Posted by Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio elektronika_mono.mp3 Listen on Posterous La nekontanta pagado atendas revolucion. Danke al "Proksimarea komunikado" klientoj devas ankoraŭ nur alproksimigi siajn monujojn al la kaso en distanco de kelkaj centimetroj. Ankaŭ la pagado per "elektronika mono" helpe de la kompufono realiĝos per tiu tekniko. Tiel kontanta mono jam post kelkaj jaroj povus finmorti. La nova tekniko ebligos tion. Tiu "proksimarea komunikado" (NFC) estas sendrata teknologio per kiu du aparatoj povas interŝanĝi informojn. Tio funkcias nur se ambaŭ aparatoj troviĝas proksime unu al la alia. Ekzemple kompufonoj kaj kasoj en vendejoj povas kontakti unu la alian. La teknologio fontas el la jaro 2002. Ĝi ricevis multe de anticipaj laŭdoj. La ĝis hodiaŭ iom bremsita disvastiĝo eksplikiĝas per la mankanta ekipado de la aparataro kun la taŭga normo. Tio nun ŝanĝiĝas per la nova generacio de porteblaj telefonoj resp. komp...