Posted by Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio mia_profesio.mp3 Listen on Posterous La ekzistado kaj funkciado de la Esperanta Retradio estas konsekvenco el mia profesia kleriĝo kaj kariero. Inter la esperantistoj mi estas unu el malmultaj ekonomiistoj resp. komercistoj. Fakte mia profesio estis tiu de industria komercisto kio pro la forta eksport-orientiĝo de la industrio en Aŭstrio signifas ke mi estis eksport-komercisto, do en pluraj entreprenoj mi estis estro de la eksporta fako. Pro mia intereso por fremdaj lingvoj kaj aliaj landoj estis tute nature ke post fino de mia universitata studado de entreprena mastrumado inkluzive de merkatiko mi serĉis okupon en kiu mi povus apliki mian scipovon de pluraj lingvoj. Kaj kiam mi kandidatiĝis por postenoj de eksportkomercisto mi bone povis prezenti tiun atuton kaj ricevis la postenojn. Mia profesio portis min al multaj landoj precipe en Eŭropo, sed ankaŭ al aliaj kontinentoj. Mi laboris en ...