Posted by Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio eo_ne_produkto.mp3 Listen on Posterous "La mondo ne akceptas Esperanton". Tiun plendon kaj priskribon de eblaj kaŭzoj oni povas legi en "Libera Folio". Ĉu vere la "mondo" ne akceptas nian lingvon? Mi forte pridubas tion. Se oni komparas Esperanton kun nova produkto kiu devas akiri pozicion en la merkato, tiam tiu konkludo ŝajnas esti pravigebla. Sed kiel merkatikisto, komercisto kaj esperantisto mi analizis tion kaj tio kondukis al rezulto ke Esperanto ne estas produkto. Mankas al ĝi esencaj atributoj por esti konsiderata tia. Esperanto nek estas varo, nek servo. Ĝi ne estas simple vendebla kaj utiligebla. Homo ja povas akiri Esperanton kaj poste utiligi gin, sed tio estas longdaŭra evoluprocezo kiu nur funkcias se plenumiĝas esencaj kondiĉoj. Tiu evoluprocezo estas kreskado. Ĉiu kreskado postulas la ĉeeston de kreskofaktoroj sen kiuj la kreskado ne povas okazi. Kaj ĉiam unu el tiuj faktoroj en ...