En la 429-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni proponas kadre de la felietonoj el la ciklo "Vizitinda Pollando" viziton sur la montopinto Sankta Kruco, de kiu deriviĝas la nomo de la tuta montoĉeno en la suda parto de la centra Pollando. La komenca kulturoniko alportas informojn pri omaĝa monero dediĉita al papo Johano Paŭlo la 2-a kaj pri nova itinero en Hispanio Tereziana atendanta ankaŭ polojn. Antaŭ la kulturkroniko ni notas informe la 5-an datrevenon de la kraŝo de la pola registara aviadilo apud Smolensko, en kiu pereis 96 personoj. Nia E-informo rilatas al la aktivadoj de Hispana E-Federacio kadre de la Jaro M60 kaj ĝia kontakto kun Unesko-klubo en Madrido. Fine aŭdiĝas la leterkesta programero, en kiu ni i.a. notas la 2-jariĝon de nia redakcia retejo kaj dankas al la martaj subtenantoj. Fragmente ni memorigas la kanton "Ne forgesu min" en la plenumo de Mélanie Prin. La porokaza kaj kulturkronikaj informoj, ankaŭ la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.
Assinar:
Postar comentários (Atom)
-
La enhavlisto de la septembra kajero: 171 ... Malferme: Fabrício Valle anoncas la malfermon de la Jaro "Montevideo 60"...
-
Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 469 2012-08-16 Enhavo: Harry Harrison forpasis Vjetnama klasikaĵo en la Serio "Oriento-Okcidento&qu...
-
Posted by Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio lumfonto_estonteco.mp3 Listen on Posterous Eĉ se la potencialo de la aktu...
Nenhum comentário:
Postar um comentário