Posted by Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo lokaj_radioj.mp3 Listen on Posterous La 27-an de septembro 2012 mi prezentis ĉi tie sonartikolon pri la "Tago de la Radio" en Brazilo. Tiam mi menciis la gravecon de Esperante parolataj programoj por la praktikado de la lingvo inter esperantistoj. Se la karaj geaŭskultantoj min pardonas, mi ŝatus reveni al tiu temo, kiun mi konsideras tre grava. Hodiaŭ mi ŝatus iom paroli pri la graveco de radio en la disvastigado kaj informado pri Esperanto ĉe la neesperantista publiko. Ĝenerala konsento inter la Esperantistoj estas, ke la ekstera mondo malmulton scias pri nia lingvo kaj ĝia valoro. Pro pluraj kaj diversaj kialoj, oni ne sukcesas sufiĉe diskonigi Esperanton ekster la movado, malgraŭ multaj bonintencaj klopodoj. Jen la punkto, kiu rilatas al radio. Eble ni malmulte utiligas ĝin por tiu celo. Kiel jam dirite, radion aŭskultas milio...