Pular para o conteúdo principal

Postagens

MONATO estas legebla kaj senpage elŝutebla dum 10 tagoj!

MONATO estas legebla kaj senpage elŝutebla dum 10 tagoj! MONATO estas unu el la plej prestiĝaj Esperanto-magazinoj, aperanta ankaŭ en papera versio. Pro teknikaj problemoj en la presejo la februara numero de la magazino atingos la legantojn iom malfrue. Por rekompenci la abonantojn, la eldonejo ebligas senpagan kaj liberan elŝuton de la februara numero. Ankaŭ neabonantoj povas kapti la okazon por konatiĝi kun MONATO per senpaga elŝuteblo dum dek tagoj: - la pdf-versio estas havebla ĉe la adreso:   https://dl.dropbox.com/u/6142658/monato201302.pdf   - kaj la dosierformo ePub ĉe:   https://dl.dropbox.com/u/6142658/monato201302.epub   La pdf-versio estas rekomendita por tablo- kaj teko-komputiloj; la epub-versio estas oportuna por legado en librolegiloj kaj lertaj telefonoj. Post la provado informoj pri la magazino kaj abonado estas troveblaj ĉe: http://www.esperanto.be/fel/mon/   La supraj ligiloj validos dum 10 tagoj. ----- Ret-Info ______________________________...

Ĝisdatigoj pri la pseŭdocerealo "kvinoo"

Posted by     Anton Oberndorfer   to   Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo denove_kvinoo.mp3 Listen on Posterous Ĉiu medalo du flankojn posedas. Unuflanke, la laŭmoda nuna monda sukceso de kvinoo indikas kuraĝigan tendencon adopti pli sanajn nutradkutimojn. (Vidu mian  sonartikolon el la 1-a de junio  2012). Aliflanke, laŭ lastatempaj raportoj de la brita gazetaro, la ĉiam pli furora postulo de tiu pseŭdocerealo kaŭzas gravajn problemojn al andaj gentoj.   Ĝis antaŭ kelkaj jaroj kvinoo estis nekonata perua speco de greno, kiun oni povis aĉeti nur en specialaj butikoj. Nur konsciaj kaj asiduaj vegetaranoj aŭ veganoj laŭdis la kvalitojn de tiu ĉi noviga nutraĵo aldone al rizo kaj kuskuso, kaj dietistoj entuziasmiĝis pro ĝia malalta procento de graso. Poste, ĝia vendado grade kaj daŭre pliiĝis. Kvinoo fariĝis la mirakla greno de la Andoj: sana, moderna kaj etika surogato de viando. Kiel rezulto, ĝia prezo duobliĝis trifo...

Intensa E-kurso + KER-ekzameno + seminaria pri Interkulturo : april-fine en kastelo Gresillon

---------- Forwarded message ---------- From: < jannick.huet@free.fr > Date: 2013/1/21 Subject: invito : intensa E-kurso + KER-ekzameno + seminaria pri Interkulturo : april-fine en kastelo Gresillon To: kastelo < kastelo@gresillon.org > La Kulturdomo de Gresillon organizas sian trian PRINTEMPAN SEMAJNON de la 20a ĝis 27a de aprilo 2012 kunlabore kun ILEI. Vi povas ekde nun informiĝi : gresillon.org/printempo Profitu redukton de 10% por aliĝo ĝis la 20a de februaro : http://gresillon.org/aligho Fine de la kursoj, vi povas trapasi internacian KER-ekzamenon en 3 niveloj. Ĉi-jare, ni organizas seminarion, post la ekzamenoj, de la 27 de aprilo ĝis 1a de majo kun la sekretario de ILEI, Radojica Petrović, kiu venas el Serbio kaj proponas al ni studi pri interkultura komunikado. La staĝestrino de PRINTEMPaS Jannick HUET La MCE Grésillon organise sa troisième SEMAINE DE PRINTEMPS du 20 au 27 avril 2012 en partenariat avec ILEI. Vous po...

Hunda diagnozo

Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis d-ro Paŭlo Sergio Viana el Brazilo hunda_diagnozo.mp3 Listen on Posterous Estis tempo, kiam medicino estis heroa laboro. Iamaj kuracistoj kutime gustumis la urinon de siaj pacientoj por diagnozi diabeton kaj flaris ilian buŝon por esplori hepatan staton. Nuntempe, aŭskultado, palpado kaj rigardado ankoraŭ estas uzataj, sed flarado preskaŭ ne. Tamen, nederlandaj esploristoj deziras, ke oni denove uzu flaradon kiel diagnozan rimedon. Ne flaradon de kuracistoj, sed… de hundoj! Temas pri la diagnozo de malsano kaŭzata de bakterio Clostridium difficile. Ĉi tiu mikrobo kaŭzas relative ofte kontaĝan infekton de intestoj. Estas grave tuj identigi ĝin por efika kuracado, sed (kiel ĝia nomo ja indikas), ĝi ne estas facile identigebla: ekzamenoj de fekaĵoj liveras rezultojn nur post du, tri tagoj, kaj estas multekostaj. Dume, la pacientoj devas atendi kaj povas kontaĝi aliajn homojn. ...

Kanzono por bona tago

Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon kun kanto verkis Andreo Bach el Gdynia en Pollando Kanzono_por_bona_tago.mp3 Listen on Posterous De kelka tempo mi intencis sonregistri unu el miaj kanzonoj skribitaj antaŭ tre longa tempo. Por tion fari, mi bezonas oportunajn kondiĉojn, nome plej bone, ke en mia hejmo ne estu tro multe da personoj. Ĝuste ĉi tiel okazis lastdimanĉe posttagmeze. Mi decidas prezenti la registraĵon al vi, ĉar instigis min al tio ĉi kelkaj personoj, kiuj aŭskultas nian retradion. Jen do mi ĉefe plenumas ilian sugeston, dankante pro ĉiuj venintaj instigaj komentoj kaj retmesaĝoj je mia speciala retadreso   andreo.retradio@gmail.com Mi esperas, ke la gaja kanzono plaĉos al kelkaj el vi. Se okaze de ĝia publikigo venos kelkaj komentoj konfirmantaj vian ŝaton, mi estos ege kontenta. Eble iu el vi prezentos ĉi tie estonte iun sian verketon. Dume faras ĉi tion mi. Do agrablan aŭskultadon! Kaj eble eĉ komunan kantadon? ...

Recepto pri spickuko "Marina"

Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo spickukoMarina_.mp3 Listen on Posterous See the full gallery on Posterous Malsekaj ingrediencoj: ½ taso da freŝa pomsuko 1 taso da margarino  ¾ taso da mielo 1 taso da bruna sukero 1 kulero da vinagro *1 ½ kuleretoj da vanila esenco Sekaj ingrediencoj: 4 ¾ tasoj da bruna faruno 1 ½ kuleretoj da baksodo ½ kulereto da salo 1 kulero da zingibra polvo *1 ½ kuleretoj da cinamona polvo *1 ½ kuleretoj da kariofila polvo (La spicojn kaj aromojn markitajn per *, oni povas anstataŭigi per aliaj spicoj aŭ aromoj.) Oni knedas en unu bovlo la malsekajn ingrediencojn. En alian bovlon oni enmetas la sekajn ingrediencojn. Oni aldonas al la unua bovlo la enhavon de la dua bovlo  kaj denove oni knedas. Oni lasas la paston en la fridujo dum 3 horoj. Poste, oni muldas figurojn el ĝi aŭ detranĉas ilin pere de ŝablonoj. Oni ŝmiras 2 pletojn per oleo kaj metas la fig...

Motivoj por Esperanto

Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio motivoj_esperanto.mp3 Listen on Posterous En la interreta sendependa movada bulteno "Libera Folio" ĉi-januare aperis artikolo  "Ĉu eŭropanoj lernu Esperanton por blogi?"   La demando pri tio stariĝis pro la superrego de la angla en blogoj pri EU-temoj, ĉar tie partoprenas plejgrandparte britoj, dum aliaj eŭropanoj restas malplimulto. Mi nun ne volas citi la enhavon de la artikolo (vi ja povas mem legi ĝin), sed mi volas kapti la okazon priskribi kial homo entute lernu nian lingvon resp. kion volas atingi homo pere de Esperanto. Mi trovis tri motivojn por fariĝi uzanto kaj parolanto de Esperanto: - la motivon plivastigi sian esprimkapablon en alia ol la propra lingvo - la motivon plivastigi sian intelektan horizonton per informoj kaj artikoloj el la tuta mondo - kaj la motivon plivastigi sian socian horizonton per partopreno en virtualaj kaj realaj komunumoj okaze de renkontiĝoj. Oni povas obĵet...