terça-feira, 21 de julho de 2015

Elsendo de Radio Vatikana

Elsendo de Radio Vatikana
Miraklo de la panoj kaj fiŝoj (Lanfranco 1620-1623)

2015-07-19, dim
Komentario: Marko 6:30-34 … Vidi, kompati, instrui: en la kompato de Jesuo rilate al ni, farighis karno la tenereco de Dio; rememore pri la vizito al Latinameriko; hispanlingva tvitera dankomesagho

​ ​
Britio: parlamenta debato kaj vochdono pri eutanazio … Movada informo: katolikaj kaj ekumenaj programeroj en la Universala Kongreso de Esperanto.

2015-07-16, jhau
En la 200-jara datreveno de la naskigho de sankta Johano Bosco … Vatikanurbo: kontoj de la Sankta Segho en 2014 – urbestroj de la tuta mondo vizitos Vatikanon por debato pri aktualaj temoj; Centrafrika Respubliko: brita NRO raportis pri eksterlanda financado por la interna milito; Jemeno: registaraj trupoj rekaptis flughavenon en Adeno, pligravighas la humaneca situacio; Irako: dua kristana preghejo transformita en moskeon; Filipinoj: kampanjo de preghado por paco en la Sud-China Maro; Hindio: dekoj da mortoj pro amaspremegado che riverbordo; Etiopio: tutmonda akordo pri nova alianco por eltenebla evoluo; Japanio: la malsupra chambro de la parlamento aprobis leghon por ebligi ke la armeo batalu alilande.

2015-07-15, mer
La gazetara konferenco de papo Francisko: por Europo, kiu havas nulan demografian kreskon, Latinameriko estas instruo shanghi la iradon kaj ne timi la junularon; nova tvitera mesagho.

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto http://eo.radiovaticana.va Sondosiero: Lau peto kaj podkasto – Live Now – Search Podcast – Select: Esperanto – Search


———- Forwarded message ———-
From: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2015-07-20 20:57 GMT-03:00
Subject: Elsendoj de Radio Vatikana

Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che:





--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

domingo, 19 de julho de 2015

ILEI Konferenco ĵus komenciĝis en Ostendo

ILEI Konferenco ĵus komenciĝis en Ostendo


Oostendo, Belgio


Mi informas vin, ke la 48a Konferenco de ILEI estis sukcese inaŭgurita antaŭ horeto en Ostendo, Belgio. La festosalono de la urbodomo estis plena, kaj aŭdis bonvenigan saluton de la urbestro. La konferenco havas 159 aliĝojn, do la plej granda en 28 jaroj, kaj inter la kvar plej grandaj ILEI-konferencoj entute. La partoprenantoj venas en ĉiuj kontinentoj, el entute 34 landoj, rekordo por ILEI. Bonega komenco por la UK en Lillo post semajno. ILEI kreos raportojn pri tio, same la EKO-komunikoj portos al vi pli kompletajn kaj espereble ilustritajn komunikojn. Posttagmeze, la konferenco turnos sin al la publiko, kiu en belga apudmara urbo estas granda kaj multnacia; okazos prezento de konferencanoj multkultura en la urba ĉefplaco. Denove, en mardo, tradicia Lingvo Festivalo prezentos nian lingvan bunton al la publiko, kadre de programoj de la bela nacia festotago. Ĵaŭde kaj vendrede okazos altnivela seminario pri la konferenca temo – 'Post grandaj militoj la granda paco' – kun movadaj kaj ekstermovadaj prelegoj.

Pliaj informoj sekvos.

Stefan MacGill
Vicprezidanto de UEA

Komisiito de ILEI pri la retkurso 'Esperanto Etape'.


--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

sexta-feira, 17 de julho de 2015

VAKERO, Brazila Muziko el Pantanalo.

VAKERO, Brazila Muziko el Pantanalo.

Vakero-Esperanto-TV

Lanĉo de Transnacia Esperanto-TV: la muziko VAKERO, en la portugala konata kiel "PEÃO" de la kantisto Almir Sater, estas interpretata en Esperanto de Adair Areda kaj Amélia Barbosa. La reĝisoro estis Ciro Gomes de Freitas, ĉe UK Bonaero en 2014.
Dum ĉirkaŭ 4 minutoj, vi ĝuos ne nur la belan kanzonon, sed ankaŭ mirindan muntitan videon kun altsignifaj kaj realaj eroj el la kampara vivo de la homoj vivantaj ĉe la enlanda brazila Pantanalo. Ĝuu tiun mirindaĵon de Transnacia Esperanto-TV.


--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

quinta-feira, 16 de julho de 2015

Lastaj Esperanto-Elsendoj

Elsendoj de Radio Vatikana



---------- Forwarded message ----------
From: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2015-07-13 23:23 GMT-03:00
Subject: Elsendoj de Radio Vatikana


​Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che:

2015-07-12, dim
Komentario:
​​
Marko 6:7-13 ... Papo Francisko en Paragvajo.

2015-07-09, jhau Papo Francisko en Bolivio ... Sud-Sudano: la situacio en la kvara datreveno de sendependeco; Sirio: ne chesas la suferado de la popolo; Kolombio: batalhalto anoncita; UN: Ruslando vetois rezolucion pri la masakroj de Srebrenica.  

2015-07-08, mer Papo Francisko en Ekvadoro, kaj Bolivio; nova tvitera mesagho ... Hungario: legho aprobita por pli rapida forpelo de neregulaj enmigrantoj kaj la konstruo de landlima barilo; Israelo: kortumo aprobis muron en la Valo de Cremisan.  

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto http://eo.radiovaticana.va Sondosiero: Lau peto kaj podkasto - Live Now - Search Podcast - Select: Esperanto - Search



--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

quarta-feira, 15 de julho de 2015

Brituja Reĝino sendas bondezirojn al Esperanto-Tago



---------- Forwarded message ----------
From: esperanto.tago.2015 <esperanto.tago.2015@gmail.com>
Date: 2015-07-15 15:36 GMT-03:00
Subject: Via ŝtatestro
To:


Saluton!

La ŝtatestro de Britujo, Reĝino Elizabeth sendis bondezirojn por sukcesa tago de Esperanto je la 26a de Julio.

Mi tre esperas ke la ŝtatestro de via lando same faros.

Ĉu vi bonvolus kontakti lin aŭ ŝin kaj petu bondezirojn al Esperanto-tago?

Jen ŝia mesaĝo.

https://esperantolobby.wordpress.com/2015/07/10/congratulations-from-hm-the-queen-gratulojn-de-sm-la-regino/

Se vi povus sendi peton por similaj bondeziroj bonvole faru mi petas.

Bonvole menciu ŝian mesaĝon kiam vi petas!

Ĉiam antaŭen :)

Brian.




--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

quinta-feira, 9 de julho de 2015

Fwd: [Programo Mia Amiko] Ĵusaj Esperanto-Elsendoj

4ª ERCOR ĵus okazis!

4ª ERCOR ĵus okazis!

ERKOR-2015

La 4a. Esperanta Renkontiĝo de Centro-Okcidenta Regiono de Brazilo (ERCOR) okazis inter la 3a kaj 5a de Julio,  kun granda sukceso en la lasta semajnfino en la urbo Kampogrando en Sudmatogroso, Brazilo. Ĝi estis ĉefe organizita de la skipo de Kampogrando, estrita de niaj entuziasmaj samideanoj Godoi kaj Maria Garcia. Maria Garcia ĵus aperis en video-notico de Ĵurnalo OLiberdade, kie ŝi tre didaktike diskonigas la belajn motivojn por lerni Esperanton.

Multaj prelegoj kaj muzikoj estis prezentataj dum la evento. Niaj esperantistoj de tiu regiono sin preparas por akcepti la okazontan Brazilan Esperanto-Kongreson, en Januaro de 2017 en la urbo Sorriso (Matogroso, Brazilo).

ERCOR-2015a

En tiu evento, la grandaj batalantoj de nia brazila Esperanto-movado renkontas la novajn aktivulojn, kiuj daŭre antaŭenpuŝas nian laboron favore al la internacia lingvo.

Ankoraŭfoje, nia kara Amarilio, nia preskaŭ 90-jara aktoro, prezentis sian majstran teatran verkon "Tiradentes".

ERCOR-2015c

Niaj esperantistoj de la estonto ankaŭ ĉeestis kaj elmontris sian amon al Esperanto kaj nia kaŭzo por plidemokratia lingva komunikado tra la mondo. Inter ili, nia plej "juna" movadanino, longdata instruistino de Esperanto, Maria Garcia.

ERCOR-2015b

Alklaku  ĉi tien por vidi multajn aliajn fotojn de la evento.



--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

quarta-feira, 8 de julho de 2015

Dizeloleo el ligno kaj akvo



En la oriento de Aŭstrio, laŭlonge al la limo al Hungario, troviĝas aŭstra liglando kun la nomo Burgenlando. Tiu landeto apartenis ĝis la fino de la aŭstra-hungara monarkia regno al Hungario kaj tie nomiĝis Germana Okcidenta Hungario. Ĉar la homoj tie estas germanparolantoj la lando fariĝis en la jaro 1921 parto de Aŭstrio.

Burgenlando havas klimaton kontinentan kaj tio favoras la ĉerpadon de ventenergio. Tial en la urbo Güssing troviĝas esplorinstituto kiu okupiĝas pri renovigeblaj energioj. Nova esplorprojekto tie kunigas la renovigeblajn energiportantojn vento kaj biomaso. Temas pri la produktado de dizeloleo el ligno kaj akvo. La tiucele necesa elektra kurento estos disponebla el ventenergio.

Legu pli kaj aŭskultu ĉe: ESPERANTA RETRADIO



--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

Ĵusaj Esperanto-Elsendoj

Revuo Esperanto - Aŭgusto 2015

Revuo Esperanto Aŭg 2015

Revuo Esperanto Aŭg 2015

La enhavlisto de la aŭgusta kajero:

147 ... Malferme: Kongresaj sentoj dum kongresa cento – Humphrey Tonkin
149 ... Unua Alineo: UEA turnas sin eksteren kaj ekstereŭropen; AMO pluse prosperas post la jubilea kongreso
150 ... Dek Demandoj: Veronika Poór, multfaceta aktivulo, parolas pri sia agado sur diversaj laborkampoj
152 ... Esperanto | Utiligado: Pedagogiaj paŝoj al la utiligado de Esperanto – Dennis Keefe
153 ... TEJO | Subvencioj: TEJO sukcesas pri subvencioj – Łukasz ŻEBROWSKI
154 ... Kalejdoskopo: Notoj pri interesaj eventoj, homoj kaj agadoj
156 ... Recenzo: Literatura kritiko – grava kontribuo
157 ... Recenzo: Plia lingvo por fonda verko
158 ... Recenzo: Impona libreto pri historiaj tegmentaj strukturoj
159 ... Recenzo: Dresdena simbolo en bela libro
160 ... Recenzo: La mondo konas Bjalistokon danke al Zamenhof
161 ... Novelo | Traduko: La novelo "Esperanto" de Amos Oz en E-vesto – Amri Wandel
162 ... Kalendaro: Niaj eventoj de septembro al decembro
164 ... Video | Konkurso: "Teo kaj Amo" furoris en Ĉinio – Olga Ŝilajeva.
164 ... Legantoj | Reago: Vojo malfermita por Esperanto kiel heredaĵo – Etsuo Miyoshi
165 ... Forpasoj | Oficiala Informilo: Forpasintaj esperantistoj. Oficiala Informilo
166 ... Laste Aperis: La laste aperintaj libroj


Informoj el Esperanto@Brazilo

--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

terça-feira, 7 de julho de 2015

Elsendo de Radio Vatikana

Jesuo, prediko sur la monto

2015-07-05, dim
Komentario: Marko 6:1-6 … Komencighis la vojagho de papo Francisko al Latinameriko; nova tvitera mesagho … Castelgandolfo: por la emerita papo Benedikto la 16a, la granda religia muziko ne povas malaperi; Belgio: nova tragedia kazo de eutanazio; Francio: jura debato pri infanoj naskitaj de anstatauaj patrinoj; Burundio: daure malfacila situacio pro disputo pri la valideco de balotadoj; Vieno: pli intensighis intertraktoj kun Irano pri ghia atoma programo.

2015-07-02, jhau
Arigho de la ekumena movado Renovigho en la Sankta Spirito; nova tvitera mesagho: chesi ruinigi la ghardenon konfiditan al ni … Vatikanurbo: mesagho de la papa konsilio por pashtista agado che migrantoj por la septembra Monda Tago de Turismo – konferenco de NRO-oj: shanghu la planedon, prizorgu la personojn; Grekio: la estonteco de la lando estas ankorau suspendata; Libio: denova ...

​Legu pli ĉe...

Elsendo de Radio Vatikana
http://esperanto.brazilo.org/archives/1400




--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

domingo, 5 de julho de 2015

Duba certeco




​"Neniam estu certa pri io ajn, ĉar la saĝeco komencas kun la dubo"​

"Nunca tenha a certeza de nada, porque a sabedoria começa com dúvida."

(S. Freud)

-- 
​Kontribuo de Kelli (PMA)​


Postado por Blogger no Bildoj Kaj Tekstoj em 7/05/2015 11:16:00 PM

--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko