Pular para o conteúdo principal

Postagens

Mostrando postagens de novembro, 2011

Antaŭkristnaskaj merkatoj

                    Antaŭkristnaskaj merkatoj Posted by   Anton Oberndorfer to Esperant a Retradio antaukristnaskaj_merkatoj.mp3 Listen on Posterous La kvar semajnoj antaŭ Kristnasko - la Advento - laŭ la origina intenco estu periodo de retiriĝo, de enpensiĝo, de rezigno pri laŭtaj distroj. La kristnaska nokto estas silenta nokto kiel diras mondkonata kanto el la vilaĝo Oberndorf en la lando de Salzburg. Niaj adventaj kantoj priskribas la malvarmon kaj malhelon kaj la sopiron je lumo kaj varmiĝo. La adventa florkrono havas 4 kandelojn kaj je ĉiu el la kvar adventaj dimanĉoj heliĝas plia kandelo. Tiu tuta tradicio konduku nin silentpaŝe al la granda festo de Kristnasko. Lastan dimanĉon vere komenciĝis la advento kaj ĉie en la lando oni multe entreprenis por instigi la homojn viziti la ejojn kie oni organizas la adventan etoson. Jes, oni vere organizas tion, oni povas jam nomi tion...

Modernaj teknologioj por Esperanto

Laste aperis La plej novaj varoj ricevitaj de la Libroservo de UEA Modernaj teknologioj por Esperanto, Eseoj , Espero , 2011. Kolekto de kontribuaĵoj prezentitaj dum la Konferenco "Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko", kiu okazis en Modra en novembro 2010. Prezo: 13.50 EUR. Pliaj informoj, reta mendilo : http://katalogo.uea.org?inf=8672

Homoj sur la tero

Homoj sur la Tero Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo homoj_sur_tero.mp3 Listen on Posterous Unu el la plej gravaj verkoj en la originala Esperanta literaturo estas sendube "Homoj sur la Tero", de la sveda stilisto Stellan Engholm (1899-1960). Verkita en la komenco de la 20-a jarcento, ĝi certe kontribuis, kune kun liaj aliaj libroj, al definitiva firmiĝo de nia kulturo. Mi bone memoras, kiam mi legis ĝin unuafoje, antaŭ multaj jaroj – mi estis ravita! Tial, mi forte rekomendas, ke ĉiu serioza Esperantisto, interesita kapti la esencon de nia lingvo, nepre legu kaj relegu ĝin, ne nur pro la belega, poezieca enhavo, sed ankaŭ pro la mirinde eleganta, esprimriĉa stilo. Temas simple pri la vivo de ordinaraj homoj, kiuj pasadas sur nia tero, generacio post generacio, tiel ke la ĉefa figuro en la verko estas la tero mem. Ĉi tiuj pensoj venis en mian kapon, ki...

TEJO-aktuale, numero 291, 2011-11-25

tejo aktuale Numero 291, 2011-11-25 La plej freŝaj informoj pri la Tutmonda Junulara Esperanto-Movado En la numero: Sinprezento de programisto de PS 2.0-retejo Profilmodifado ĉe Pasporta Servo reebligita! [Esperantistoj] Esperantistoj en la Eŭropa Parlamento Apero ĉe Vinilkosmo de "Duope" de KAJTO kaj la kubaj AMINDAJ [Esperantistoj] Ĉu vi konas la movadon pri "Free Hugs" (senpagaj brakumoj)? [Esperanto] Subtena kampanjo al Vinilkosmo per mendado de savitaj diskoj [baveleto] Re: (esper-german) 1a Esperantista Migrado Aŭtuna kun videofilmo en la reto 28a Printempa Semajno Internacia (PSI), 2a ĝis 9a de aprilo en Bonn, Germanio La Esperanta Gazetejo Venontaj renkontiĝoj Kolofono SINPREZENTO DE PROGRAMISTO DE PS 2.0-RETEJO Saluton, karaj! Mia nomo estas Daniel Bebelacqua, el Urugvajo. Eble kelkaj el vi jam konas min kiel kunrespondeculon pri Radio Aktiva, kaj ekde aprilo/majo de 2010 mi respondecas pri modifoj kaj aldonoj en la retejon de Pasp...

Ljubljano

Ljubljano Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio ljubljano.mp3 Listen on Posterous Ljubljano (slovene Ljubljana, kaj antaŭe ankaŭ konata sub la germana nomo Laibach) estas de 20 jaroj la ĉefurbo de la sendependa Slovenio. La urba areo havas 310.000 loĝantojn (2003) kaj situas ĉe la rivero Ljubljanica. Slovenio, la malgranda lando inter Adriatiko, Alpoj kaj Kroatio, ĉi-jare festas jubileon: De 20 jaroj Slovenio estas propra ŝtato. Dum jarcentoj ĝi apartenis al la regno de la Habsburga dinastio, de 1918 ĝi estis parto de Jugoslavio. La 25-an de junio 1991 Slovenio deklaris sian sendependecon. Kiu volas konatiĝi kun la lando devas viziti la urbon kiu situas en ĝia centro. Kaj kiu promenas tra la stratoj de Ljubljano, rapide eksentas ke la jugoslaviaj jaroj ŝajne sen postsignoj preterpasis: Ĉi tie estas pli da antikva Aŭstrio ol balkano, pli da "dolĉa vivo" ol socialismo. Ljubljana ne estas granda, sed certe multflanka. La malnova urbo...

Le Monde diplomatique en Esperanto

Reta eldono de  Le Monde diplomatique en Esperanto Novembro 2011 Por kompreni la mondon en Esperanto: En la Tunisio de 1956 , jam konstituciiga asembleo ,  La turka registaro fronte al la kurda defio,  Hispanio, en tuja danĝero Ĉinujo malsana pro sia  karbo ,  « Verda murego » por Afriko   Kalikato aspiras brili pli hele La ses lastaj artikoloj publikigitaj en  Le Monde diplomatique en Esperanto   temas pri ses apartaj regionoj de la mondo. Redaktitaj de altnivelaj ĵurnalistoj, ili ne supraĵe sed funde traktas ĉiujn temojn, pri kiuj ili fakas. Laŭ kontrakto kun la franca revuo "Le monde diplomatique" en la esperanta reta eldono estas senpage alirebla de ĉiuj, tiel propoonante al esperantistoj de la tuta mondo tre altnivelajn ekonomi-politikajn kaj priekologiajn legaĵojn. Legantoj povas esprimi sian opinion pere de la forumoj, sube de ĉiu artikolo. J.-M. Cash

Pri nia vojo

Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio pri_nia_vojo.mp3 Listen on Posterous Zamenhof verkis la poemon "La Vojo" dum la komenca periodo de la disvastigado kaj envivigo de Esperanto. Tiu periodo de "densa mallumo" el kiu nin konduku la stelo estas jam delonge pasinta. Do tiu parto de la instruo de Zamenhof ne plu estas aplikebla. Ĉu "cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, ni semas kaj semas konstante" ankoraŭ validas? Ŝajnas al mi ke precipe en la E-asocioj oni sekvas ankoraŭ tiun instruon pro manko de koncepto. La rezulto de tia "agado" estas mizera. Ĝi produktas ĉefe "eternajn komencantojn". En la lokaj E-kluboj plej ofte Esperanto nur vegetas, ofte estas nur preteksto por kunestadi en kluba etoso. Mankas tie la defio vere lerni la lingvon por apliki ĝin. Sed Zamenhof skribis ankaŭ pri "guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan". Tiu instruo ŝajnas al mi trafa por...

Nova super-antibiotiko

Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio superantibiotiko.mp3 Listen on Posterous Teamo de esploristoj en Graz disvolvis super-antibiotikon. La nova efik-substanco havas la avantaĝon ke la danĝeraj ĝermoj ne povas fariĝi rezistivaj kontraŭ ĝi. La antibiotiko povus esti aĉetebla en la apotekoj post 7 jaroj. De 10 jaroj la teamo de la graca instituto por biofiziko kaj nanosistemesplorado de la Aŭstra Akademio de Sciencoj esploradas pri la nova super-antibiotiko el modifitaj peptidoj. Intertempe la esploristoj jam eltrovis efik-substancon kaj jam patentigis ĝin en Usono. La nova super-antibiotiko, kiu baziĝas sur kontraŭmibrobaj peptidoj, efikas tute malsimile ol ĉiuj tradiciaj antibiotikoj. Ili trovis efik-substancon kiu batas truojn en la bakteriojn, kvazaŭ oni faras truon per martelo en muron, kaj per tio la bakterioj detruiĝas tre rapide. Ili ne povas defendi sin kontraŭ tio. Tradiciaj antibiotikoj laboras kiel ŝlosilo kiu perfekte enmetiĝ...