quarta-feira, 29 de fevereiro de 2012

Kune ni estas fortaj


kune_fortaj.mp3Listen on Posterous

Kiam antaŭ unu jaro mi komencis aŭdigi sonartikolojn mi estis tute sola. Sed bonŝance post iom da tempo aldoniĝis tri fervoraj kunlaborantoj sen kiuj la sukceso de la Esperanta Retradio ne estus imagebla. Ili pliriĉigas laŭ voĉoj kaj laŭ enhavoj la programojn kaj donas al la entrepreno internacian, eĉ transkontinentan karakteron.

Jen do estas bela okazo aŭdi iliajn komentojn pri ilia kunlaboro en la Esperanta Retradio. Laŭ la sinsekvo de ilia unuafoja apero parolas:

- Paŭlo Sérgio Viana el Brazilo
- Andreo Bach el Pollando
- Gian Piero Savio el Israelo

Mi dankas al ili pro ilia fidela kunlaboro kiun ili plenumas kun granda entuziasmo. Kun ili la Esperanta Retradio povas daŭrigi la sukcesan agadon por kreskanta tutmonda aŭskultantaro.

Paŭlo Sergio Viana:

Impona cifero - unu jaro!

La Esperanta RetRadio kompletigas unu jaron! Jen bela venko!

Mi havas la honoron iomete kontribui por ĝi, kaj mi ne povas ne laŭdegi ĝian iniciatinton, Anton Oberndorfer. Li faras bonegan laboron kaj prezentas modernan komprenon pri la nuntempa Esperantomovado. Simple: Esperantistoj devas paroli Esperanton, kaj la Esperanta RetRadio proponas helpon.

Li trovis tre simplan kaj efikan helpilon. Per la sonartikoloj, Esperantistoj povas aŭskulti kaj legi nelongajn tekstojn pri plej diversaj temoj de la ĉiutaga vivo. Foje oni ilustras la podkastojn per fotoj kaj filmetoj. Kontribuas homoj el diversaj landoj, do la aŭskultantoj povas depreni internaciecan parolmanieron.

Kaj la afero glate funkcias, danke al la serioza, konstanta prizorgado de Anton, kiu mem pretigas plej multajn artikolojn. Li havas mirindan kapablon trovi ĉiutage interesajn temojn kaj prezenti ilin per simpla kaj eleganta stilo kaj elparolo.

Mi pensas, ke 365 sonartikoloj en unu jaro estas impona cifero. La Esperanta komunumo, interesata pri moderna uzado de nia lingvo, dankas la belan laboron de Anton Oberndorfer!

Andreo Bach el Gdynia en Pollando:

Karaj geaŭskultantoj kaj legantoj de la Esperanta RetRadio!

Antaŭ pli ol duonjaro, mi ricevis de Anton la inviton produkti miajn proprajn sonartikolojn. La propono estis por mi siaspeca distingo. Ĝi estis samtempe kelka defio, ĉar mi ricevis la eblon uzadi Esperanton mondskale propravoĉe. Tiel do mi kuraĝis komenci.

La produktado de sonmaterialoj tuj fariĝis por mi tre kontentiga afero, ĉar preparante ilin mi havas sufiĉe multe da tempo por libere elekti temojn kaj laŭvole prilabori ĉion. Mi traktas la okupon kiel agrablan lernadon kaj praktikadon. Mi estas en la konstanta kontakto kun Anton, kiu estas plurfaka spertulo. Li ĉiam estas preta dediĉi al mi sian tempon, kvankam ni ambaŭ neniam pli frue konis unu la alian. Mi dankas lin pro tio.

Mi volus ankaŭ dankodiri al ĉiuj tiuj esperantistoj, kies Esperante ellaboritajn voĉojn mi havis la okazon iam ajn aŭdi. Aŭskultante pli frue ĉefe la Polan Radion (nun - Pola RetRadio en Esperanto), kie mi aŭdis la internacian lingvon en la plenumo de poloj kaj multaj alinacianoj, mi multe gajnis. Kiel grava estas la sperto de la parolata lingvo, precipe tiam, kiam ĝi estas prononcata laŭ la premisoj de ĝia kreinto. Ĉiam aparte ĝojigis min la fakto, ke kiam oni obeas ĉiujn prononcregulojn de la lingvo, ne estas facile rekoni la naciecon de tia parolanto. Tio ĉi ĝuste laŭ mi pruvas, ke ekzistas iu modela elparolo, al kiu ĉiu adepto de la internacia lingvo devus aspiri. Tiucele servas diversaj E-disaŭdigoj, kies regula aŭskultado estas granda helpilo ellabori liberan parolstilon.

Kaj pro la Datreveno de la reapero de la Esperanta RetRadio de Anton Oberndorfer mi varmkore deziras al ĝia lanĉinto, al la kunredaktantoj kaj al ĉiuj geaŭskultantoj-legantoj ĉiam pli modelajn kaj ĉiam pli riĉajn enhave kaj voĉe, interesajn sonartikolojn!

Gian Piero Savio el Israelo:

Okaze de la unua datreveno de la reaperinta Esperanta Retradio

Kiel la plej freŝdata kunlaboranto de la entrepreno de Anton Oberndorfer, mi gratulas lin kaj la du aliajn elstarajn samideanojn, kiuj konstituas la skipon, kies mi fariĝis fiera membro.

Mi deziras ĉi tie substreki la vortojn de Anton: "Restas tamen deziroj: Mi estus tre feliĉa trovi pluajn kontribuantojn kaj estus bele aŭdi aŭ legi iun laŭdan vorton de movadaj gravuloj."

Aparte mi deziras stimuli samideanojn al kunlaborado. Por tion fari, mi elektis kelkajn proverbojn el la Zamenhofa Proverbaro, kiuj ŝajnas al mi taŭgaj tiucele kaj iamaniere rilatas al la nova esperanta paradigmo de Anton:

- Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan.

- Ne en unu tago elkreskis Kartago.

- Faru hodiaŭ, kion vi povas, - morgaŭ vi eble okazon ne trovos.

- Ne ekzistas honoro sen laboro.

- Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras.

Kaj permesu al mi aldoni mian kvazaŭ Zamenhofan proverbon:

"Bovino, bovino, ĝis la sukcesa fino!".

Ĝi baziĝas sur tre malnova israela kamparana dirmaniero, kiu klarigas kiel eĉ tre malmultaj melkistoj povas zorgi pri grandega melkenda grego.
_______________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


terça-feira, 28 de fevereiro de 2012

Unu jaro pruvas multe


jaro_pruvas.mp3Listen on Posterous

Hodiaŭ estas tago por esti kontenta. Antaŭ precize unu jaro la Esperanta Retradio komencis sian duan vivon kiel memstara sendependa ĉiutaga elsendanto de paroladoj en Esperanto. En la jaroj 1998 ĝis 2006 ĝi reaŭdigis elsendojn de Pola Radio. Komence Pola Radio ja ne uzis la interreton kiel elsendan platformon kaj do pere de la Esperanta Retradio Pola Radio atingis ne nur eŭropajn geaŭskultantojn persatelite sed ankaŭ en aliaj kontinentoj per la interreto, precipe en norda Ameriko kaj en Japanio. Tiu tasko malaperis kiam Pola Radio mem disaŭdigis siajn elsendojn ankaŭ pere de la interreto. Komence de la jaro 2006 mi decidis ĉesigi tiun agadon pro mankanta bezono.

Sed kiam pasintjare la elsendoj de Pola Radio definitive ĉesis mi decidis mem entrepreni ion kaj reaktivigis la Esperantan Retradion. La privata "Pola Retradio en Esperanto" komencis elsendi nur post mia retradio kaj nun ambaŭ funkcias paralele kun tute malsamaj konceptoj. Evidente la koncepto de la Esperanta Retradio estas tre sukcesa. Dum la Pola Retradio disponas pri kunlaborantoj en unu loko, nome en Varsovio, en mia kazo la kontribuoj al la programoj venas de kunlaborantoj el pluraj kontinentoj. Kvankam mi estas aŭstro kaj ankaŭ multaj temoj venas el Aŭstrio, la Esperanta Retradio ne estas esence aŭstra, sed tute klare internacia, eĉ transkontinenta. La temaro estas tre larĝa. Necesas ja alparoli homojn kiuj havas plej diversajn interesojn. Tamen ĉiuj temoj havas komunan trajton: Ili prezentu optimisman vidon de la mondo kaj krome mi volas ankaŭ montri pozitivajn perspektivojn por la evoluo de Esperanto en la mondo.

Mia celo estas ke la penso pri Esperanto veku agrablajn sentojn. Kaj mi estas tre feliĉa ke miaj kunlaborantoj entuziasme transprenis tiun ideon. La kunlaboro funkcias en plena harmonio kaj tiel pruviĝas ke la komuna laboro por kaj en Esperanto estas forta ligilo. Ni laboras por komuna afero kaj celo, nome krei ĝojon per la aplikado de Esperanto je alta nivelo. La reagoj de la geaŭskultantoj konfirmas ke tio estas la ĝusta vojo.

Pri kio mi estas aparte kontenta estas la ekonomia flanko de la afero. La Esperanta Retradio ne havas financajn problemojn, ĉar ne estas iuj kalkuleblaj kostoj kaj tial ne necesas iel kolekti monon. Tamen ĉiutage aperas nova elsendaĵo, tio estas ĝis hodiaŭ 365 sonartikoloj. La geaŭskultantoj povas aŭdi bonan kaj belan lingvon. La lingva nivelo konstante kreskas ĉe ĉiuj. Kaj kreskas la aŭskultantaro. Se komence unu sonartikolo atingis 400 ĝis 500 alklakojn, nun jam tiu nombro kreskis al 1300 ĝis 1700 alklakoj.

Do ĉio montras ke eblas esti kontenta pri la evoluo de la Esperanta Retradio. Restas tamen deziroj: Mi estus tre feliĉa trovi pluajn kontribuantojn kaj estus bele aŭdi aŭ legi iun laŭdan vorton de movadaj gravuloj. Tiu ĉi jubileo estas bona okazo por tio.
_________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


segunda-feira, 27 de fevereiro de 2012

Laŭdo de la revoj

Wisława Szymborska


laudo_revoj.mp3Listen on Posterous

Legi poezion estas ne neglekti sin mem, estas priatento, kuracado. Estas emi al plua aŭskultado; estas ensorbi vortojn de ludo kaj malstreĉiĝo, de engaĝiĝo kaj kuntreniĝo, de pasio kaj meditado; estas lerne alpreni tute novan rigardon sur la mondo.

Ŝajnas iomete strange pensi, ke ĝuste en la nunaj, tiom alienaj, tempoj, oni bezonu poetinon kiel Wisława Szymborska [visŭava ŝimborska] kaj ŝiajn versojn.

Tiu ĉi fama pola poetino, Nobel-premiita pri literaturo en la jaro 1996, forpasis, 88-jara-aĝa, la 1-an de februaro en sia domo en Krakovo post longa malsano.

Szymborska persone spertis kruelan militon kaj du totalismajn sistemojn, tamen ne elektis silenton. Tuj post la fino de la dua mondmilito ŝi renkontiĝis kun la fama pola poeto Czesław Miłosz [ĉesŭaf miŭoŝ], poste Nobel-premiita pri literaturo en la jaro 1980, kiu profunde influis ŝian poetikon.

Ĝuste pri ĝi Miłosz diris: "Szymborska gajigas, ĉar ŝi estas tiom sprita kaj ĝojas verkante tiklajn poemetojn surbaze de komuna tradicio (kiam, ekzemple, ŝi skribas pri virinoj de Rubens kaj baroko). Naturo ŝin dotis per tiom da sento pri komikeco, ke ŝi konscie endanĝeriĝas estigante magiajn artifikojn je la limo inter poezio kaj eseo".

Fakte legado de ŝiaj poemoj vere povas esti savankro en despero kaj gisto por ĝojo. Kial? Ĉar ŝiaj poezioj estas nekredeble simplaj: ŝi eĉ tre malofte uzas kutimajn metaforojn.

Tiu, kiu neniam legis poeziojn kaj opinias, ke li ne ŝatas ilin, sentos sin komforte tralegante ŝiajn versojn. Temas pri poetino, kiu renaskas la vortojn, rekonstruas ilin. Oni renkontas en ŝiaj versoj konatajn vortojn, jam spertitajn sensaciojn, milfoje rigarditajn mediojn. Tamen, ŝiaj poezioj kapablas malfermi universon.

Wisława Szymborska, en sia parolado dum la ceremonio de Nobelpremio, diris: "Embarasas esti poeto; oni ja preferas sin difini verkisto aŭ profesoro aŭ ĵurnalisto. Esence poezio estas iom embarasa, iamaniere kiel perversio". Poste, en la konkluda parto de sia parolado ŝi konfesis: "Mi neniam sukcesis doni respondojn. En miaj poezioj mi klopodas deklinacii milmaniere "Mi ne scias!", tio estas mia itinero; se vi ja diras "Mi scias" vi alproksimiĝas al la fino de via pluiro".

Tiu ĉi poetino, sendube gaja sed timida, dum intervjuo diris: "Ĝenerale mi aperas kiel leĝera virino, ema al ridado kaj ludo, ĉar mi ĉiam gardis por mi mem la malgajon kaj neniam rimarkigis ĝin, tial al aliuloj ŝajnas, ke la vivo pasis super mia kapo kiel papilio".

Ŝiaj prikonsideroj pri amo estas fortegaj. Amo estas la plej kompleksa afero ekzistanta en poezio: vorto milfoje prononcita kaj verŝajne la plej antaŭvidita eluziĝinta temo pri homaj travivaĵoj. Por Szymborska priskribi ekzisto de feliĉa amo estis vera defio.

Ege facile estas rakonti malfeliĉan amon. Literaturo kaj arto estas plenplenaj per malfeliĉa amo. Sed feliĉa amo, kiu kapablas zorgi pri si mem, tiu ĉi estas la plej malfacila afero por rakonti.

Szymborska verkis, miaopinie, la plej belan verson pri amo iam ajn verkitan. Kaptinte ties signifon, oni plene perceptas, ke temas pri la maksimuma sintezo, en ĉiuj ĝiaj nuancoj, de tio, kion oni dezirus diri al persono amata. Temas pri la fina verso de la tre fama poezio titolita "Ĉiu kazo" kaj tiel ĝi tekstas:

"Aŭdu, kiel forte batas en mi via koro".

Mirinde, des pli per tiel simplaj vortoj!
______________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


domingo, 26 de fevereiro de 2012

Radioelsendo el Erfurt (Germanio)



---------- Forwarded message ----------
From: erfurteo <erfurteo@yahoo.com>
Date: 2012/2/26
Subject: [ VEKI ] Radioelsendo el Erfurt (Germanio)
To: veki@yahoogroups.com

Karaj samideanoj,

mi invitas vin elkore sekvi nian trian RADIOELSENDON EN ESPERANTO sur la ondoj de la radiostacio Radio F.R.E.I. en Erfurto (Germanio). Ni disaudigas chiun unuan dimanchon de monato je la horo 9-a vespere (lau centreuropa tempo).
La sekvonta elsendo estos en la 4-a de marto inter la horoj 21-22.

Jen la programo:
* Lokaj novajhoj el la erfurta regiono (kun mallonga resumo en la germana).
* Leterkesto de la geauskultantoj: en esperanto kaj en la germana (depende de la adresinto). Tie oni ne nur respondas al la leteroj, sed ankau pridiskutas la rolon de Esperanto kaj klarigos pri tiu temo.
* Rubriko "Thuringiensia" (ekz. pri vidindajhoj, historiaj aferoj, personoj interesaj, elstaraj eventoj)
* Lingvokurso por komencantoj (lau la libro "Mia serurtruo" de Josef Schiffer)

Nia programo rekte auskulteblas per interreto sub <www.radio-frei.de/player/flash/flplayer.html>. Poste la elsendo elshuteblos tekste kaj aude.

Pliaj informoj pri la radiostacio disponeblas che: <eo.wikipedia.org/wiki/Radio_F.R.E.I.>
Bv. adresi viajn leterojn al la EO-redakcio: Esperanto@radio-frei.de

Afable,
Bernhard Schwaiger
(Respondanto de la EO-elsendo)

Tradukilo de Google akcelas Esperanton


tradukilo_google.mp3Listen on Posterous

Antaŭ kelkaj tagoj Boris Kolker aperigis en la uzreta forumo Soc.culture.esperanto informon pri la reta tradukilo de Google. Oni povas tie aŭ meti tekston en tekstkeston aŭ entajpi la adreson de retpaĝo kaj oni indikas pri kiu fontolingvo temas kaj al kiu lingvo la tradukilo traduku la tekston. La novaĵo estas ke inter 64 elekteblaj lingvoj nun troviĝas ankaŭ Esperanto. La tradukilo funkcias en ambaŭ direktoj: Eblas traduki tekston el Esperanto al unu el la ceteraj 63 lingvoj aŭ el unu el tiuj lingvoj al Esperanto.

Mi tuj testis la tradukilon kaj konstatis ke ĝi faras jam surprize bonajn tradukojn, precipe al Esperanto. Tio kompreneble ege ĝojigas min ĉar tiel estas pli facile verki sonartikolojn surbaze de artikoloj en ajna lingvo. Ekzemple nun mi prenas germanlingvajn artikolojn kiel bazon, ĉar traduki el la germana estas por mi relative facile. Sed traduki el alia lingvo al Esperanto por mi kiel germanlingvano estas sufiĉe peza tasko, se entute eble. Kaj ankaŭ por la nunaj kaj estontaj kunlaborantoj de la Esperanta Retradio la afero plifaciliĝos. Ankaŭ ili nun disponas pri pli vastaj eblecoj ĉerpi informojn el la reto por verki artikolon.

La tradukilo de Google ankaŭ estas grava paŝo antaŭen por nia afero: Montriĝas ke en la skriba sfero pontolingvo kiel Esperanto estas malpli bezonata ol en la parola sfero. Se homoj komunikas buŝe la helpo de maŝinoj apenaŭ estas bonvena, ĉar la maŝinoj ne jam estas vere taŭgaj por la komplika tasko de interpretado kaj ili ne estas kompareblaj kun la senpera kontakto kiu eblas sen uzo de teknikaj helpiloj. Do la lernado de pontolingvo ankaŭ estonte estos utila.

Kaj tiucele Esperanto el kvalita vidpunkto estas multe pli taŭga ol la angla, tio jam montriĝas en frua aĝo de infanoj. Usonaj esploristoj eltrovis ke la lernado de dua lingvo por 3-jaraĝa infano ne estas tiel facila ol oni supozas. Laŭ la esploristoj infanoj kiuj lernas samtempe duan lingvon bezonas pli da tempo por akiri la gepatran lingvon kaj ili lernas malpli da vortoj en ambaŭ lingvoj kaj havas problemon pri la gramatiko. Tio povas kaŭzi malavantaĝojn en infanvartejo kaj en lernejo.

Laŭ mi tio estas tre forta argumento kontraŭ la trudo de la angla kiel dua lingvo jam en frua aĝo. Esperanton infanoj povas ankaŭ eklerni kelkajn jarojn poste, kiam la infano jam sufiĉe bone regas la gepatran lingvon, dum la angla estas tiel malfacila pro ĝia malforta strukturiĝo ke necesas ekinstrui ĝin laŭeble frue al infanoj.

Do havas sencon daŭrigi la lukton por nia lingvo. La tradukilo de Google subtenas nin.
_______________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


sábado, 25 de fevereiro de 2012

Manĝo kaj memoro


Posted by  Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

mangxo_memoro.mp3Listen on Posterous
Dum manĝopaŭzoj en esperantistaj renkontiĝoj, mi ĉiam ŝercas kun miaj gesamideanoj, en restoracioj: "Ĉu vi manĝas por vivi, aŭ vi vivas por manĝi?..." La respondoj varias, sed ni ĉiam gaje ridas. Tamen, de nun mi prenos la demandon pli serioze, konsiderante ĉi tiun informon, kiun mi legis en prestiĝa brazila ĵurnalo "La Ŝtato San-Paŭlo", antaŭ kelkaj tagoj: "Maljunuloj forperdas memorkapablon pli ofte, se ili tro multe manĝas".

La artikolo raportas pri serioza scienca esploro farita ĉe 'Mayo Clinic', en Arizono, Usono. La aŭtoro, Yonas E. Geda, estas membro de la Usona Akademio de Neŭrologio. Li statistike studis la rilaton inter manĝokvanto kaj memorperdo, ĉe maljunaj homoj. Kaj li venis al la rezulto, ke se homoj pli ol 70-jaraj englutas pli ol 2100 kaloriojn tage, tiam ili havas duoblan riskon de la tiel nomata 'kogna forperdo'. Temas pri perdo de menskapablo precipe rilate la memoron, kio normale okazas dum maljuniĝo. Ekstrema grado de kogna perdo nomiĝas senildemenco. "Ni observis tendencon, kiu montras, ke ju pli granda kvanto da potage englutitaj kalorioj, des pli granda la risko de kogna perdo" – asertis S-ro Geda.

La eksperimento inkluzivis 1233 usonanojn 70- ĝis 89-jaraĝajn, mense sanajn. Dum la observado, tiuj partoprenantoj devis raporti la kvanton da kalorioj, kiujn ili manĝis aŭ trinkis, laŭ demandaro. Oni dividis ilin en tri egalajn grupojn: homoj el la unua triono manĝis potage 600 ĝis 1526 kaloriojn; homoj el alia triono manĝis po 1526 ĝis 2143 kalorioj; kaj homoj el tria grupo manĝis po 2143 ĝis 6000 kalorioj. La kalkuloj montris, ke la probableco de kogna forperdo estis pli ol duobla en la tria grupo, kompare kun la unua. La rezultoj estis la samaj, eĉ se oni konsideris la ekziston de diabeto, cerba iskemio, eduknivelo kaj aliaj faktoroj.

"Malpliigi la kvanton da kalorioj kaj engluti sanigajn nutraĵojn eble estas simpla maniero eviti memorperdon dum maljuniĝo" – fine diris la sciencisto. Lian studon oni prezentos okaze de la 64-a Jara Kunsido de Usona Akademio de Neŭrologio, en New Orleans, en aprilo 2012.

Nu, karaj geaŭskultantoj de la Esperanta Retradio, mi ripetas al vi la ŝercan demandon: "Ĉu vi manĝas por vivi, aŭ vi vivas por manĝi?..."
_________________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


sexta-feira, 24 de fevereiro de 2012

Kiu moviĝas, lernas pli bone


sinmovo_lerni.mp3 Listen on Posterous

En nia moderna socio infanoj ne plu sufiĉe moviĝas en la libera aero. Ofte la gepatroj estas tro atentemaj kaj timas eĉ la plej malgrandan vundiĝon de la infano. Ili fariĝas tro gardemaj kaj ne permesas al siaj infanoj libere moviĝi. Sed la sinmovo estas gravega por la evoluo de la infano.

La sperto pri sinmovo estas ĉiam ankaŭ sperto pri lernado. Ke sinmovo kondukas al pli bonaj rezultoj en la lernejo - tute sen aldona lernsubteno - intertempe jam estas science konfirmita, ekz. per la studaĵo Trois-Rivières. Tiu esploro kiu estis farita pri 500 kanadaj bazlernejanoj en la provinco Kebekio pruvas, ke sinmovo rilate al mensaj kapabloj ne estas taksebla kiel perdita tempo, sed ke ĝi eĉ estas esenca. La duono de la 6- ĝis 10-jaruloj ricevis po semajno 5 aldonajn horojn de gimnastiko je kosto de aliaj fakoj kiel matematiko, franca lingvo kaj natursciencoj. La kompara grupo gimnastikis daŭre nur dum 40 minutoj po semajno sed ricevis 15 procentojn pli da faka instruado. La rezulto estis: Tiuj infanoj kiuj moviĝis pli, sed ricevis malpli da faka instruado alportis la samajn kaj parte eĉ pli bonajn lernrezultojn en la instruado ol la kompara grupo. Plua usona studaĵo pri 350.000 lernantoj de la kvina klaso, 322.000 lernantoj de la sepa klaso kaj 279.000 lernantoj de la naŭa klaso same montris interrilaton inter korpa aktiveco kaj lernrezultoj: Ju pli bona estis la trejnostato de la lernantoj, des pli bonaj estis iliaj lernrezultoj en matematiko kaj legado. Por atingi tiajn rezultojn eĉ ne necesas sportumi multe. Ĝuste ĉe infanoj la sinmovo okazu dum ludado. En antaŭaj epokoj la sinmovo estis rimedo por atingi celon, nome alveni tien kie okazis io interesa. Tiucele oni foje piediris sufiĉe longe aŭ oni prenis la biciklon, tio estis ĉiutagaĵo. Se hodiaŭ gepatroj ŝoforas la infanojn ĉien, ili maldonacas al ili tiun sperton. Kiu ne posedas sufiĉe da kunordiga kompetenteco, tiu ne lernas ĝuste elruliĝi post falo, la apoga aparato suferas, ĉar la muskoloj en la trunka zono ne plu estas sufiĉe bone kunordigeblaj. Kiu aliflanke rajtas moviĝi multe kaj kiu tiel trejnas persiston, kunordigon kaj forton, tiu subtenas la t. n. plenumajn funkciojn. Tiu labormemoro kontribuas ke kompleksaj mensaj funkcioj kiel matematiko kaj lingvo povas ekesti kaj kreski, kaj ĝi helpas adaptiĝi rapide al novaj defioj. Koncize dirite: Nur kiu moviĝas kaj rajtas esplori sian medion kaj transsaltas barojn, tiu akcelas ankaŭ daŭre sian mensan evoluon.
_____________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


quarta-feira, 22 de fevereiro de 2012

Taglibro de malliberulo

Imagem inline 1

Laste aperis

La plej novaj varoj ricevitaj de la Libroservo de UEA


Taglibro de malliberulo, Hussain Mohammed Al-Amily, Eseoj, Esperanto por Monda Interparolado, s.j.. Teksaĵo de rememoroj el malliberejo kun personaj vidpunktoj pri nia mondo kaj precipe pri Irako, la devenlando de la aŭtoro. Prezo: 8.10 EUR., triona rabato ekde 3 ekz. Pliaj informoj, reta mendilo: http://katalogo.uea.org?inf=8779


Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu http://reto.uea.org -> Retlistoj


Facila recepto

Facilapomkuko

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Facila_recepto.mp3Listen on Posterous

Oni ne scias kiam, kaj tamen kiel ĉiam pasas tempo ankaŭ ĉi-jare. Oni povas diri - ĝi kuregas. Antaŭ kelkaj tagoj en mia naskiĝlando okazis granda manĝado de fritbuloj okaze de t.n. „grasa ĵaŭdo". Ĝi okazas ĉiujare semajnon antaŭ la fino de la karnavalo, post kiu plimulto da poloj pro sia aparteneco al kristanoj pasigos t.n. Karesmon (alidirite: la Grandan Faston). En la praktiko tio signifas, ke ili dum ses semajnoj devos rezigni ĉefe pri bruegaj baloj, kaj kelkaj eble fariĝos pli bonfaremaj aŭ meditemaj. Tamen la lastan ĵaŭdon oni manĝis ĉ. 95 milionojn da globkukoj, kiel ankaŭ estas nomataj la jam menciitaj frandaĵoj. Oni kalkulas, ke por la enspezita de miaj samlandanoj monsumo (143 milionoj da polaj zlotoj) estus aĉeteblaj pli ol 400 duĉambraj loĝejoj en Varsovio, kie la prezoj de nemoveblaĵoj apartenas al la plej altaj. Statistike do ĉiu polo manĝis ĉi-tage pli ol du tiajn fritkukojn.

Depende de farejo, ili povas esti pli aŭ malpli bongustaj. La preskribo estas simpla. Oni prenas ovoflavojn, lakton, sukeron, farunon kaj feĉon. Elfarita pasto devas grandiĝi en varmo. Poste oni formas bulojn en manplato kaj ĵetas ilin en varman oleon (180 gradoj), fritante ĝin ambaŭflanke. La supron de la elbakitaj kukoj oni povas ornami per pecetoj da oranĝa ŝelo, priverŝi per dolĉa glazuro aŭ priŝuti per polvosukero. Enen oni metas diversgustajn farĉojn, plej ofte el rozo aŭ aliaj alifaritaj fruktoj. Sed ne ĉiam la kukoj estis dolĉaj kiel tio estas hodiaŭ, ĉar iam kiel farĉon oni uzis diversajn grasajn viandaĵojn. Oni kalkulas, ke unu fritbulo entenas 300 kaloriojn, do ne forgesu pri tio dum manĝado!

Sed se vi dezirus malgrandigi la mezurunuon de la energienhavo de nutraĵo, mi deziras proponi al vi ion, kio apartenas al tre ŝatataj, de mi mem preparataj, bongustaĵoj. Mi supozas, ke la propono ekplaĉos al vi. Do jen la preparpriskribo. Ĉio estas facilega.

Ni bezonas 5-6 pomojn, glason da faruno, kvinonglason da sukero, duonglason da oleo, kvar ovojn, iom da rozenoj, kuleron da cinamo, kuleron da bakpulvoro. Lavu kaj senŝeligu pomojn, tranĉu ilin en pecetojn kaj metu en ujon. Aldonu la ceterajn ingrediencojn. Iomete miksu ĉion. Metu la mason sur aluminifolion en bakpleto. Baku en bakforno je temperaturo de 180 gradoj dum ĉ. 40 minutoj. Ĉiuj pomŝatantoj estos kontentaj. Mi klarigos, ke mi kutimas aĉeti dolĉajn pomojn, tiam la kvanto da uzita sukero estas minimuma. Krome mi aldonas iom pli ol unu glason da faruno, por ke la bakaĵo estu iom pli alta, sed tiam bone estas aldoni ekz. kroman ovon. Ĉion vi povas memsperte ŝanĝi laŭplaĉe. Malmultekosta, facila, simpla, rapide farebla kaj laŭ mia opinio unu el pli sanaj, preskaŭ dieta pomkuko. Bonan apetiton!
____________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


sexta-feira, 17 de fevereiro de 2012

La unua langobato


langobato.mp3Listen on Posterous

La fantazio de lingvoesploristoj volonte forglitas en la pasintecon, al la origino de ilia esplorobjekto. Kiel aŭdiĝis tio kiam niaj prauloj lernis doni signifojn al sonoj? Ĉu eble ili gruntis? Aŭ ĉu la sonoj aŭdiĝis kiel tiuj de ursoj aŭ de hundoj? Estas bedaŭrinde ke lingvo ne postlasas fosiliojn kiuj povus porti ordon en la erudician kakofonion.

Aŭ ĉu tamen? Kelkaj prahomoj eble saviĝis kiel vivantaj fosilioj ĝis hodiaŭ: estas la klak-sonoj de tiuj lingvoj kiujn la usona lingvisto Joseph Greenberg nomis "Khoisan", kiam li ordigis la afrikajn lingvojn en kvar klasojn. La strangaj idiomoj de tiu lingvogrupo ne trovis lokon en la sistemo de Greenberg. Nun usonaj genetikistoj kaj antropologoj kredas ke ili trovis indikojn en la genomo de afrikanoj ke tiuj praecaj sonoj estas lingvaj postrestaĵoj de la komenco de la homa lingvo.

Jam la unuaj eŭropaj vojaĝantoj al Afriko miris pri la praecaj langobatoj de la indiĝenoj: En la jaro 1596 la nederlanda komercisto Cornelis de Houtman komparis la klakadon kaj ŝmacadon kun la "klakado de meleagroj". Tiam la Khoisan-lingvoj estis vaste parolataj en la regionoj sude de la Saharo. Sed tiam Bantu-popoloj el la nordo kunpelis la klakantan praloĝantaron al la regionoj ĉirkaŭ la dezerto Kalahari.

La homo sapiens de cirkaŭ 40000 ĝis 100000 jaroj estas lingve plene evoluinta kaj la antropologoj kaj lingvistoj do supozas la naskiĝon de la unua gramatike strukturita lingvo dum tiu epoko. Se do la Khoisan-parolantoj heredis siajn klak-sonojn de siaj prauloj, tiam ili vere konservis plej fruajn lingvajn elementojn. Ankaŭ la granda fonemaro de la Khoisan-lingvoj karakterizas ilin kiel lingvajn fosiliojn. Kun 141 fonemoj en kelkaj idiomoj ĝi estas la plej ampleksa fonemaro de la mondo - la mezumo estas 30 fonemoj po lingvo. Kaj la tendenco iras direkte al plisimpligo. Klak-sonoj estas malaperantaj, ili nenie nove aperis. Do la genetika horloĝo montras al "tre malnova".

Sed kial entute la praparolantoj komencis klaki, se iliaj posteuloj preferas forlasi la klakadon per la lango? Akceptebla klarigo estus ke la malmolaj sonoj devenas ankoraŭ el antaŭlingva epoko. Eble niaj balbutantaj prauloj batis la langon por iomete riĉigi la repertuaron de siaj ankoraŭ ne jam plene evoluintaj voĉkordoj - kiel tion faras ankoraŭ hodiaŭ ĉimpanzoj kiam ili senpedikigis unu la alian: Ili tiel certigas sian pacemon per klakado.

Esperanto kun siaj 28 fonemoj korespondas al averaĝaj fonemaroj. Kaj klakado kaj ŝmacado ne apartenas al la repertuaro de nia lingvo.
________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


quarta-feira, 15 de fevereiro de 2012

Konvinka parolado


konvinka_parolado.mp3 Listen on Posterous

Kiam konatuloj demandas min kiel mi aktive pasigas mian libertempon, mi rakontas al ili ke mi okupiĝas pri la funkciigo de propra retradio en kiu mi disaŭdigas ĉiutage programojn kiuj estas aŭskultataj en la tuta mondo. Al tiu respondo sekvas la demando pri la lingvo kaj mi diras ke temas pri Esperanto.

Antaŭ kelkaj tagoj okazis tia situacio: Kiam mi menciis Esperanton, la sinjorino kun kiu mi parolis, respondis: "Aĥ, tio ja estas tiu artefarita lingvo kiu ne akiris praktikan publikan signifon." Por ne kredigi al ŝi ke mi okupiĝas pri sensencaĵo mi respondis jene: "Jes, bedaŭrinde la originaj celoj por la lingvo ne estis atingitaj, sed tamen havas sencon okupiĝi pri tiu lingvo, ĉar ĝi signife levas la senton pri memvaloro. Neniu alia fremda lingvo estas tiel bone kaj altkvalite regebla kiel Esperanto". Mia kunparolantino ne volis kredi tion, sed mi insistis kaj aldonis ke mi ja parolas kelkajn lingvojn, sed nur en Esperanto mi atingis tiun altan gradon de kreivo kaj ĝuo en la parolado de la lingvo. Ni ne sekvis tiun temon kaj parolis pri io alia. Tiun sinjorinon mi ja ne volis konvinki pri la utileco de Esperanto, sed mi nur volis montri ke Esperanto vivas kaj ke ankaŭ en situacio sen granda publika rekono havas sencon okupiĝi pri tiu lingvo. Kaj mi pensas ke tiu defendema aliro al la demando pri la signifo de Esperanto en la nuntempo servas ankaŭ se oni volas gajni novajn adeptojn por nia lingvo. La kvanta argumento tute klare parolas kontraŭ Esperanto. Tion ni ne povas kontesti. Ni do bezonas kvalitajn argumentojn. Kaj tia kvalita argumento ne estos ke Esperanto estas pro ĝia granda facileco rapide lernebla, sed necesas diri ke Esperanto estas tiel klare strukturita lingvo ke jam post relative mallonga tempo de lernado kaj praktikado de la lingvo eblas atingi signife pli altan nivelon ol se oni okupiĝus en sama mezuro pri alia fremda lingvo. Kaj pro la fakto ke E-parolantoj troviĝas ĉie en la mondo oni povas havi lingve altnivelan kontakton kun homoj precipe en ne-anglalingvaj landoj. Mi povas aldoni ke en la Esperanta Retradio daŭre kunlaboras kleraj homoj el Brazilo, Israelo kaj Pollando kaj ke tiu kunlaboro estas tre kontentiga kaj ĝojiga. Ĝuste tiu okupiĝo pri la praktikado de la lingvo montras kiel granda estas la kunliga forto de komuna neŭtrala lingvo. Mi opinias ke tiel eblas konvinki homojn pri Esperanto kiuj ne suferas iun grandan mankon, sed kiuj ŝatus esprimi sin je alta nivelo kaj kiuj volas komuniki tiucele kun homoj el aliaj landoj. Ni ja akceptu homojn kiuj apenaŭ progresas en la regado de nia lingvo, sed en nia aktiva agado ni alparolu tiajn homojn kiuj havas perspektivon atingi altan nivelon de lingvoregado. Tiel ni povas levi la prestiĝon de nia lingvo kaj malrapide kreskigi ĝian parolantaron.
________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


terça-feira, 14 de fevereiro de 2012

Progreso kostas laborlokojn - ĉu vere?


progreso_laborlokoj.mp3 Listen on Posterous

Unu roboto pli, kelkaj kolegoj malpli: Ofte teknika progreso estas konsiderata egala al amasaj senlaborigoj. Tamen sume tiu aŭtomatismo plej ofte ne validas. Sed ja ekzistas certaj tipoj de timinda progreso.

Estas pratimo de modernaj socioj ke la teknika progreso povus neniigi laborlokojn. Kaj ne mankas pruvoj: En la mezo de la 19-a jarcento la mekanika teksaparato forprenis de la tradicia metio pli kaj pli la ekonomian bazon. La mizeriĝo kiu sekvis poste estis la kaŭzo por atako kontraŭ maŝinoj kaj la ribelo de la sileziaj teksistoj en la jaro 1844. Ankaŭ el la moderna epoko eblas preni multajn ekzemplojn kiel okazis ĉe la elŝovo de bankoficistoj per monaŭtomatoj, ĉe librotenistoj per elektronikaj librotenaj sistemoj kaj ĉe produktantaj laboristoj per robotoj. Sendube teknika progreso ne nur povas konduki al profunda ŝanĝiĝo de strukturoj sed ankaŭ al perdo de laborlokoj. Sed tio nur estas unu flanko de la medalo. Ĉar eblas eĉ pli ol kompensi la perdon de laborlokoj per nove kreitaj laborlokoj aliloke. Josef Schumpeter, unu el la plej renomaj ekonomikistoj de la 20-a jarcento, nomis tion "kreivan detruadon". La novo kreskas tieldire el la cindro de la malnovo. Ni spertas ĉiutage ke malnovaj produktoj - kiel la sonbendkaseda registrilo, la komputila diskedo aŭ la analoga fotokamerao - malaperas de la merkato kaj estas anstataŭitaj per pli kapablaj kaj pli merkatotaŭgaj produktoj kiel la iPod, la lumdiskoj aŭ ciferecaj kameraoj. Malantaŭ tio staras ĉiufoje transformo de la ekonomio ĉe kiu malaperas laborlokoj kaj novaj aperas. Sed nur produktejoj kiuj estas sufiĉe avanaj restas kapablaj elteni la konkurencon, nur tie ekestas novaj altvaloraj laborlokoj. El tiu vido la teknika progreso estas la viveliksiro de dinamike kreskanta ekonomio. La teknika progreso do estas samtempe beno kaj malbeno, ĝi neniigas laborlokojn kaj kreas novajn. La decida demando estas kiel aspektas la neta bilanco. Ĉu fine estas pli aŭ malpli da laborlokoj? Por ricevi respondon necesas pli detale pristudi la aferon. Necesas distingi plurajn aspektojn de teknika progreso. Unuflanke ĝi kondukas al kreado de novaj produktoj kaj servoj respektive pliboniĝas la kvalito (novigado de produktoj). Aliflanke ĝi kaŭzas ke la procedoj ĉe la produktado de varoj kaj servoj fariĝas pli efikaj (novigado de procedoj). Ni do unue prikonsideru la procedojn. Se oni plibonigas la produktoprocedojn, tiam plialtiĝas la kreado de valoro po laboristo, tio signifas: La produktivo de la laboro plialtiĝas. Por la sama kvanto de varoj kaj servoj necesas malpli da laboro. Tio estas la ŝparefiko de la teknika progreso. La popecaj produktaj kostoj malaltiĝas, varoj kaj servoj estas oferteblaj je pli favoraj prezoj. Kaj je tio la klientoj reagas: La favora prezo mobilizas aldonan aĉetadon. Pro tiu aldona aĉetado necesas pli da laborforto. Ĉu la teknika progreso kostas laborlokojn aŭ kreas ilin, tio dependas de tio ĉu la ŝparefiko estas pli granda ol la aldona aĉetado aŭ inverse. Eblas ambaŭ. La aldona aĉetado estos malgranda se la merkato por la koncerna produkto jam estas sufiĉe saturita. Malpli alta prezo apenaŭ kondukos al pli alta aĉetado. Ni prenu la ekzemplon de normaj produktoj kiel fridujoj aŭ gladiloj. Pli favora prezo motivigos nur malmultajn konsumantojn al pli alta aĉetado de tiuj varoj, ĉar ili ja jam posedas tian produkton. La afero alie aspektas ĉe novaj produktoj. Komence ili estas sufiĉe multekostaj kaj do nur malmultaj konsumantoj povas elpagi ilin. La unuaj tekokomputiloj ekzemple estis luksaĵoj. La teknika progreso faris ilin pli kaj pli favorprezaj kaj pageblaj por la konsumantoj. Ili fariĝis amasa produkto. Kaj ĉar la aldona aĉetado estis tiel konsiderinde pli alta ol la ŝparefiko, necesas mondskale konsiderinde pli da laborforto por produkti ilin ol en la momento kiam ili aperis unuafoje en la merkato. Resume la teknika progreso estas nemalhavebla por la socia evoluo, por la plialtigo de la vivnivelo de la homoj. Kaj bona socia sistemo kapablas organizi tiun daŭran transformadon tiel ke ĝi ne kondukas al mizerigo.
_______________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


domingo, 12 de fevereiro de 2012

Tro da higieno por infanoj


higieno_infanoj.mp3Listen on Posterous

Ke infanvartejo estas gravega por la evoluo de infano, pri tio jam estas ĝenerala interkonsento. La infanvartejo transprenis multajn taskojn de la edukado en la familio, precipe se temas pri la socia evoluo de la infano. En la infanvartejo la infano povas esti inter samaĝuloj kaj povas lerni interagi kun ili. Ili povas ludi kune kaj prepari manĝojn, ekz. fruktosalaton.

Ĝuste fruktosalato estas tre valora manĝaĵo: Ĝi estas tre sana, ĝi estas bongusta, nome dolĉa kun iom da fruktacido kaj ĝi estas produkto kiu estas preparata surloke, do en la infanvartejo. Kaj tion povas fari la infanoj mem, ili povas kune prepari la fruktosalaton: Dum unu infano tranĉas pomojn, dua infano tranĉas oranĝojn, tria tranĉas bananojn kaj la kvara eble vinberojn. Imagu tiun situacion kiam pluraj infanoj staras en kuirejo kaj fervore preparas sian fruktosalaton. Kaj tiel okazis jam nun en infanvartejoj en Aŭstrio. Ĉiuj estis feliĉaj: la infanoj, la infanvartistinoj kaj la gepatroj.

Oni povus kredi ke tio povas funkcii sen problemo. Sed se ne estas problemo, la burokratio kaŭzas ĝin. Nome laŭ direktivo de EU la infanoj ne rajtas manĝi pladojn kiuj ne plu estas varmigitaj (buterpanoj, fruktosalato) se ili ne mem persone preparis ilin. Do ĉiu infano rajtas manĝi nur tion kion la unuopa infano mem preparis. La aŭtoritatoj argumentas ke ne eblas postuli ke la infanoj kondutu jam sufiĉe higiene kaj tial ili povus infekti unu la alian per interŝanĝado de komune preparitaj fruktopecoj.

La gepatroj de la trafitaj infanoj forte protestas. Laŭ ili la komuna distranĉado kaj konsumado de pomoj kaj karotoj ne vere serioze povas esti pli danĝera ol la komuna ludado. Unu el la patrinoj diras ke per tio la infanoj estas forkondukataj de elnaturaj freŝaj nutraĵoj al industrie pakitaj. Kaj alia patro aldonas ke verŝajne la higieno de la manĝaĵoj estas pli alta ol dum ludado. Kaj infanvartistino nomas tion kontraŭproduktiva. Ŝi argumentas ke se la infanvartistinoj gvidas la infanojn al lavado de la manoj antaŭ ol eniri la kuirejon, tiam ŝi ne povas vidi higienan problemon. Kaj se temas pri la risko de infekto per interŝanĝado de manĝaĵoj ja jen kaj jen okazas ke infanoj interŝanĝas manĝaĵojn kiujn ili estas kunportintaj de hejme.

Do stariĝas la demando kio estas pli grava: minimumigi riskon de infekto per strikta higieno aŭ komuna preparado de sanaj manĝaĵoj kun tre malgranda risko de infektoj. Sterila etoso ne taŭgas por infanoj. Ĝi damaĝas pli ol ĝi povas protekti.
__________________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


sábado, 11 de fevereiro de 2012

Dickens ducent-jara


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

dickens_ducentjara.mp3 Listen on Posterous

Multaj homoj dubas pri la soci-politika valoro de literaturo, opiniante, ke arto kaj partiismoj ne kongruas, kaj ke pamfletemo ne estas taŭga vojo por beletro. Ili parte pravas, ĉar politiko kaj sociaj bataloj ofte kondukas al radikalaj sintenoj, kaj ĉi tio morte batas la veran, homan arton. Tamen, tian opinion oni ne rajtas ĝeneraligi, ĉar ja ekzistas nemaloftaj kaj brilaj esceptoj. Sufiĉus rememori la geniajn Victor Hugo, Émile Zola kaj Bertold Brecht, kiuj pledis por pli justa socio. En Brazilo, la poeto Castro Alves (1847-1871) vigle poemis por forigo de sklaveco en nia lando kaj ĝis hodiaŭ oni unuanime rekonas lian altan valoron. En Ĉilio, la Nobel-premiito Pablo Neruda (1904-1973) agis simile.

En ĉi tiu monato februaro 2012, la tuta mondo rememoras, ke antaŭ 200 jaroj naskiĝis unu el tiuj grandeguloj de literaturo, kies talento ne evitis sociajn temojn por denunco pri maljusto kaj homa ekspluatado. Li estis la angla verkisto Karlo Dickens, kiu naskiĝis la 7-an de februaro 1812. Lia vivo kondukis al batalado kontraŭ socia maljusteco. Li estis ido de malriĉaj gepatroj kaj apenaŭ povis frekventi lernejojn. Ankoraŭ kiel adoleskanto, li devis labori en industrio, en tre penigaj situacioj. Kiel junulo, lin trafis indiferenteco de amata junulino pro antaŭjuĝoj de riĉa familio. Sed poste li sukcesis labori ĉe gazetoj kaj publikigi komikajn tekstojn, kiuj plaĉis al la publiko. Sekve, li komencis felietone publikigi la faman, furoran romanon "Aventuroj de S-ro Pickwick". Kiam li estis 24-jara, li edziĝis. La geedzoj ricevis 10 infanojn. Ankaŭ felietone li ekpublikigis la konatan romanon "Oliver Twist", kun kritikoj al la socia situacio en Anglujo, dum la Viktorina epoko. Aliaj sukcesaj tekstoj estis "Kristnaska kanto" kaj "David Copperfield" – ĉi tiu lasta kun klara membiografia intenco. Liaj maturaĝaj verkoj montriĝis pli kaj pli engaĝaj, sen perdo de arta digno. Dickens kutimis publike laŭtlegi siajn tekstojn. Li mortis en la jaro 1870. La domo, kie la artisto vivis, transformiĝis en muzeon en la jaro 1925. Ĝin vizitis la reĝinido Karlo kaj lia edzino Camila, okaze de la 200-jara datreveno. Ni mem povas virtuale viziti ĝin per http://www.dickensmuseum.com/ . La monda retejego "Google" omaĝis la verkiston je la lasta 7-a de februaro. Indas, ke ankaŭ nia Esperanta Retradio faru la samon. Kiam ni havos la tutan verkaron de Karlo Dickens en Esperanto?
____________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!