Pular para o conteúdo principal

Postagens

Nia lingvo plue kreskos

Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio lingvo_plukreskos.mp3 Listen on Posterous Multaj homoj demandas sin, kiun estontan evoluon nia lingvo havos. Estas malfacile esti optimisma, ĉar la pozitivaj signoj estas apenaŭ videblaj kaj preskaŭ nur la fakto ke Esperanto ankoraŭ funkcias kiel vivanta lingvo, estas tia signo. Sed mi kredas ke mi vidas pli ol aliaj ke Esperanto havas grandan potencialon. Kaj tio tute ne estas iu naiva opinio. De du jaroj mi nun okupiĝas pri la Esperanta Retradio kio ja signifas ke mi ĉiutage aŭ verkas sonartikolon aŭ tradukas tekston aŭ prilaboras kontribuojn de la aliaj kunlaborantoj. Tiu ĉiutaga okupiĝo pri la lingvo, precipe pri la parolata formo, donas al mi impresojn kaj ekkonojn kiujn apenaŭ alia esperantisto havas.  Mi scias nur pri unu persono kiu havas kompareblajn spertojn, nome Barbara Pietrzak de la Pola Retradio. Kiel redaktorino de Pola Radio ŝi faris similan laboron ĉiutage kaj daŭrigas simile ĝis hodiaŭ. Pro tio ŝi...

Kiel esti (aŭ ne esti) verkisto

Posted by     Anton Oberndorfer   to   Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo literatura_posxto.mp3 Listen on Posterous Respondoj al legantoj fare de fama poetino Antaŭ unu jaro forpasis, en sia domo en Krakovo post longa malsano, la fama pola poetino-verkistino, Wisława Szymborska [visŭava ŝimborska], Nobel-premiita pri literaturo en la jaro 1996. (Vi povas legi mian tiaman sonartikolon  tie ĉi ). Szymborska redaktis dum tri dekoj da jaroj (1953-1981) la rubrikon "Literatura poŝto" en la semajna revuo "La literatura vivo"  (pole "Życie Literackie" [ĵitje literackie]) aperinta en Krakovo, la urbo de ŝia rezidejo. Ĝuste rilate tiun revuon, nur eta kuriozaĵo: vidu en la supra dekstra bildo ion, kio aperis en ĝi en la jaro 1972!  En sia rubriko la verkistino redaktis la respondojn al legantoj, kiuj petis publikigi siajn verkojn en la revuo. La rubriko estis unu el la plej legataj de la revuo,...

Paroliga ekzerco

Posted by     Anton Oberndorfer   to   Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando Paroliga_ekzerco1.mp3 Listen on Posterous Mi deziras prezenti al vi hodiaŭ nemalfacilan lecioneton, kiun mi ĵus okazigis al miaj geklubanoj, por havi kaŭzon iom interparoli pri konkreta temo. Ĝi estis sukcesa, ĉar ĝi spronis la ĉeestantojn al intensa pensado. Samtempe ĝi donis al ili la okazon gajni kontenton, ĉar la nivelo por ĉiuj estis ĝusta. Kelkaj el ili ne nur sufiĉe flue konstruis siajn respondojn, sed ankaŭ kompletigis ilin per aldonaj komentoj. En la ekzerco ripetiĝas kelkaj simile sonantaj nocioj, kio iom malfaciligas la iluzie simplan taskon almenaŭ prononce. Krome ĝi enhavas kelkajn bazajn gramatikajn strukturojn, kiujn oni devas korekte apliki respondante la sekvantajn poste demandojn. Mi povas certigi vin, ke ni ĝuis la amuzan vortludon kaj rideto gastis ofte sur niaj vizaĝoj, kaj eĉ nemalofte tondra rido, ĉar ĉio postulis kelka...

Memorkapablo kaj dormomanko

Posted by     Anton Oberndorfer   to   Esperanta Retradio Memorkapablo_dormomanko.mp3 Listen on Posterous Ĉu profunda dormo akcelas la cerban funkciadon en alta aĝo? Studaĵo montras statistikan interrilaton: Ju pli malbona estis la dormo, des malpli da griza cerba substanco estis observebla - sekve al tio perdiĝis memorkapablo. Ŝanĝiĝoj en la cerbo pro la alta aĝo povas evidente ŝanĝi la dormon kaj tiel malakceli la memorkapablon. En cerbostudo esploristoj de la universitato de Berkeley en Kalfornio eltrovis kiel la perdo de griza substanco en la frunta lobo de la cerbo malfaciligas la enskribadon de memoraĵoj en la longtempan memoron. Tiu procedo tamen ne estas aŭtomata konsekvenco de la alta aĝo. En alta aĝo kutime la memorkapablo iom perdiĝas. Same jam delonge estas konate ke ĉe multaj altaĝuloj la profunda dormo ne bone funkcias. Krome montras pricerbaj studaĵoj ke ĉe maljunuloj en certaj partoj de la frunta lobo ofte perdiĝas la griza substanco kiu konsistas el la ĉe...

Interlingvistiko kaj esperantologio daŭre ĉeestas en la paletro de UAM

  Jam de 15 jaroj fino de septembro kaj komenco de februaro estas dediĉita al la intensaj sesioj de la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz. Ili havas firman lokon en la universitata paletro kaj proponas universitatnivelan studadon kun fina atestilo al ambiciaj esperantistoj. Ili entreprenas ankaŭ la formadon de esperanto-instruistoj. En la tria jaro de la Studoj okazas instsruista specialiĝo. Kunlabore kun ILEI tio kiel instruista trejnado estas ofertata ankaŭ al pli vasta publiko, kiu volas instruistan spertiĝon dum unu jaro. Aliĝantoj estas atendataj por la septembra sesio (14-20).  Informoj: en la retpaĝo de la Studoj kaj interlin@amu.edu.pl . La 5-a grupo de la Interlingvistikaj Studoj travivis sian 4-an sesion inter la 2-8-a de februaro en Poznano. Kvankam la nombro de studantoj iom malpliiĝis, la persistuloj aktive partoprenis la sesion. Stipendioj de ESF kaj ILEI-UEA daŭre helpas al kelkaj. Aleksander Korĵenkov, ruslanda eldonisto kaj...

Asteroido proksime preterpasos la Teron

Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio asteroido_preterpasos.mp3 Listen on Posterous La 15-an de februaro asteroido kun pezo de 130.000 tunoj preterpasos la Teron. Tiu preterpaso okazos tiel proksime al la Tero ke ĝi estos observebla per lorno aŭ binoklo. La grandeco de la asteroido ampleksas duonan futbalan kampon. La distanco de la preterfluganta asteroido estas nur 28.000 km, tio estas signife malpli ol la distanco de geostaciaj objektoj, ekzemple televidaj aŭ veteraj satelitoj kiuj en alteco de 36.000 km sekvas la rotacion de la Tero. La astronomoj asertas tamen ke ne minacas danĝero ke la asteroido kolizios kun la Tero. Pro la grandeco de la asteroido ĝi ja ne forbruliĝus en la atmosfero, sed falante sur la Teron ĝi ŝirus krateron kun diametro de 300 metroj. De la komenco de la regula traserĉado de la ĉielo en la 1990-aj jaroj la astronomoj neniam vidis objekton de tia grandeco kiu tiom alproksimiĝos al la Tero. La distanco mezuros ja nur dekonon de...

Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio, nun !

---------- Forwarded message ---------- From: Henri Masson < espero.hm@wanadoo.fr > Date: 2013/2/11 Mi havas nun problemon kun Twitter. Vi povas libere diskonigi tiun alvokon en mallongigita formo. Mi kreis mallongigitan ligilon por ebligi pli precizan priskribon : http://minilien.fr/a0m8ij aŭ http://www.avaaz.org/fr/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/?cBdlXdb Ĉar la retejo estas multlingva (ĉ. 15-16 lingvoj laŭmemore) vi povas ŝanĝi la ligilon al vialingva versio kaj mallongigi ĝin. Jen, ekz. : Peticio : Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio, nun ! — http://minilien.fr/a0m8ij 101 signoj k spacoj Pétition : Esperanto, langue officielle de l'Union européenne, maintenant ! http://minilien.fr/a0m8ij 102 signoj kaj spacoj Henri Jen mesaĝo, kiun mi ĵus sendis per Facebook. Plua dissendo kaj diskonigo estas bonvena : ...