Posted by Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo meditado_korpekzercoj.mp3 Listen on Posterous Kurioza fakto estas la divido inter la tiel nomataj "scienca" kaj "natura" medicinoj. Ŝajnas evidente, ke ili devus esti interkompletigaj kaj amikaj, sed dum multaj jaroj okazis rivalema, eĉ kverelema rilato inter ili. Sciencistoj ignoris la naturajn kuracmetodojn kaj la naturistoj kritikis la agresemajn sciencajn sanigistojn. Lastatempe, tiu malbona tendenco mildiĝas, tiel ke medicinaj esploroj pli kaj pli atentas la naturajn rimedojn por resanigo, sen perdo de scienca rigoreco. La juli-aŭgusta numero de la bonega usona medicinrevuo "Annals of Family Medicine" publikigis interesan kaj utilan esploron pri la preventa influo de meditado kaj korpekzercoj al kvanto, daŭro kaj severeco de kazoj de gripo kaj malvarmumo ĉe hom...