Posted by Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio fakuloj_sercxataj.mp3 Listen on Posterous La ekonomia ĉambro de Aŭstrio volas aktive klopodi varbi laborforton el landoj kie la kvoto de senlaboruloj estas tre alta. Ĉiu kvina laborejo en Aŭstrio ne plu trovas sufiĉe da fakaj kunlaborantoj. La duono de entreprenoj kun laborejoj kun pli ol 20 kunlaborantoj plendas pri plialtiĝanta manko je fakuloj. La organizo pri ekonomia kunlaboro kun eksterlando de la aŭstra ekonomia ĉambro esploras en la koncernaj ŝtatoj la potencialon kaj kunigas aŭstrajn firmaojn kaj eblajn kunlaborantojn. Ĉi-rilata pilota projekto de la regiona ĉambro de Vorarlberg en la okcidento de Aŭstrio ĵus plenumiĝis. Por la venonta informa aranĝo en Madrido jam anonciĝis pli ol 1000 interesuloj."Estas ankaŭ signo de solidareco, se ni serĉas kunlaborantojn tie kie la senlaboreco estas plej alta", diras la tutaŭstra ĉambra prezidanto Christop...