quarta-feira, 30 de setembro de 2015

Timi la erarojn





Mi ne timas erari. Mi timas fari la samajn erarojn.

Não tenho medo de errar. Tenho medo de cometer os mesmos erros.

-- 
Kontribuo de Roze​


IKEo (Aulas ao Vivo de Esperanto): http://bit.ly/pma-ikeo
Esperanto@Brazilo: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

segunda-feira, 21 de setembro de 2015

Fwd: Elsendoj de Radio Vatikana


Masaccio (1425, Florenco)

---------- Forwarded message ----------
From: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2015-09-14 19:01 GMT-03:00
Subject: Elsendoj de Radio Vatikana

​2015-09-13, dim
Komentario: Marko 8:27-35 ... Rifuzi tiun monduman pensmanieron kiu starigas la propran "mion" je la centro de la vivo; pri Samuel Bededict Daswa (1946-1990), beatproklamita en Sud-Afriko; malliberuloj vizitis Vatikanon ... Agendo de papo Francisko en venontaj monatoj: En novembro, papo Francisko vizitos la evangeliisman kaj luteranan pregejhon de Romo, beatproklamos la gepatrojn de Sankta Teresa de Lisieu, vizitos Kubon, Usonon kaj Afrikon; nova tvitera mesagho ... Movada: raporto pri la chi-jara kunveno de la chehha IKUE-sekcio.

2015-09-10, jhau
Paco kaj repacigho en kaj ekster la kristana komunumo ... Parolado al membroj de la Equipes Notre-Dame, tutmonda asocio de geedzoj; al kolokvo de novaj episkopoj: prizorgi ankau la forajn gefratojn, kiuj ne konas au rifuzas Jesuon; audienco kun shejko Jaber Al-Mubarak Al-Hamad Al-Sabah, la chefministro de Kuvajto; papo Francisko faros apostolan vojaghon al Kenjo, Ugando kaj Centrafrika Respubliko en novembro; nova tvitera mesagho ... UN: malkreskis la nombro de mortoj de tre junaj infanoj; Ghenevo: monda tago por la prevento de memmortigoj; Londono: omagho al la kristana kredo de Elizabeta la Dua; Gvineo: la chefministro demisiis post jugho che la supera kortumo.

2015-09-09, mer (KUN PLENA TEKSTO)
Estas absolute necese revigligi la aliancon inter la familio kaj la kristana komunumo; Dio repacigas kaj pacigas en la malgrandajho irante kun sia popolo ... Vatikanurbo: faciligi ne la nuligon de geedzighoj sed la rapidecon de la procesoj; Monda Kongreso pri Arbaroj: arbaroj kaj personoj, investi en eltenebla evoluo; Britio: Elizabeta la Dua, la plej longe reganta brita suvereno.

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto http://eo.radiovaticana.va La plej nova elsendo: Laux peto kaj podkasto - Radio (maldekstre de Video) - Search Podcast - Select: Esperanto - Search

Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org


--

IKEo (Aulas ao Vivo de Esperanto): http://bit.ly/pma-ikeo
Esperanto@Brazilo: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

terça-feira, 1 de setembro de 2015

Elsendoj de Radio Vatikana



---------- Forwarded message ----------
From: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2015-08-31 23:21 GMT-03:00
Subject: Elsendoj de Radio Vatikana

2015-08-30, dim
Komentario: Marko 6:1-23 ... La rifughintoj, tragedio antau chies okuloj; pri la beatproklamo en Libano de la sirokatolika episkopo kaj martiro Flaviano Mikaelo Melki (1858-1915); La danghero taksi sin bona nur pro la observo de reguloj (kp. Marko 6:1-23); nova tvitera mesagho ... Movadaj informoj: estas publikigitaj tekstoj pri la Nigra Madono de Czestochowa; forpasis Hansjoerg Kindler au "Trixini" (fragmento de intervjuo). 
2015-08-27
Proksima Oriento: Flaviano Mikaelo Melki (1858-1915), episkopo kaj martiro, estos beatproklamita en Libano - biografieto; Romo: germanaj episkopoj kaj rabenoj vizitos la sinagogon de Romo; Okcidenta Europo: nova tragedio de la enmigrado en Europon - la migrantoj daure alfluas el Libio kaj al Hungario - propono de la Europa Komisiono; Europa Kortumo pri Homaj Rajtoj: jugho pri la esploro per homaj embrioj en Italio; Libio: intertraktoj chesis inter Tripolo kaj Tobruk; Nigherio: manifestacio memore al la forkaptitaj lernantinoj; Sud-Sudano: kiel longe povas dauri la pacakordo?; Srilanko: nova chefministro atendas la subtenon de religiestroj por paco en la lando; Usono: la lando pridemandas sin pri la tragedioj kauzitaj de armiloj.

2015-08-26, mer
Jughisto au tenera patro: familia preghado kaj la maniero lau kiu ni perceptas Dion; pri la venonta monda tago de preghado pri la prizorgo por la kreajharo ... Elkorajn bondezirojn pro la sesdekjarigho de la Agado de Sankta Jakobo kiu arigas la hebrelingvajn katolikojn de Israelo; mono kolektita che la Ekspozicio Milano 2015 helpos rifughintojn en Jordanio; nova tvitera mesagho ... Migrantoj: du mil limgardistoj patrolos la hungaran landlimon por bloki migrantojn - la Europa Komisiono disponigis monon por helpi Serbion kaj Makedonion rilate al la migrantoj enfluintaj tie; Sud-Sudano: subskribo de pacakordo inter la ribeluloj kaj la registaro; Jemeno: nova ekflagro de la interna milito; Sieraleono: finighis la ebola-epidemio; Usono: espereto pri la nuligo de la mortopuno. 

Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che: http://www.radio-vatikana-esperanto.org

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto http://eo.radiovaticana.va La plej nova elsendo: Laux peto kaj podkasto - Radio (maldekstre de Video) - Search Podcast - Select: Esperanto - Search
--

IKEo (Aulas ao Vivo de Esperanto): http://bit.ly/pma-ikeo
Esperanto@Brazilo: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko