Posted by Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo bongusta.mp3 Listen on Posterous Ĉokolado estas parto de la homa kulturo, en la tuta mondo. Ĝi devenis de antaŭ-Kolumba epoko, kiam popoloj de Centra Ameriko kulturis la belajn flavajn ovoformajn fruktojn. De tie ĝi venis Eŭropon, kie la klimato ne favoras ĝian plantadon. Grandaj produktantoj estas Ameriko kaj Azio, sed svisaj markoj tamen fariĝis meritoplene famaj. Ĉokolado inspiris aŭtorojn de filmoj kaj libroj, fariĝis simbolo de popolaj festoj (ekzemple la alproksimiĝanta Pasko) kaj plezurigas homojn en formo de brikoj, ovoj, pulvoro, kukoj, biskvitoj, likvoroj, kremoj kaj trinkaĵoj. Ĉar la ekstraktaĵo de kakao (Theobroma cacao) estas tre amara, tial oni preparas ĝin mikse kun lakto kaj sukero. Malofte oni trovas homon, kiu ne ŝatas ĉokoladon. Kontraŭe, ofte oni renkontas homojn, kiuj sin konsideras 'ĉokoladomaniuloj'. Kaj tiuj homoj kunporta...