Posted by Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio kubo_energisxparantoj.mp3 Listen on Posterous Dum pli ol 60 jaroj Kubo suferis sub energikrizo kiu komenciĝis per la usona embargo kaj komence de la 1990-aj jaroj kondukis al situacio de mankego. Post la malapero de la "Fera Kurteno" ĉesis la helpo flanke de socialismaj frataj ŝtatoj kiel Sovetunio aŭ GDR. Mankis la devisoj por la importado de krudaj materialoj kaj nafto. Sekve energicentraloj estis senfunkciaj, la trafiko haltis, same kiel la produktado en multaj fabrikoj. Multhoraj elŝaltoj de elektro lamigis ĉiutage la televidilojn, ventumilojn kaj fridujojn. Vespere la stratoj kaj domoj dronis en malhelo. Intertempe pliheliĝas la situacio en urboj kaj kamparo. El la mankego de la pasintaj jaroj - tion ordonis ŝtatestro Fidel Casto jam antaŭ ses jaroj - fariĝu virto kiu portu la nomon "Energia Revolucio" kaj kiu apud la sunenergio uzas ankaŭ ĉiujn penseblajn ekologiajn alternativojn. Castro tiam e...