Posted by Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo La_burdo.mp3 Listen on Posterous La burdo: tre simpatia insekto La abelo aperanta en la supraj bildoj nomiĝas "burdo" kaj pli precize "terburdo" el sia scienca nomo "bombus terestris" kaj estas unu el pli ol 20,000 konataj specioj de la superfamilio "abeloj". Temas pri tre utila insekto, kiu tre simpatie, ekde la tridekaj jaroj de la pasinta jarcento ĝis nuntempe, friponetas fizikistojn kaj matematikistojn per la tiel nomata "burdo-paradokso". Ĝi tekstas jene: "La sciencaj principoj de aerodinamiko demonstras, ke, se oni establus la raporton inter la maso kaj la ala surfaco de burdo, la insekto tute ne kapablas flugi. Sed la burdo tion ne scias, tial ĝi perfekte flugas." Tikle, ĉu ne? Tia mirinda insekto meritas do pluan interesiĝon. La terburdo ne vivas en ab...