Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo
| admirinda_steplupo.mp3Listen on Posterous |
Liaj gepatroj estis piaj protestantoj, kaj enmetis la filon en seminarion, kun la intenco fari lin pastoro. La junulo ribelis, forkuris kaj translokiĝis al Svisujo, kies civitanecon li alproprigis. Tie li ekkonstruis por si profundan klerecon kaj personan vivofilozofion. Tuj li publikigis poemovolumon kaj la romanon "Peter Camenzind", kiu temas pri la ribelo de junulo kontraŭ la tradicia eduksistemo. Sekve, li vojaĝis al Hindujo, interesiĝis pri la budhana religio kaj verkis la furoran novelon "Sidarta", kiu aperis ankaŭ kiel filmo. Li ankaŭ influiĝis de la ideoj de la psikanalizisto Carl Gustav Jung, kaj pro tiu influo li verkis alian faman verkon: "Demian". Ĉi tiu bela libro forte impresis plurajn generaciojn tra la tuta mondo. Li verkis ankaŭ multajn nelongajn rakontojn, ĉiam per eleganta, simpla kaj klara stilo.
Hesse vigle sin engaĝis en porpacan movadon. Pro tio, diktatorecaj registaroj malsimpatiis liajn librojn. Poste, tamen, liaj ideoj senbare disvastiĝis, kaj liaj libroj vendiĝis je milionoj da ekzempleroj. Lia serĉado de profunda spiritualismo kaj humanismo, lia amo al arto kaj lia spitemo pri burĝaj kaj konvenciaj inklinoj transformis lin en specon de "ikono" de la tiel nomata kontraŭkulturo – ia malpreciza kontestado al la sociaj establitaj valoroj. Li fariĝis moda aŭtoro, sed ne ĉiuj legantoj bone komprenis liajn profundajn intencojn.
En sia matura vivoperiodo li verkis siajn du majstroverkojn: "La steplupo" kaj "La ludo per vitraj perloj". Per la unua li montris la kruelan, absurdan vivostilon en sensenca socio; per la dua, esperon, ke iam la homaro saviĝos el ĥaoso per kleriĝo, arto kaj solidareco.
En sia matura vivoperiodo li verkis siajn du majstroverkojn: "La steplupo" kaj "La ludo per vitraj perloj". Per la unua li montris la kruelan, absurdan vivostilon en sensenca socio; per la dua, esperon, ke iam la homaro saviĝos el ĥaoso per kleriĝo, arto kaj solidareco.
Hermann Hesse ofte sin dediĉis al pentrado de akvareloj. En la jaro 1946, li ricevis premiojn Goethe kaj Nobel pri literaturo. La lastajn jarojn de sia vivo li pasigis tute izolita en kamparo.
En interreto eblas spekti nelongan filmeton pri tiu granda homo:
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Comentários
Postar um comentário