Posted by Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio bonhumoro_kunigas.mp3 Listen on Posterous Infanoj petolas, ili stultumas, ili ŝatas esti tiklataj ĝis ili preskaŭ pisas en la kalsonon pro rido. Tiam la infanoj plenkreskas kaj se ili siatempe ridis 400-foje en tago, nun kiel plenkreskuloj ili faras tion nur 15-foje. Kvankam ridado estas tiom sanakcela. Kaj ĝi kunligas. Infanoj estas veraj ekspertoj de bona humoro. La kabaredisto kaj kuracisto Eckart von Hirschhausen foje diris: "Infanoj ridas 400-foje en tago, plenkreskuloj 12-foje kaj mortintoj tute ne. Eĉ la laiko ekkonas tie tendencon". Kaj tio jam montras kion povas lerni gepatroj de siaj idoj: la senantaŭjuĝan, senkomplikan manieron konsideri la aferojn kaj la kapablon ridi pro la malgrandaĵoj de la vivo. "Infanoj helpas al siaj gepatroj, vivteni sian propran humoron, ĉar ili ellogas bonhumoron el la ĉiutagaĵoj, diras Eva Ullmann, fondintino de la Germana Instituto por Bonhumoro". Tial por la...