sexta-feira, 31 de agosto de 2012

Kubo - insulo de energiŝparantoj


kubo_energisxparantoj.mp3Listen on Posterous

Dum pli ol 60 jaroj Kubo suferis sub energikrizo kiu komenciĝis per la usona embargo kaj komence de la 1990-aj jaroj kondukis al situacio de mankego. Post la malapero de la "Fera Kurteno" ĉesis la helpo flanke de socialismaj frataj ŝtatoj kiel Sovetunio aŭ GDR. Mankis la devisoj por la importado de krudaj materialoj kaj nafto. Sekve energicentraloj estis senfunkciaj, la trafiko haltis, same kiel la produktado en multaj fabrikoj. Multhoraj elŝaltoj de elektro lamigis ĉiutage la televidilojn, ventumilojn kaj fridujojn. Vespere la stratoj kaj domoj dronis en malhelo.

Intertempe pliheliĝas la situacio en urboj kaj kamparo. El la mankego de la pasintaj jaroj - tion ordonis ŝtatestro Fidel Casto jam antaŭ ses jaroj - fariĝu virto kiu portu la nomon "Energia Revolucio" kaj kiu apud la sunenergio uzas ankaŭ ĉiujn penseblajn ekologiajn alternativojn. Castro tiam en televida parolado deklaris " Ni ne atendas ĝis la fuelo falas de la ĉielo, ĉar ni malkovris ion pli gravan - la energiŝparadon. Tio egalas al trovado de giganta trovejo de nafto."

De tiam ĉie sur la insulo grandegaj propagandaj afiŝoj reklamas por la energiŝparado. La "Granma", la oficiala organo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo, preskaŭ en ĉiu eldono laŭdegas renovigeblajn energiojn, sur la televida kanalo Cubavisión ĉiusemajne okazas televida spektaklo kiu pritraktas energitemojn. Jam en la jaro 2005 la ŝtatestro malpermesis la uzon de tradiciaj lumbulboj. Ene de 6 monatoj sociaj laborantoj sukcesis elŝraŭbi pli ol 9 milionojn da lumbulboj en privataj mastrumejoj, ŝtataj oficejoj aŭ fabrikoj kaj anstataŭigis ilin per energiŝparlampoj. Dum nur du jaroj forzorgiĝis 2 milionoj da fridujoj, krome unu miliono da ventumiloj, 180.000 klimatizaj instalaĵoj kaj 260.000 akvopumpiloj. La kubanoj devis aĉeti la novajn energiŝparilojn kiuj plej ofte venis el Ĉinio surbaze de kredito, ĉu ili deziris tion aŭ ne. Oni surmerkatigis rizboligilojn je favoraj prezoj. La registaro ankaŭ edukis la popolon per novaj tarifoj por kurento al energiŝparado: Kiu konsumas malpli ol 100 kiloŭathorojn pomonate , tiu pagos nur 9 centavojn po KWh, tio korespondas al 0,004 usonaj dolaroj. Ĉiu kroma KWh draste plialtigas la fakturon por elektra kurento.

Tio ja sonas diktatorece sed tiu energiŝparprogramo celebras grandajn sukcesojn. Hodiaŭ la kariba insulo konsumas je 34 procentoj malpli da petroleo, je 34 procentoj malpli da likva gaso kaj je 80 procentoj malpli da benzino. La pokapa energikonsumo sumiĝas je nur okono de la konsumo de usona hejma mastrumejo. La energia revolucio ene de malmultaj jaroj faris el Kubo la plej daŭripovan landon de la mondo kiel taksis ĝin jam en la jaro 2006 la mediprotekta organizo "Monda Fonduso por Naturo". Kaj ŝajnas ke ankaŭ la kubanoj profitas el tio.

Sunkolektilo ŝparas tiom da kurento ke ĝi repagiĝas jam post unu jaro. En la vilaĝo Pedro Pi sur 300 domoj troviĝas tiaj kolektiloj. Tio alportas al la enloĝantoj la lukson ke ili nun eĉ dum vintro povas varme duŝi. En la ĉefurbo Havano aliflanke eĉ ne en ĉiu domo disponeblas akvo el krano. Varmaj duŝoj por la homoj tie restas revo.

La plej instrua ekzemplo de tiu enorma verda revolucio kiu plenumiĝis dum nur 7 jaroj estas la urbo Cárdenas, 105 kilometrojn oriente de Havano. Tie pastro iniciatis la produktadon de biogaso el ekskrementoj de porkoj kaj bovoj. En specialaj reaktoroj bakterioj produktas metanon kiu estas altvalora bruligaĵo. 250 tiaj instalaĵoj estis konstruitaj dum la pasintaj 20 jaroj jam nur en la provinco Matanzas. En la jaro 2011 la Eŭropa Unio decidis financi pluajn 250 instalaĵojn dum la venontaj tri jaroj. Cárdenas fariĝis celo de vizitantoj kun ekologia engaĝiĝo.

Kaj jam en la infanvartejoj la infanoj lernas pri energiŝparado. Lernejanoj ludas pri tiu temo teatraĵojn. La plej bonaj aktoroj rajtas travojaĝi por turneoj la landon por prezenti siajn premiitajn teatraĵojn.

Tiel Kubo povas fariĝi modelo por aliaj landoj kiuj troviĝas en simila situacio.
---
Esperanto@Brazilo - 
http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual Brasileiro de Esperanto

Bolsista de Esperanto na FFLCH da USP


Em 29/Ago/2012, temos a indicação de uma excelente notícia e ligação do meio universitário com o mundo esperantista...

UNIVERSIDADE DE SÃO PAULO 
FACULDADE DE FILOSOFIA, LETRAS E CIÊNCIAS HUMANAS
Comunicado

Edital ATAC-098-12-CL-Esperanto.

Edital de abertura de inscrições para o preenchimento de 1 vaga para a função de monitor bolsista, junto ao Centro de Línguas, Curso de Esperanto.

Estarão abertas na Secretaria do Centro de Línguas, na Avenida Professor Lineu Prestes, 159, Cidade Universitária Armando de Salles Oliveira, no período de 29/08/2012 a 17/09/2012, as inscrições para preenchimento de 1 vaga para a função de monitor bolsista, que será integrado às atividades técnicas e didáticas oferecidas pelo Centro de Línguas.

Poderão candidatar-se à monitoria os alunos matriculados na graduação a partir do sexto semestre de Curso da FFLCH-USP. Os monitores selecionados serão remunerados mediante bolsa, cujo valor será fixado pelo Conselho Técnico-Administrativo da FFLCH-USP, sem vínculo empregatício com a Unidade.

A vigência da bolsa será de seis meses, renováveis, automaticamente, por mais seis meses, permitindo-se, todavia, ...

Leia mais: (LINK)

quarta-feira, 29 de agosto de 2012

Komparado levas mensajn kapablojn


komparado_levas.mp3Listen on Posterous

Kiel komercisto por mi la komparado de prezoj estas esenca mekanismo por la prijuĝo de ofertoj. La prezoj estas helpiloj por konstati la valoron resp. la utilecon de certa varo aŭ servo. Certe prezo estas nur indikilo, sed komparante la prezojn kaj esplorante kial iu varo estas pli multekosta ol alia simila, oni povas esplori la valoron kiun la ofertaĵo havas por la kliento.

Kompari akcelas la kapablon analizi. Kiu multe komparas tiu ankaŭ multe devas analizi kaj alveni fine al iu konkludo ke iu specifa oferto estas la plej taŭga por la koncerna persono. La komparado kondukas al konvinkoj kiuj povas ŝanĝi la sintenojn kaj kondutojn de homo. Homo kiu komparas do adaptiĝas pli facile al novaj cirkonstancoj, estas pli fleksema kaj tolerema.

Se oni lernas fremdan lingvon, do kroman lingvon kiu aldoniĝas al la posedo de la gepatra lingvo, tiam oni ankaŭ devas kompari la funkciadon kaj la diversajn elementojn de la nova lingvo kun la respektivaj elementoj kaj la funkciado de la unua propra lingvo. Per tiu komparado oni ekkonas mekanismojn, oni konsciiĝas pri diferencoj kiujn oni antaŭe ne rimarkis. Se oni lernas fremdan lingvon kaj vere enpenetras en ĝiajn elementojn, tiam oni atingas pli altan nivelon de konscio kaj tiel levas siajn mensajn kapablojn.

Ne ĉiuj lingvoj estas same taŭgaj tiucele. Ekzemple la angla tute ne estas laŭsistema lingvo. Oni kvazaŭ havas preskaŭ nur esceptojn kaj apenaŭ regulojn. Ekzemple por la prononco de la lingvo apenaŭ ekzistas reguloj. Kiel ĉiu E-parolanto scias, la situacio ĉe Esperanto estas tute alia: La elementoj de la lingvo estas klare troveblaj kaj tial eblas analizi la funkciadon de la lingvo tre bone. Kaj se oni foje lernis kompreni la funkciadon de unu lingvo, tiam ankaŭ pli facile eblas kompreni la funkciadon de aliaj lingvoj.

Lingvo malfermas ankaŭ la aliron al la scio pri la mondo. Eĉ se oni disponas pri multaj tradukoj el aliaj lingvoj al la propra, tamen restas ofte grandaj truoj. Precipe se temas pri spertoj kiujn oni povas akiri per buŝa komunikado, la parolado de kroma lingvo estas tre utila. Kaj se tiu kroma lingvo ebligas komunikadi kun homoj el ĉiuj mondopartoj, tiam la mensa horizonto enorme vastiĝas kaj tiel ankaŭ leviĝas la mensaj kapabloj.

Do Esperanto kondukas kaj pro ĝia travidebla strukturo kaj funkciado, kaj pro ĝia internacieco al pli klara vido pri la mondo, ĉu en granda mezuro ĉu en detalo. Sendepende de granda nombro da parolantoj la lingvo povas servi al plibonigo de siaj kapabloj kaj de sia persona situacio. Do Esperanto estas valorega jam antaŭ la "Fina Venko" kiu eble venos nur post kelkcent jaroj.
---
Esperanto@Brazilo - 
http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual Brasileiro de Esperanto

segunda-feira, 27 de agosto de 2012

Konkurso pri videaj kurt-filmoj



Germana Esperanto-Asocio organizas internacian konkurson pri kurtfilmoj - kun premioj en valoro de 5000 eŭroj. Partopreni rajtas iu ajn. Detalaj informoj haveblas en elŝutebla formato ĉe: http://esperanto.de/gea/125/125_eo.pdf


Konkurso pri videaj kurt-filmoj

Germana Esperanto-Asocio okazigas kurtfilm-konkurson pro la 125-a jubileo de Esperanto. La plej bonaj filmetoj estos premiitaj en valoro de pli ol 5.000 EUR. Ĉiu povas partopreni, ĉu komencanto aŭ profesiulo. Plej gravas kreemo.

La prezento de la venkintaj filmoj kaj la transdono de premioj okazos la 15-an de decembro 2012 en Berlin.

Kondiĉoj

  • Ĉiu filmo rajtas longi maksimume kvin minutojn.
  • La rajton uzi la muzikon por ajna publika montrado necesas havi kaj transdoni.
  • La montritaj personoj devas konsentinti pri sia publika montrado en filmo.
  • La filmkreinto garantias per sia subskribo havi ĉiujn necesajn permesojn kaj ne malobei rajtojn de aliuloj.
  • Post la konkurso, ĉiuj filmoj estos publikigitaj kun la permesilo Creative Commons (CC-BY) por ĉiuj.
  • Eblas partopreni nur per filmoj, kiuj estis kreitaj en la jaro 2012.

Kio gravas?

Montru al ni, kio estas Esperanto por vi, aŭ kiel eblas entuziasmigi homojn pri Esperanto. Ne gravas la lingvo, kiun vi uzas aŭ viaj teknikoj. Limoj interpreti forestas.

Kiu povas partopreni?

Ĉiuj! Hobiaj reĝisoroj, filmemuloj, medio-agentejoj, studentoj kaj kreemuloj el la tuta mondo.

Kio eblas?

Ĉio! De animacia filmo ĝis dokumentada filmo aŭ ĉefa filmo ĉio bonvenas. Ne ekzistas limigoj de formato. Eblas filmi per poŝtelefono aŭ profesia kamerao. Eblas uzi ajnan lingvon de la mondo.

Kiel partopreni?

  • Limdato estas la 30-a de septembro 2012.
  • Necesas prezenti video-lumdiskon en kutima formato (ekz. mov, mpg, avi, DVD).
  • Bonvolu ne sendi originalan materialon, ĉar ni ne resendos ĝin.

Partopreno eblas nur per poŝtaĵo al:

Kurzfilmwettbewerb - Deutscher Esperanto Bund,
Silberburgstraße 82,
D-70176 Stuttgart,
Germanio.

Premioj

Plej bona filmo 2.000 EUR
Plej bona ideo 1.000 EUR
Plej bona filmo en Esperanto 1.000 EUR
Premio de la publiko 1.000 EUR

Ne eblas jure procedi pri la konkurso. Se ne alvenas sufiĉe da filmoj, GEA rezervas al si la rajton ne disdoni ĉiujn premiojn.

Ĉu pliaj demandoj?

Skribu retpoŝton al:  kurzfilmwettbewerb@esperanto.de
aŭ telefonu al Rainer Kurz +49-163-3873785.

Tradukoj

Por tradukoj al Esperanto la Germana Esperanto-Asocio estas je via dispono. Esperantistoj estas invitataj traduki tiun ĉi dokumenton al aliaj lingvoj. Ni publikigos vian tradukon poste en retejo de Germana E-Asocio.

fonto: http://esperanto.de/gea/film-eo.html 


------
Dissendo: Ret-Info
               http://www.eventoj.hu

---
Esperanto@Brazilo - 
http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual Brasileiro de Esperanto

Portugalio survoje al financa resaniĝo


portugalio_survoje.mp3 Listen on Posterous
De la kriza ŝtato Portugalio eliras signalo: "Vidu, karaj grekoj, necesas nur akcepti la defion." La lando ĵus montras kiel oni finance resaniĝas per ŝparado - kaj tiel denove kapablas allogi investantojn.

Kelkfoje en la vivo helpas nur humuro: "Kara Angela, Portugalio donas sian plej bonon." Kun sloganoj kiel tiu sub karikaturoj de ridetanta germana kancelierino la portugala longtradicia brandfarejo Licor Beirão reklamas sur afiŝoj. Kompreneble temas unuavice pri likvoro. Sed tio estas ankaŭ aludo pri la fervoro de la portugaloj reordigi sian ŝtatan buĝeton. Apud Grekio Portugalio estas konsiderata la plej problemeca lando de la Eŭro-zono. Sed en Portugalio oni rezignas pri insultoj kontraŭ la germana kancelierino, dum en Grekio oni ja jam delonge vidas plej multajn problemojn, sed hezitas realigi la necesajn paŝojn.Portugalio estas alia. La lando komprenis la lecionon. Kaj tial ĝi sukcesas.

Antaŭ kelkaj semajnoj la sudeŭropanoj prezentis bilancon kiu estis por multaj observantoj tute surpriza: La buĝeta deficito, impostaj enspezoj, redukto de ŝtataj elspezoj, reformoj sur la labormerkato - en la unua jarduono Portugalio atingis ĉiujn promesitajn ŝparcelojn. Post Irlando la sudeŭropanoj do estas la dua lando kiu pruvas ke ŝparado povas konduki al sukceso - se nur la politikistoj akceptas tion kaj se la civitanoj kongruas kun tio. Per tio la sudeŭropa lando nun denove fariĝas alloga ankaŭ por investantoj, danke al ankoraŭ tre altaj rentumoj de la ŝtataj obligacioj. Portugalio ne jam atingis la montopinton, sed la celo estas jam videbla.La plej grandan problemon en Portugalio prezentas ankoraŭ la labormerkato. Sed ankaŭ tie montriĝas unuaj sukcesoj. La senlaboreco de gejunuloj nun ne plu kreskas sed stagnas. La registaro sub ĉefministro Coelho reformis la sistemon kaj realigis programon por la subteno de la fondado de novaj entreprenoj. Tiel pli da junaj homoj havas ŝancon ricevi postenon.Sed estas ne nur la registaro kiu konsekvence agas sed ankaŭ la civitanoj. Ekzistas larĝa socia interkonsento pri la reformoj.

Kompreneble la portugaloj ne ĝoje akceptas la drastajn mezurojn sed ili restas pacaj kaj akceptas la batalon kontraŭ la krizo.Kaj ili vidas la unuajn sukcesojn. La eksporto surprize forte kreskis en la unua jarduono. Por la tuta jaro la ekspertoj kalkulas pri kresko de 3,5 procentoj. Eĉ la industria produktado dum majo konsiderinde kreskis je 5 procentoj. Do la perspektivoj estas bonaj. La portugala ekonomio ĉi-jare apenaŭ ŝrumpos kaj en la jaro 2013 denove kreskos.

--

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

domingo, 26 de agosto de 2012

Universitato de Karlovo invitas studentojn

      

AKADEMIO INTERNACIA DE LA SCIENCOJ (AIS/-SAN MАRINO)
INTERNACIA UNIVERSITATO KARLOVO

ВСЕМИРНАЯ АКАДЕМИЯ НАУК- САН МАРИНО/AIS/
МЕЖДУНАРОДНЬIЙ УНИВЕРСИТЕТ - КАРЛОВО
СВЕТОВНА АКАДЕМИЯ НА НАУКИТЕAIS/-САН МАРИНО
МЕЖДУНАРОДЕН УНИВЕРСИТЕТ - КАРЛОВО

Bulgario 4300 Karlovo p.k.44 Mobil +359-885056469 
E-mail:leonov@rozabg.com



INFORMILO PRI STUDADO EN IUK kaj IECPE

INTERNACIA UNIVERSITATO-KARLOVO/IUK/ kaj INTERNACIA E-CENTRO POR PROFESIA EDUKADO/IECPE/

A K C E P T A S

Studentojn kaj specialiĝantojn por la studadjaro 2012/2013

Por 
ĈIUTAGA / ĈEESTA / STUDADO
aŭ 
SPECIALIĜO RETA / EKSTER ĈEESTA / STUDADO aŭ SPECIALIĜO

La studado kaj la specialiĝo estas universitatnivela,surbaze de la studadprogramoj de bulgaraj universitatoj kaj la Regularo de AIS. Rajtas gvidi kursojn kaj instrui nur unversitataj profesoroj kaj docentoj.

Oficiala studadlingvo : Esperanto

JARAJ STUDADKOTIZOJ:

Por ĈIUTAGA/ĈEESTA / STUDADO-500 euroj
RETA/EKSTER ĈEESTA / STUDADO-300 euroj

La plej diligentaj studentoj ricevos stipendiojn. En la komenco de la studado/ specialiĝo ĉiu studento/specialiĝanto surbaze de la studadprogramo studos Esperanton, se ne parolas la lingvon, kaj aldone SENPAGE bulgaran lingvon, ĉar la studado estas ankaŭ surbaze de la ŝtate agnoskita studadprogramo por la bulgaraj universitatoj, kies profesoroj ankaŭ instruas kaj gvidas kursojn.

La samfamilianoj ĝuas rabaton por la studadkotizo kaj loĝado.
La LOĜADO en Studenta domo kostas 100 eurojn monate

Pri la NUTRADO, ĉiu zorgas mem,sed la nutrado en Bulgario estas malmultekosta. La studentoj/ specialiĝantoj povus manĝi en la universitata bufedo, mem kuiri en la kuirejo de la studenta domo aŭ manĝi en malmultekostaj manĝejoj. Se estas deziro flanke de la studentoj la Universitato, ili povus organizi malmultekostan nutradon en la studenta domo/ 8-10 euroj tage/ 
         
BAZAJ STUDADFAKOJ kaj FAKOJ POR SPECIALIĜO :

·         TURISMIKO
·         EKONOMIKO kaj GVIDADO DE TURISMAJ FIRMAOJ
·         EŬROLOGIO
·         KOMERCO
·         ĴURNALISTIKO
·         ADMINISTRADO
·         LIBROTENADO/KONTADO/
·         INFORMADIKO

KROMAJ STUDADFAKOJ kaj FAKOJ POR SPECIALIĜO:
KOMPUTILA TEKNIKO,INRENACIA PATENTA JURO, SCIENC-TEKNIKA INFORMADO,TURISMA ANIMACIO,ORGANIZADO KAJ GVIDADO DE HOTELOJ KAJ RESTORACIOJ, EKSKURSGVIDADO

Post la sukcesa fino de la studado,la studentoj ricevos AIS- DIPLOMOJN por BAKALAŬROJ kaj MAGISTROJ kaj ankaŭ (post libervola, aldona SENPAGA studado/ specialiĝo ),surbaze de la ŝtata LICENCO №201012879 ŝtate agnoskitajn dokumentojn , valideblajn en EU pri la jenaj PROFESIOJ :
  • KOMERCA REPREZENTANTO /341040/
  • LIBROTENISTO /344030/
  • GVIDANTO DE OFICEJO/346010/
  • KOMPUTILA PROGRAMISTO /481020/
  • TEKNIKISTO DE KOMPUTILA TEKNIKO /523050/
  • HOTELADMINISTRISTO/8110101/
  • KUIRISTO//811070/
  • ORGANIZANTO de TURISMA PRISERVADO kaj VOJAĜAGENTEJOJ / 812010/
  • TURISMA ĈIĈERONO /812030/
  • ANIMANTO DE LA TURISMA AGADO/812040/ 
AĜLIMO de la studentoj/specialiĝantoj :18- 65 jaraĝaj

La studentoj/specialiĝantoj rajtas uzi SENPAGE la unversitatan retejon.

Se por la studado/specialiĝo aliĝos pli ol 10 samlandanoj ili uzos RABATON por la LOĜADO.

Tiuj, kiuj bezonos bulgarajn vizojn ricevos invitleterojn por la studadvizoj.

ADRESO por Informoj kaj aliĝo (preferinde rete)
E-mail: leonov@rozabg.com
Bulgario 4300 Karlovo p.k.44 Internacia Universitato Karlovo
Mobiltelefono +359 885056469 / prof. Leonov/

E-mail:leonov@rozabg.com

La aliĝo studi aŭ specialiĝi eblas dum la tuta studadjaro ,sed preferinde estas komenci la studadadon en la komenco de la studadjaro.
Uzu la okazon studi kaj specialiĝi en internacia, amika medio uzonte Esperanton kiel studad- kaj kontaktlingvon! 

Ni atendas Vin en Karlovo!
Prof. Boĵidar Leonov
Rektoro

--

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Mensogi malpli levas la sanon


mensogi_malpli.mp3Listen on Posterous
Por vivi sane necesas ne nur praktiki sporton kaj nutri sin balancite. Kiu mensogas malpli, tiu plibonigas sian sanon kaj siajn sociajn interagojn. Tion raportas usonaj esploristinoj en nova studaĵo.

La psikologino Anita Kelly kaj la stastistikino Lijuan Wang de la usona universitato de Notre Dame plenumis dum 10 semajnoj testojn kun 11 testantoj, inter ili apenaŭ du trionoj da studentoj, uzante detektilon de mensogoj. Iliajn rezultojn kiuj ne jam estis publikigitaj en faka ĵurnalo ili antaŭ nelonge prezentis ĉe la ĉiujara kongreso de la Usona Psikologia Asocio en Orlando.

La esploristinoj dividis por la studaĵo la testpersonojn en du grupojn: Iom pli ol da duono ricevis la instrukcion, ne plu rakonti dum la testoperiodo nek malgrandajn nek grandajn mensogojn. La alia duono funkciis kiel kontrolgrupo kaj ne ricevis instrukciojn.

La esploristinoj raportis ke la partoprenantoj trovis diversajn teknikojn por ne mensogi. Ili ekzemple prezentis siajn ĉiutagajn atingaĵojn konforme al la vero, ol fanfaroni pri ili. Krome la demanditoj ne plu inventis iujn elturniĝojn se ili malfruis aŭ ne povis plenumi iun taskon. Kaj kelkaj el ili ekzemple reagis al malicaj demandoj per kontraŭdemando por rompi la pensokoncepton de la vidalvidulo.

Ambaŭ grupoj devis veni ĉiusemajne al la laboratorio kaj plenigi demandilojn pri ilia sano kaj pri iliaj sociaj rilatoj. Krome ili devis submetiĝi al testo per mensogdetektilo por vidi kiom da grandaj mensogoj aŭ mensogetoj ili estis rakontintaj dum la antaŭa semajno.

Per tiu testo montriĝis ke la testantoj de la grupo kiu ne rajtis mensogi sentis sin pli sanaj. Ili ekzemple sentis malpli da kapdoloroj, malpli da doloroj de kolo, da streso, da malgajeco aŭ da timo ol la alia grupo. La ne-mensogantoj krome konsideris sin mem de la kvina semajno kiel "pli sinceraj" personoj, kaj laŭ propraj eldiroj havis pli bonajn sociajn rilatojn kaj interagojn.

La psikologinoj raportis ke laŭ plej freŝaj studaĵoj la usonanoj mensogas 11-foje dum la semajno. Post la fino de la 10-semajna testoperiodo la grupo de la ne-mensogantoj mensogis nur unufoje dum semajno.

--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

sábado, 25 de agosto de 2012

La lingvo serena de Baldur Ragnarsson


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero savio el Israelo

La_serena_lingvo.mp3Listen on Posterous
Tutkorajn bondezirojn al eminenta esperantisto!


La 25-an de aŭgusto okazas la 82-a naskiĝdato de nia islanda elstara poeto-verkisto Baldur Ragnarsson. Antaŭ dekduo da jaroj, kiel freŝbakita esperantisto (kvankam jam 56-jaraĝa), mi ekkonis lin per lia artikolo pri Julio Baghy en la rubriko "Nia kultura heredaĵo" de la revuo Juna Amiko, kiun li daŭre prizorgas.

La unua verko de Ragnarsson, kiun mi vere frandis, estis la historia romano "Sagao de Njal", kiun li tradukis en Esperanton el la islanda lingvo. Nur kiam, post 40 jaroj, mi finfine forlasis la alienigan informadikan mondon kaj ekinteresiĝis ankaŭ pri poezio mi malkovris lin kiel poeton kaj eseiston.

El lia plena originala verkaro "La lingvo serena" eldonita en 2007 mi deziras konatigi al vi du miaopinie tiklajn malkovrojn.
Unue, kiel nia poeto-verkisto priskribas sian esperantiĝon:

"Mian knabaĝon mi pasigis en vilaĝo ĉe unu el la multaj fjordoj, kiuj tranĉas la bordojn de Orienta Islando. Ambaŭflanke de tiu fjordo altaj montoj levas siajn pintojn al la ĉielo. La fjordo mem estas profunda kaj riĉa je fiŝoj. [...] Dum la vintro la infanoj kompreneble devis ĉeesti la lernejon, la solan en la vilaĝo. En tiu lernejo instruis mia patro. [...] Li edukiĝis en la Pedagogia Lernejo en la ĉefurbo Rejkjaviko. Unu el liaj kunstudantoj tie estis fervora esperantisto. Li havis la kutimon saluti la kunulojn matene en Esperanto: "Bonan tagon!". Tion diris al mi mia patro. [...]

En mia hejma vilaĝo estis ŝuisto, kiu tenis malgrandan librovendejon en ĉambro apud sia laborejo. Tie inter popularaj romanoj, biografiaj libroj kaj tradiciaj poemaroj mi trovis lernolibron de Esperanto. [...] Mi aĉetis tiun libron pro scivolemo kaj eble kun iom neklare intenco ĝin iam trastudi. Tiam mi havis 14 jarojn. Sekvis du jaroj en duagrada lernejo. La tempo por Esperanto ankoraŭ ne venis. [...] Unuajara gimnaziano iun tagon mi rimarkis en montrofenestro de librovendejo libron, kies titolo tuj frapis min rememorige pri mia knabaĝa intereso. [...] [Tie mi trafis] la unuan lernolibron de Esperanto en la islanda lingvo, eldonitan en 1909." 
 
Tiel komenciĝis la mirinda simbiozo inter Baldur Ragnarsson kaj Esperanto.

Mia dua tikla malkovro rilatas al liaj poeziaĵoj. En la ĉapitro titolita "Islandecaj reeĥoj" nia poeto priskribas antikvan islandan literaturan ĝenron "Kortega poezio" kun specialaj poetika lingvouzo kaj stilo. Jen liaj ĉirilataj vortoj:

"... La kortegaj poemoj verŝajne estas netradukeblaj en kiun ajn lingvon, kvankam la versoformo mem estas sufiĉe bone transdonebla, precipe en Esperanto, efektive mi jam ĝin uzis por originala poemo, kiu ĉi tiel komenciĝas:

Verŝas benon brila suno
sur la tero kaj l'aero, 
kisas monton dolĉa vento
blovetante zumas kanton.
Al la maro mi deziras 
gaje kuri por plezuro,
vidi ondojn laŭe randi
blankan bordon de la fjordo.

Ĉi tiu strofo transdonas sufiĉe fidele la versoformon [...] kun ok linioj po ok silaboj kaj kun internaj rimoj, alterne plenaj kaj duonplenaj. La citita strofo tamen malhavas aliteracion, kiu estas nepra regulo en la malnova islanda poezio".

Jen do: ĉu ankaŭ vin tiklas la scivolemo enketi plue kaj malkovri, nur por via propra kontentigo, tiajn poeziajn ludojn?

Ĉar dank' al Baldur Ragnarsson mi fakte konatiĝis kun Julio Baghy kaj lia poemeto "Ĉe samovaro", kiam lastjare, ĝuste en aŭgusto, mi finpreparis esperantan filmeton "Sur la spuroj de Julio Baghy en Budapeŝto", mi dediĉis ĝin al li. Se vi deziras spekti la filmeton jen ĉisube ĝia ligilo:

Embedded media -- click here to see it.


--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Kreskanta trezoro


Posted by  Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio

kreskanta_trezoro.mp3Listen on Posterous

La enhavo de la interreto daŭre kreskas. Tio koncernas ankaŭ la esperantan parton de la interreto. Ĉio kio eniras la interreton tie restas preskaŭ neforigeble. Tion oni povas konsideri avantaĝo aŭ malavantaĝo. Rilate al la kreskado de la lingvo ĝi estas certe avantaĝo, ĉar per tio disponeblas ĉiutage pli da tekstoj, sondosieroj kaj filmetoj en Esperanto.

Tio alportas tamen du problemojn: Unue serĉanto devas entute trovi la novajn kaj malnovajn enhavojn kaj due necesas ordigi la enhavojn laŭ kvalito. Dum la serĉado estas unuavice teknika demando kiu estas ankaŭ bone solvebla per teknikaj rimedoj kiel la diversaj serĉ-robotoj, la klasifikado de enhavoj laŭ kvalitaj kriterioj estas sufiĉe granda tasko kiu apenaŭ estas plenumebla per aŭtomatoj. Oni bezonas homan forton por tiu ordiga kaj prijuĝa laboro.

Kaj kvalito ne estas io absoluta. Se iu certa enhavo estas bona kaj taŭga por iu uzanto, tio ne signifas ke ĝi estas same bona kaj taŭga por alia uzanto. Ni prenu la ekzemplon de aktualeco de enhavo: Oni ja povas aŭtomate ordigi enhavojn laŭ la dato de apero, sed tio ne signifas ke malnova enhavo malaktualiĝis. Precipe por uzantoj de Esperanto la aktualeco havas alian signifon ol ĝenerale: Por uzanto de Esperanto ofte la enhavo mem ne estas tiom grava kiel la lingvo en kiu ĝi estas esprimita, ĉar la ĉefa deziro de progresanto de la lingvo estas ricevi bonajn ekzemplojn de lingvouzo.

Progresantoj ja abundas en Esperantujo. Do estas granda bezono por enhavoj kiuj taŭgas por progresantoj. Provizi progresantojn per materialo kiu konformas al iliaj bezonoj tamen estas tre malfacila tasko. Se jam la novlernantoj de la lingvo ne estas uniformaj, la diverseco de interesoj  ĉe progresantoj estas ankoraŭ pli granda. Ne eblas produkti enhavojn laŭ la kriterio de taŭgeco por progresantoj, eblas nur poste prijuĝi certan enhavon ĉu ĝi estas rekomendinda por progresantoj.

La Esperanta Retradio ofertas tre vastan gamon da tekstoj kun sondosieroj el kiu sufiĉe granda parto ne jam malaktualiĝas  sed daŭre restas valora kiel materialo por progresantoj. Laŭ la aktuala stato estas jam pli ol 560 tekstoj kun sondosieroj. Tio estigas la taskon aldoni al la kutima programlisto diversajn kromajn listojn kiuj kunigas tekstojn ĉirkaŭ diversaj temoj aŭ temaroj. Ekzemple ekzistas jam sufiĉe multaj sonartikoloj kiuj pritraktas la temon "biciklo", sed ankaŭ estas granda kvanto da sonartikoloj kiuj temas pri lingvaj demandoj. Kaj estas eĉ novaj literaturaĵoj kiel "Serena el Kardoj" de Luiza Carol el Israelo.

La menciitaj listoj povas havi kelklinian priskribon de la koncerna sonartikolo kaj tiel la serĉanto de progresiga materialo povas pli facile trovi tion kio estas taŭga por la bezono de progresanto. La laboron de ellaborado de listoj kun priskriboj de la enhavo de sonaratikoloj ĉiu pvoas fari kaj publikigi tian liston en propra retejo. Necesos nur aldoni la rektan ligilon al la originala sonartikolo ĉe peranto.posterous.com/. . . (ekz. dolca-alternativo).

Mi pretas kunlabori tiurilate kun ĉiu serioza aktivulo. Tiel nia afero povas kreski kaj atingi novan ŝtupon de kvalito. Labori en tiu senco por Esperanto donas grandan kontentigon.

--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

quarta-feira, 22 de agosto de 2012

Telefona prizorgado por privataj klientoj


Posted by  Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio

telefona_prizorgado.mp3Listen on Posterous
Ĉu mankas tempo por mendi florojn per Fleurop? Ĉu mankas energio por organizi rendevuojn? Ne nur konzernoj sed ankaŭ privatuloj povas delegi tiajn taskojn al telefonaj prizorgejoj en Hindio. Personaj asistantoj estas mendeblaj laŭbezone pohore.

Jen malvasta laborejo en senornama grandspaca oficejo, komputilo kaj telefono, pli da instalaĵoj ne bezonas Bart Morin, 23-jara, por kontentigi siajn klientojn en transmaro. Li estas persona asistanto, la klientoj loĝas en multcentkilometra distanco en Eŭropo. "Por ili mi faras ĉion kio estas plenumebla pere de la interreto."

De sia laborloko en Bangalore Morin mastrumas kalendarojn, interkonsentas rendevuojn, plenumas mendojn, esploras la fonon de negocpartneroj aŭ mendas flugojn kaj hotelojn - en Germanio, Britio aŭ aliloke. Li laboras samtempe por ne malpli ol 10 klientoj, kelkajn li jam konas de kelka tempo, aliaj prenas liajn servojn nur dum mallonga tempo. Ili komisias lin en angla lingvo retpoŝte, per retbabilejo aŭ per telefono.

Ekde la 1970-aj jaroj grandaj entreprenoj forlokigas kompletajn entreprenajn partojn al la eksterlando. Unue estis precipe konzernoj el Usono, sed ĝis la 1990-aj jaroj tio fariĝis internacia kutimo el kiu ĝuste Hindio profitis. La firmaoj forlokigis unue sian informteknologion, poste la telefonajn prizorgejojn kaj pli poste administradon kaj produktdizajnon.

Sed la laboro de Morin estas alia: Liaj klientoj estas ĉiuj privatuloj kiuj pagas la servojn pohore. Li laboras ĉe provizanto de telefona prizorgado kiu logas la privatajn klientojn per tio ke ili nun povas forlokigi ĉion, kio estas teda por ili, al Hindio.

Dum la pasinta jaro alvenis petoj pri servo de 1500 klientoj el 50 diversaj landoj. Tiaj petoj povas esti organizado de rendevuoj aŭ remebligo de la kuirejo aŭ, aŭ , aŭ ... Ekzistas nur malmultaj limoj. La petoj devas estis laŭleĝaj kaj etike kaj kulture konformaj.

Intertempe la ofertoj estas pageblaj ankaŭ por privatuloj. Unu horo kostas 11,50 eŭrojn, se oni pagas por tuta monato la pohora prezo povas fali al 5 eŭroj. La oferto estas disponebla ĉiutage dum 24 horoj.

Por tio pli ol 200 dungitoj laboras en 4 malsamaj 8-horaj ŝiftoj. Komencantoj kutime devas labori en dumnoktaj ŝiftoj. Post tri jaroj ili ricevas dumtagajn ŝiftojn aŭ alian pozicion. La averaĝa monata salajro de virtuala asistanto sumiĝas je 20.000 barataj rupioj, tio estas 300 eŭroj. Tio estas por hindiaj cirkonstancoj jam sufiĉe bona salajro.

La kvalito de la servoj tamen ne ĉiam estas kontentiga. Kelkaj provizantoj fine ne plenumas siajn promesojn. La asistantoj ofte ŝanĝiĝas aŭ ili estas tute novaj kaj tio ne sufiĉas por kompleksaj taskoj. Kelkaj klientoj kritikas la ne ĉiam senriproĉan parolon de la angla.

Ĉu privataj asistantoj daŭre funkcios, tio apenaŭ estas prognozebla. Kompare al la negoco kun grandaj klientoj la sumoj en la servo por privatuloj estas nur malgrandaj. Kaj ne estas certe ĉu la oferto pri tiuj servoj korespondas al la mentaleco de germanoj kiuj ne tiom ŝatas forlokigi taskojn, precipe ne je tiom granda distanco.
--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Ruĝo alportas trinkmonon


rugxo_trinkmonon.mp3Listen on Posterous

Ruĝa ŝajne ne nur estas la koloro de la amo, sed la ruĝo alportas ankaŭ pli altan trinkmonon. Franca studaĵo montris ke al viroj la priservado en restoracio valoras pli se la kelnerino estas ruĝe vestita. Virinojn aliflanke la elekto de la koloro de la vestaĵoj de la servistinaro ne impresas.

Kondutpsikologoj eltrovis jam antaŭe ke la alteco de la trinkmono nur malofte kunrilatas kun la kvalito de la servado, sed pli kun la aspekto kaj apero de la servistinaro. Ĉe kelnerino tiu kunrilato estas tre klare rekonebla: La koloro de la haroj, la uzado de ŝminko, la korpoformoj kaj ankaŭ la harstilo ĉe servistinoj povas havi pozitivan efikon je la trinkmono. Tamen unu ekstera aspekto ĝis nun ne jam estis konsiderata: la koloro de la vestaĵoj.

Psikologoj de la Universitato Bretonio-Suda nun esploris la efikon de ruĝaj vestaĵoj je la alteco de la trinkmono. La studaĵo baziĝas sur la psikologia ekkono ke la ruĝa koloro plialtigas la korpan kaj seksan allogopovon de virinoj. Laŭ tio viroj preferas sidi apud ruĝe vestitaj virinoj ol apud sinjorinoj en blua vestaĵo. Kaj virinoj kun ruĝa vestaĵo estas pli sukcesaj se ili petveturas ol se ili portas alikoloran vestaĵon.

La francaj psikologoj observis por la studaĵo ĉirkaŭ 400 virajn kaj 300 virinajn gastojn de restoracioj. En Francio kie la eksperimento realiĝis, ne estas kutimo doni trinkmonon. Ĉar la franca leĝo antaŭvidas 12-procenton aldonon sur la fakturo por la priservado. La 700 gastoj estis priservataj tagmeze de 11 kelnerinoj en la aĝo de 19 ĝis 26 jaroj.

La kelnerinoj estis informitaj pri la eksperimento, sed ili nenion sciis pri la vera objekto de la esploro. Oni instrukciis ilin porti la saman T-ĉemizon alterne en diversaj koloroj (nigra, blanka, ruĝa, blua, verda kaj flava). Dume ili ne portu ŝminkon nek ornamon. Krome oni petis ilin priservi la gastojn kiel kutime kaj noti la altecon de la trinkmono ĉe ĉiu gasto.

La rezulto de la eksperimento konfirmis la supozojn de la sciencistoj de la bretonia universitato. Se la kelnerinoj portis la ruĝan T-ĉemizon, tiam ili ricevis de viraj gastoj trinkmonon pli ofte kaj je pli altaj sumoj ol en alikolora vestaĵo. Ili povis ĝoji pri pluso de trinkmono inter 15 kaj 26 procentoj. Aliflanke la konduto de virinaj gastoj rilate al trinkmono ne ŝanĝiĝis kun la koloroj de la vestaĵoj.

Por la aŭtoroj de la studaĵo tiuj rezultoj sendube havas praktikan signifon por servistinoj. Ili povas relative facile plialtigi sian perlaboraĵon. Kaj ili ne devas timi perdon de mono ĉe virinoj ĉar la ruĝa koloro de la vestaĵoj tute ne influas ilin.

Ĉu viraj servistoj povus profiti el tiu ludo de koloroj, tio ne jam estas science eltrovita. Sed studaĵoj montris ke ankaŭ virinoj reagas je la ruĝa koloro. Ili sentas sin altirataj de ruĝe vestitaj viroj, ĉar ili imputas al tiuj viroj pli altan socian statuson. Kelneroj kun ruĝaj T-ĉemizoj do eble povas dum la laboro varbi fianĉinon.

--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Estas alternativo al la usona eduka modelo


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

eduka_modelo.mp3Listen on Posterous
Reciproka fido sen obsedaj testoj

Malmultaj el niaj lernejoj sufiĉe bone kontentigas la bezonojn de lernantoj kaj de iliaj gepatroj. Kio necesas al la lernanto? Akiro de kapabloj taŭgaj por la nunaj tempoj kaj signifo por liaj studoj. Ĝuste tiuj ĉi elementoj tre malfortiĝis en niaj lernejoj. La israela eduka sistemo dum la lastaj jaroj fanatike alprenis la edukan modelon de Usono (kaj de Sudorient-aziaj landoj, kaj de Unuiĝinta Reĝlando).

La ĉefaj karakterizaĵoj de tiu modelo estas lernado orientita al testoj kaj senvaloriĝinta instruado per fruntaj lecionoj, kiuj interesas nur malgrandan parton de la lernantoj. La aklamita elstara kvalito de tiu ĉi modelo estus, ke ĝi ebligas kontinuan mezuradon de rezultoj kaj "plibonigon de atingoj". Ĉio tio estigas  kulturon de konkurencado, kiu unuflanke tute malhelpas solidarecon kaj aliflanke kaŭzas pliigon de sociaj malegalecoj.

Ne surprizis, do, la vortoj de la ĝenerala direktorino de la ministerio pri edukado, kiu pasintece deklaris interalie: "La venonta lerneja jaro estos sukcese karakterizita per plifortigo de normigo, superrigardo kaj kontrolo super ĉiuj pedagogiaj aspektoj de edukado. Samtempe ni ĝisdatigos kaj plibonigos niajn perretajn komuniksistemojn, kiuj finfine ebligos rapidan prilaboradon de la amaso da datumoj alvenintaj el la lernejoj".

Krome la tiam brustuŝvelanta direktorino, klarigante kial ŝiaopinie necesas pli kaj pli strikta reguligo kaj daŭra pritaksado kaj mezurado de la eduka sistemo, ankoraŭ paradokse aldonis: "Ni bezonas tre multan konfidon por plibonigi la tutan sistemon". Kvankam ne ŝi persone enkondukis la usonan modelon de edukado en la ministerion, ŝi ĝin religifanatike brakumis tutkore.

Kaj nun, bedaŭrinde, oni povas konstati la katastrofajn rezultojn. Israelo do fariĝis unu el la multaj landoj, kiuj, kaŭze de blinda adopto de la usona modelo, tute fuŝis iliajn reformojn pri edukado.

Bonŝance estas alternativo al la usona edukmodelo. Ekzistas hodiaŭ progresintaj eduksistemoj, ekzemple tiu de Finnlando, kiu pruviĝis kiel unu el la plej sukcesaj. La ŝlosilo de ĝia sukceso estas reciproka fido. En la usona modelo, daŭra mezurado, obsedaj testoj, la tiel nomataj "atingoj" per lernado limigita al trapaso de ekzamenoj sen agrablaj spertoj dum la lernado, tute ne kreas fidon al kaj ene de la eduka sistemo. Male, ili kaŭzas ĉiam pli profundan suspektemon kaj disvastiĝantan ribelon je ĉiuj niveloj de la sistemo.

En Israelo, silentan ribelon al la nuna sistemo, fanatike aprezema sed tute ne aprezata, organize estigas grupoj da gepatroj per kreado de memfinancitaj, do privataj kaj elitaj, lernejoj por iliaj infanoj. En tiaj lernejoj, la aliro al edukado estas tute malsimila al tiu de publikaj lernejoj: obseda taksado de rezultoj ne plu estas la ĉefa eduka rimedo sed multe pli gravas la signifo kaj plezuraj spertoj de lernado kaj vivo.

Oni tiel atingas la aŭtonomecon, kiu permesos al gepatroj kaj al gelernantoj fruktodonan kunlaboradon kun celkonscia instrua skipo. Tiamaniere oni povas difini la specifajn lernejajn programojn, kadre de nacia eduka enhavo, kaj ĉefe adopti la plej taŭgajn kaj trafajn instrumetodojn por la specifaj necesoj de ĉiu loka komunumo.

Espereble la "ĉiovidaj gravgravuloj" de la ministerio pri edukado finfine malfermos siajn okulojn por konstati, ke kiel Finnlando pruvas: ĝuste tiu ĉi aliro estas la vojo al sukceso.

--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org