Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo
spickukoMarina_.mp3Listen on Posterous |
See the full gallery on Posterous |
Malsekaj ingrediencoj:
½ taso da freŝa pomsuko
1 taso da margarino
¾ taso da mielo
1 taso da bruna sukero
1 kulero da vinagro
*1 ½ kuleretoj da vanila esenco
4 ¾ tasoj da bruna faruno
1 ½ kuleretoj da baksodo
½ kulereto da salo
1 kulero da zingibra polvo
*1 ½ kuleretoj da cinamona polvo
*1 ½ kuleretoj da kariofila polvo(La spicojn kaj aromojn markitajn per *, oni povas anstataŭigi per aliaj spicoj aŭ aromoj.)
Oni knedas en unu bovlo la malsekajn ingrediencojn. En alian bovlon oni enmetas la sekajn ingrediencojn. Oni aldonas al la unua bovlo la enhavon de la dua bovlo kaj denove oni knedas. Oni lasas la paston en la fridujo dum 3 horoj. Poste, oni muldas figurojn el ĝi aŭ detranĉas ilin pere de ŝablonoj. Oni ŝmiras 2 pletojn per oleo kaj metas la figurojn sur ilin. Oni enmetas la pletojn en fornon hejtigitan je 210ºC. Oni bakas 10 -12 minutojn.
Oni uzu sanigan margarinon, sen "trans"-grasoj.
Comentários
Postar um comentário