domingo, 11 de novembro de 2012

Jarfina FESTego kun Novjara FESTeno la franca Esperanto-kastelo Greziljono.

 

Inline image 1
Karaj geamikoj,

Tradicie, la Kulturdomo de Esperanto organizas jarfinan renkontiĝon en sia Kastelo de Greziljono. La festo, taŭga por familioj, ĉiujare plezurigas homojn per bona etoso, festa regalado kaj ĉarma kadro. Ni invitas vin aliĝi, vizitante la retejon de la Kulturdomo http://gresillon.org/jarfino.

Por tiuj, kiuj (ankoraŭ!) ne konas la Kastelon situanta en la bela Anĵua regiono en Francio, ĝi reprezentas de 1952 komunan renkontiĝan lokon por ĉiuj esperantistoj. Ni instigu vin malkovri aŭ reviziti tiun belan parton de Francio, kaj tiun heredaĵon de la esperantistaro, por esti parto de ĝia vivo kaj aktoro de ĝia disvolvo. Tie okazas staĝoj, renkontiĝoj, kursoj, festoj la tutan jaron, kaj specife ni deziras ebligi al ĉiuj celebri en amika rondo la novan jaron.

Konsciaj pri neceso limigi la kostojn por ebligi la plimulton profiti Esperantiajn eventojn, ni aranĝos veturadon, varmigos komfortajn ĉambrojn kaj preparos por vi bongustegajn manĝojn, kaj certas ke tiel multaj profitos agrablan, ĝojigan renkontiĝon denove ĉi jare.

Ĝis fino de Decembro!
______________
Pierre Soubourou - Ŝtonĉjo

.
--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Nenhum comentário:

Postar um comentário