Forpasis Helmar Frank Helmar Frank, 19. 2. 1933 – 15. 12. 2013
Li estis ankaŭ kunfondinto de Eŭropa klubo, okupiĝanta pri neŭtrala lingva politiko, politike engaĝiĝinta liberalo, portanto de la Meritkruco de la Germana Federacia Respubliko, kaj honora profesoro de pluraj universitatoj en Eŭropo, Azio kaj Ameriko. Mi aldonu ankaŭ mian privatan subjektivan noton: Mi kunlaboris kun profesoro Frank longtempe kiel senata sekretario de AIS kaj ankaŭ kiel membro de la eldoneja grupo Akademia Libroservo (libera eldoneja grupo ene de AIS) kaj eldonisto de pluraj liaj verkoj, kaj do ni pasigis sufiĉe da tempo kune. Dume mi multe lernis de lia precizeco kaj respondeco, sed ankaŭ mi ekkonis lin kiel homon amikeman kaj sporteman, ekzemple kiam ni dum kelkaj kongresoj ĉiutage matene komune intensive naĝis jam antaŭ la matenmanĝo. Profesoro Frank estis tre fekunda faka kaj scienca aŭtoro. En la festlibro omaĝe al la okdekjariĝo lia bibliografio ampleksas je 38 dense skribitaj paĝoj, plenaj de liaj publikaĵoj. Tio certe estas grava heredaĵo por liaj sciencaj posteuloj. Malgraŭ tiuj siaj atingoj li restis ĉiam ne nur nobla, sed ankaŭ modesta kaj helpema persono. Honoron al lia memoro! Petro Chrdle |
| Programo MIA AMIKO Lernu Esperanton kun amikoj
ESPERANTO@BRAZILO Movimento Virtual de Esperanto no Brasil |
Facebook: http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/ Twitter: @MiaAmiko |
Comentários
Postar um comentário