Lastaj Programoj de Radio Vaticana:
|
| | |
| | |
| En tiu tempo Johano diris al Jesuo: Majstro, ni vidis iun, kiu povis elpeli demonojn pere de via nomo; kaj ni volis malpermesi tion al li, ĉar li ne sekvas nin. Sed Jesuo diris: Ne malpermesu tion, ĉar neniu povas fari miraklon en mia nomo, kaj tuj poste paroli kontraŭ Mi. Kiu ne estas kontraŭ ni, estas por ni. Kaj se iu donos al vi eĉ nur glason da akvo, pro tio, ke vi estas disĉiploj de Kristo, Mi certigas vin, ke tiu ricevos sian rekompencon. Se iu perdigos la kredon je Mi al unu el ĉi tiuj negravuloj, estus pli bone por tiu, se li estus ĵetita en la maron kun granda muelŝtono ĉirkaŭ lia kolo. Se via mano pekigas vin, detranĉu ĝin; estas pli bone por vi eniri la vivon kripla, ol, havante la manojn, fali en la neestingeblan fajron. Se via piedo pekigas vin, detranĉu ĝin; estas pli bone por vi eniri en la vivon lama, ol, havante du piedojn, esti ĵetita en la inferon. Se via okulo pekigas vin, elŝiru ĝin; estas pli bone por vi eniri en la regnon de Dio kun nur unu okulo prefere ol, havante du okulojn, esti ĵetita en la inferon, kie la fajro ne estingiĝas. | | | | | | |
| | | |
--
Nenhum comentário:
Postar um comentário