En septembro de 1945, post la kapitulaco de Japanio, la usona armeo sendis la fotiston Joe O'Donnell por dokumenti la damaĝon kaŭzitan de la nukleaj bomboj ĵetitaj sur Hiroŝimon kaj Nagasakion. Dum sep monatoj li vojaĝis tra okcidenta Japanio, fotante la morton, doloron, homan suferon kaj la detruon de la urboj. Jen kiel li rakontis la historion de ĉi tiu fotografaĵo: "Mi preterpasis kaj vidis knabon proksimume dekjaran kun bebo ligita al lia dorso. En tiuj tagoj en Japanio tio estis kutima strata vidaĵo, infanoj kun siaj pli junaj gefratoj ligitaj al la dorso, sed en tiu knabo estis io malsama. Li ŝajnis atendi iun ordonon aŭ sian vicon. Li estis nudpieda kaj la esprimo sur lia vizaĝo estis tre serioza. La kapo de lia frateto estis klinita flanken, kvazaŭ dormante. La knabo restis tiel dum pli ol kvin minutoj. [...] Kelkaj viroj vestitaj blanke kaj kun maskoj alproksimiĝis al li kaj malligis la rimenojn, kiuj tenis la bebon. En tiu momento mi komprenis, ke la bebo estis morta...