Pular para o conteúdo principal

Postagens

Mostrando postagens de abril, 2012

Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV)

Se vi ankoraŭ ne uzis tiun mirindan kaj monde rekonitan vortaron, vi ankoraŭ ne plene tuŝis nian lingvon. Vi povas nun konsulti ĝin rete: http://vortaro.net Jen kelkaj tre grandaj avantaĝoj uzi ĝin:  Senkosta! Tre fidinda! Ĝi entenas la plej uzatajn formojn de la radikoj kaj vortelementoj. Fulme troveblaj radikoj kaj ties derivaĵoj. Ĝi havas la referencojn pri zamenhofaj uzadaj formoj kaj ankaŭ de gravaj verkistoj. Ekestas ligiloj al sinonimaj aŭ rilataj vortoj. (ex. traserĉu saŭdado kaj vi trovos multajn rilatajn vortojn: nostalgio, sopir(ad)o, hejmsopiro, hejmveo, ktp). Do, ĝi agas kvazaŭ tezaŭro (tamen, tiun vorton ĝi ne havas!) Profitu, do, tiun donacon de nia Esperanto-Movado (SAT/E@I) al ĉiuj ni. Ek al studado, laboro kaj verkado en Esperanto uzante tiun admirindan retan instrumenton nun facile disponeblaj al ĉiuj. Esperanto nun atendas de vi ankaŭ verkproduktaĵojn. Kial ne paŝi al tiu grava ŝtupo de nia movado? Tio dependas de ni. Antaŭen. Adonis Saliba Aprenda E...

Proksima parolado

Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio proksima_parolado.mp3 Listen on Posterous Se oni aŭskultas paroladojn en Esperanto - ĉu en kongreso ĉu en radio - la tono de tiuj paroladoj plej ofte estas oficialeca, ĉar ja ankaŭ la temoj pritraktataj ne venas el la privata sfero. Tiuj paroladoj plej ofte havu ja instruan kaj edifan karakteron. Tio certe levas la moralan motiviĝon de la geaŭskultantoj kaj por "pacaj batalantoj" la morala forteco certe estas grava. Aliflanke por plikreskigi la lingvon en la homoj, tio ne sufiĉas: Tiu oficialeca parolado tenas tre grandan distancon inter parolanto kaj aŭskultanto. La lingvo iel ŝvebas super la homoj sed ĝi ne fariĝas parto de la homoj. Se ni konsideras la lingvon kiel ion sanktan, tiam tio signifas ke ni devas pritrakti ĝin tre singarde. Normala homo konsideras sin plej ofte ne sufiĉe digna kaj do iuj altranguloj, ekz. profesoroj, montru kiel la lingvo aŭdiĝu. Vi certe jam rimarkis ke tia sinteno kondukas en...

Aŭstro supozeble patro de 600 infanoj

Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio 600_infanoj.mp3   Listen on Posterous La transdono de la genetika kodo al laŭeble multaj idoj estas grava principo de la naturo. Tio validas ankaŭ por la homo. Dum virino nur ĉiam post 9-monata gravedeco povas naski novan infanon, viro povas teorie ĉiutage generi novan idon. Pro nia socia ordo kaj la specifaj vivocirkonstancoj ni homoj tamen kutime havas nur kelkajn idojn. Escepto okazas ĉe altaj potenculoj kiel reĝoj kaj tute nerimarkite en kazoj kiel la jena: Sciencisto kiu naskiĝis en Aŭstrio laŭ raporto de la brita ĵurnalo "Sunday Times" supozeble generis 600 idojn. Antaŭ 40 jaroj mortis la aŭstro Bertold Wiesner kiu en la jaro 1943 en Britio estis malferminta kune kun sia edzino Mary Barton fekundecklinikon. La esploristo tie fervore aktivis kiel donacanto de spermoj. La brita gazeto ricevis la informon de du filoj de Wiesner. Inter 1943 kaj 1962 laŭ tiuj indikoj li kaj lia edzino helpis al proksimume...

Proksimeco sukcesigas

Posted by     Anton Oberndorfer   to   Esperanta Retradio proksimeco_sukcesigas.mp3 Listen on Posterous Vidu kompletan galerion ĉe Posterous Dum ĉe aliaj entreprenoj de modaj vestaĵoj la situacio ne estas ĝojiga, konzerno el la hispana regiono Galicio fine de marto prezentis rekordan bilancon. Temas pri la Inditex-konzerno kies plej konata marko estas "Zara" kiu eĉ en tiu ekonomie tre malfacila monda situacio estas ege sukcesa. Tiu sukceso estas rapide klarigebla: La entrepreno faras preskaŭ ĉion alie ol la konkurantaro kaj rezignas precipe pri produktado en Ĉinio. Tiu recepto baziĝas sur la principo de produktado en laŭebla proksimeco. 60 procentoj de la produktoj de la hispana konzerno venas el eŭropaj landoj aŭ el tute najbaraj landoj kiel Tunizio aŭ Maroko, se ne entute el la sidejo en la galicia Arteixo. Oni ja sin provizas ankaŭ per produktoj el foraj landoj kun malaltaj salajroj, sed plej ofte nur en formo de duone pretaj pecoj kiuj estas ...

Bezono estas plej forta ordono

Posted by     Anton Oberndorfer   to   Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Bezono_ordono.mp3 Listen on Posterous Antaŭ kvar monatoj, revenante el konkluda vizito ĉe kuracisto, mi serioze pripensadis pri mia konduto, dum la lastaj jaroj post emeritiĝo, rilate al manko de zorgado pri mia korpa kondiĉo. Malgraŭ, ke mi klopodadis gimnastiki du foje semajne kaj rezignis kiel eble plej multe pri aŭtomobilveturado favore al piedirado, fakte mi ne zorgis pri taŭga laŭaĝa ekvilibra manĝado. Unue, mi rememoris pri humura epizodeto el unu el la bildstriaj albumoj de Asterix kaj Obelix (vidu la suprajn bildstriojn), kiu siatempe tre amuzis min. Sed nun mi mem troviĝis en situacio simila al tiu de la gaŭla vilaĝestro: iom-post-iom mi tro dikiĝis, eble ankaŭ pro la fakto, ke nun mi troviĝas plejparte de la tempo hejme apud kuirejo kaj fridujo. Krom aliaj ne tiel alarmaj problemoj de kolesterolemio, la sangotesto klare indikis tro a...

Ilustritaj Fabeloj en Esperanto

--------- Forwarded message ---------- From: < kunlaboro@kunlaboro.pro.br > Date: 2012/4/26 Subject: Ilustritaj Fabeloj en Esperanto To: saliba@esperanto.org.br Karaj Samideanoj, Grupo da esperantaj tradukistoj kaj bildistoj tre ĝentile sendis al ni siajn belajn fabelojn por senkoste disdoni ilin sed la grupo petas anonimecon. Jen la ligilo por senpaga elŝuto: http://www.kunlaboro.pro.br/esperanto/fabeloj/ Oni povas senpage kopii kaj disdoni la dosierojn! Kore Salutojn, Portal Kunlaboro www.kunlaboro.pro.br

Aĉa, haraĵa malbelaĵo

Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando Araneoj_rakonto.mp3   Listen on Posterous Iufoje kiam mi revenis hejmen post mia laboro, mia edzino diris al mi: - Vi devas tuj iri al la kelo, kaj murdi monstron, kiun mi tie hodiaŭ ekvidis! - ŝi petegis.  - Pri kio temas? - mi trankvile demandis.  - Mi ne scias. Ĝi estas terure grandega! - ŝi klarigis al mi kun timego.  - Mi petas vin, iru tuj, kaj kontrolu! - ŝi daŭrigis.  - Kie mi trovos tion? - mi demandis ne tro sciante, ĉu kunpreni iun bastonon aŭ sufiĉos mia ŝuo.  - Do eble montru al mi, kie ĝi estas - mi proponis, sed ŝi rediris kun tremanta abomeno:  - Neniukaze mi iros tien! Vi trovos ĝin en la koridoro malantaŭ la papera teko kun miaj desegnaĵoj. Mi malgraŭvole klopodis imagi la aspekton de io, kio tiel timigis ŝin. Kiam mi malsupreniris al la kelo, mi ŝaltis lumon kaj okule trovis la paperan tekon. Mi alrigardis malantaŭ ĝin. Sur ...

Ses bonaj argumentoj por la elektra biciklo

Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio e-biciklo.mp3 Listen on Posterous Premi butonon, treti en la pedalojn kaj la motoro ekzumas. Senpene glitas la e-biciklo sur la asfalto. Komence nia konscienco riproĉas nin ke ni trofaciligas al ni la tempon, sed baldaŭ la amuziĝo superas. La argumentoj por la normala konsumanto por transiri al la e-biciklo estas multfacetaj: - 1e) Oni restas seka. Veturi al la laborejo sen havi ŝvitmakulojn sur la vestaĵo eble same gravas kiel la anima senstreĉiĝo dum la kroma libertempo survoje al la oficejo.  - 2e) Oni restas pura: Ne necesas replenigi oleujon, nek benzinujon. La manoj restas puraj - kaj same ankaŭ la aero. Kaj tio kostas nur nekredeblajn 10 cendojn por bateria ŝargo kiu en la kazo de novaj akumulatoroj sufiĉas ĝis 120 km.  - 3e) Oni povas veturi kune: Kiu ĝis nun apenaŭ povis sekvi la partneron aŭ la geamikojn, tiu nun ricevas la ŝancon daŭre resti kune kun ili dum la veutura...

La defio de la senkosteco

Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio defio_senkosteco.mp3 Listen on Posterous Jam kiam mi en la jaro 1997 unue regule aliris la interreton, mi rimarkis ke disponeblas tie senpagaj servoj. Unue mi ricevis de la regiona radiostacio 1 MB da senkosta retspaco por eldoni mian unuan propran retpaĝon. Poste mi eksciis pri Hotmail per kiu mi povis senpage retpoŝte komuniki tutmonde de iu ajn interreta komputilo. Tion mi profitis precipe kiam mi hejme ne jam havis aliron al interreto. Mi iris al la urbodomo kie eblis surfi senpage en la reto. Fine de 1997 mi ricevis hejme aliron al interreto kaj sekve povis vastigi mian aktivadon en la reto. Kaj mi eltrovis ke senpaga retspaco estas havebla ĉe multaj provizantoj. Ankaŭ multaj akompanaj servoj kiel statistikoj, gastlibroj, formularoj estas senpage aboneblaj. El tiu tempo fontas la sinteno ke ĉio kion mi entreprenas en la interreto - precipe se temas pri poresperanta agado -...

Maja revuo Esperanto en UEA.ORG

---------- Forwarded message ---------- From: UEA.ORG < reto@uea.org > Date: 2012/4/22 Subject: Maja revuo Esperanto en UEA.ORG La enhavlisto de la maja kajero: 99 ... Malferme: Fantomo kuras tra la mondo: la kurso( j ) 125 ( Renato Corsetti ) 100 ... Esperanto prosperas en Vieno: Preskaŭ dek mil personoj vizitis la Esperantomuzeon en 2011 ( Katalin Fetes/Herbert Mayer ) 101 ... LPLP: Pli ol 9 000 elŝutoj en du jaroj ( Humphrey Tonkin ) 102 ... Civitana iniciato de EEU: Rekomendo kanti la eŭropan himnon en Esperanto ( Seán Ó Riain ) 103 ... Esperanto kiel unu el la laborlingvoj ( Zlatko Tišljar ); Navige tra TTT-paĝoj ( Marek Blahuš ) 104 ... TEJO tutmonde: Ĉu voĉdoni por Esperanto en RIO+20? ( Szabolcs Szilva/Alvaro Motta ) 105 ... Esperantologia Konferenco en Hanojo 106 ... Al filozofiaj fundamentoj de lingva universalismo ( Mirek Čejka ) 108 ... Pri la aŭtoro d-ro Mirek Čejka 109 ... Novaĵoj el la reto: Reta PIV jam enrete! ( Peter Baláž ) 110 .....

Nova fervoja oferto

Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio fervoja_oferto.mp3 Listen on Posterous Fine de marto mia edzino kaj mi veturis al Vieno por pasigi tie unuan printempan semajnfinon. Ni ja estas bonŝancaj ĉar nia filo havas loĝejon en Vieno kiun li disponigis tiucele al ni. Rilate al la vetero ni tamen ne estis tiel bonŝancaj ĉar ja la lastaj tagoj de marto jam estis sufiĉe belaj kaj varmaj sed ĝuste kiam alvenis la monato aprilo la vetero fariĝis aprileca kio signifas ke ĝi estas tre ŝanĝiĝema kun multe da vento. Sed tio ne malhelpis nin ĉar Vieno ĉiukaze ofertas sufiĉe da interesaj eventoj kaj precipe por virino la granda nombro da vendejoj estas ege alloga por butikumado. Ni havis ankaŭ tute specialan kaŭzon por realigi nian vojaĝon je tiu semajnfino, ĉar estis la lasta okazo veturi per trajno tiun distancon de 220 km je la tre favora prezo de 9 eŭroj po persono kio estas malpli ol la benzinkostoj. La kaŭzo por tiu speciala oferto estis varbado por akiri novajn klientojn...

Aliquando bonus dormitat Homerus

Aliquando bonus dormitat Homerus Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Aliquando_.mp3 Listen on Posterous Eĉ la bona Homero dormetas de temp' al tempo Ĉi tiu konata diraĵo el la verkoj de la fama latina poeto Horacio, kies signifo estas "eĉ granda homo, ie ĉi tie plene eraras", tre trafe aplikiĝas, miaopinie, al la fama nuntempa usona lingvisto, filozofo, pridiskutata politika aktivulo, aŭtoro kaj prelegisto Noam Chomsky. Kiel duonjarcenta informadikisto kaj amatora lingvisto, mi tre taksas liajn sciencajn atingojn kaj konsentas kun li pri kelkaj el liaj politikaj vidpunktoj sed firmege malkonsentas pri aliaj. Avram Noam Chomsky [Ĥomski, sed angle prononcita Tĉomski] naskiĝis en 1928 al judaj gepatroj en Filadelfio (Pensilvanio). Lia patro, venis de urbeto en Ukrajno kaj estis klerulo pri la hebrea lingvo. La patrino venis el kio nun estas Belorusujo, sed malkiel sia edzo, ŝi p...

Guernica - nebela, neforgesebla

Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo Guernica.mp3 Listen on Posterous Malfacile estas difini arton. Tradicie, oni tion faras per la ideo, ke arto estas esprimo de belo. Tamen, tiu difino foje alfrontas defiojn – kaj kondukas al alia demando: kio estas belo? Antaŭ 75 jaroj la hispana pentristo Pablo Picasso verkis unu el la plej epokfaraj pentraĵoj en la historio de arto: 'Guernica'. En la komenco de la 20-a jarcento, ĝi aludis al atako ordonita de Hitlero kontraŭ eŭska urbo, kio kaŭzis sangan masakron de civilaj loĝantoj. Tiutempe, Picasso vivis en Parizo, sub okupo de naziaj militistoj. La Hitlera freneza aventuro forpasis, sed la neforgesebla forto de tiu pentraĵo ŝajnas eterna. 'Guernica' estas iaspeca monumento por paco, ia kriego kontraŭ diktatoroj, ia simbolo de fido al humanismo kaj homamo. Ĝi portretas perfidan atakon kontraŭ sendefendaj viktimoj, en tempo, kiam oni tute ...

Pozitiva agado sukcesigas

Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio pozitiva_agado.mp3 Listen on Posterous Kiuj laŭ vi estas la plej gravaj karakterizaj trajtoj de esperantisto? Ĉu estas ĉefe la espero pri bona mondo per internacia lingvo kiun iam fine la popoloj alprenos? Aŭ ĉu esperantisto estas ĉefe homo kiu vivigas la lingvon per verkado, tradukado kaj parolado? Mia oponio estas tute klara, mi jam plurfoje esprimis tion en diversaj sonartikoloj. Tiu politika espero estas tro nebuleca. Ĝi volas ĉion kaj atingas nenion. Sed inter niaj geaŭskultantoj troviĝas homoj kiuj ankoraŭ opinias ke plej gravas la agado por konvinki la mondon akcepti Esperanton. Unu el ili estas Paŭlo Nascentes el Brazilo kiu sendis jenan komenton al mia sonartikolo "Esperanto ne estas produkto". Li skribis: "Antaŭ ol bonintence prezenti tiun demokratian, neŭtralan, altkvalitan komunikrimedon, la esperantistaro bezonos vidigi al ĉiuj plejeble klare tion, ke la nunaj kurantaj iloj tute ne sufiĉe solvas la...

Inaŭguro de nova bakejo

Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio inauguro_bakejo.mp3 Listen on Posterous Sude de mia domo estas kampo en kiu mi vidas la kreskantajn plantojn aŭ leporojn kiuj vivas tie. Sude de tiu kampo kondukas la aŭstra ĉefstrato B1. Tiu situo estas tre taŭga por diversaj entreprenoj kiuj povas tie starigi produktejojn aŭ vastspacajn vendejojn. Iom post iom aldoniĝas novaj entreprenaj konstruaĵoj kiuj tiel ŝirmas nin pli de la ĉefstrato. La konstruaĵoj ne estas altaj kaj ili do ne ĝenas la vidon al la arbaro kaj al la alpaj montoj kiuj bele videblas dum klara vetero. En la vilaĝa centro de Gunskirchen troviĝas bakisto kies familiaj antaŭuloj laboris tie jam ekde la jaro 1778. Tiu bakisto posedas kelkajn filiojn por tie vendi siajn bakaĵojn kaj tial montriĝis ke la bakejo en la vilaĝa centro fariĝis tro malgranda por produkti la forte kreskintan ĉiutagan kvanton da vendataj bakaĵoj. En la malnova domo ne plu eblis pligrandigi la bakejon kaj do necesis konstrui tute moder...