Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo n-ro 144 28/12/2014 Ek al la 9a en Paranapiakabo! La fervojista muzeurbo Paranapiakapo, situanta je ĉirkaŭ 50 km for de la ĉefurbo San-Paŭlo, gastigos la 9an Esperantan Kongreson de la Ŝtato San-Paŭlo, kiu okazos venontjare inter la tagoj 10a kaj 12a de oktobro. La organizantoj de la venontjara kongreso estos la esperantistoj de ABC-regiono, kies ĉefa motoro estas la aktivulo Cândido Ruiz, kiu mem iniciatis la kandidatiĝon de tiu turisma vilaĵo por realigo de la evento. La pasintan oktobron tri membroj de EASP, inter kiuj du estraranoj, vizitis la vilaĝurbon de la venontjara kongreso, akompane de la loka organizanto Cândido Ruiz. Fine de la vizito, ĉio estis en ordo, escepte de la oficiala dokumento garantianta la okazigon de la evento en la menciita dato. Finfine la garantiaĵo estis liverita ĉi-monate kiel jarfina donaco, kiun ni kunhavigas kun tiuj, k...