Pular para o conteúdo principal

Klonado


klonado.mp3Listen on Posterous

En biologio, klonado estas la procedo de kreado de klonoj, t.e. de ĉelaroj aŭ individuaroj, kies unuopaj ĉeloj aŭ individuoj ricevas la nomon klonulo, klonaĵo aŭ klonano.

Klonado estas neseksa reproduktado de organismo per ĉelo aŭ fragmento, tiel ke rezultas individuo genetike egala. En la lastaj jaroj, ĉefe pro la fama ŝafino Dolly, tiu temo fariĝis sufiĉe sensacia en amasmedioj. Tamen, laŭ biologia vidpunkto, ĝi ne estas nova. La vorto klono devenas de la greka "klón", kiu signifas ŝoson, nome tigon, kiu povas estigi novan apartan organismon. Do, de jarmiloj oni klonas plantojn per ŝosoj. Ankaŭ mikroorganismoj reproduktiĝas nesekse, per simila maniero. La mirinda novaĵo estas, ke oni nun ekklonas superajn bestojn kaj jam anoncas homan klonadon. Natura klonado tamen okazas, kiam "identaj" ( t.e. unuovaj ĝemeloj) naskiĝas.

Kloni organismon signifas krei novan organismon kun la samaj genetikaj informoj de alia jam ekzistanta. En moderna kunteksto, tio povas esti transmeto de nukleo de korpa ĉelo en ovon, kies origina nukleo estis forprenita.

La historio pri besta klonado ne estas tute mallonga. En 1952 oni klonis bufembriojn, kiuj tamen mortis antaŭ maturiĝo. En 1970 oni eksperimentis per ratoj, poste per ŝafinoj. En 1981, en Svisio, oni klonis ratojn kaj en 1986, en Anglio, ŝafinon. sekvis brutoj, porkoj, kaproj, kunikloj kaj simioj. En 1993, en Kanado, oni produktis homajn klonembriojn, kiuj estis detruitaj post 32 semajnoj. En Brazilo, klonado de bestoj estas farataj de 1996. En 1997, en Skotlando, naskiĝis la fama "Dolly". Ankoraŭ en 1997 oni produktis ŝafinon "Polly", kun homa geno enmiksita en ĝian genetikan konsiston. En 1998 oni firmigis teknikon por produkti aron da klonuloj el unu sola fontindividuo; sekvis klonado de bestoj je pluraj generacioj.

Klonado povas signifi klonadon de geno aŭ de tuta organismo. Kloni genon signifas forpreni ĝin de organismo kaj meti ĝin en alian organismon kie oni studos aŭ uzos ĝin.

(El Vikipedio)

__________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comentários

Postagens mais visitadas deste blog

Programo Mia Amiko: Granda Projekto por Esperantistiĝo en Brazilo

Programo Mia Amiko (PMA) fariĝis unu el la plej gravaj projektoj por disvastigi kaj subteni la uzadon de Esperanto en Brazilo. Ĉi tiu programo ne nur inspiras centojn da homoj lerni la lingvon, sed ankaŭ kreas fortikan komunumon de lernantoj kaj volontuloj, kiuj ĉiutage kunlaboras por antaŭenigi la idealojn de Esperanto. Vasta Programaro por Ĉiuj Niveloj Unu el la ĉefaj avantaĝoj de PMA estas ĝia alirebleco kaj diverseco. La programo proponas kursojn por ĉiuj niveloj, ekde bazaj ĝis progresigaj, donante al lernantoj la ŝancon, paŝon post paŝo, majstri la lingvon. Ĉi tiuj lecionoj estas gvidataj de spertaj instruistoj kaj apogataj de dediĉitaj volontuloj, kiuj certigas, ke ĉiu lernanto ricevas la atenton kaj subtenon, kiujn ili bezonas. La kursoj estas realigitaj rete, kio faciligas la aliron por homoj tra la tuta lando. Lernantoj povas partopreni de la komforto de sia hejmo, kun horaroj adaptitaj al diversaj bezonoj. Tia aliro inkluzivigas ĉiujn interesatojn kaj kreas d...

ESPERANTO KAJ UNESKO: 70 JAROJ

  Esperanto: La Lingvo de Pacon kaj Komunan Historion La 10-an de decembro 2024, la esperantistaro festos gravan datrevenon: la 70-an jaron de la fama Montevidea Rezolucio, kiu unufoje kaptis la atenton de Unesko al Esperanto. Ĉi tiu historia evento okazis en la Parlamenta Palaco en Montevideo, kie la Ĝenerala Asembleo de Unesko en 1954 formale rekonis la kontribuon de Esperanto al la edukado, kulturo, kaj interkompreno inter popoloj. Esperanto kaj Unesko: Kunlaboro por Pacon kaj Kulturan Riĉecon La Montevidea Rezolucio estas pli ol nur dokumento; ĝi simbolas komunan vizion inter Unesko kaj la esperantista movado por konstrui mondan pacon tra edukado kaj kulturo. Ĉi tiu ligo inspiras generaciojn de esperantistoj, kiuj, malgraŭ stereotipoj, agas kiel antaŭenpuŝantoj de signifaj ideoj. Ili ne nur ludas inter si en lingva ludo, sed strebas efektive ligi kulturojn kaj instigi komunikadon sen baroj. La rezolucio celas krei mondon, kie scienco kaj kulturo plibonigas homajn rilatojn, kaj ...

Salvadoro, Bahio, Brazilo - omaĝas oficiale Esperanton

En solena kaj historia momento por la Esperanto-movado, la kongresaj partoprenantoj estis akceptitaj kaj omaĝitaj de la Konsilantara Ĉambro de Salvadoro, laŭ antaŭa anonco. Ĉi tiu evento, okazanta la 14-an de novembro 2024, substrekas la rekoneblan subtenon de la loka aŭtoritato por la internacia lingvo Esperanto. La omaĝo okazis dum speciala sesio en la Konsilantara Ĉambro Cosme de Farias, organizita de la urba konsilanto Silvio Humberto, kiu profunde rekonas la kontribuojn de la Brazila Esperanto-Ligo (BEL) en la socia kaj kultura disvolviĝo de la lando. Establita en 1907, BEL dediĉis sin al la promociado de egaleco kaj inkluziveco en lingva komunikado, kontribuante al interkultura kompreno inter brazilanoj kaj la internacia komunumo. Kun la temo "Esperanto kaj la scioj, praktikoj kaj kulturoj de Brazilo," la evento altiris atenton al la grava rolo de Esperanto en la brazila edukado kaj kulturo, kaj alportis novan lumon al la laboroj de BEL kaj de la Brazila Esperantista Ju...