Pular para o conteúdo principal

Serena el Kardoj


Tiun ĉi sonrakonton verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo

serena_.mp3Listen on Posterous

(La pentraĵo estas farita de Luch OFER, la filino de la verkistino, en la jaro 1991. Tiam la pentristino estis 18 jara.)

Antaŭ tre longe, en fora lando, vivis orfa blinda knabino, kiu nomiĝis Serena.   

Per la fingroj, Serena kapablis senti formojn de diversaj aĵoj, sed ĉiuj koloroj estis por ŝi neatingeblaj misteroj...

Ĉar ŝi sciis ke pamplemusoj estas flavaj, ŝi imagis la sunon kiel varmegan pamplemuson. Ĉar ŝi sciis ke salo estas blanka, ŝi imagis la lunon kiel pilkon el salo. Kiam oni priskribis al ŝi la verdajn kaj brunajn montetojn apud la urbo, ili gustis por ŝi kiel pudingo el pizoj kaj kaŝtanoj. Kiam oni parolis al ŝi pri la ruĝa, oranĝa kaj violkolora ĉielo dum la sunleviĝo kaj sunsubiro, ŝi iel imagis ĝin gustantan kiel miksita suko de tomatoj, karotoj kaj violkoloraj brasikoj. Sed dum la tago la ĉielo estis blua, kaj ŝi ne povis imagi tiun ĉi koloron, ĉar bluan legomon aŭ frukton ŝi neniam gustumis...

Iun printempon, Serena stumblis kaj falis. Tiam, ŝi sentis la kontakton de iuj dornaj aĵoj, de ŝi nekonataj. Ŝi aŭdis karesemajn voĉojn flustrantajn:
-    Ni petas pardonon, bela knabino!
-    Kiuj vi estas? – ŝi demandis.
-    Ni estas bluaj kardoj. Kial vi demandas? Ĉu vi neniam vidis kardojn?
-    Mi ne vidkapablas… Kaj mi neniam renkontis kardojn ĝis nun… 
-    Ĉu vere? Hmm… se vi volas, ni povas donaci al vi vidkapablon. Sed nur se vi konsentus fariĝi ventoknabino. Ĉu vi kuraĝas provi tion?

Serena kuraĝis kaj konsentis. Ŝi komencis antaŭeniri, dum la kardoj alvokis ŝin pli kaj pli foren, en bluan nebulon. Ŝi sentis sin pli malpeza kaj komencis moviĝi samkiel homo kiu naĝas. Sed la knabino neniam naĝis, tial tiu sento estis tute nova por ŝi. Iom post iom, Serena komencis vidi la bluan nebulon, ĉirkaŭantan ŝin. Ŝi estis tute ravita.
-    Ĉu vi kuraĝas daŭrigi? – demandis la kardoj.

Serena jesis kaj paŝis antaŭen. Ŝi eksentis sin eĉ pli malpeza. Ŝi komencis moviĝi samkiel homo kiu troviĝas sur la luno. Sed ŝi neniam vidis per televido, kiel moviĝas homoj sur la luno, tial ŝi ne faris tian komparon en la menso. Ŝi simple paŝis antaŭen, malrapide, timeme, dum la blua nebulo disŝiriĝis kaj ŝrumpis ĉirkaŭ ŝia korpo, kaj ŝiaj okuloj iom post iom komencis vidi la formojn kaj kolorojn de tiu ĉi mondo. Ŝi scivole rigardis la bluajn kardojn apud ŝi, dum tiuj demandis:
-    Serena, ĉu vi kuraĝas daŭrigi?

La knabino jesis senhezite kaj antaŭeniris. Serena fariĝis travidebla kiel vitro, dum la blua nebulo tute malaperis. Ŝia vidkapablo fariĝis tute normala. Nun ŝi fascine kontemplis belegan pejzaĝon. La kardoj klarigis al ŝi, ke ŝiaj okuloj vidas nun la maron kaj la ĉielon. 
-    Mi volas daŭrigi! – ŝi diris, paŝante antaŭen.

La knabino fariĝis tute nevidebla. Ŝiaj okuloj jam vidkapablis ĝis tre malproksime, samkiel akcipitraj okuloj. Kiam ŝi leviĝis el la kardaro, malpeza kiel lanugo, ŝi komprenis ke ŝi jam estas ventoknabino, fluganta super la maro.

Longa tempo pasis de tiam. Nun, kiam infano aŭ plenkreskulo sentas sin ege malgaja, okazas ofte ke li aŭ ŝi sentas mildan agrablan venteton kiu flustras: "Rigardu la ĉielon! Rigardu la arbojn! Rigardu la belajn kolorojn kaj formojn ĉirkaŭ vi kaj ĝuu la vivon!" Tiam, malgajeco disŝiriĝas samkiel nebulo, la homaj okuloj subite vidas belajn kolorojn kaj formojn ĉirkaŭe, dum nevidebla ventoknabino ridetas kaj forflugas… Ĉu ankaŭ vi havis tian sperton?

--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comentários

Postagens mais visitadas deste blog

Programo Mia Amiko: Granda Projekto por Esperantistiĝo en Brazilo

Programo Mia Amiko (PMA) fariĝis unu el la plej gravaj projektoj por disvastigi kaj subteni la uzadon de Esperanto en Brazilo. Ĉi tiu programo ne nur inspiras centojn da homoj lerni la lingvon, sed ankaŭ kreas fortikan komunumon de lernantoj kaj volontuloj, kiuj ĉiutage kunlaboras por antaŭenigi la idealojn de Esperanto. Vasta Programaro por Ĉiuj Niveloj Unu el la ĉefaj avantaĝoj de PMA estas ĝia alirebleco kaj diverseco. La programo proponas kursojn por ĉiuj niveloj, ekde bazaj ĝis progresigaj, donante al lernantoj la ŝancon, paŝon post paŝo, majstri la lingvon. Ĉi tiuj lecionoj estas gvidataj de spertaj instruistoj kaj apogataj de dediĉitaj volontuloj, kiuj certigas, ke ĉiu lernanto ricevas la atenton kaj subtenon, kiujn ili bezonas. La kursoj estas realigitaj rete, kio faciligas la aliron por homoj tra la tuta lando. Lernantoj povas partopreni de la komforto de sia hejmo, kun horaroj adaptitaj al diversaj bezonoj. Tia aliro inkluzivigas ĉiujn interesatojn kaj kreas d...

ESPERANTO KAJ UNESKO: 70 JAROJ

  Esperanto: La Lingvo de Pacon kaj Komunan Historion La 10-an de decembro 2024, la esperantistaro festos gravan datrevenon: la 70-an jaron de la fama Montevidea Rezolucio, kiu unufoje kaptis la atenton de Unesko al Esperanto. Ĉi tiu historia evento okazis en la Parlamenta Palaco en Montevideo, kie la Ĝenerala Asembleo de Unesko en 1954 formale rekonis la kontribuon de Esperanto al la edukado, kulturo, kaj interkompreno inter popoloj. Esperanto kaj Unesko: Kunlaboro por Pacon kaj Kulturan Riĉecon La Montevidea Rezolucio estas pli ol nur dokumento; ĝi simbolas komunan vizion inter Unesko kaj la esperantista movado por konstrui mondan pacon tra edukado kaj kulturo. Ĉi tiu ligo inspiras generaciojn de esperantistoj, kiuj, malgraŭ stereotipoj, agas kiel antaŭenpuŝantoj de signifaj ideoj. Ili ne nur ludas inter si en lingva ludo, sed strebas efektive ligi kulturojn kaj instigi komunikadon sen baroj. La rezolucio celas krei mondon, kie scienco kaj kulturo plibonigas homajn rilatojn, kaj ...

Salvadoro, Bahio, Brazilo - omaĝas oficiale Esperanton

En solena kaj historia momento por la Esperanto-movado, la kongresaj partoprenantoj estis akceptitaj kaj omaĝitaj de la Konsilantara Ĉambro de Salvadoro, laŭ antaŭa anonco. Ĉi tiu evento, okazanta la 14-an de novembro 2024, substrekas la rekoneblan subtenon de la loka aŭtoritato por la internacia lingvo Esperanto. La omaĝo okazis dum speciala sesio en la Konsilantara Ĉambro Cosme de Farias, organizita de la urba konsilanto Silvio Humberto, kiu profunde rekonas la kontribuojn de la Brazila Esperanto-Ligo (BEL) en la socia kaj kultura disvolviĝo de la lando. Establita en 1907, BEL dediĉis sin al la promociado de egaleco kaj inkluziveco en lingva komunikado, kontribuante al interkultura kompreno inter brazilanoj kaj la internacia komunumo. Kun la temo "Esperanto kaj la scioj, praktikoj kaj kulturoj de Brazilo," la evento altiris atenton al la grava rolo de Esperanto en la brazila edukado kaj kulturo, kaj alportis novan lumon al la laboroj de BEL kaj de la Brazila Esperantista Ju...