Posted by Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo universala_deklaracio_.mp3 Listen on Posterous Antaŭ kelkaj tagoj, precize je la 10 de decembro, la mondo rememoris, ke antaŭ 63 jaroj Unuiĝintaj Nacioj dissendis al ĉiuj landoj sian plej faman kaj plej gravan dokumenton: Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj. En la jaro 1948, do tuj post la dua mondmilito, la homaro estis konsternita pro tiom da perforto, kruelo kaj sovaĝo, flanke de nacioj, kiujn oni konsideris la kremo de la civilizita mondo. Necesis protekti la estontecon kontraŭ ripeto de tia barbaraĵo. U.N. tiam komisiis al S-ro John Peters Humphrey, el Kanado, ke li redaktu tekston por starigi bazajn homajn rajtojn, kiujn la membroj de U.N. devus respekti. Tion li faris post interŝanĝo de ideoj kun homoj el la tuta mondo. De nun, internaciajn konfliktojn oni devos solvi per diplomatio, sen militoj. La dokumento ne povis havi leĝan forton, tiel ke...