Pular para o conteúdo principal

Postagens

5-an Afrikan Kongreson de Esperanto en Kotonuo, Benino

  En Afriko agas 18 landaj Esperanto-asocioj, el kiuj 8 jam estas alighintaj al UEA. La movado viglas en tiu kontinento, sed  unuamondanoj eble ne sufiche konscias pri tio, char malmultaj afrikanoj sukcesas atingi UK-ojn au aliajn kunvenojn ekster Afriko, chefe pro vizaj problemoj. Solvo de tiu problemo estas do kongresi en Afriko mem. Komence de la 90-aj jaroj okazis kvar Afrikaj Kongresoj de Esperanto, sed la lasta el ili estas jam en fora pasinteco, char ghi okazis en 1995. Venis do la tempo por la kvina.   Tri establoj intense ekkunlaboris por okazigi la 5-an Afrikan Kongreson de Esperanto en Kotonuo, Benino, de la 29-a de decembro 2013 ghis la 4-a de januaro 2014: Afrika Komisiono de UEA, Asocio de Beninaj Esperantistoj kaj la ne-registara organizajho Scio Sen Bariloj. La 20-an de januaro okazis en Kotonuo la unua kunsido de la Kongresa Organiza Komitato (KOKo). Aparte pozitiva fakto estas, ke la kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA, s-ro Adjé Adjévi, loghas en Lomeo, To...

Muziko laŭ nombroj

Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio muziko_nombroj.mp3 Listen on Posterous Antaŭ 30 jaroj publikiĝis la MIDI-normo. Ĝis hodiaŭ ĝi donas la takton al la muzika mondo. Moderna hejma studio sen tiu MIDI ne estus imagebla. Oni imagu ke sur komputilon oni instalus la tute unuan mastruman sistemon de Vindozo el la jaro 1983. Per tiu programo el la komputila ŝtonepoko neniu moderna komputilo plu povus labori. Ĉe la MIDI-normo kiu same en la jaro 1983 unue estis prezentata al la publiko, la afero estas alia. Tiu universala lingvo per kiu elektronikaj muzikinstrumentoj interkompreniĝas ĝis hodiaŭ senŝanĝe estas aplikata de muzikistoj en la tuta mondo. Jen estas bona tempo por naskiĝtagaj bondeziroj al tiu vojrompa muzika softvaro. Haveblis elektronikaj muzikinstrumentoj jam antaŭ la "Muzika Instrumenta Diĝita Interfaco", mallonge MIDI. Muzikgrupoj kiel Pink Floyd metis plurajn diversajn tavolojn da sintezilaj sonkunmetaĵoj unu super la alian. Sed tiuj so...

Kulturportantoj por Esperanto

Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio kulturportanto_eo.mp3 Listen on Posterous Ĝenerale homoj kiuj interesiĝas pri Esperanto decidas lerni ĝin ĉar ili sentas bezonon lerni lingvon kiu donas al ili la perspektivon ke ili kapablos regi ĝin pli bone ol la aliajn lingvojn kiujn ili devas lerni. Esperanto ja estas kompare kun plej multaj lingvoj decide pli facila laŭ multaj aspektoj: ĉu temas pri gramatiko, pri vortfarado anstataŭ lerni multege da vortoj, pri facila ortografio kaj fine pri klara prononco. En praktiko tamen multaj komencantoj "eterne" restas tiaj, kaj multaj aliaj disponas post kelkjara lernado kaj praktikado nur pri tre baza scipovo. Laŭ mi la plej grava kaŭzo por tiu nekontentiga situacio estas ke partoprenantoj en E-kursoj nesufiĉe okupiĝas pri parolado resp. ili tie ne lernas bone paroli. Ankaŭ la E-kluboj plej ofte ne servas por plibonigi la parolkapablon. Kaj se iu venas al internacia renkontiĝo kaj tie nur apenaŭ kapablas komunik...

RITE – kio ĝi estas ?

  Reta Instruista Trejnado ĉe Edukado.net estas reta studeblo pri instruado kaj metodiko, kreita por instruistoj kaj instruontoj de Esperanto. La kurso havos modularan strukturon kun libera lerno-ritmo. La studoj estas malfermitaj al ĉiuj esperantistoj, kiuj plenumas la partoprenkondiĉojn kaj pagas la kursokotizon. La kursaron funkciigas kaj pri ĝi respondecas E-duKati, oficiale registrita, nederlanda edukcela entrepreno, direktita de Katalin Kováts. La partneroj de E-duKati en tiu formado estas · Fondaĵo edukado.net · Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj ( ILEI ) · Akademio Literatura de Esperanto ( ALE ) · Esperantologia fako de Universitato Adam Miczkiewicz ( UAM ) · Esperanto Studies Fondation ( ESF ) La supre listigitaj partneroj morale subtenas la projekton, pere de sia(j) membroj partoprenas la formadon aŭ donacis stipendion por ontaj, nepagipovaj partoprenontoj, sed ili jure kaj finance ne respondecas pri la kurso kaj rilataj aferoj. La ...

Kripla lupino kaj lupo: amrakonto

Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo lupo_lupino.mp3 Listen on Posterous Emocio en la bestoĝardeno 'Ramon', la dominanta (aŭ "alfa") masklo de la grego da lupoj vivanta en la bestoĝardeno "Safari" de Ramat-Gan en Israelo, elektis, kiel novan kunulinon, la kriplan lupinon "Trifolio", havantan nur tri krurojn. Ĝuste tia elekto pruvas, ke ĝi nekredeble fariĝis la "alfa" lupino de la grego. Ĉe la sociaj bestoj, oni per "alfa" indikas la individuon, kiu en ĉiu komunumo okupas la plej altan socian rangon. Kvankam ne vivanta en natura libera medio, ankaŭ tiu grego da lupoj estas organizita laŭ ilia kutima socia strukturo elstare hierarkia. Regas ja la gregon du individuoj, kiuj estas la pinto de la socia piramido, la masklo "alfa" kaj la ino "alfa". La alfa-paro (kies nur unu el la komponantoj povas esti la "estr...

Transsendado de pensoj

Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio transsendi_pensojn.mp3 Listen on Posterous Sonas pli laŭ "fikcio" ol laŭ "scienco", sed vere esploristoj sukcesis kunligi la cerbojn de du ratoj. La bestoj sekve povas rekte komuniki unu kun la alia kaj tiamaniere kune solvi simplajn taskojn. De jaroj pluraj grupoj de esploristoj provas konstrui tiel nomatajn "cerbo-komputilo-interfacojn" - kunligilojn do inter cerbo kaj maŝinoj. Tiucele oni mezuras la aktivecon de cerbo aŭ helpe de elektroencefalogramo aŭ rekte pere de enplantitaj elektrodoj. Komputilo konvertas la signalojn el la cerbo al movoj. Tiel lamuloj denove fariĝu movkapablaj kaj protezoj fariĝu stireblaj per pensoj. Ne jam resp. ankoraŭ ne alvenis tiu teknologio en la ĉiutaga praktika apliko, sed la sukcesoj amasiĝas. Nur pasintan jaron esploristoj raportis pri lamiĝinta virino kiu helpe de encerba komputila elemento kaj pere de robota brako kapablas trinki kafon el taso. De an...

Maizo baza nutraĵo de jam 5000 jaroj

Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio maizo_5000j.mp3 Listen on Posterous Maizo estas nutra planto el Ameriko kiun la eŭropanoj ekkonis same kiel la terpomojn nur post la malkovro de la nova kontinento en la jaro 1492 de Kristoforo Kolumbo. Intertempe maizo fariĝis en la tuta mondo grava baza nutraĵo kaj maizo nun eĉ estas kultivata en sufiĉe malvarmaj zonoj. Sed kiel aspektis la situacio rilate al nutrado en Ameriko? Jam antaŭ jarmiloj homoj en Ameriko kultivis maizon. Sed ĉu ili jam regule manĝis la grenon - aŭ ĉu ĝi servis por ceremoniaj celoj? Novaj analizoj de ŝtonaj laboriloj kaj de kultiva grundo solvas tiun arkeologian disputaĵon. Antaŭ 5000 jaroj homoj konstruis ĉe la pacifika marbordo de la hodiaŭa Peruo grandajn setlejojn kaj kultivis maizon. Sed en kiu grado ili nutris sin tiam de tiu greno? Kelkaj arkeologoj opiniis ke tiu planto unuavice estis konsumata dum ceremoniaj okazoj. Aliaj opiniis ke ĝi estis baza nutraĵo. Espl...