Pular para o conteúdo principal

Ke la nuklea milito ne venu!


En septembro de 1945, post la kapitulaco de Japanio, la usona armeo sendis la fotiston Joe O'Donnell por dokumenti la damaĝon kaŭzitan de la nukleaj bomboj ĵetitaj sur Hiroŝimon kaj Nagasakion.

Dum sep monatoj li vojaĝis tra okcidenta Japanio, fotante la morton, doloron, homan suferon kaj la detruon de la urboj. Jen kiel li rakontis la historion de ĉi tiu fotografaĵo:

"Mi preterpasis kaj vidis knabon proksimume dekjaran kun bebo ligita al lia dorso. En tiuj tagoj en Japanio tio estis kutima strata vidaĵo, infanoj kun siaj pli junaj gefratoj ligitaj al la dorso, sed en tiu knabo estis io malsama. Li ŝajnis atendi iun ordonon aŭ sian vicon. Li estis nudpieda kaj la esprimo sur lia vizaĝo estis tre serioza. La kapo de lia frateto estis klinita flanken, kvazaŭ dormante. La knabo restis tiel dum pli ol kvin minutoj. [...] Kelkaj viroj vestitaj blanke kaj kun maskoj alproksimiĝis al li kaj malligis la rimenojn, kiuj tenis la bebon. En tiu momento mi komprenis, ke la bebo estis morta. Ili prenis ĝin kaj metis ĝin sur funebran flamaron, kie oni bruligis la korpojn. La knabo restis tie, senmova, rigardante la flamojn. Li mordis sian malsupran lipon tiel forte, ke li sangigis ĝin. La knabo turniĝis kaj silente foriris."

La knabo atendis en la vico ĉe la kremaciejo kun sia mortinta frateto post Nagasaki. Konsiderante, ke li mem portis sian fraton, verŝajne li ankaŭ perdis siajn gepatrojn.

El Quora: (Ligilo)

Comentários

Postagens mais visitadas deste blog

Programo Mia Amiko: Granda Projekto por Esperantistiĝo en Brazilo

Programo Mia Amiko (PMA) fariĝis unu el la plej gravaj projektoj por disvastigi kaj subteni la uzadon de Esperanto en Brazilo. Ĉi tiu programo ne nur inspiras centojn da homoj lerni la lingvon, sed ankaŭ kreas fortikan komunumon de lernantoj kaj volontuloj, kiuj ĉiutage kunlaboras por antaŭenigi la idealojn de Esperanto. Vasta Programaro por Ĉiuj Niveloj Unu el la ĉefaj avantaĝoj de PMA estas ĝia alirebleco kaj diverseco. La programo proponas kursojn por ĉiuj niveloj, ekde bazaj ĝis progresigaj, donante al lernantoj la ŝancon, paŝon post paŝo, majstri la lingvon. Ĉi tiuj lecionoj estas gvidataj de spertaj instruistoj kaj apogataj de dediĉitaj volontuloj, kiuj certigas, ke ĉiu lernanto ricevas la atenton kaj subtenon, kiujn ili bezonas. La kursoj estas realigitaj rete, kio faciligas la aliron por homoj tra la tuta lando. Lernantoj povas partopreni de la komforto de sia hejmo, kun horaroj adaptitaj al diversaj bezonoj. Tia aliro inkluzivigas ĉiujn interesatojn kaj kreas d...

ESPERANTO KAJ UNESKO: 70 JAROJ

  Esperanto: La Lingvo de Pacon kaj Komunan Historion La 10-an de decembro 2024, la esperantistaro festos gravan datrevenon: la 70-an jaron de la fama Montevidea Rezolucio, kiu unufoje kaptis la atenton de Unesko al Esperanto. Ĉi tiu historia evento okazis en la Parlamenta Palaco en Montevideo, kie la Ĝenerala Asembleo de Unesko en 1954 formale rekonis la kontribuon de Esperanto al la edukado, kulturo, kaj interkompreno inter popoloj. Esperanto kaj Unesko: Kunlaboro por Pacon kaj Kulturan Riĉecon La Montevidea Rezolucio estas pli ol nur dokumento; ĝi simbolas komunan vizion inter Unesko kaj la esperantista movado por konstrui mondan pacon tra edukado kaj kulturo. Ĉi tiu ligo inspiras generaciojn de esperantistoj, kiuj, malgraŭ stereotipoj, agas kiel antaŭenpuŝantoj de signifaj ideoj. Ili ne nur ludas inter si en lingva ludo, sed strebas efektive ligi kulturojn kaj instigi komunikadon sen baroj. La rezolucio celas krei mondon, kie scienco kaj kulturo plibonigas homajn rilatojn, kaj ...

Salvadoro, Bahio, Brazilo - omaĝas oficiale Esperanton

En solena kaj historia momento por la Esperanto-movado, la kongresaj partoprenantoj estis akceptitaj kaj omaĝitaj de la Konsilantara Ĉambro de Salvadoro, laŭ antaŭa anonco. Ĉi tiu evento, okazanta la 14-an de novembro 2024, substrekas la rekoneblan subtenon de la loka aŭtoritato por la internacia lingvo Esperanto. La omaĝo okazis dum speciala sesio en la Konsilantara Ĉambro Cosme de Farias, organizita de la urba konsilanto Silvio Humberto, kiu profunde rekonas la kontribuojn de la Brazila Esperanto-Ligo (BEL) en la socia kaj kultura disvolviĝo de la lando. Establita en 1907, BEL dediĉis sin al la promociado de egaleco kaj inkluziveco en lingva komunikado, kontribuante al interkultura kompreno inter brazilanoj kaj la internacia komunumo. Kun la temo "Esperanto kaj la scioj, praktikoj kaj kulturoj de Brazilo," la evento altiris atenton al la grava rolo de Esperanto en la brazila edukado kaj kulturo, kaj alportis novan lumon al la laboroj de BEL kaj de la Brazila Esperantista Ju...