segunda-feira, 8 de julho de 2013

Ni informu pri Esperanto al la ekstera mondo


---------- Forwarded message ----------
From: Brian Barker <esperanto.tago.2013@gmail.com>
Date: 2013/7/8
Subject: Ni informu pri Esperanto al la ekstera mondo
To:



Saluton al vi okaze de Esperanto-Tago 2013!

Ĉu mi rajtas memorigi vin pri Esperanto-Tago je la 26a de Julio?

Tio estas la naskiĝtago de la internacia lingvo:) 

Nia celo estas informi la eksteran mondon pri la neceso solvi la lingvan problemon pere de la uzo de neutrala, nenacia lingvo, nome Esperanto. Nia slogano estas "justa komuniko" kio kongruas kun la temo de la Universala Kongreso en Islando. Mi esperas ke vi povos helpi per informo al la ekstera mondo pri Esperanto?

Ekzistas afiŝoj por via tuja uzo en entute 65 lingvoj. Ni petas ke vi uzu!
Bonvole klaku sur la suban ligilon kaj uzu en universitatoj, bibliotekoj kaj lokaj butikoj.


Krome ni kompilis tekston en via lingvo kio troviĝos sube. Ni petas ke vi sendu tion al televidaj stacioj, gazetaro, radio ktp en via lando.


Mi ankaŭ algluas simbolon uzebla dum la tuta jaro - bonvole uzu, ne ekzistas kopirajto :) Multaj homoj jam uzis en siaj fejsbukaj profiloj.

Kore salutas kaj dankas.

Brian Barker.

Komisiito pri informado okaze de la UK en Rekjaviko.



Programo MIA AMIKO
Lernu Esperanton kun amikoj
ESPERANTO@BRAZILO 
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil
Twitter: @MiaAmiko

Nenhum comentário:

Postar um comentário