Pular para o conteúdo principal

Postagens

Migrado de tipa dolĉa bakaĵo

Posted by     Anton Oberndorfer   to   Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo migrado_dolcxajxo.mp3 Listen on Posterous El Hungarujo al Israelo kaj alilanden Kiam, antaŭ paro da jaroj, mi restadis en Budapeŝto, interalie por filmi materialon por mia filmeto pri la spuroj de Julio Baghy en la ĉefurbo de Hungarujo, mi konatiĝis kun tipaj lokaj pladoj kaj dolĉaĵoj. Mi tre ŝatis interalie la flanpanon frititan en profunda oleo laŭnome "lángoŝ" kaj la "doboŝtorton", kvin aŭ sestavolan ĉokoladkreman torton. Tamen tiam iamaniere mi maltrafis alian tiklan kukon tre disvastiĝintan, t.e. kürtőskalács [kurtuŝkolaĉ]. Sed nun mi malkovris ĝin ĝuste ĉi tie... en Tel-Avivo! Antaŭ kelkaj semajnoj post nia kluba renkontiĝo mi tute hazarde rimarkis, en flanka strateto, montrofenestron de kukvendejo nomata "Kiurtoŝ - la hungara kukaĵo". Scivoleme mi eniris por scii iom pli kaj tiel mi konatiĝis ne nur kun la...

Kial homo povas ankaŭ vivi sen viando

Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio vivi_sen_viando.mp3 Listen on Posterous "Viando estas peco da vivoforto". Tion asertas konata slogano. Ĉu tio vere validas? Aŭ ĉu ni tamen povas vivi sen viando? La faktoj parolas klaran lingvon. Se eĉ malgraŭ la diversaj skandaloj kiel BSE aŭ duone putriĝinta viando la nombro da vegetaranoj apenaŭ kreskas, plej multaj homoj tamen ankoraŭ sentas grandan emon pri viando. Jam nur la germanoj manĝas apenaŭ 60 kilogramojn da kolbaso kaj viando pokape kaj pojare, kaj en Usono estas eĉ 30 kilogramoj pli. Tio starigas la demandon: Ĉu estas kutimo aŭ ruza merkatika agado kiu manipulas nin al manĝado de viando? Aŭ ĉu ni simple el biologia vidpunkto ne kapablas alimaniere nutri nin, ĉar nia korpo de ĉiam bezonas la viandajn nutraĵojn? Ke la homo de sia origino estas viandomanĝanto, tio apenaŭ estas pridubebla. Esploristoj skanis per laseraj radioj la mueldentojn de la homa specio Australopithecus kiu estas la plej a...

Nostalgio varmigas la cerbon - kaj la korpon

Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio nostalgio_varmigas.mp3 Listen on Posterous Ĉe rememoro pri bonaj tempoj la kunligo inter korpo kaj menso montras sian potencon. La efiko daŭras sufiĉe longe - testantoj kiuj nostalgie tramigris la memoron eltenis dolorigan malvarmon pli longe. Ke multaj homoj sentas varmon ĉirkaŭ la koro kiam ili kuntroviĝas ĉe punĉostando kaj ke ili sekve vidas siajn kunĝuantojn en milda varma lumo, tio ne nur rezultas el la alkoholo sed ankaŭ el la socia situacio. La socia situacio estas amalgamita kun temperaturo en multaj parolturnoj - oni montras al iu la "malvarman ŝultron" kaj havas por iu alia "varman parolon" - kaj tiu kunligo iras ekster la lingvon. Kiu travivas homan malvarmon, tiu sentas frosteton. Tiun kunligon inter la socia temperaturo kaj la memsentita temperaturo de la korpo resp. de la medio ekzemple montris en eksperimentoj la psikologo Ĉen-Bo Zong en Toronto. Li igis travivi al kelkaj partop...

Januara 2013 - Revuo Esperanto

La enhavlisto de la januara kajero: 3 ... Novjara mesaĝo de la prezidanto: La sulka stilo ( Probal Dasgupta ) 4 ... Alparoli en Esperanto ĉe UN – la defio ( La teamo de UEA en Ĝenevo ); Fotoekspozicio "Vojoj" 6 ... Tutmondaj KER-ekzamenoj denove en 2013 ( Katalin Kováts ); Lingva ĉielarko en Odeso ( Tatiana Auderskaja ) 7 ... Impona lingva festivalo en Moskvo ( Irina Gonĉarova ) 8 ... Viglan agadon en Israelo spronas la Azia Kongreso kaj la 125-jara Jubileo ( Amri Wandel ) 9 ... KAEST 2012 – edukado kiel la ĉeftemo ( Peter Baláž ) 10 ... ILEI kaeste, feste, senhalte kaj alte ( Stefan MacGill ); ILEI kaj ALTE ( Zsófia Kóródy ) 11 ... La alia revuo de UEA ( intervjuo kun Humphrey Tonkin ) 12 ... TEJO tutmonde: La Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de TEJO sukcese aktivas – raporto pri "ĜA de FoJE" ( Krishna Sivillà ) 13 ... Oficiala informilo; Informoj kaj invito al la 46-a Konferenco de ILEI 14 ... Esperanto-Kulturpremio de la FAME-F...

Oscar Niemeyer, brazila geniulo

Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo niemeyer.mp3 Listen on Posterous La 5-an de decembro 2012 forpasis eminenta brazilano, post 104-jara fruktodona vivo. La tuta mondo sin klinas antaŭ lia genieco, kaj ni modeste aliĝas al la amaso da omaĝoj. Oscar Niemeyer estis grava homo en la moderna arkitekturo. Li kreis grandiozajn monumentojn, el kiuj plej konataj estas tiuj, kiuj staras en la brazila ĉefurbo, Brasília. Sed en pluraj lokoj ekster sia lando li lasis belajn heredaĵojn: li estis unu el la fakuloj, kiuj partoprenis en la konstruado de la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj, en Usono; li projektis konstruaĵojn en Venezuelo, Francujo, Hispanujo, Alĝerio, Italujo. Krome, li profesoris en la usonaj universitatoj de Yale kaj Harvard. Kaj en Brazilo mem, staras multaj liaj artaĵoj, inter kiuj eble plej admirata estas preĝejo al Sankta Francisko el Asizo, en la ŝtato Minas Gerais. Niemeyer naskiĝis kaj morti...

Verda teo - la miraklaĵo

Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio verda_teo.mp3 Listen on Posterous Ĉu verda teo estas mirakla armilo kontraŭ kancero, alta nivelo de sukero en la sango aŭ inflamoj? EGCG, la efiksubstanco en la verda teo estas konsiderata mirakla kuracilo kontraŭ multaj malsanoj. La pozitiva utilo ne jam estas pruvita - sed unuaj rezultoj estas promesantaj multon. Verda teo estas havebla sub multaj nomoj kiel GunPowder, Temple of Heaven, Morgentau kaj ĝi havas multajn adeptojn kiuj ŝatas tiun ekzotikan flaron en la teotaso. Verda teo jam dum jarmiloj estas tradicia trinkaĵo kiu laŭ la kredo de la homoj povas kuraci multajn malsanojn. Inter ili laŭ tio troviĝas eĉ malsanoj kiel Alzheimer, multipla sklerozo, kancero de intesto kaj de prostato aŭ diabeto. Ĉe ĉiuj tiuj malsanoj la verda teo laŭdire kontribuas al resaniĝo - eĉ se oni volas perdi tropezon la trinkaĵo subtenas tion. Sed apenaŭ unu el la kuracpromesoj estas sufiĉe pruvita per sciencaj datumoj de klinikaj s...

Lillo (Lille), kandidata urbo de la Unuiĝo Franca por Esperanto por akcepti la 100an Universalan Kongreson de Esperanto en 2015

Tre bona novaĵo.  Lillo nia estonta gastiganto por 100a. Universala Kongreso (2015), post Argentino 2014. Lillo (Lille), kandidata urbo de la Unuiĝo Franca por Esperanto por akcepti la 100an Universalan Kongreson de Esperanto en 2015. Post la Zamenhof-tago aperas la Facebook-paĝo de Lille2015: la franca kandidateco por akcepti en 2015 la 100an Universalan Kongreson de Esperanto en la Bulonja regiono, t.e. en la origina regiono de la Universalaj Kongresoj. Subtenu la kandidatecon ŝatante la paĝon !--->: https://www.facebook.com/ lille2015     https://www.facebook.com/lille2015 -- Esperanto@Brazilo -  http://esperanto.brazilo.org Movimento Virtual de Esperanto no Brasil