jesuo tiuj, kiuj privatigas la
kredon, enfermante sin en elitojn kiuj malshatas la aliajn (kp.
Hebreoj 10:19-20) ... Akcepto de la mikskomisiono por la dialogo inter
la katolikaj kaj ortodoksaj eklezioj; nova tuitera mesagho: la vera
amo ... Luksemburgio: konvencio inter la lando kaj religiaj komunumoj
shajnas malvenko por la katolika eklezio; Usono: nacia interreligia
iniciato pri la paco en Proksima Oriento; Koreio: konferenco de la
religioj por la paco aranghos preghrenkonton en Nord-Koreio; Grekio:
alvenis la prezidanto de la Europa Parlamento - anoncitaj estas
redungoj, salajrokreskoj kaj rekonektoj de la kurento - intervjuo pri
la humaneca krizo en la lando.

2015-01-28, mer
Tro da knaboj estas orfoj pro tio, ke la okcidenta kulturo forigis la
figuron de la patro; saluta ludo de cirkaj artistoj ... Mesagho por
karesmo: la globalizado de indiferenteco kaj la renovigho de la popolo
de Dio - 24 horojn por la Sinjoro, iniciato lanchota en marto; pri la
lumanta vivekzemplo de Chiara Lubich, fondinto de la movado Focolare;
Tuitera mesagho en la 70a datreveno de la liberigo de Auschwitz;
rendevuoj de papo Francisko dum la venontaj tri monatoj ... Londono:
srilankaj rifughintoj povas finfine repatrujighi; Sirio: kurdoj festas
la liberigon de Kobane.

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto -
http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/index.asp
(sub Plej novaj programoj)




--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

domingo, 1 de fevereiro de 2015

BEL informas

 

n-ro 4/2015

   
 la 31an de januaro 2015 31 de janeiro de 2015 
     
 Niaj 50-a BKE kaj 35-a BEJK sukcese finiĝis! Nossos 50º BKE e 35º BEJK terminaram com sucesso 

 Foto: partoprenintoj organiziĝas por lasta foto Foto: participantes organizam-se para uma última foto. 
     
 Okazis sukcese en Rio-de-Ĵanejro, 23-27/01, niaj naciaj ĉi-jaraj kongresoj, kun ĉirkaŭ 250 partoprenintoj. Akompanu en niaj venontaj BI la gravajn informojn, novaĵojn, lanĉojn kaj rezolucion. Riĉa artikolo aperos ankaŭ en la revuo Brazila Esperantisto. BI gratulas kaj dankas al ĉiuj! Realizou-se com sucesso no Rio de Janeiro, 23-27 / 01, os nossos congressos nacionais deste ano, com cerca de 250 participantes. Acompanhe nos nossos próximos BI as informações importantes, novidades, lançamentos e a resolução. Um rico artigo aparecerá também na revista Brazila Esperantisto. O BI parabeniza e agradece a todos! 
     
 BEL/BEJO BEL/BEJO 
     
 Kaj en 2016: Amazonio! E em 2016: Amazônia! 

 

Foto: Márcio Santos (esq.), presidente da AERJ e do LKK do Rio, entrega a bandeira a Joacir Camboim, presidente do LKK de Manaus. Atrás, Fernando Maia e Evandro Avellar (esq. e dir.), presidentes da BEJO e da BEL.

 
     
 La unuan fojon okazos naciaj E-eventoj en nia norda regiono. La Asembleoj en la 50-a BKE/35-a BEJK finaprobis la okazigon de la 51-a BKE kaj 36-a BEJK en la urbo Manaus, ŝtato Amazonas. Dum la kongresoj jam dekoj da homoj aliĝis. Baldaŭ aperos la elektronika aliĝilo. Restu atenta kaj jam prepariĝu por tiu historia okazo. Laboroj de BEL, BEJO kaj la nova LKK jam komenciĝis! Pela primeira vez serão realizados eventos nacionais de esperanto em nossa região norte. As assembleias do 50º BKE / 35º BEJK aprovaram a realização do 51º BKE e 36º BEJK na cidade de Manaus, estado do Amazonas. Durante o congresso já dezenas de pessoas inscreveram-se. Em breve aparecerá o formulário eletrônico. Fique atento e já esteja preparado para esta ocasião histórica. Os trabalhos da BEL, BEJO e do novo comitê organizador local já começaram! 
     
 BEL/BEJO BEL/BEJO 
     
 BEL al UEA: respondecigi registarojn BEL à UEA: responsabilizar governos 

 Laŭ kompreno de BEL, la E-movado povas unuiĝi ĉirkaŭ la laboro kunrespondecigi la registarojn pri la Internacia Lingvo. Konu la proponon senditan de BEL al UEA en junio/2014, legante la raporton "Kunrespondecigi registarojn pri Esperanto - ĉu ni volas? ĉu ni povas? Kiel?", publikigita ĉe
http://www.esperanto-bilinguis
mo-suficiente.com
. Kion vi pensas pri tio? Analizu, diskutu, engaĝiĝu. Tiu ĉi nia laboro restos aktiva en 2015.
 O movimento esperantista pode unir-se em torno do trabalho de corresponsabilizar os governos pela Língua Internacional. Conheça a proposta enviada pela BEL à UEA em junho de 2014, lendo a matéria "Kunrespondecigi registarojn pri Esperanto - ĉu ni volas? ĉu ni povas? kiel?", publicada em
http://www.esperanto-bilinguis
mo-suficiente.com
. O que você pensa sobre isso? Analise, discuta, engaje-se. Este nossso trabalho continuará firme em 2015.
 
     
 Afonso Camboim Direktoro pri Instituciaj Rilatoj de BEL Afonso Camboim Direktoro pri Instituciaj Rilatoj de BEL 
     
 Ege atendita lanĉo: Fundamento de Esperanto (Brazila Eldono) Lançamento super esperado: Fundamento do Esperanto (Edição Brasileira) 

 Finfine aperis la ege atendita brazila eldono de la Fundamento de Esperanto. Ĝi portas la plej gravan verkon en Esperanto (originale verkita kvinlingve) ankau al la portugala en altkvalita traduko de Túlio Flores kaj en bela eldonado de la Brazila Esperanto Ligo, kiu restarigas sian eldonan agadon. Tiu verko estas havenda por tiuj, kiuj volas elstare regi Esperanton. Akiru nun: Finalmente chegou a super esperada edição brasileira do Fundamento do Esperanto. Ela traz a obra mais importante em Esperanto (originalmente escrito em cinco línguas) também para o português em tradução de alta qualidade de Tulio Flores e bela edição da Liga Brasileira de Esperanto, que retoma suas atividades editoriais. Esta obra é essencial para aqueles que querem um domínio excelente do Esperanto. Adquira agora: 
     
 http://belabutiko.esperanto.or
g.br/index.php/fundamento-de-esperanto-1224.html
 http://belabutiko.esperanto.or
g.br/index.php/fundamento-de-esperanto-1224.html
 
     
 BEL Informas/BEL@Butiko BEL Informas/BEL@Butiko 
     
 Kaj surprize lanĉita novega vortareto! E lançamento surpresa de novíssimo vocabulário! 

 Dum la ĵus okazinta 50-a BKE samideanoj Fernando Pita kaj Maira Nobre lanĉis "Vocabulário Pentalíngue - Kvinlingva Vortareto", kiu enhavas la plej komunajn vortojn ĉiutage uzataj en esperanta, angla, franca, hispana kaj portugala lingvoj. Organizitaj laŭteme kaj belege ilustrita, la uzanto rapide akiras la necesan vortostokon por diversaj situacioj: domo, laboro, lernejo, urba vivo, vestaĵoj ktp. Zorge preparita dum jaroj, tiu vortareto estas bonega ilo ne nur por lerni Esperanton, sed por pere de ĝi aliri al novaj idiomoj! Durante o recém-terminado 50º Congresso Brasileiro de Esperanto, os samideanos Fernando Pita e Maira Nobre lançaram o "Vocabulário Pentalíngue - Kvinlingvan Vortareton", que contém as palavras mais usadas no cotidiano, em Esperanto, inglês, francês, espanhol e português. Organizado por tema e belamente ilustrado, o usuário rapidamente adquire o vocabulário necessário para diversas situações: casa, trabalho, escola, vida urbana, roupas etc. Cuidadosamente preparado durante anos, este vocabulário é uma excelente ferramenta não apenas para se aprender Esperanto, mas para, através dele, chegar a novos idiomas! 
     
 Baldaŭ ĝi aperos en BEL@Butiko. Dume pliaj informoj, kontaktu la aŭtoroj pere de nandopit@uol.com.br. Em breve, na sua BEL@Butiko. Enquanto isso, para mais informações, contate os autores pelo email nandopit@uol.com.br. 
     
 Fernando Pita/BEL@Butiko Fernando Pita/BEL@Butiko 
     
 Francio: Kastelo Greziljono anoncas sian programon kaj serĉas kunlaborantojn por aŭgusto França: Castelo Grésillon anuncia programa de 2015 e procura colaboradores para agosto 

 Kontrolu en: Confira em: 
     
 http://esperantomovado.blogspo
t.com.br/2015/01/kastelo-greziljono-anoncas-sian.html
 http://esperantomovado.blogspo
t.com.br/2015/01/kastelo-greziljono-anoncas-sian.html
 
     
 Adonis Saliba/BEL Informas Adonis Saliba/BEL Informas 
     
 29-a de januaro: Adam Zamenhof 29 de janeiro: Adam Zamenhof 

 La 29-an de januaro oni kunmemoras la 75-an datrevenon de la murdo de Adam Zamenhof, la sola filiĉjo de Ludoviko. Du tagojn post la Internacia Tago, kiu kunmemoras la viktimojn de Holokaŭsto. Pri la esperantistaj viktimoj blogis Javier Guerrero tie ĉi: http://enesperantujo.blogspot.
com.es/2015/01/nomon-eternan-al-ili_27.html
.
 Em 29 de janeiro, rememoramos o 75º aniversário do assassinato de Adam Zamenhof, o único filhinho de Ludoviko. Dois dias depois do Dia Internacional que rememora as vítimas do Holocausto. Sobre as vítimas esperantistas Javier Guerrero postou em seu blogue:http://enesperantujo.blogspot.
com.es/2015/01/nomon-eternan-al-ili_27.html
.
 
     
 Ĉe Hispana E-Federacio oni publikigis artikolon pri tiu malgaja memorigo. Ankaŭ estis kreita artikolo pri li en la hispanlingva Vikipedio. No portal da Federação Espanhola de Esperanto, publicamos um artigo sobre esta triste lembrança. Foi criado também um artigo sobre Adam na Wikipedia em espanhol. 
     
 Informis: Tonjo del Barriohttp://www.delbarrio.eu Informou: Tonjo del Barriohttp://www.delbarrio.eu 
     
 Aliĝu al niaj komunumoj ĉe Facebook kaj Google + Conecte-se a nossas comunidades no Facebook e Google + 
 Facebook Google Plus 
     
 

BEL invitas: vizitu kaj ŝatu nian paĝon ĉe facebook!

 

BEL convida: visite e curta nossa página no face!

 
   

www.facebook.com/brazilaesperantoligo

     

 

Você já se refiliou à BEL?

 

FOTO Libroservo

 Malkovru en via BEL@Butiko Descubra em sua BEL@Butiko 
     

 AL BEL-MEMBROJ: POR RICEVI 10%-AN RABATON, PETU VIAN RABAT-KODON ĈE LA ADRESO: AOS MEMBROS DA BEL: PARA TER DESCONTO DE 10% NA COMPRA DE LIVROS, SOLICITE SEU CÓDIGO JUNTO AO ENDEREÇO: 
     
 

belabutiko@esperanto.org.br 

 

 

belabutiko@esperanto.org.br 

 

 
 Vizitu vian virtualan butikon: Visite a sua loja virtual: 
www.belabutiko.esperanto.org.br
 

Francisco Mattos 
belabutiko@esperanto.org.br

Ni laboru kune!

   
 

Boletim bilíngue da Liga Brasileira de Esperanto Dulingva bulteno de Brazila Esperanto-Ligo

SDS Ed. Venâncio III Sala 303, Brasília - DF, CEP 70.393-902 
Telefones: (61) 3226-1298  Fax: (61) 3226-4446

Kunlaborantoj: Affonso Soares, Ana Ribeiro, Anna Lobo, Antonio Felix, Bert Schumann, Carlos Pereira, Diego Ribeiro, Emmanoel Lima, Emilio Cid, Eurípedes Barbosa, Evandro Avellar, Evandro Caboclo, Fabiano Henrique, Fabio Monteiro, Fabio Santos, Fernando Maia, Flávio Gomes, Francisco Mattos, Joe Bazilio, Juliana Evandro, Lucas Barbosa, Luís Guilherme Jardim, Márcio Santos, Marcus Aurelius Farias, Paulo Nascentes, Paulo Sérgio Viana, Rafael Zerbetto, Walter Fontes, Wesley Jefferson.

 
   
     
 Sendu viajn novaĵojn al BEL informas Envie as suas notícias para o BEL informas 
 Ĉu vi deziras kontribui por la dulingva informilo de BEL kaj BEJO sendante novaĵojn? Se jes, bonvole plenigu la formularon per la necesaj datumoj: Você deseja contribuir com o boletim bilíngue da BEL e da BEJO, enviando novidades? Se sim, por favor preencha o formulário com as informações necessárias: 
 Sendu viajn novaĵojn 
   
 FOTO Email 
Ricevu BEL Informas per via retadreso 
Receba BEL Informas em seu email
 
  
  

www.esperanto.com.br/bel

 

 

--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko