Posted by Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio duoble_rikolti.mp3 Listen on Posterous Hibridaj sunkolektiloj ebligas produkti paralele varmon kaj elektron en unu instalaĵo. Entrepreno el Supra Aŭstrio estas pionira en tio. Multaj domposedantoj, ankaŭ entreprenoj kaj funkciigantoj de publikaj institucioj ŝatas plej bone eluzi la senkoste al la tero liveratan sunenergion kaj tial produkti kaj varmon kaj elektron. Tiel nomataj hibridaj kolektiloj kombinas ambaŭ en unu instalaĵo. Fizikaj leĝoj eĉ malkaŝas surprizan plialtiĝon de efikeco, sed ili prezentas ankaŭ barierojn. La duobla utiligo eliminas la plej malfortan punkton de la fotovolta tekniko: Pli da enradiado de suno signifas pli altajn temperaturojn; kaj kun ĉiu kroma grado malaltiĝas la rikoltopovo de la fotovoltaj ĉeloj je 0,5 procentoj. Kiam la temperaturo en la kolektilo superas dum la plej bonaj suntagoj la markon de 100 gradoj, la rikolto de elektro povas ŝrumpi rapide je la duono. Se varmokolektilo ...