terça-feira, 29 de novembro de 2011

Antaŭkristnaskaj merkatoj

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Antaŭkristnaskaj merkatoj

antaukristnaskaj_merkatoj.mp3 Listen on Posterous

La kvar semajnoj antaŭ Kristnasko - la Advento - laŭ la origina intenco estu periodo de retiriĝo, de enpensiĝo, de rezigno pri laŭtaj distroj. La kristnaska nokto estas silenta nokto kiel diras mondkonata kanto el la vilaĝo Oberndorf en la lando de Salzburg. Niaj adventaj kantoj priskribas la malvarmon kaj malhelon kaj la sopiron je lumo kaj varmiĝo. La adventa florkrono havas 4 kandelojn kaj je ĉiu el la kvar adventaj dimanĉoj heliĝas plia kandelo. Tiu tuta tradicio konduku nin silentpaŝe al la granda festo de Kristnasko.
Lastan dimanĉon vere komenciĝis la advento kaj ĉie en la lando oni multe entreprenis por instigi la homojn viziti la ejojn kie oni organizas la adventan etoson. Jes, oni vere organizas tion, oni povas jam nomi tion eĉ industrion. Tiu advento ne okazas en preĝejoj sed en plej bona kazo antaŭ ili kaj la etoso certe ne estas silenta sed sufiĉe laŭta. Oni ja ludas adventajn kaj kristnaskajn kantojn, eĉ ofte prezentataj de lokaj ĥoroj, sed la kutima muzika alsonigo estas usondevenaj kanzonoj kiuj trudiĝas en la orelojn.
Sed plej gravas la multaj budoj en kiuj oni vendas ĉiajn etajn akcesoraĵojn, kaj por teni la homojn en la loko oni ofertas varmajn manĝaĵojn kaj precipe trinkaĵojn kiuj enhavas ankaŭ sufiĉe da alkoholo por ankaŭ varmigi la korojn. Tiun vendadon de "punĉo", kiel oni nomas la trinkaĵon, realigas diversaj asocioj, ĉu bonfaraj kiel la rotarianoj, ĉu sportaj aŭ politikaj. Do en tiu merkato estas unuflanke tute komercaj budoj, aliflanke sociaj budoj. Kaj depende de la proporcio de tiuj budoj la karaktero de la merkato estas aŭ tute komerca aŭ socikultura.
Belan kaj trafan ekzemplon de ambaŭ tipoj mi vidis lastan dimanĉon kiam ni promenis laŭlonge de rivero kaj je ambaŭ flankoj de la rivero okazis merkatoj. En unu regis la komercaj budoj kaj aŭdiĝis usondevenaj kanzonoj el la laŭtparolilo kaj en la alia estis preskaŭ nur budoj de lokaj asocioj kaj en la mezo staris granda kripo-aranĝo kun figuroj en plena vivograndeco. Tiu dua merkato okazis antaŭ muziklernejo kaj en la konstruaĵo oni prezentis verajn adventajn kantojn. Ni tamen ne restis tie ĉar pro la belega vetero ni daŭrigis nian promenon laŭlonge de la rivero.
La adventaj merkatoj nun jam okazas en preskaŭ ĉiu iom granda vilaĝo kaj kompreneble des pli en la urboj kie ili servas por altiri aĉetantojn por la enurbaj vendejoj. Mi persone preferas resti hejme aŭ promeni en apudrivera arbaro ol viziti merkatojn. Kaj la adventan etoson ni mem kreas en nia ĥoro dum nia adventa koncerto la 30-an de novembro.
Ĉiukaze necesas entrepreni ion por bone pasigi tiun antaŭkristnaskan tempon kaj la merkatoj kontribuas al tio.

segunda-feira, 28 de novembro de 2011

Modernaj teknologioj por Esperanto



Laste aperis

La plej novaj varoj ricevitaj de la Libroservo de UEA


Modernaj teknologioj por Esperanto, Eseoj, Espero, 2011. Kolekto de kontribuaĵoj prezentitaj dum la Konferenco "Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko", kiu okazis en Modra en novembro 2010. Prezo: 13.50 EUR. Pliaj informoj, reta mendilo: http://katalogo.uea.org?inf=8672



domingo, 27 de novembro de 2011

Homoj sur la tero

Homoj sur la Tero

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo

homoj_sur_tero.mp3 Listen on Posterous

Unu el la plej gravaj verkoj en la originala Esperanta literaturo estas sendube "Homoj sur la Tero", de la sveda stilisto Stellan Engholm (1899-1960). Verkita en la komenco de la 20-a jarcento, ĝi certe kontribuis, kune kun liaj aliaj libroj, al definitiva firmiĝo de nia kulturo. Mi bone memoras, kiam mi legis ĝin unuafoje, antaŭ multaj jaroj – mi estis ravita! Tial, mi forte rekomendas, ke ĉiu serioza Esperantisto, interesita kapti la esencon de nia lingvo, nepre legu kaj relegu ĝin, ne nur pro la belega, poezieca enhavo, sed ankaŭ pro la mirinde eleganta, esprimriĉa stilo. Temas simple pri la vivo de ordinaraj homoj, kiuj pasadas sur nia tero, generacio post generacio, tiel ke la ĉefa figuro en la verko estas la tero mem.

Ĉi tiuj pensoj venis en mian kapon, kiam mi legis la raporton pri monda loĝantaro, publikigitan en la interreta portalo de U.N.. Ĝi estas tre pensiga artikolo. La unua cifero, kiu vekis la atenton de la tuta mondo kaj ĉie fariĝis temo por komentoj, estas, ke la homaro atingis la rimarkindan kvanton de 7 miliardoj da teranoj. Antaŭ kelkaj jardekoj, tiu estus teruriga nombro, ĉar tiam estis modaj iuj profetaĵoj, ke la Tero baldaŭ suferos troloĝatecon. Nuntempe, tia profetaĵo fariĝis ekstermoda kaj jam neniun timigas. Male, oni eĉ iomete festas tiun fakton, ke kreskas la homaro pro tio, ke malpli da infanoj mortas en siaj unuaj vivmonatoj, kaj maljunuloj vivas pli kaj pli longe. Celebrinda progreso!

Tamen, aliaj ciferoj kaŭzas profundan malĝojon. Ĉirkaŭ unu miliardo da homoj suferas plej akran mizeron kaj malsaton, precipe (sed ne nur!) en Afriko kaj Azio. Kaj kroma signifa kvanto da homoj vivas en preskaŭ same senhavaj kondiĉoj. Resume, el ĉiu grupo de 5 teranoj, unu vivas mizere aŭ tre malriĉe. Alia tragika cifero: unu miliardo da plenkreskaj homoj estas analfabetoj, do enfermitaj en senŝanca socia kaĝo. Aliflanke, aliaj studoj montras, ke se kelkaj centoj el la plej riĉaj homoj en la mondo donacus duonon de sia mono, malsato malaperus ĉie!

Kion pensi pri tiaj ciferoj? La problemo pri grandaj tutmondaj kalkuloj estas, ke se simpla leganto ilin trarigardas, li sentas sin tute senpova rilate al tiaj problemoj. Tamen, ĉiu homo estas ero de granda familio, kaj ĉiu el ni partete respondecas pri la tuto. Ne eblas ignori aliulan mizeron, ĉar ni ĉiuj estas egale... "homoj sur la tero".

TEJO-aktuale, numero 291, 2011-11-25

tejo aktuale
Numero 291, 2011-11-25


La plej freŝaj informoj pri la Tutmonda Junulara Esperanto-Movado

En la numero:


SINPREZENTO DE PROGRAMISTO DE PS 2.0-RETEJO

Saluton, karaj!

Mia nomo estas Daniel Bebelacqua, el Urugvajo. Eble kelkaj el vi jam konas min kiel kunrespondeculon pri Radio Aktiva, kaj ekde aprilo/majo de 2010 mi respondecas pri modifoj kaj aldonoj en la retejon de Pasporta Servo. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1269


PROFILMODIFADO ĈE PASPORTA SERVO REEBLIGITA!

Dum ni solvas la problemon en la servilo, kiu ne permesas modifi la profilon, la retejo estis transpasita al portema servilo.

De nun eblas modifi la propran profilon kiel vi faris antaŭe.

Kiam vi eniros la adreson http://pasportaservo.org vi rimarkos avertmesaĝon pri redirektado al alia adreso (http://pasportaservo.danyuy.com). Ne zorgu. Tiu estas la adreso de PS en la nova servilo. Se post 5 sekundoj vi ne estos redirektita al tiu adreso, klaku sur la ligilo, kiu aperos en la paĝo.

Se vi spertas iun ajn problemon, ne dubu kontakti nin per la kontakt-formularo aŭ skribu al la retpoŝtadreso: info (ĉe) pasportaservo.org

[ESPERANTISTOJ] ESPERANTISTOJ EN LA EŬROPA PARLAMENTO

La 8-an de septembro ni, junaj esperantistoj, el pluraj landoj de la mondo alvenis al Bruselo, Belgio. La trajna vojaĝo tien estis sufiĉe longa kaj laciga por la plejmulto de ni, sed tamen indis iri. Sed fakte por kio ni veturis tien?

Tie okazis la duan fojon la Volontula Vilaĝo sur la placo antaŭ la Eŭropa Parlamento. Partoprenis tiun aranĝon delegitoj de eŭropaj junularaj organizoj, inter kies taskoj aperas ankaŭ volontulado/volontuligado. Ankaŭ TEJO estas tia organizo, tial ĝi ne povis manki. Legu pli: http://www.tejo.org/eo/node/1262

APERO ĈE VINILKOSMO DE "DUOPE" DE KAJTO KAJ LA KUBAJ AMINDAJ

Ekde oktobro la diskoj aĉeteblas en la retejo de Vinilkosmo. http://www.vinilkosmo.com

[ESPERANTISTOJ] ĈU VI KONAS LA MOVADON PRI "FREE HUGS" (SENPAGAJ BRAKUMOJ)?

Temas pri publika aktivado ofertante brakumojn al ĉiu ajn kiu volas, por ke ŝli sentu sin pli bone - sen ajna rekompenco aŭ atendo. Ni starigos tian oferton dum la venonta JES. Devas esti klare ĉu iu partoprenas aŭ ne, pro tio oni foje uzas ŝildon - sed nun pli facilas: portu esperantlingvan ĉemizon aŭ t-ĉemizon kaj homoj ekscios pri la oferto kien ajn vi vagadas. http://brakumoj.spreadshirt.fr/

[ESPERANTO] SUBTENA KAMPANJO AL VINILKOSMO PER MENDADO DE SAVITAJ DISKOJ

Rigardu kaj aĉetu. Subtenu Vinilkosmon: http://www.ipernity.com/blog/39007/349653 aŭ ĉe http://www.facebook.com/event.php?eid=185070594900431

[BAVELETO] RE: (ESPER-GERMAN) 1A ESPERANTISTA MIGRADO AŬTUNA KUN VIDEOFILMO EN LA RETO

(Novaĵoj de GEA)

La 1a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA) arigis 22 partoprenantojn el Svislando, Francujo kaj Germanujo, inter la 2a ĝis la 7a de oktobro 2011 ĉe Rejno. Gaja etoso regis inter la pliaĝuloj, kiuj estis la ĉefa celgrupo de tiu nova aranĝo de Germana Esperanto-Asocio (GEA).

Post sufiĉe streĉa marŝado kaj grimpado, vespere dorlotis la komforta hotelo, kaj ekde la dua tago la kelnero jam fervore lernis Esperanton. La grupo i.a. vizitis la "Kaiserpfalz", fama dogana fortikaĵeto sur Rejn-insulo antaŭ Kaub, kie haveblis dupaĝa gvidilo ankaŭ en Esperanto.

Sur la fama roko Loreley la grupo prezentis la internaci-lingvan version de la samtitola poemo de Heinrich Heine. Oni povas vidi videofilmon sub http://www.youtube.com/watch?v=JdH07MzPJ3A

La ĉeforganizanto Wolfgang Bohr anoncis la 2an EMAn por la venonta jaro, aŭ denove apud Rejno, aŭ apud Mozelo. Maksimuma nombro de partoprenontoj estu 30 por konservi la amikaran etoson.

Informis: Rudolf Fischer

28A PRINTEMPA SEMAJNO INTERNACIA (PSI), 2A ĜIS 9A DE APRILO EN BONN, GERMANIO

Ni invitas vin de la 2a ĝis la 9a de aprilo 2012 al la 28a Printempa Semajno Internacia (PSI). Ĉifoje ĝi okazos en la klerigejo domo Venusberg en Bonn. Kiel ĉiujare ni planas diversspecan programon kun prelegoj, ekskursoj kaj diversaj kursoj. Infanoj kaj junuloj havas kiel kutime sian propran programon. Kaj kompreneble la paska leporo vizitos nin! Legu pli: http://esperanto.de/psi

LA ESPERANTA GAZETEJO

Gazetejo.org kunigas informojn pri esperantaj gazetoj. Ĝi ebligas uzantojn ĝui plej diversajn esperantajn gazetojn kaj estas ankaŭ ilo por gazet-redaktistoj kaj verkistoj reklami pri siaj gazetoj kaj profitigi sian gravan kaj laŭdendan laboron al la tuta esperantistaro. Esploru ĝin: http://gazetejo.org

VENONTAJ RENKONTIĜOJ

[DEJ] PSKK en Belgio, 25a ĝis la 27-a de novembro http://www.fleja.be

Komune festi la Novan Jaron: 10-a Novjara Renkontiĝo kaj 3-a Novjara Internacia Semajno, Bitburg/Germanio, de la 27-a de decembro 2011 ĝis la 3-a de januaro 2012 http://www.esperantoland.org/nr

28-a Internacia Festivalo - en Xanten - internacia etoso - renoma aranĝo - alloga programo, 27.12.2011 ĝis 3.1.2012, Germanio http://www.internacia-festivalo.de

JES: 27a de decembro 2011 ĝis 1a de januaro 2012, Gdansk, Pollando http://jes.pej.pl/

Jarfina Festo+Silvestra Festeno == 27.dec-02.jan.2012 == en franca E-kastelo Greziljono http://gresillon.org/jarfino

2012

NOVA - Novjara Aranĝo de BEJO (Brazila Esperantista Junulara Organizo) inter la 11-a kaj la 15-a de januaro 2012, Formiga, subŝtato Minas-Ĝerajso, Brazilo http://novjaraaranĝo.wordpress.com

32-a BEJK, Brazila Esperantista Junulara Kongreso, inter la 15-a kaj la 19-a de januaro 2012, Taguatinga, Brazilo http://www.bejo.esperanto.org.br/

70a Regiona Staĝo de Esperanto, 23 / 24 / 25-an de marto 2012, LA PETITE PIERRE, Francio http://esperanto.alsacelorraine.perso.neuf.fr

IJF - Internacia Junulara Festivalo 2012, 4a de aprilo ĝis 10a de aprilo 2012, Cattolica, Italio http://iej.esperanto.it/ijf/2012

Krokodila Renkontiĝo, 27-a de aprilo ĝis la 1-a de majo 2012, Arrout, suda Francio / Okcitanio http://krokodila2012.wordpress.com/krokodila2012 ĉe gmail.com

9-a kongreso de EEU 2012, 16a ĝis 20a de julio 2012, Galivo, Irlando http://eeu-kongreso.webnode.com/

Hanoja UK de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012 http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=413#2

IJK 2012, 5a ĝis 12a de aŭgusto 2012 en Nara, Japanio http://www.tejo.org/ijk

79a Kongreso de Esperanto 18a ĝis 25a de aŭgusto 2012, Mazaradelvalo, Sicilujo, Italujo http://kongreso.esperanto.it/

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu

KOLOFONO

TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.

TEJO-aktuale estas senpage abonebla, aperas 2-semajnritme kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus paperaj revuoj. Por publikigi vian anoncon retmesaĝu al tejo-aktuale ĉe tejo.org .

Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale: http://www.tejo.org/ta

Redaktorino: Julia NOE, Germanio, tejo-aktuale ĉe tejo.org

Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), http://www.tejo.org

Limdatoj por kontribuoj: dimanĉo antaŭ la apero

Retpoŝta abono: http://www.uea.org/retlistoj

Ljubljano

Ljubljano

ljubljano.mp3 Listen on Posterous

Ljubljano (slovene Ljubljana, kaj antaŭe ankaŭ konata sub la germana nomo Laibach) estas de 20 jaroj la ĉefurbo de la sendependa Slovenio. La urba areo havas 310.000 loĝantojn (2003) kaj situas ĉe la rivero Ljubljanica.
Slovenio, la malgranda lando inter Adriatiko, Alpoj kaj Kroatio, ĉi-jare festas jubileon: De 20 jaroj Slovenio estas propra ŝtato. Dum jarcentoj ĝi apartenis al la regno de la Habsburga dinastio, de 1918 ĝi estis parto de Jugoslavio. La 25-an de junio 1991 Slovenio deklaris sian sendependecon.
Kiu volas konatiĝi kun la lando devas viziti la urbon kiu situas en ĝia centro. Kaj kiu promenas tra la stratoj de Ljubljano, rapide eksentas ke la jugoslaviaj jaroj ŝajne sen postsignoj preterpasis: Ĉi tie estas pli da antikva Aŭstrio ol balkano, pli da "dolĉa vivo" ol socialismo.
Ljubljana ne estas granda, sed certe multflanka. La malnova urbo enhavas konstruaĵojn el multaj periodoj, kiel la Renesanco kaj la Klasikismo, sed ankaŭ troveblas multaj modernaj konstruaĵoj. La plej konataj konstruaĵoj estas la tri pontoj kaj la kastelo "Ljubljanski Grad". En la urbopartoj ĉirkaŭ la urbocentro ofte troviĝas konstruaĵoj el la komunista periodo. Multaj konstruaĵoj en la urbo estas formplanitaj de la slovena arkitekto Jože Plečnik, kiu emfaze premis sian stampon sur la urbon. Konstruaĵoj kiel la universitata biblioteko, diversaj kirkoj kaj la stadiono de Ljubljana estas de li formplanitaj, samkiel la vendoplaco, la tri pontoj kaj la tombejo.
Ljubljana havas propran flughavenon: Ljubljana Brnik. La aŭtobusa kompanio LPP ekspluatas interligojn inter la urbocentro kaj la urbopartoj kaj vilaĝoj ĉirkaŭ Ljubljana. La urbo ankaŭ estas haltejo de internaciaj fervojlinioj el Munkeno kaj Venecio .
Dum la tempo de la romia hegemonio, de la 1-a jarcento antaŭ Kristo ĝis la 5-a jarcento post Kristo, oni nomis la kolonion, sur la loko de la hodiaŭa Ljubljana, 'Emona'.
Poste Emona diversfoje estis invadita de inter aliaj la barbaroj kaj en 452 post Kristo finfine estis detruita de la Hunoj sub gvido de Atilo. La slavoj eksetlis en tiu ĉi areo en la komenco de la 6-a jarcento post Kristo. Pri tiu slava koloniigo ne multo estas konata, sed la malnovaj slavaj tomboj, kiuj estis trovitaj en diversaj partoj de Ljubljana, konfirmas la iom-post-ioman disvolviĝon de la setlado. La unua feŭda superrego estis ĉirkaŭ la jaro 1 kaj Ljubljana fariĝis la centro de ĝi.

Le Monde diplomatique en Esperanto

Reta eldono de 
Novembro 2011

Por kompreni la mondon en Esperanto:

En la Tunisio de 1956 , jam konstituciiga asembleo


La ses lastaj artikoloj publikigitaj en Le Monde diplomatique en Esperanto temas pri ses apartaj regionoj de la mondo. Redaktitaj de altnivelaj ĵurnalistoj, ili ne supraĵe sed funde traktas ĉiujn temojn, pri kiuj ili fakas. Laŭ kontrakto kun la franca revuo "Le monde diplomatique" en la esperanta reta eldono estas senpage alirebla de ĉiuj, tiel propoonante al esperantistoj de la tuta mondo tre altnivelajn ekonomi-politikajn kaj priekologiajn legaĵojn. Legantoj povas esprimi sian opinion pere de la forumoj, sube de ĉiu artikolo.
J.-M. Cash

Pri nia vojo

pri_nia_vojo.mp3 Listen on Posterous

Zamenhof verkis la poemon "La Vojo" dum la komenca periodo de la disvastigado kaj envivigo de Esperanto. Tiu periodo de "densa mallumo" el kiu nin konduku la stelo estas jam delonge pasinta. Do tiu parto de la instruo de Zamenhof ne plu estas aplikebla.
Ĉu "cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, ni semas kaj semas konstante" ankoraŭ validas? Ŝajnas al mi ke precipe en la E-asocioj oni sekvas ankoraŭ tiun instruon pro manko de koncepto. La rezulto de tia "agado" estas mizera. Ĝi produktas ĉefe "eternajn komencantojn". En la lokaj E-kluboj plej ofte Esperanto nur vegetas, ofte estas nur preteksto por kunestadi en kluba etoso. Mankas tie la defio vere lerni la lingvon por apliki ĝin.
Sed Zamenhof skribis ankaŭ pri "guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan". Tiu instruo ŝajnas al mi trafa por la hodiaŭa tempo. Ni esperantistoj kiuj deziras disvastigi la lingvon - kaj ne nur la ideon pri ĝi - estas ege malmultaj homoj, eble manpleno, eble iom pli. Do ni ne havas la forton inundi la mondon per Esperanto, ni nur povas prezenti la vivantan lingvon en kvanto de gutoj.
Ni tamen povas atingi ion per konstanta agado. Bonŝance ni hodiaŭ havas la interreton kaj per ĝi eblas porti ĉion kion ni verkas kaj produktas al ĉiu angulo de la mondo kaj ni povas konservi niajn verkojn dum longa tempo en la reto. Kio povas esti tiu malgranda guto kiu kapablas "trabori monton granitan"? Tiuj gutoj estas etaj porcioj da Esperanto. "Konstante" en la konkreta kazo signifas "ĉiutage".
Por altiri homojn al la aŭskultado de paroladoj en Esperanto, necesas kapti ilian intereson. Nur unu temo ne sufiĉus. Ni bezonas vastegan gamon da temoj. Ju pli da homoj partoprenas en tia agado, des pli da intereso eblas veki kaj tiel altiri interesulojn al Esperanto. Inteligentaj homoj ne bezonas iri tiun ŝtonan vojon de E-kurso. Ili povas rekte aŭskulti kaj kompreni se la koncerna temo estas interesa por ili. La lingvon kun la reguloj ili povas lerni poste per memstudado.
La sinsekvo - de unue informado, due instruado kaj nur trie aplikado de Esperanto - sonas logika, sed estas erara. Por veki la intereson de homoj decidas konkretaj praktikaj ekzemploj de la lingvo, ne iuj ĝeneralaj ideoj. En la interreto eblas prezenti multajn praktikajn ekzemplojn kaj tiucele funkcias la Esperanta Retradio. Jen vojo kiun Zamenhof montris en sia poemo.
Embedded media -- click here to see it.

Nova super-antibiotiko

superantibiotiko.mp3 Listen on Posterous

Teamo de esploristoj en Graz disvolvis super-antibiotikon. La nova efik-substanco havas la avantaĝon ke la danĝeraj ĝermoj ne povas fariĝi rezistivaj kontraŭ ĝi. La antibiotiko povus esti aĉetebla en la apotekoj post 7 jaroj.
De 10 jaroj la teamo de la graca instituto por biofiziko kaj nanosistemesplorado de la Aŭstra Akademio de Sciencoj esploradas pri la nova super-antibiotiko el modifitaj peptidoj. Intertempe la esploristoj jam eltrovis efik-substancon kaj jam patentigis ĝin en Usono.
La nova super-antibiotiko, kiu baziĝas sur kontraŭmibrobaj peptidoj, efikas tute malsimile ol ĉiuj tradiciaj antibiotikoj. Ili trovis efik-substancon kiu batas truojn en la bakteriojn, kvazaŭ oni faras truon per martelo en muron, kaj per tio la bakterioj detruiĝas tre rapide. Ili ne povas defendi sin kontraŭ tio.
Tradiciaj antibiotikoj laboras kiel ŝlosilo kiu perfekte enmetiĝas en la ŝlosilan truon. Se la bakterioj modifiĝas, tiu ŝlosilo ne plu taŭgas kaj la antibiotiko ne plu povas efiki. Tiel ekestas rezistivoj.
Tio ne povas okazi pri la nova efik-substanco. Oni kopiis la naturon, elirante el proteino de la patrina lakto, la laktoferino, pri kiu oni sciis ke ĝi havas anibiotikajn ecojn. La esploristoj prenis tiun parton, kiu estas respondeca por tio, kaj esence plisimpligis kaj malgrandigis ĝin por atingi specifan efikon.
Per la kuplado de grasacido al la peptido ne nur plialtiĝas la efikeco ĉe la detruo de la bakteria membrano, sed ankaŭ ekstreme altiĝas la ligo al toksikaj frakaseroj de la bakterioj (endotoksinoj). La nova efik-substanco per tiu duopa mekanismo povas kaj detrui la ĉelmembranojn de bakterioj, kiuj jam estas rezistivaj kontraŭ antibiotikoj, kaj povas protekti kontraŭ sepsaj komplikoj.
Necesas nun ankoraŭ antaŭklinikaj kaj klinikaj studoj. Se ĉio bone progresos kiel ĝis nun, la nova super-antibiotiko povus esti havebla kiel medikamento post 7 jaroj.