Pular para o conteúdo principal

Elsendo de Pola Retradio

Elsendo de Pola Retradio - http://esperanto.brazilo.org/archives/681


La 31-an de marto finiĝas la 2-a favorpreza aliĝperiodo al la 100-a UK en Lillo. Kuntekste de tiu informo en la 426-a E-elsendo ĉewww.pola-retradio.org ni prezentas interparolon kun LKK-respondeculinoj pri ĝia ekskursa programo. Detaloj pri ekskursoj troviĝas en la paĝo: http://www.lve-esperanto.org/lille2015/eo/kongreso/programo/ekskursoj-tuttagaj.htm. Ili troviĝas ankaŭ en la 2-a Bulteno, sed ja estas tute aparte sprone aŭdi pri la preparlaboroj flanke de la respondeculoj mem Katja B. kaj Armelle P. La lasta Palma Dimanĉo inaŭguris la periodon de Granda aŭ Sankta Semajno. Niaj aktualaĵoj do rilatas al tiu temo kaj ni informas i.a. pri relative nova fenomeno, kiu estas Nokto de Pekkonfesejoj. Gilowice estis nur unu el la lokoj, kie lastdimanĉe okazis la rivalado por la plej belaj Paskaj Palmoj, lastlunde aliflanke okazis interesa koncerto, komence de aprilo aperonta surdiske "Popola Rekviemo". Pasko ligiĝas kun multaj diversaj kutimoj tra la tuta Pollando, pri interesa ekspozicio "Pasko en Mazovio" en la proksima al Varsovio loko ni informos sekve. Nia scienca bulteno rilatas al la kreiĝanta histobanko en la loko Olsztyn (la nordorienta Pollando) kaj al interesaj esploroj pri komunikado de orangutanoj. Muzike akompanas nin kun gudro Nikolin' per sia kanzono pri Parizo. Novaĵinformoj kaj sciencaj temoj estas ankaŭ paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo. Ankaŭ la interparolo kun LKK respondeculinoj pri ekskursa programo estas aŭdebla aparte en la rubriko "Antaŭ la mikrofono".

Comentários

Postagens mais visitadas deste blog

Programo Mia Amiko: Granda Projekto por Esperantistiĝo en Brazilo

Programo Mia Amiko (PMA) fariĝis unu el la plej gravaj projektoj por disvastigi kaj subteni la uzadon de Esperanto en Brazilo. Ĉi tiu programo ne nur inspiras centojn da homoj lerni la lingvon, sed ankaŭ kreas fortikan komunumon de lernantoj kaj volontuloj, kiuj ĉiutage kunlaboras por antaŭenigi la idealojn de Esperanto. Vasta Programaro por Ĉiuj Niveloj Unu el la ĉefaj avantaĝoj de PMA estas ĝia alirebleco kaj diverseco. La programo proponas kursojn por ĉiuj niveloj, ekde bazaj ĝis progresigaj, donante al lernantoj la ŝancon, paŝon post paŝo, majstri la lingvon. Ĉi tiuj lecionoj estas gvidataj de spertaj instruistoj kaj apogataj de dediĉitaj volontuloj, kiuj certigas, ke ĉiu lernanto ricevas la atenton kaj subtenon, kiujn ili bezonas. La kursoj estas realigitaj rete, kio faciligas la aliron por homoj tra la tuta lando. Lernantoj povas partopreni de la komforto de sia hejmo, kun horaroj adaptitaj al diversaj bezonoj. Tia aliro inkluzivigas ĉiujn interesatojn kaj kreas d...

ESPERANTO KAJ UNESKO: 70 JAROJ

  Esperanto: La Lingvo de Pacon kaj Komunan Historion La 10-an de decembro 2024, la esperantistaro festos gravan datrevenon: la 70-an jaron de la fama Montevidea Rezolucio, kiu unufoje kaptis la atenton de Unesko al Esperanto. Ĉi tiu historia evento okazis en la Parlamenta Palaco en Montevideo, kie la Ĝenerala Asembleo de Unesko en 1954 formale rekonis la kontribuon de Esperanto al la edukado, kulturo, kaj interkompreno inter popoloj. Esperanto kaj Unesko: Kunlaboro por Pacon kaj Kulturan Riĉecon La Montevidea Rezolucio estas pli ol nur dokumento; ĝi simbolas komunan vizion inter Unesko kaj la esperantista movado por konstrui mondan pacon tra edukado kaj kulturo. Ĉi tiu ligo inspiras generaciojn de esperantistoj, kiuj, malgraŭ stereotipoj, agas kiel antaŭenpuŝantoj de signifaj ideoj. Ili ne nur ludas inter si en lingva ludo, sed strebas efektive ligi kulturojn kaj instigi komunikadon sen baroj. La rezolucio celas krei mondon, kie scienco kaj kulturo plibonigas homajn rilatojn, kaj ...

Salvadoro, Bahio, Brazilo - omaĝas oficiale Esperanton

En solena kaj historia momento por la Esperanto-movado, la kongresaj partoprenantoj estis akceptitaj kaj omaĝitaj de la Konsilantara Ĉambro de Salvadoro, laŭ antaŭa anonco. Ĉi tiu evento, okazanta la 14-an de novembro 2024, substrekas la rekoneblan subtenon de la loka aŭtoritato por la internacia lingvo Esperanto. La omaĝo okazis dum speciala sesio en la Konsilantara Ĉambro Cosme de Farias, organizita de la urba konsilanto Silvio Humberto, kiu profunde rekonas la kontribuojn de la Brazila Esperanto-Ligo (BEL) en la socia kaj kultura disvolviĝo de la lando. Establita en 1907, BEL dediĉis sin al la promociado de egaleco kaj inkluziveco en lingva komunikado, kontribuante al interkultura kompreno inter brazilanoj kaj la internacia komunumo. Kun la temo "Esperanto kaj la scioj, praktikoj kaj kulturoj de Brazilo," la evento altiris atenton al la grava rolo de Esperanto en la brazila edukado kaj kulturo, kaj alportis novan lumon al la laboroj de BEL kaj de la Brazila Esperantista Ju...