Pular para o conteúdo principal

Postagens

NOVAĴOJ

NOVAĴOJ estas aktuala kaj mojosa novaĵ-stacio en la Internacia Lingvo Esperanto kie vi trovas ĉiutagajn novaĵojn de la plej elstaraj novaĵ-agentejoj en Esperantio, kiel Ĉina Radio Internacia -  Monato: la Internacia Magazino Sendependa - Muzaiko - la retejo de Neniam Milito Inter Ni, Libera Folio, Eŭropa Civitano, kaj tiel plu. NOVAĴOJ ankaŭ prezentas allogajn raportojn de video-ĵurnalistoj Maximiliano Catania kaj Fábio Monteiro. Respondecas pri NOVAĴOJ: redaktoro Robert Poort el Las Vegaso, Nevado, Usono.   http://novajhoj.weebly.com/ -- MOVI - Movado Virtuala de Esperantaj Volontuloj Esperanto@Brazilo -  http://esperanto.brazilo.org

Bicikle al olimpiado!

Posted by     Anton Oberndorfer   to   Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando Bicikle_al_olimpiado.mp3 Listen on Posterous Lastatempe mi havis la okazon tralegi represon de gazeta raportaĵo pri la temo de ekspedicio de internacia grupo al la olimpiado en Londono per biciklo.  Temas pri laŭvica t.n. "BalticCycle 2012" omaĝe al la antikva ideo de olimpikoj, kiun ideon elpensis polaj kaj litovaj biciklistoj kaj ĉi-jare aranĝis la Societo de Vojaĝantoj CROTOS kaj la Litova Fondaĵo GREAT MILLENIUM PEACE RIDE. La internacia grupo ekis sian vojaĝon februare en Pekino kaj la ĉefurbon de Britio ĝi atingis la 9-an de aŭgusto. La kuraĝuloj trapasis "apenaŭ" 13 mil kilometrojn vizitante ĉefurbojn de ĉiuj survojaj landoj: Pekinon, Seulon,Tokion, Vaŝingtonon, Dublinon, Kardifon kaj Londonon. Ĉar veturi tere tiudirekte ne eblas, trans la oceanon ili estis devigitaj uzi aviadilon. Temas pri volontuloj, kiujn ne a...

La plej feliĉa aĝo

Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio plej_felicxa_agxo.mp3 Listen on Posterous Kiu kredus ke laŭ la kutima opinio la homoj en junula aĝo estas plej feliĉaj dum sia vivo, tiu ne trafas la veron. Laŭ plej novaj esploroj la mito pri la "ora junaĝo" estas erara: La plej feliĉaj homoj estas la 68- ĝis 77-jaruloj kaj ne la junaj homoj ĉirkaŭ la aĝo de 20 jaroj. "Malforta, malsana, malbonhumora, pasiva kaj soleca": Laŭ vaste konata bildo pri altaĝaj homoj ili devus esti tiaj. Sed tio estas nur de jarcentoj malnovaj, ĉiam ripetitaj imagoj kaj antaŭjuĝoj. Tiel esprimas sian kritikon la esploristoj pri la alta aĝo Robert Kahn kaj lia kolego John Rowe. Ili eltrovis dum dekjara longtempa projekto ke preskaŭ 90 procentoj de la 65- ĝis 74-jaruloj tute ne plendas pri iaj malagrablaĵoj rilate al sia sano sed male estis tre entreprenemaj. Por tiuj homoj la partopreno en la vivo, amikecoj kaj socia gaja kunestado estas apud la sana nutriĝo la plej bonaj ...

Elkribri kandidatojn per ludoj

Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio elkribri_kandidatojn.mp3 Listen on Posterous Montri bildojn pri la labora vivo per komputila ludo: Multaj firmaoj malkovris "rekrutigajn ludojn" por testi siajn kandidatojn pri ilia taŭgeco. Dum tiuj devas pruvi sian kompetentecon kaj sian ŝarĝiĝivon en realismaj scenaroj, tiu perluda prijuĝa procedo havas ankaŭ la avantaĝon konatiĝi kun la estonta profesia ĉiutago. Por la entreprenoj ne estas limoj - rekrutigaj ludoj estas aplikataj intertempe en multaj sektoroj de la ekonomio, eĉ la usona armeo uzas komputilajn ludojn - tie tamen precipe por trejni siajn rekrutojn. Unilever igas la kandidatojn ekzemple gvidi virtualan fabrikon de glaciaĵoj, ĉe la brita sekreta servo potencialaj agentoj devas kraki kodojn. La ludoj estas miksaĵo el testo pri scio kaj prijuĝa procedo kun specifaj taskoj rilate al la koncerna posteno kaj la testo de la kapabloj kompreni kaj solvi problemojn. Tiel la entreprenoj provas konatiĝ...

Harry Harrison jam ne plu inter ni

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 469 2012-08-16 Enhavo: Harry Harrison forpasis Vjetnama klasikaĵo en la Serio "Oriento-Okcidento" HARRY HARRISON FORPASIS La renoma verkisto  Harry Harrison  forpasis la 15-an de aŭgusto en Crowborough (Anglio). Li naskiĝis la 12-an de marto 1925 en Stamford (Konektikuto, Usono). Harrison lernis Esperanton en sia junaĝo kaj estis membro de UEA jam ekde 1945. En 1985 li estis elektita al la Honora Patrona Komitato de UEA. Li estis ankaŭ honora prezidanto de Esperanto-Asocio de Irlando kaj honora membro de la usona landa asocio Esperanto-Ligo de Norda Ameriko (nun Esperanto-USA). Harrison famiĝis pro siaj sciencfikciaj romanoj, en kiuj ofte aperas mencioj pri Esperanto kiel lingvo de la estonta mondo kaj ankaŭ specimenaj tekstoj en Esperanto, kvankam ne ĉiam en ortodoksa formo. La plej fama parto de lia verkaro estas la serio pri la "Rustimuna Ŝtalrato". Unu libro de la serio,  La naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato , aperis en...

Suben-Biciklado (SB)

Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo suben_biciklado.mp3 Listen on Posterous Biciklado estas temo ŝatata fare de la aŭskultantaro de la Esperanta RetRadio. Ĉi foje temas pri bicikla sporta agado certe ne taŭga kaj  rekomendenda por ĉiuj sed plenplena de adrenalino kaj vere kontentiga, kondiĉe ke oni iamaniere atingos "sendifekte" la suban alvenpunkton! Temas pri rapidega biciklado laŭ kruta montdeklivo  sed tute suben, do temas nome pri "suben-biciklado" kaj "SB" mallongige . Angle oni nomas ĝin "downhill biking", mallongige "DH". La praktikantoj de suben-biciklado surmetas fortikajn ŝirmilvestojn kaj kompletan motorciklan kaskon, ĉar ili atingas kaj eĉ superas rapidecon de 80 km/h. Ankaŭ la bicikloj por tiu ĉi sporto devas havi specialajn karakterizaĵojn. Kvankam ilia framo devas esti tre fortika por rezisti al la ekstremaj streĉadoj...

Admirinda steplupo

Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo admirinda_steplupo.mp3 Listen on Posterous Dum la unua duono de la pasinta jarcento, eminenta verkisto markis la tutmondan kulturon per siaj eksterordinaraj libroj. Li naskiĝis en la jaro 1877, en Germanujo kaj mortis en 1962, en Svisujo. Ĉi-jare oni do jubilee rememoras la idearon de tiu kurioza, iom stranga artisto. Lia nomo: Hermann Hesse. Liaj gepatroj estis piaj protestantoj, kaj enmetis la filon en seminarion, kun la intenco fari lin pastoro. La junulo ribelis, forkuris kaj translokiĝis al Svisujo, kies civitanecon li alproprigis. Tie li ekkonstruis por si profundan klerecon kaj personan vivofilozofion. Tuj li publikigis poemovolumon kaj la romanon "Peter Camenzind", kiu temas pri la ribelo de junulo kontraŭ la tradicia eduksistemo. Sekve, li vojaĝis al Hindujo, interesiĝis pri la budhana religio kaj verkis la furoran novelon ...