Ĉu vi loĝas en Sudameriko? Ĉu vi volas ĉeesti la Konferencon de Montevideo kaj gustumi la bonvenigan urugvajan kulturon sed via financa situacio ne idealas? Se jes, la konkurso Malferma Konferenco estas por vi!
UEA, kunlabore kun ILEI kaj TEJO, pretas parte kovri la kostojn de sudamerikanoj kiuj interesiĝas ĉeesti la konferencon “Unesko kaj Esperanto: 70 jaroj da kunlaboro por lingvaj homaj rajtoj”, okazonta en Montevideo la 10an de Decembro omaĝe al la 70-jariĝo de 1a rezolucio de Unesko pri Esperanto kiun nuntempe organizas UES (Urugvaja Esperanto-Societo).
Alklaku ĉi tie por plenumi la formularon kaj koni kroman informon!
https://docs.google.com/forms/d/1JphJrEeLJd92rUDLlCyIAtH0z8zuA48TlWNZDYkPYPs/
Comentários
Postar um comentário