Posted by Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S.Viana el Brazilo optimismo_sano.mp3 Listen on Posterous Foje sciencistoj bezonas longan tempon kaj lacigajn esplorojn por atingi sciojn, kiujn observado kaj intuicio de antikvaj homoj jam de longe eltrovis. Ekzemple: niaj praavoj de longe diradis, ke optimismo kaj pozitivaj sentoj bonfaras al sano. En la pasinta monato aprilo 2012, usona revuo Psychological Bulletin (Psikologia Bulteno) publikigis artikolon, kiu konfirmas tiun veraĵon post detala, profunda studo. Estas agrable tamen vidi, ke scienco kaj prudento kune paŝas. La artikolo fokusas la influon de pozitivaj sentoj je la risko de koraj kaj angiaj malsanoj. Oni traesploris ducent aliajn sciencajn studojn pri tiu sama temo kaj konkludis, ke tiaj sentoj estas klare sanprotektaj. Pozitivaj emocioj, precipe optimismo, montris protektan efikecon kaj eĉ mildigis sanproblemon, se ĉi tiu jam okazis. Optimistoj suferis ...