terça-feira, 31 de março de 2015

Elsendo de Pola Retradio

Elsendo de Pola Retradio - http://esperanto.brazilo.org/archives/681


La 31-an de marto finiĝas la 2-a favorpreza aliĝperiodo al la 100-a UK en Lillo. Kuntekste de tiu informo en la 426-a E-elsendo ĉewww.pola-retradio.org ni prezentas interparolon kun LKK-respondeculinoj pri ĝia ekskursa programo. Detaloj pri ekskursoj troviĝas en la paĝo: http://www.lve-esperanto.org/lille2015/eo/kongreso/programo/ekskursoj-tuttagaj.htm. Ili troviĝas ankaŭ en la 2-a Bulteno, sed ja estas tute aparte sprone aŭdi pri la preparlaboroj flanke de la respondeculoj mem Katja B. kaj Armelle P. La lasta Palma Dimanĉo inaŭguris la periodon de Granda aŭ Sankta Semajno. Niaj aktualaĵoj do rilatas al tiu temo kaj ni informas i.a. pri relative nova fenomeno, kiu estas Nokto de Pekkonfesejoj. Gilowice estis nur unu el la lokoj, kie lastdimanĉe okazis la rivalado por la plej belaj Paskaj Palmoj, lastlunde aliflanke okazis interesa koncerto, komence de aprilo aperonta surdiske "Popola Rekviemo". Pasko ligiĝas kun multaj diversaj kutimoj tra la tuta Pollando, pri interesa ekspozicio "Pasko en Mazovio" en la proksima al Varsovio loko ni informos sekve. Nia scienca bulteno rilatas al la kreiĝanta histobanko en la loko Olsztyn (la nordorienta Pollando) kaj al interesaj esploroj pri komunikado de orangutanoj. Muzike akompanas nin kun gudro Nikolin' per sia kanzono pri Parizo. Novaĵinformoj kaj sciencaj temoj estas ankaŭ paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo. Ankaŭ la interparolo kun LKK respondeculinoj pri ekskursa programo estas aŭdebla aparte en la rubriko "Antaŭ la mikrofono".

Elsendoj de Radio Vatikana



---------- Forwarded message ----------
From: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2015-03-30 22:27 GMT-03:00
Subject: Elsendoj de Radio Vatikana


Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

2015-03-29, dim
Komentario: La Pasiono de Jesuo Kristo (Marko 14) ... Palmodimancho:
Papo Francisko komencis la ritojn de la Sankta Semajno ... Pri la
viktimoj de la aviadila katastrofo en Francio kaj la Monda Tago de la
Junularo en Krakovo ... En aprilo la papo akceptos audience la novan
prezidanton de Italio Sergio Mattarella; kondolenco pro la forpaso de
Mar Dinkha la kvara, la patriarko de la Asira Eklezio de Oriento;
sankta Teresa de Avila, tute escepta virino, majstrino de preghado; du
novaj tviteraj mesaghoj.

2015-03-26, jhau
Monda preghado por la paco proponita en la 500a datreveno de la
naskigho de sankta Teresa de Avila por ke la fajro de la amo de Dio
venku la brulegojn de la milito kaj la perforto; ne donas ghojon la
malvarma doktrino sed la kredo kaj la espero renkonti Jesuon (kp. Joh.
8:51-59); nova tvitera mesagho ... Strasburgo: konferenco pri la rolo
de la interreligia dialogo kontrau la kresko de fundamentismo;
Francio: pli precizaj informoj pri la mortiga krasho de aviadilo de
Germanwings; Tunizio: la registaro aprobis leghprojekton kontrau
terorismo - aresto ligita al la pasintsemajna atako - la chefurbo
gastigas la Mondan Socian Forumon; Romo: familioj de murditaj
ostaghoj: venku la malamon de la teroristoj per la amo; UN: rekorda
kresko de azilpetoj fare de irakanoj kaj sirianoj; Ghenevo: proksimeco
kaj solidareco de la Sankta Segho al la tuta loghantaro de Ukrainio.

2015-03-25, mer
La eklezio kaj la familio, komunumo de amo kaj vivo benata de Dio
dekomence; en la 20a datreveno de la encikliko Evangelium Vitae (la
Evangelio de la Vivo): la sankteco de la geedzigho lau la dia
perspektivo; alvoko por la laboristoj de la urbo Vibo Valentia kiu
travivas gravan ekonomian situacion ... Kondolencoj kaj preghoj por la
familioj trafitaj de aviadila krasho en Francio; ke la graco kiun
alportas la Sankta Semajno instigu al la kristanoj akcepti la helpon
kiun Dio donas; Marsho por la Vivo en Peruo: "Vivu la vivo!"; papo
Francisko vizitos Torinon en junio dum la elmontro de la Mortotuko;
nova tvitera mesagho
Vatikanurbo: specialan viziton al la vatikanaj muzeoj kaj la Siksta
Kapelo faros grupo de senhejmuloj - Tago de preghado kaj fastado
rememore pri la martiraj misiistoj; Jemeno: shijaistaj ribeluoj baldau
povus konkeri Adenon; Nigherio: ankorau kaptita en la spiralo de
perforto fare de Boko Haram; Usono - Afganio: la kompleta foriro de
usonaj soldatoj ne okazos.

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto -
http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/index.asp
(sub Plej novaj programoj)




--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

segunda-feira, 30 de março de 2015

Neperfektaj Rimoj

Neperfektaj Rimoj - http://esperanto.brazilo.org/archives/677

NEPERFEKTAJ RIMOJ

El la blogo de Paŭlo Sergio Viana

La pacienca leganto bonvolu voĉlegi ĉi tiujn versojn:

´Ne mi aŭtoras pri mia poemo

sed ĝi sin verkas kaj sin pensas mem,

kiel polp´ malrapide sin etendas

sur la profunda oceaninterno,

abismo, de marfloroj la loĝejo.

Kaj mem per memorplumo ĝi sin verkas,

per plumo ama kaj per plum´ turmenta,

per ĉio, kion donas memorsento:

vizaĝo, kaj pejzaĝo, kaj intensa

pulsado de la lumo en  mateno.´

Ili estas la du unuaj strofoj de ´La Poemo´ , kiu malfermas la volumon ´Tiu muziko´ , de Ivan Junqueira, eldonejo Rocco, 2014. Granda poeto, kiu meritas longajn konsiderojn, multe super tio, kion mi pretendas. Miaflanke, mi koncentriĝas je liaj rimoj. Je liaj majestaj neperfektaj rimoj. Se la leganto konsentis voĉlegi, tiam li jam perceptis tion, kion mi diros.  

Continue lendo 


domingo, 29 de março de 2015

Morta moviĝo





La instruistino demandis: 
- Kion vi deziras, ke oni parolu en via funebra vigilo?
La unua lernanto respondis:
Mi deziras, ke oni parolu, ke mi estis bonega kuracisto kaj patro.
La dua respondis:
Mi deziras, ke oni parolu, ke mi estis mirinda homo, bonega patro kaj grava instruisto por la edukado de infanoj.
Tiam  Joĉjo diris:
- Mi tre ŝatus, se ili dirus: ..." vidu, li sin movas!"


-- 
Kontribuo de Roze (PMA)​


Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko


--
Postado por Blogger no KURIOZA KAJ GAJA em 3/29/2015 06:18:00 PM


sábado, 28 de março de 2015

BEL-Konferencoj 2015

BEL-Konferencoj - http://esperanto.brazilo.org/archives/668

belkonferencoj-2015

Partoprenu en la plej grava evento de brazilaj spertuloj pri Esperanto kaj universitataj temoj.

Organizita de  LIGA BRASILEIRA DE ESPERANTO.

La resumoj de la prelegoj estas en libreto, disponigita senpage tra la reto en la jena ligilo.

Esperanto sem Mestre

Esperanto sem Mestre - http://esperanto.brazilo.org/programa-mia-amiko/gramaticas-e-dicionarios/esperanto-sem-mestre


O Esperanto sem Mestre é uma obra histórica e rica em gramática da língua internacional explicada em português. Ela foi escrita por Francisco Valdomiro Lorenz nos anos de 1930-40 e foi ampliada por Porto Carreiro Neto. Esse livro clássico guarda a peculiaridade de ser uma referência moderna de aplicação das regras do Esperanto com farta exemplificação em  um Esperanto de alto nível literário.

Ela é indispensável para tradutores do português para o Esperanto e vice-versa. A cópia apresentada é um espelho a partir da 9ª edição. Sua disponibilização foi aprovada e liberada gratuitamente pela Federação Espírita Brasileira.  O grupo voluntário de esperantistas, que a digitaram e revisaram o EsM, participa do Esperanto@Brasil e do Programa Mia Amiko.

LINK para consulta em páginas da internet

LINK para download em PDF

LINK para download em MOBI

LINK para download em EPUB

>>> Essa página pode ser acessada e divulgada pelo seguinte link:


Gramatikero: NENIES




NENIES

Pronome invariável, que significa " de ninguém":

- Memoru, ke Esperanto estas nenies propraĵo.(Lembre-se que o Esperanto não é propriedade de ninguém.)
- Mi estas nun tre kontenta, ĉar mi havas mian panon kaj bezonas jam nenies helpon. (Estou muito satisfeito porque tenho meu pão e não preciso da ajuda de ninguém.)
- Nenies opinion mi akceptas blinde. (Não aceito cegamente a opinião de ninguém.)
- Mi fariĝos nenies sklavo. (Não me tornarei escravo de ninguém.)
- Mi povus do hejmeniri senbrue dank' al mia ĉefŝlosilo, vekante nenies atenton. (Eu poderia então  entrar em casa sem barulho, graças à minha chave- mestra, não chamando a atenção de ninguém.)
- La avantaĝo de la planlingvoj estas, ke ĉiu komencas sammaniere, ĉar ĝi estas nenies nacia lingvo.(A vantagem das línguas planejadas é que cada um começa da mesma maneira, porque ela não é língua nativa de ninguém.)



--
Postado por Blogger no GRAMATIKERO em 3/28/2015 07:18:00 AM



--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

sexta-feira, 27 de março de 2015

Pola Retradio: ĉi-vendreda elsendo



En la 425-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ĉi-semajne ni proponas laŭvican legendon ligitan kun Varsovio, pri terura Bazyliszek, kies rigardo ŝtonigadis homojn. Komence en nia kulturkroniko ni informas pri la 2-a Festivalo de la Pasiona Muziko en Szcecin (la nordokcidenta Pollando), pri ekspozicio kaj aŭkcio de i.a. paskaj ovoj en Lodzo kaj pri la Paskolunda tradicio de pilgrimoj al Emaus nur por viroj. Muzike ni akompanas la informojn per fragmentoj de la Pasiona Lamentado, kiu en la varsovia preĝejo de Sankta Kruco estas praktikata dum Karesmo ekde 1704-a jaro. La E-komunumaj informoj rilatas al la nuna stato de UEA-membraro kaj la 15-a Printempa Renkontiĝo en Hanojo. La kulturkronikaj informoj kaj la legendo pri Bazyliszek estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.

quarta-feira, 25 de março de 2015

Elsendo de Radio Rio de Janeiro

Elsendo de Radio Rio de Janeiro - http://esperanto.brazilo.org/archives/629

Programo Spiritismo-Evangelio-Esperanto (Radio Rio de Janeiro)

Programo elsendita je la 22-a de Marto 2014, sub la aŭspicioj de Brazila Spiritisma Federacio.

(en la portugala kaj en Esperanto)

Enhavo: Leciono n-ro 140 el la libro Vivo Feliĉa, verkita de Joanna e Angelis/Divaldo Franco. Ĉapitro IV el la libro Ago kaj Reago, de Andreo Ludoviko/Chico Xavier. Movadaj informoj. Gramatiko: prepozicioj. Testu viajn konojn. Zamenhofa proverboj. Poŝa vortaro. La Spiritsma Doktrino en Esperanto: La Libro de La Spiritoj (Allan Kardec) – demando 306A; La Evangelio laŭ Spiritismo (Allan Kardec) – ĉapitro XI, paragrafo n-ro 6. Kristana Agendo, verkita de Andreo Ludoviko/Chico Xavier, ĉapitro III.

Redaktoro/parolisto: Elmir dos Santos Lima

Retejo: http://www.radioriodejaneiro.am.br/?page_id=170254

Informis: Fabiano Henrique

segunda-feira, 23 de março de 2015

Elsendoj de Radio Vatikana



---------- Forwarded message ----------
From: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2015-03-23 19:49 GMT-03:00
Subject: Elsendoj de Radio Vatikana


Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

2015-03-22, dim
Komentario: Johano 12:14-21 ... Ke nia vivo estu kohera inter tio,
​ ​
kion ni diras, kaj tio, kion ni travivas
​. ​
La vortoj "ni volas vidi Jesuon" (Joh. 12:21) esprimas ion
​ ​
universalan; pri la Monda Tago de la Akvo; dankon al la napolanoj pro
​ ​
ilia varmega akcepto ... La vizito de papo Francisko al Pompejo kaj
​ ​
Napolo ... Movada informo: la 80a datreveno de la komenco de regulaj
​ ​
elsendoj en Esperanto fare de Radio Romo, transkriboj estas eldonotaj

2015-03-19, jhau
Profundan doloron por la viktimoj de amasmurdo en Tunizo; reciprokaj
​ ​
bondeziroj inter Francisko kaj Benedikto; papo Francisko estos en la
​ ​
sidejo de UN la venontan 25an de septembro; la universitato estu
​ ​
orientita al Dio kaj al Jesuo ... Vatikanurbo: kardinalo Parolin pri
​ ​
la amasmurdo en Tunizo, kaj la fruktoj de la venonta Jubilea Jaro;
​ ​
Islama Shtato: Asean kondamnis la ISh-on - la minaco de ISh en
​ ​
Sud-orienta Azio - malfermita letero de islamaj reprezentantoj al la
​ ​
gvidanto de ISh; Israelo: internaciaj reagoj pri la rezulto de la
elektado - ministro absolute ekskludas ke Israelo forlasu Cisjordanion
- internacia pasho fare de la Palestina Autoritato; Nigherio: fina
atako kontrau la islamaj ekstremistoj; Vatikanurbo: monhelpo al la
batalo kontrau ebolo en Okcident-Afriko ... Movada informo: meso en
Esperanto en Bruselo.

2015-03-18, mer
La infanoj estas granda donaco al la homaro, kvankam viktimoj de mondo
​ ​
kiu ilin ekskludas; pri sankta Jozefo, patrono de la universala
eklezio ... Al la episkopoj de Nigherio: mi estas proksima al vi kaj
​ ​
al la suferantoj; la eklezio estas la domo de Jesuo kiu akceptas
​ ​
chiujn; nutrovaroj donacitaj al malrichaj loghantoj de roma kvartalo;
preparoj en Napolo por la venonta vizito de papo Francisko; mesagho al
​ ​
nova parohho de Buenos Aires; nova tvitera mesagho ... Libio: aperas
​ ​
etaj progresoj por la dialogo; Israelo: Benjamin Netanjahu venkis
​ ​
denove - malpozitiva takso de palestinanoj; Simferopolo: solenado pro
​ ​
la unua datreveno de la reunuigho de Krimeo kun Ruslando; Ukrainio: la
​ ​
parlamento aprobis proponon sendi UN-trupojn al la landlimo kun
​ ​
Ruslando.

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto -
http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/index.asp
(sub Plej novaj programoj)



--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

domingo, 22 de março de 2015

Fwd: [KURIOZA KAJ GAJA] Ŝarĝo por Du Azenoj


Foje la reĝo kaj ĉefkortegano iris ĉasi kun Afanti. Ĉar estis varmege, la du moŝtoj demetis vestaĵojn kaj ilin donis al Afanti, por ke li ilin portu surŝultre.

Daŭrigante la iradon, Afanti ŝvitegis sub la ŝarĝo
​.
Tion vidinte, la reĝo ŝercis: "Ho, mia Afanti, vi estas tre kapabla. Via ŝarĝo pezas sufiĉe por unu azeno." 


Aŭdinte kion la reĝo diris, Afanti indigniĝis kaj replikis kun trankvilo: "Ne, via moŝto, sur miaj ŝultroj estas ŝarĝo por du azenoj !"


-- 
Kontribuo de Roze (PMA).​


Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko


--
Postado por Blogger no KURIOZA KAJ GAJA em 3/22/2015 12:35:00 PM


Himalaja Renkontiĝo 2015

Himalaja Renkontiĝo 2015 - http://esperanto.brazilo.org/archives/583

HimalajaRenkontigo2015

Sukcese Okazis 11-a Internacia Himalaja Renkontiĝo en Nepalo

 La 11-a Internacia Himalaja Renkontiĝo okazis de la 26-a de februaro ĝis la 8-a de marto 2015.  En ĝi partoprenis entute 41 esperantistoj,  kaj simila nombro nur parte. La partoprenantoj inkluzivas 11 personojn el Brazilo, 5 el Japanio, 3 el Belgio, 2 el Italio, Po 1 el Rumanio, Danio, Svislando, Bulgario, Svedio, Tajvano, kaj Nederlando;  ĉiuj aliaj estis nepalanoj. La ĉi-jara celo de la programo  estis konigi Nepalon pere de la lingvo, Esperanto.  NEspA, kun granda tumulto ekde ĝia ekzisto pasis 25 jarojn. Ni celebradas nun la arĝentan jubileon kun diversaj programeroj. Ĉi-jara programo komenciĝis per tiu ĉi historia 11-a Internacia Himalaja Renkontiĝo kaj aperigo de la revuo "Montejo". Ni planas daŭrigi esperantajn agadojn dum la tuta jaro por festi jubileon.

Continue lendo Himalaja Renkontiĝo 2015


sábado, 21 de março de 2015

[GRAMATIKERO] NENIU




NENIU

1. Pronome indefinido, que mostra a inexistência ou ausência de algo ou alguém:
- Tiu nekonata lando, el kiu neniu plu revenas. (Aquele país desconhecido, do qual ninguém mais volta.)
- Neniun ni renkontis. (Não encontramos ninguém.)
- Mi konas neniun en la urbo. (Não conheço ninguém na cidade.)
- Kiu samtempe ĉasas du leporojn, kaptas neniun. (Quem caça duas lebres ao mesmo tempo, não captura nenhuma.)
- Neniu el miaj invititoj  alvenis. (Nenhum dos meus convidados chegou.)
- Inter tiom da libroj neniun mi povas elekti. (Entre tantos livros, não posso escolher nenhum.)

2. Pronome adjetivo, com o mesmo significado:
-  Neniu sanktulo estas sen makulo. (Nenhum santo é imaculado.)
- Sur la tuta tera globo neniu kreaĵo estas por mi tiel abomena, kiel araneo. (Em todo o globo terrestre nenhuma criatura é tão abominável para mim, como a aranha.)
- Neniun helpanton plu mi deziras. (Não desejo mais nenhum auxiliar.)
- Ho ve, nun mi plu havas neniun ĉevalon. (Oh, ai de mim,  não tenho mais nenhum cavalo.)
- Mi prenis neniun libron el la biblioteko. (Não tirei nenhum livro da biblioteca.)

Nota: Nenia / Neniu
O final "-a" mostra qualidade ou espécie, enquanto o final "-u" mostra identidade. Entre nenia e neniu há, algumas vezes, apenas uma pequena diferença, que não é importante e não compromete a compreensão:
- Ĉu ekzistas nenia loko en la mondo, kie mi povus ion ellerni?
- Ĉu ekzistas neniu loko en la mondo, kie mi povus ion ellerni?

Com frequência, a diferença entre o final "-u" e o final "-a" é responsável pelo uso ou não do artigo "la":
- Ĉu vi vidis la ĉambriston aŭ la kuiriston? –Neniun serviston mi vidis. (Você viu  o camareiro ou o cozinheiro? – Nenhum servidor eu vi.)
Quem está perguntando quer saber sobre dois indivíduos conhecidos.

- Ĉu vi vidis ĉambriston aŭ kuiriston? – Nenian serviston mi vidis.(Você viu um camareiro ou um cozinheiro? – Nenhuma espécie de servidor eu vi.)
Quem pergunta quer saber sobre duas espécies de servidores. Quem responde, diz não ter visto nenhum servidor: nem um camareiro, nem um cozinheiro, nem outro servidor qualquer.



--
Postado por Blogger no GRAMATIKERO em 3/21/2015 07:44:00 AM



--
Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

terça-feira, 17 de março de 2015

Kie estas Portugalio?


​​Jam longe Joĉjo estis sola en sia dormoĉambro​ kaj lia patrino volis scii, kio okazas​ al li​. 
Kiam ŝi alvenis tie​n​, ŝi vidis la filon ​legante libron. 
La patrino demandis:
- Pri kio vi legas?
- ​Pri geografio​ ​- li respondis​.​
La patrino, por scii ​ĉu estas vero​ aŭ ne,​ demandis​: 
​- Kie estas Portugalio​? 
Joĉjo respondis:
- ​En la paĝo 86!​


--
Kontribuo de Roze (PMA)

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

Elsendoj de Radio Vatikana




---------- Forwarded message ----------
From: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2015-03-16 20:09 GMT-03:00
Subject: Elsendoj de Radio Vatikana

Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

2015-03-15, dim
Komentario: Johano 3:14-21 ... Dolorkrio pri la mortigaj atencoj
kontrau kristanoj en Pakistano; alvoko por la loghantaro de Vanuatuo,
trafita de ciklono; la amo de Dio estas senpaga kaj senfina (kp.
Johano 3:14-21) ... Grandega surprizo kaj dankemo pro la anonco de
ekstervica Jubilea Jaro; la episkopoj de Bosnio kaj Hercegovino
renkontos papon Franciskon; nova tvitera mesagho ... Japanio: la japan
eklezio memorigas la 150an datrevenon de la malkovro de la "kashitaj
kristanoj"; Bjelorusio: kardinalo Parolin celebris meson en Minsko;
Palermo: plurlingva kaj pluretna krucvojo por diri "ne" al la milito
kaj novaj sklavecoj.

2015-03-12, jhau
La profetoj en la historio de la rilatoj de Dio kun lia popolo: la
ekzemploj de Johana de Arko kaj Antonio Rosmini ... Ne ekzistas peko
kiun Dio ne povas pardoni; audienco kun la episkopoj de Koreio;
programo de la pashtista vizito al Pompejo; gratuloj okaze de la dua
datreveno de la elekto de papo Francisko; nova tvitera mesagho ...
Romo: La konstruo de la universala bono de la paco kaj la misio de la
Sankta Segho; San-Salvadoro: estas fiksita la dato de la beatproklamo
de la chefepiskopo-martiro Oscar Romero; Bruselo: publika manifestacio
de religiaj estroj por diri "ne" al la tragedio de teroro; Irako kaj
Sirio: la Islama Shtato uzas klorobombojn - nova situacio en urbo
Tikrit - strategiaj malfacilajhoj de ISh - suferado de infanoj en
Sirio; Libio: la registaro petas tankojn kaj aviadilojn; Hispanio
estas riparita kaj baldau remalfermota la Caminito del Rey (la pado de
la regho).

2015-03-11, mer
La Prezento en la Templo (Luko 2:22-40) kaj la graveco kaj valoro de
maljunuloj en la familio ... Papo Francisko vizitos la roman
malliberejon Rebibbia je Sankta Jhaudo; por peti pardonon al Dio,
necesas sekvi la instruon de la Patronia; intervjuo kun argentina
jhurnalo: la realajhon oni pli bone vidas el la periferio ol el la
centro; du novaj tviteraj mesaghoj ... Strasburgo: La Konsilio de
Europo pri la komercado per homaj organoj en Kosovo en la pasinta
jarcento; Kievo: bataloj kaj mortoj en orienta Ukrainio; Usono -
Ruslando: pliakrigho de rilatoj post la alveno de armeaj veturiloj kaj
tankoj el Usono en la baltaj landoj; Kubo: nova katolika preghejo, la
unua post la revolucio; UN: denunco pri la dauraj malrespektoj de la
homaj rajtoj en Meksikio; Karakaso: granda strechigho inter Venezuelo
kaj Usono.

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto -
http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/index.asp
(sub Plej novaj programoj)



--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

quinta-feira, 12 de março de 2015

Windows kaj Esperanto - helpu!


Novaĵservo RET-INFO / Lingvo-Studio

WINDOWS KAJ ESPERANTO - helpu!

Mia entrepreno (Allsprachendienst Esperanto GmbH) submetis al Microsoft proponon por enkonduko de Esperanto-subteno por la programoj Windows kaj Office, kaj mi petas nun, ke multaj uzantoj subtenu mian proponon, tiel ke Microsoft konsideru la aferon serioze.

Subtenu la proponon ĉe: http://office.uservoice.com/forums/285186-general/suggestions/7186982-esperanto-support-for-orthography-and-grammar-for

Bonvolu favore voĉdoni por la propono,  ŝatigi la proponon, kaj samtempe bonvolu plivastigi mian supran mesaĝon al viaj esperantistaj konatoj.

Amike

Dietrich Michael Weidmann
didi@esperanto.ch

------
László Szilvási, Lingvo-Studio, L.S.
www.eventoj.hu


--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

terça-feira, 10 de março de 2015

Elsendoj de Radio Vatikana



---------- Forwarded message ----------
From: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2015-03-09 22:38 GMT-03:00
Subject: Elsendoj de Radio Vatikana


Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

2015-03-08, dim
Komentario: Johano 2:13-25 ... Frateca danko al chiuj virinoj
​ ​
laborantaj en la eklezio; pri la hodiaua evangelia legajho (Johano
​ ​
2:13-25); invito esti pli proksimaj al la personoj en malfacilajhoj
​ ​
... Papo Francisko vizitis roman parohhon; parolado al membroj de
​ ​
Komunio kaj Liberigho: konservu vigla la fajron de via renkonto kun la
mizerikordo de Jesuo; 50a datreveno de la unua meso en la itala
​ ​
lingvo; 150a datreveno de la malkovro de la "kashitaj kristanoj" de
​ ​
Japanio; papo Francisko estos konfesprenanto en la vatikana baziliko;
​ ​
estas preparatoj la tekstoj por la Krucvojo che la Koliseo je Sankta
​ ​
Vendredo, la 13a de aprilo; nova tvitera mesagho ... Movada Informo:
​ ​
kvin mil Esperantaj programoj el Radio Vatikana.

2015-03-05, jhau
La mondumeco malkapabligas nin vidi la malrichulojn vivantajn apud ni
​ ​
(kp. Luko 16:19-31); la Papa Akademio por la Vivo kaj la flegado de la
​ ​
maljunuloj; nova tvitera mesagho
​ ​
Vatikanurbo: nova alvoko favore al tutmonda moratorio pri la
​ ​
mortopuno; Chinio lokighas je la dua loko en la statistiko pri la plej
​ ​
grandaj elspezantoj por la armila industrio; Bruselo: progreso en la
​ ​
batalo kontrau la viruso ebola; Laoso: autoritatuloj decidis, ke
​ ​
preghi por la resanigho de malsanuloj estas malrespekto de la sanitara
​ ​
legho; Libio: la Islama Shtato plifortighis; Brazilo: forta polemiko
​ ​
post grava kazo de koruptado che politikistoj; Meksikio: gravega
​ ​
aresto en la lukto kontrau drogshakristoj.

2015-03-04, mer
Civilizacio, kiu ne havas lokon por maljunuloj, portas en si viruson de la morto
​ ​
La episkopo ne arigas la popolon chirkau si sed chirkau Kristo; danko
​ ​
al la episkopoj de landoj turmentataj de militoj; se oni lernas fari
​ ​
la bonon, Dio abunde pardonas chiun pekon; dankon al la eklezio en
​ ​
Norda Afriko pro ghiaj kuragho kaj cheesto; programo por la vizito de
​ ​
papo Francisko al Napolo en marto; nova tvitera mesagho ... Pekino:
​ ​
Chinio kreskigos preskau 10-procente militajn elspezojn chi-jare;
​ ​
Usono: ekzekuto de mortkondamnita virino denove prokrastita; Karakaso:
​ ​
daure malmolighas la rilatoj inter Venezuelo kaj Usono.

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto -
http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/index.asp
(sub Plej novaj programoj)




--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

domingo, 8 de março de 2015

Esperantista antaŭjuĝo



​"​La antaŭjuĝo kontraŭ Esperanto ofte ekaperas en ni mem, esperantistoj."
                                                                               
"O preconceito contra o Esperanto muitas vezes surge em nós mesmos, esperantistas."

(Adonis Saliba)


-- 
​Kontribuo de Kelli​


Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko


--
Postado por Blogger no Bildoj Kaj Tekstoj em 3/08/2015 07:17:00 PM