quarta-feira, 29 de abril de 2015

Elsendoj de Radio Vatikana


---------- Forwarded message ----------
From: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2015-04-27 21:23 GMT-03:00
Subject: Elsendoj de Radio Vatikana


Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org



2015-04-26, dim
Komentario: Johano 10:11-18 ... Pregho por la viktimoj de la nepala
​ ​
tertremo, mesagho al la apostola nuncio en Nepalo; pri la Bona
​ ​
Pashtisto (Joh. 10:11-18); Marie-Elisabeth Turgeon (1840-1881), modelo
​ ​
de la konsekrita vivo, beatproklamita en Kanado; peto al chiuj
​ ​
fideluloj: ne forgesu preghu por mi ... Pastra ordino al 19 diakonoj;
​ ​
solidareco, sociala valoro de sankta Johano Paulo la dua; papo
​ ​
Francisko kaj la monda ekzpozicio Expo Milano; nova tvitera mesagho.

2015-04-23, jhau
Scolas Ocurrentes kaj la monda geknabaro: kiam socio kashas Dion, oni
​ ​
forjhetas la homojn
​ ​
Festo de sankta Georgo, nomfesto de papo Jorge Bergoglio, intervjuo
​ ​
kun la papa ceremoniestro, monsinjoro Guillermo Karcher; audienco kun
​ ​
la episkopoj de Namibio kaj Lesoto; tago de preghado por la pastraj
​ ​
vokighoj, ordenoj de 19 novaj pastroj; nova tvitera mesagho ...
​ ​
Vatikanurbo: plejparto de islamanoj ne rekonas sin en terorisma
​ ​
barbareco; Parizo: alvoko al la fideluloj ne cedi al la paniko kaj
​ ​
konservi trankvilon; Indonezio: pinta renkonto Azia-Afriko; Pakistano:
​ ​
la situacio de homaj rajtoj en Pakistano rimarkinde achighas.

2015-04-22, mer
La eklezio gardu chiam la aliancon inter viro kaj virino (kp. Ghenezo
​ ​
2); mesagho pri la Tago de la Tero .... Estas konfirmita la vizito de
​ ​
papo Francisko al Kubo en septembro; la nia estas eklezio de martiroj;
​ ​
la murditaj etiopiaj kristanoj de Libio: mesagho de kondolenco al la
​ ​
patriarko de la etiopia ortodoksa eklezio, Abune Mathias - pliaj
​ ​
informoj pri la murditoj ...
​V​
atikanurbo: memorlibro por soleni la
​ ​
dekan datrevenon de la elekto de Joseph Ratzinger kiel papo Benedikto
​ ​
la 16a; Egiptio: komencighis en Kairo la misio de imamoj kaj koptaj
pastroj kiuj kune vizitas la lernejojn de egipta provinco.

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto -
​ ​
http://eo.radiovaticana.va/index.asp
(sub Plej novaj programoj)




--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

segunda-feira, 27 de abril de 2015

RENKONTO DE ESPERANTISTOJ EN LA PARAIBA VALO

RENKONTO DE ESPERANTISTOJ EN LA PARAIBA VALO

Porto dos Bandeirantes – Lorena (SP, Brazilo)

LORENA – 31/05/2015

CASA DA CULTURA
R. Viscondessa de Castro Lima, 10

​ ​

PROGRAMO

10 h: Malfermo
10:15 h: Prelego (Marcio Nascimento/RJ)
11 h: Ekskurseto
12:30 h: Tagmanĝo
14 h: Guto da Gramatiko
14: 15 h: Didaktika prezento (Frederico Salmi, el Guaratinguetá)
15 h: Prezento kaj diskuto pri filmo
15:30 h: Esperantoasocioj sin prezentas (AERJ, KKE, EASP)

Lorena Esperanto-Klubo atendas vin!


--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

domingo, 26 de abril de 2015

Sincereco de Joĉjo




La patrino de Joĉjo estas graveda, kaj ŝi demandis lin, kion li deziras gajni: fraton aŭ fratinon.
Joĉjo respondas:
- Panjo, se mi povus elekti donacon, mi elektus biciklon!


--
​Kontribuo de Roze​
 


Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko


--
Postado por Blogger no KURIOZA KAJ GAJA em 4/26/2015 07:21:00 PM

sábado, 25 de abril de 2015

Ho ve, virinoj!




 
​Polic​isto interkomunikante per la radiaparato:

- Serĝento, ni alvenis al la krimscenejo.
- Faru raporton ..
- Virino mortigis sian edzon. Estis 35 tranĉilvundoj, du pafoj, sekvitaj de sufokiĝo kaj senkapigo. Fine, ŝi forbruligis lin.
- Dio! Kio estis la motivo de tiu ĉi krimo?
- Li surpaŝis la plankon, kiun ŝi estis puriganta...
- Ĉu vi sukcesis kapti la virinon?
- Ankoraŭ ne serĝento, ni atendas, ke la planko sekiĝu ...


Polícia conversando no rádio:

- Sr. sargento, chegamos no local do crime.
- Passe um relatório..
- Uma mulher matou o marido. Foram 35 facadas, dois tiros, depois de asfixiar e decapitá-lo, e por fim o queimou.
- Nossa qual foi o motivo do crime?
- Ele pisou onde ela estava passando o pano...
- E conseguiram capturar a mulher?
- Não sargento,  estamos esperando o piso secar...

-----
​Kontribuo de Kelli​



Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko


--
Postado por Blogger no KURIOZA KAJ GAJA em 4/25/2015 04:05:00 PM


sexta-feira, 24 de abril de 2015

La sengraveco de Esperanto en la Universitato

La sengraveco de Esperanto en la Universitato - http://esperanto.brazilo.org/archives/843

Kiel persono ekstera al la Venezuela Esperanto-Asocio, mi volas kunhavigi mian perspektivon kaj tiun universitatan komunan pri la esperanto-lingvo; ĉar mi estas engaĝita en tiu afero ankaŭ en la universitataj rondoj. Eble ĉi vido pliriĉigos la percepton de la aktivistoj por la esperantisma movado; ĉefe kompreninte ke ĝis la nuntempo, la plejmulto da penoj por esperanto centriĝis je la akademio, serĉe al "oficiala" agnosko por tiu lingvo.

En la Fako pri Filozofio de la Centra Universitato el Venezuelo, ekzemple, ekzistas neniu forta motivo por la studado je tiu lingvo. Tamen iuj studas ĝin por instrui la intelekton kaj aliaj prenas ĝin kiel suveniron [1], eĉ ne kompareblan kun la antikva greka aŭ la latina lingvo, tial ke ĉi lastaj estas realaj iloj por historia kompreno kaj esplorado. Enprofundiĝinte pli, dum la lastaj monatoj, en la historio kaj idiosinkrazio de la eo-movado,...

Legu pli ĉe… (LIGILO)

Elsendoj de Radio Vatikana



---------- Forwarded message ----------
From: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2015-04-20 23:49 GMT-03:00
Subject: Elsendoj de Radio Vatikana


Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

2015-04-19, dim
Komentario: Luko 24:35-48 ... Elkora alvoko al la internacia komunumo
post plua amasmortigo de enmigrantoj pro shiprompo; la atesto de la
apostoloj kaj de kristanoj hodiau; pri la montro de la Sankta Tuko en
Torino ... Audienco kun la prezidanto de la itala respubliko, Sergio
Mattarella; la mondo devas havigi al si efikajn leghojn kontrau tiuj
kiuj faras gravegajn krimojn kaj novajn formojn de sklaveco; povus
esti ke papo Francisko vizitos Kubon dum sia vizito al Usono; vizito
al la roma kolegio Janiculum honore al frato Junipero Serra (1713 -
1784); nova tvitera mesagho ... UN: konferenco pri la persekuto de la
kristanoj je la globala nivelo.

2015-04-16, jhau
Obeemo: Kiu ne kapablas dialogi, tiu ne obeas Dion (kp. Agoj 5:27-33);
papo Benedikto atingis 88 jarojn ... La papo akceptis audience la
episkopojn de Kenjo, kaj delegacion de la asocio de superuloj de
usonaj religiulinoj - raporto pri doktrina pritakso rilate al la
asocio; papo Francisko faros apostolan viziton al Ekvadoro, Bolivio
kaj Paragvajo en julio ... Vatikanurbo: simpozio pri la moralaj
aspektoj de la klimata shanghigho - papa jarlibro 2015; Jemeno:
speciala sendito de UN rezignis sian taskon; Kolombio: kreskas
strechigho inter la registaro kaj la gerilanoj por la murdo de 11
soldatoj; UN: infana sklaveco: antau 10 jaroj mortis Iqbal Masih,
12-jaragha knabo murdita de krimuloj de la teksuma industrio de
Pakistano.

2015-04-15, mer
Viroj kaj virinoj: la teorio de la genro, au socia sekso, riskas
farighi retropasho; saluto al la familio de Asia Bibi el Pakistano,
kie mortis pro brulvundoj 14-jaragha kristano Nauman Masih ...
Komunumo renaskita en la Sankta Spirito strebas al harmonio, estas
pacienca dum suferado; mesagho por la monda tago por la pastra
vokighoj; estas prezentita en Sarajevo la oficiala programo de la
vizito de papo Francisko al la chefurbo de Bosnio-Hercegovino;
kalendaro de la celebroj gvidotaj de la papo ghis la venonta junio;
kondolenca telegramo pro la morto de kardinalo Roberto Tucci; nova
tvitera mesagho ... Vatikanurbo: gazetara konferenco pri la reformo de
la roma kurio - klariga komento pri la vorto "genocido".

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto -
http://eo.radiovaticana.va/index.asp
(sub Plej novaj programoj)



--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

terça-feira, 21 de abril de 2015

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] La Minasa Konspiro

 



 "A Inconfidência Mineira foi a primeira tomada de consciência de que somos uma Nação e o primeiro movimento em prol de nossa Independência. Seu programa para dar-nos um Brasil livre e capaz de proporcionar melhores níveis de vida, de dignidade humana e de felicidade pessoal a todos nós."
​( Quadro colocado no átrio do túmulo dos Inconfidentes. Museu da Inconfidência - Ouro Preto)

La Minasa Konspiro estis la unua alprenita konscio, ke ni estas nacio, kaj ĝi estis la unua movado por nia sendependeco. Ĝia programo, por doni al ni liberan Brazilon, estas kapabla provizi pli bonajn vivnivelojn, homaran dignon kaj personan feliĉecon al ĉiuj ni."
(Enkadrigita
​​
Teksto ĉe la tombeja atrio de minasaj konspirantoj - Muzeo de Minasa Konspiro - Ouro Preto, Minaso, Brazilo)​

-- 
​Kontribuo de Kelli (PMA).​


Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko


--
Postado por Blogger no Bildoj Kaj Tekstoj em 4/21/2015 09:44:00 PM

Elsendo de Pola Retradio

Afrika Rifuĝinto

Laŭvica fragmento de la romano "Quo Vadis" de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof estas aŭdebla en la 432a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. En la informa parto ni referencas al la drameca situacio en la sudo de Eŭropo pro lavange alvenantaj enmigrantoj kaj la problemo de la homkomerco. La temo el la pola gazeterao traktas la staton de la pola sanservo. En la scienca bulteno ni informas pri la ŝanĝiĝinta en Pollando drinkokulturo. La informoj de la novaĵeldono kaj scienca bulteno estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj. En la elsendo pri blanka lumturo kantas Kajto, kaj temas pri ilia kanzono el la KD "Duope".

Informis: Barbara Pietrzak


--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

quinta-feira, 16 de abril de 2015

Elsendoj de Radio Vatikana




---------- Forwarded message ----------
From: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2015-04-13 20:53 GMT-03:00
Subject: Elsendoj de Radio Vatikana


Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org


2015-04-12, dim
Komentario: Johano 20:19-31 ... Meso de la Dimancho de la Dia
Mizerikordo, mesagho por la jarcenta datreveno de la martirigho de la
armenoj; paskan saluton al la fideluloj de la orientaj eklezioj; pri
la senprecedenca perforto kontrau multaj kristanoj; nova tvitera
mesagho.

2015-04-09, jhau
Repacigho kaj la masakro de la armena popolo; sankta Gregoro de Narek,
armena poeto kaj monahho, estos enskribita kiel doktoro de la eklezio
... Romo: Papo Francisko gvidos la vesperajn preghojn de la Dia
Mizerikordo - buleo pri la Jubileo de la Mizerikordo, historio de
jubileoj kaj la Sanktaj Jaroj - la papo akceptis audience la
prezidanton de Slovakio, Andrej Kiska - nova tvitera mesagho ...
Konstantinopolo: paska mesagho de Bartolomeo la unu: la malbonon oni
venkas sole per la bono; Sudano: oni devas atendi ghis la fino de la
nuna monato por koni la rezulton de la venontaj balotoj prezidentaj,
parlamentaj kaj regionaj; Jemeno: kreskas strechigo inter Irano kaj
Saudarabio.

2015-04-08, mer
La sufero de la infanoj, rifuzitaj, forlasitaj, estas krio kiu
levighas al Dio ... Pri la persekutataj kristanoj: ke la mondo ne
turnu la dorson; tvitera mesagho ... Ruslando: Patriarko Kiril sendis
paskan mesaghon al la neortodoksaj eklezioj; Ghenevo: alvoko al la
kristanoj de Europo por ke ili farighu pli malfermitaj al la romaoj;
Ruando: 21a datreveno de la nacia holokausto; Centrafrika Respubliko:
Multe da espero pri la Forumo de Banguio por repacigi la loghantaron.

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto -
http://eo.radiovaticana.va/index.asp
(sub Plej novaj programoj)




--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko



--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

Elsendo de Pola Retradio

Elsendo de Pola Retradio - http://esperanto.brazilo.org/archives/792


La antaŭmikrofona gasto de la 430-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org estas Claude Nourmont, havanta en la Lilla LKK multajn respondecojn, i.a. pri teatraj spektakloj. Pri ili, pri iuj planoj ligitaj kun prelegoj rilataj al Francio kaj ekspozicioj ni interparolas en la hodiaŭa renkontiĝo. Nia aktualaĵo el Pollando rilatas al kritikaj voĉoj pri la lastaj (2014) komunumaj balotoj antaŭdate de la nunjaraj prezidentaj kaj parlamentaj. En scienca bulteno ni donas la atenton al la kampanjo de WWF koncerne endanĝerigitajn baltikajn mamulojn el la ordo de cetacoj. Krome ni parolas pri esploroj rilataj al la kvanto de plasto en oceanoj. Muzike akompanas nin Ĵak Le Puil kantante pri "Maro kaj Klifo". La kanzono devenas el lia lasta KD eldonita de Vinilkosmo "Sen elizi'". Novaĵo, sciencaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo. Ankaŭ la interparolo kun Claude Nourmont pri la unuavice teatra oferto de la 100a UK estas aŭdebla aparte en la rubriko "Antaŭ la mikrofono".

sexta-feira, 10 de abril de 2015

Elsendo de Pola Retradio

Elsendo de Pola Retradio - http://esperanto.brazilo.org/archives/750


En la 429-a  E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni proponas kadre de la felietonoj el la ciklo "Vizitinda Pollando" viziton sur la montopinto Sankta Kruco, de kiu deriviĝas la nomo de la tuta montoĉeno en la suda parto de la centra Pollando. La komenca kulturoniko alportas informojn pri omaĝa monero dediĉita al papo Johano Paŭlo la 2-a kaj pri nova itinero en Hispanio Tereziana atendanta ankaŭ polojn. Antaŭ la kulturkroniko ni notas informe la 5-an datrevenon de la kraŝo de la pola registara aviadilo apud Smolensko, en kiu pereis 96 personoj. Nia E-informo rilatas al la aktivadoj de Hispana E-Federacio kadre de la Jaro M60 kaj ĝia kontakto kun Unesko-klubo en Madrido. Fine aŭdiĝas la leterkesta programero, en kiu ni i.a. notas la 2-jariĝon de nia redakcia retejo kaj dankas al la martaj subtenantoj. Fragmente ni memorigas la kanton "Ne forgesu min" en la plenumo de Mélanie Prin. La porokaza kaj kulturkronikaj informoj, ankaŭ la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.

Informis: Barbara Pietrzak

quinta-feira, 9 de abril de 2015

Gramatikero: NENIE

Gramatikero: NENIE - http://esperanto.brazilo.org/archives/741

Vizitu: http://gramatikero.blogspot.com.br/ 

 NENIE

Advérbio que significa "em lugar nenhum" :

- Kiu kutimas ĉion juĝi, nenie povas rifuĝi. (Quem costuma tudo julgar, em nenhum lugar pode se refugiar.)

- Nenie semata, ĉie trovata. (Em nenhum lugar semeado, em toda parte encontrado)

- Nenie mi vidis tiel malbonajn pafistojn. (Em nenhum lugar vi tão ruins atiradores.)

- La flugiloj de l' muelejo rapide turniĝas, kvankam vento blovis de nenie.(As asas do moinho giravam rapidamente, embora não soprasse vento de nenhum lugar.)

- Kun Dio vi iros ĉien, sen Dio nenien. (Com Deus você irá a toda parte, sem Deus a nenhuma.)

- Nenie mi havis tiel bonan akcepton. (Em nenhum lugar tive tão boa recepção.)

- Vere ŝajnas al mi, ke nenie en la mondo oni spiras tiel bonodoran aeron, kiel en nia regiono! (Na verdade, me parece que em nenhum lugar no mundo se respira tão perfumado ar, como em nossa região!)

quarta-feira, 8 de abril de 2015

Fwd: Elsendoj de Radio Vatikana


​​
---------- Forwarded message ----------
From: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2015-04-06 19:40 GMT-03:00
Subject: Elsendoj de Radio Vatikana



Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

2015-04-05, dim
Paskodimancho: Kun Jesuo Kristo kiu resurektis, la amo venkis la
malamon, la vivo venkis la morton; danko por la donaco de floroj el
Nederlando; du tviteraj mesaghoj.

2015-04-02, jhau
Sankta Jhaudo: pastroj lernu esti lacaj lau bona maniero ... Papo
Francisko che la roma malliberejo Rebibbia; celebroj de Sankta
Vendredo; al la episkopoj kaj popolo de Kolombio: daurigi la agadon de
justeco, frateco kaj solidareco por konstrui renovigitan socion;
tvitera mesagho ... Jerusalemo: Neniu vera religio povas pravigi la
perforton; Romo: estas subskribita konvencio inter la Sankta Segho kaj
la Itala Respubliko koncerne fiskajn temojn; Kenjo: kreskis la nombro
de viktimoj de la mortiga atako kontrau studentoj; Israelo-Palestino:
la muro ne plu trairos Cremisan; Sirio: la Islama Shtato
alproksimighis al Damasko.

2015-04-01, mer
La Paska Tritago: lau la ekzemplo de la Pasiono kaj Resurekto de
Jesuo, ni rememoru tiujn virojn kaj virinojn kiuj, per la atesto de
sia vivo, respegulas radion de la perfekta amo de Kristo; pri la 10a
datreveno de la morto de sankta Johano Paulo la dua ... Je Sankta
Jhaudo Papo Francisko vizitos la roman malliberejon Rebibbia kie li
lavos la piedojn de malliberuloj; la liturgio de Sankta Vendredo kaj
la paska maldormado; la Sankta Jaro de la Mezerikordo estos starigita
post unu semajno; pluraj tviteraj mesaghoj pripaskaj ... Nigherio:
nova prezidanto post escepte malfacila balotado; Amnestio Internacia:
kreskis 33% la nombro de mortkondamnoj en 2014, sed estis malpli da
ekzekutoj; Nederlando: Palestino farighis membro de la Internacia
Punkortumo en Hago.

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto -
http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/index.asp
(sub Plej novaj programoj)




--

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

domingo, 5 de abril de 2015

Entuziasmigi klerulojn por nia lingvo

Entuziasmigi klerulojn por nia lingvo - http://esperanto.brazilo.org/archives/696

Se ni volas porti nian lingvon al novaj homoj, ni devas demandi nin kiel la lingvo povus servi al ili. Lerni novan lingvon – eĉ se temas pri la relative facila Esperanto – ja signifas multe da dediĉo por tiu afero. Do ni devas pripensi per kiuj argumentoj ni povas logi homojn al lingvokurso aŭ simila aranĝo. Kiun utilon havos la kono kaj scipovo de la lingvo por certa homo?

Ni ja scias ke Esperanto en la hodiaŭaj cirkonstancoj ne povas doni la saman utilon ol aliaj lingvoj, ĉar estas nur malmultaj parolantoj. Sed troviĝas almenaŭ parolantoj de la lingvo en la tuta mondo kaj tiu tutmondeco ja…

Legu pli kaj ankaŭ aŭskultu ĉe … Esperanta Retradio

Rakonto el Pasko

Rakonto el Pasko - http://esperanto.brazilo.org/archives/724


Iam estis viro, kiu diferenciĝis inter la aliaj. Liaj vortoj portis tiel grandan revolucion, ke ĝis hodiaŭ ni vidas lian resonadon en niaj vivoj kaj en la socio. Tiu homo estis persekutita, arestita kaj mortigita pro io, kion li kredis. Post li resurektis por pruvi tion, kion li predikis. Tiu historio, kvankam konata kaj celebrata ĉiujare povas esti uzata en nia ĉiutaga vivo. Ĉiumomente, ni estas sub provoj, testataj, persekutataj kaj kelkfoje eĉ "mortigataj", sed malmultaj klopodas leviĝi kaj konkeri sian propran resurekton, personan aŭ profesian. Pensu tion. Ĉu ne estas horo por resurekti? Feliĉan resurekton, feliĉan paskon.
Luis Alves


sábado, 4 de abril de 2015

Muziko tamen plisaĝigas

Muziko tamen plisaĝigas - http://esperanto.brazilo.org/archives/694


La klasikan muzikon ĉirkaŭas la aŭro de klereco kaj talento. Gepatroj profitas ĝin por akceli siajn infanojn. Sed ĉu Mozart vere saĝigas, tio jam delonge estas disputata. Studaĵo el Finnlando donas al la debato novan impulson.

Esplorista teamo ĉirkaŭ Irma Järvelä, docentino pri medicina genetiko ĉe la universitato de Helsinki, esploris la efikon de klasika muziko pri la homa cerbo. La rezultoj kiuj estis publikigitaj en faka revuo unuafoje montras ke aŭskultado de muziko plialtigas la esprimon de certaj genoj kaj malaltigas la esprimon de aliaj. Tiel kognaj kapabloj kiel lernado kaj memorkapablo povas plifortiĝi. (Genesprimo estas la kaŭzo por…

Legu pli kaj aŭskultu la tekston ĉe… ESPERANTA RETRADIO

sexta-feira, 3 de abril de 2015

Elsendo de Pola Retradio

Elsendo de Pola Retradio - http://esperanto.brazilo.org/archives/722


En la 427-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni proponas interparolon kun nia redakcia kolego Maciej Jaskot pri lia antaŭnelonga vizito en Italio en la rolo de tradukisto dum la serĉado de fontmaterialoj ligitaj kun papo Johano Paŭlo la 2-a. Komence post mallongaj aktualaĵoj sekvas kulturkronika informo ligita kun muzikaj eventoj de Sankta Semajno. E-komunuma informo kaj Leterkesto kompletigas la enhavon de la elsendo. La kulturkronika informo estas paralele legebla kaj aŭskultebla en la rubriko Novaĵoj. Interparolo estas aŭdebla aparte en la rubriko "Antaŭ la mikrofono".

quinta-feira, 2 de abril de 2015

Muzika dramo en Amsterdamo

Muzika dramo en Amsterdamo - http://esperanto.brazilo.org/archives/689

Empatia kuraĝigo de dirigento savis koncerton

Ĝenerale la dirigentoj, aparte tiuj, kiuj estras famajn orkestrojn, estas tre severaj kaj kondutas preskaŭ tiranece. Sed kompreneble estas esceptoj. Ĝuste antaŭ kelkaj jaroj, en la fama kaj ekskluziva Concertgebouw de Amsterdamo, la itala dirigento Riccardo Chailly {Rikardo Ŝeì] per sia empatia kuraĝigo elturniĝis el tre fuŝa situacio, kiu riskis transformi koncerton en katastrofon.

La unua sono aŭdigita de la orkestro kaŭzis al la solisto, la fama pianistino Maria João Pires,….

Legu pli kaj aŭskultu ĉe Esperanta Retradio

quarta-feira, 1 de abril de 2015

Elsendo de Radio Rio-de-Ĵanejro

Elsendo de Radio Rio-de-Ĵanejro


Programo Spiritismo-Evangelio-Esperanto (Radio Rio de Janeiro)
Dulingva programo (portugala/Esperanto), elsendita je la 29-a de Marto 2014, sub la aŭspicioj de Brazila Spiritisma Federacio.

Enhavo: Leciono n-ro 150 el la libro "Vivo Feliĉa", verkita de Joanna de Angelis/Divaldo Franco. Ĉapitro IV el la libro "Ago kaj Reago", de Andreo Ludoviko/Chico Xavier. Movadaj informoj. Gramatiko: prepozicioj. Testu viajn konojn. Zamenhofa proverboj. Poŝa vortaro. La Spiritsma Doktrino en Esperanto: "La Libro de la Spiritoj" (Allan Kardec) – demando 306B; "La Evangelio laŭ Spiritismo" (Allan Kardec) – ĉapitro XI, paragrafo n-ro 6. "Kristana Agendo", verkita de Andreo Ludoviko/Chico Xavier, ĉapitro III.

Redaktoro/parolisto: Elmir dos Santos Lima (foto)

Sondosiero ĉe:    Radio Rio de Janeiro

Informis: Fabiano Henrique

​ (​
www.esperantoilustrita.blogspot.com
​)​