sábado, 22 de fevereiro de 2014

Gramatikero: TRANS


Vizitu nian blogon: http://gramatikero.blogspot.com.br/




TRANS



I- Preposição=além de, do outro lado de, para lá de.

Mostra um lugar ou espaço que está mais distante do objeto, que ela introduz:


1. sem mudança de lugar:

-  Li loĝas kontraŭ mia domo trans la strato. (Ele mora diante da minha casa, do outro lado da rua.)

-  Antaŭ la malleviĝo de la suno ni devas esti trans la limo. (Antes do pôr- do-sol nós temos que estar além da fronteira.)

- Estas malbele aŭkulti trans la muro kaj rigardi tra la serura truo. (É feio escutar do outro lado da parede e espiar pelo buraco da fechadura.)

- Multaj aferoj kuŝas trans la limo de la homa komprenpovo. (Muitas coisas se acham além dos limites da compreensão humana.)


2. Com mudança de lugar (movimento)

- La hirundo flugis trans la riveron, ĉar trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj. (A andorinha voou para o outro lado do rio porque do outro lado do rio se encontravam outras andorinhas.)

- Ĵetu la pilkon trans la muron.(Arremesse a bola para o outro lado do muro.)

-  Mi forkuris trans marĉojn kaj kampojn, tra bariloj kaj senfoliaj arbaroj, al la libera maro. (Eu fugi para além dos pântanos e campos, através de obstáculos e árvores desfolhadas, para o mar livre.)


II- Prefixo, que mostra:

1. posição de algo, além de:

- Ĉio transmara estas ĉarma kaj kara. (Tudo de além-mar é charmoso e muito estimado.)

-La transriveranoj (pessoas do outro lado rio); translimaj amikecoj (amizades além das fronteiras);  transtomba (de depois da morte), transoceana (do outro lado do oceano).


2. ir para além:

- Transiri (transpor); transĵeti (arremessar, lançar para o outro lado); transpasi (exceder, transpor, passar); transigi (transferir).

- Transatendi (atendi ĝis la fino de) la malbonan veteron.(Esperar até o final- até que passe- o tempo ruim.)

- Transvivi grandan doloron. (Sobreviver a uma grande dor.)


3. movimento transversal, que corta um espaço:

- Ŝi rapidis transkuri la straton, kiam du kaleŝoj pretergalopis.(Ela apressou-se em atravessar correndo a rua, quando duas carruagens passaram ao lado galopando

- Transiru la torenton Arnon

​​
.
(Ultrapasse
​o riacho
Arno
​m
.)


4. mudança de lugar ou estado:

- Transplanti (transplantar); transverŝi (verter um líquido de um recipiente para outro); transdoni (transferir, dar a alguém algo recebido de outra pessoa), translokigi (mudar de lugar); transmeti (transpor)

- Transformi (doni alian formon) dezerton en kulturejon. (Transformar - dar outra forma- deserto em área de cultivo.)

Nota:

1) al trans, trans...n

Para um lugar situado além:

- Ĝiaj okuloj rigardis trans Nilon, al landoj, kiuj por la homa rigardo kunfluas kun la horizonto. (Seus olhos olhavam além do Nilo, para os países que, para o olhar humano, confluem com o horizonte.)


2. de trans

De um lugar situado além:

-  Venis por vi pluraj donacoj de trans la maro. (Vieram para você vários presentes de além-mar.)


3. el trans

= de trans

- Belaj rakontoj el trans la montoj. (Belos contos de além-mar.)




Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

sábado, 15 de fevereiro de 2014

Fwd: [Programo Mia Amiko] Gramatikero: TRA





TRA


I-Preposição : "através de"- no espaço ou no tempo; "por entre", "por" (significando "através de","durante") . Mostra:


1. que o movimento começa em um extremo e termina em outro:

- Malrapide ambaŭ iris tra la longa malplena strato.  (Vagarosamente iam ambos através da longa rua deserta.)

- Mi deziras vojaĝi ŝipe tra Rejno de Majenco ĝis Kolonjo. (Eu desejo viajar de navio pelo Reino de Mainz até Köln.)

-  Ni veturos tra la rivero ĝis la maro. (Viajaremos pelo rio até ao mar.)


2. que o movimento, que tendo começado em um lugar, passa por outro e continua:

- Pelu mizeron tra l' pordo, ĝi revenos tra l' fenestro.(Expulse a miséria pela porta e ela voltará pela janela.)

- Tra unu orelo ĝi eniras, tra la dua ĝi eliras. (Entra por uma orelha e sai pela outra.)

- Tra la mondo blovas nun vento glacia. ( Pelo mundo sopra agora um vento glacial.)

- La suno brilis sur lin tra inter la branĉoj. (O sol brilhou sobre ele  por entre os galhos.)


3. o tempo, durante o qual uma ação continua desde seu começo (por="durante"):

- La koko krias tra la tuta nokto. (O galo canta por toda a noite.)

- Finfine la personoj de tiu urbo konis la viron, kiu tra dek jaroj restis arestita eksterlande. (Finalmente as pessoas daquela cidade conheceram o homem, que por dez anos permaneceu preso no exterior.)

- Ili tra la tuta vivo loĝis en Finnlando. (Eles, por toda a vida, moraram na Finlândia.)



II- Prefikso:


- tranokti (pernoitar); travivi (atravessar uma época, vivenciar uma experiência); trabori (perfurar de um lado a outro); traigi (transpassar, varar); traveturi (percorrer - ir ao longo do caminho, em veículo).

- Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra mia mallarĝa pordo. (Ele é tão gordo, que não consegue atravessar minha porta estreita.)

- Ĉu vi tralegis mian manuskripton? (Você leu, do início ao fim, meu manuscrito?)

-  Ŝia haŭto estas tiel travidebla, kiel folieto de rozo. (A pele dela é tão transparente como uma folhinha de rosa.)


Nota: Quando o contexto não mostra claramente que o movimento continua para além do objeto, pode-se usar o acusativo:

- La stana soldato falis tra fendon. (O soldado de estanho caiu pela greta.)

- Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio. (É mais fácil para um camelo passar através de pequeno buraco da agulha, do que para um rico entrar no reino de Deus.)



Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

terça-feira, 11 de fevereiro de 2014

Ekzotika Esperanto-aranĝo: Piedmarŝo al la monto Ĉomolungma-Everest!

Ekzotika Esperanto-aranĝo: Piedmarŝo al la monto Ĉomolungma-Everest!

Piedmarŝo al la monto Ĉomolungma-Everest estas nova projekto de la retejo "Vojagxo.info" – sporta vojaĝo al la  baza tendaro de la monto Everest – (nepale Sagarmatĥa, tibete Ĉomolungma) –  la plej alta monto en la mondo. Ĝi situas en la montaro Himalaja sur la limo inter Nepalo kaj Tibeto.

Laŭplane ni startos el Katmanduo komence de oktobro 2014 jaro. Ni buse veturos de Katmanduo al la  setlejo Jiri (Ĝiri), kaj poste piedmarŝos laŭ pado al vilaĝo Lukla, poste laŭ tradicia itinero de piedmarŝo al la baza tendaro preter vilaĝoj Namĉe Bazar, Tengboche, Dingboche ĝis najbara al Everesto monto Kala Patthar. Ĉi tie, apud baza tendaro de monto Ĉomolungma-Everest estas nia supra punkto de la  piedmarŝo. Post atingo de ĝi ni revenos laŭ sama itinero.

Atentu, ke tiuj vojaĝantoj, kiuj ne volas plu piedmarŝi kelktagan parton de Lukla ĝis Jiri povas antaŭmendi flugon el Lukla ĝis Katmanduo.

Plena supozata daŭro de la vojaĝo estas ĉirkaŭ 20 tagoj. Post reveno laŭplane ni ekskursas apude, ekz. Pokĥara kaj revenas hejmen. Ĉiuj vojaĝantoj ricevos Gvidlibron al Everesta Baza Tendaro.

Pliaj detaloj kaj aliĝilo troveblas en la retejo http://vojagxo.info/piedmarso-al-everesto/


La retejo "vojagxo.info" realigas ne  nur tiun ĉi ekzotikan projekton, sed ankaŭ plurajn aliajn: vojaĝo laŭ Trasiberia Fervojo, Sudamerika Karavano, Vojaĝanta Somero, Pilgrimado en Turkio, kaj aliaj. Se vi ŝatas nekutimajn Esperanto-aranĝojn, se vi ŝatas aventurojn, interesaĵojn, do indas konatiĝi kun la novtipa servo de Vadim Biserov ĉe: http://vojagxo.info

Szilvási László / Ret-Info

____________________________________________________________
                 Novaĵservo kun selektitaj E-novaĵoj, RET-INFO : http://www.facebook.com/Ret.Info



Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

sábado, 8 de fevereiro de 2014

Gramatikero: TAMEN






TAMEN


Conjunção utilizada para contrastar, restringir ou limitar uma  proposição anterior. "Tamen" equivale a "contudo" "todavia", "entretanto", "no entanto".

- Ni estas diversgentanoj kaj tamen ni sentas nin kiel samgentanoj. (Nós somos de diversos povos e contudo nos sentimos como de um mesmo povo.)

-  Vi donis bonajn argumentojn, tamen mi ne kredas vin. (Você deu bons argumentos, entretanto não acredito em você)

-  Forrifuzinte la mondon en monaĥejon, li tamen ne trovis pacon. (Tendo renegado ao mundo, recolhendo-se a um convento, contudo não encontrou a paz.)

- Ĉu neĝas, ĉu pluvas, tamen mi hodiaŭ promenos.( Quer neve, quer chova, todavia hoje eu  passearei.)

- Iru, tamen zorgu por ke vi ne tro fumumu la abeluojn. (Vá, entretanto cuide para não enfumaçar demais a colméia)

- Vi tion scias kaj tamen vi penas senkreditigi nin en la okuloj de la mondo. (Você sabe isso e no entanto se esforça para nos desacreditar aos olhos do mundo.)



Notas:

1. Tamen serve frequentemente para acentuar  a conjunção sed:

- Mi ne scias la hispanan lingvon, sed per helpo de vortaro mi tamen komprenis vian leteron. ( Não sei a língua hispânica, mas com a ajuda de um dicionário eu entretanto pude compreender sua carta.)

- Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem. (Meu tio não morreu de morte natural, mas ele contudo não suicidou-se.)


2.  Sed= mostra oposição ou uma restrição mais forte do que tamen.

- Vi povas, sed vi ne volas.( Você pode, mas não quer.)

   Kontraŭ= mostra oposição em um lugar ou situação de pessoas, coisas ou ideias.

- Kontraŭ neniu oni devas esti maljusta. (Contra ninguém deve-se ser injusto.)

    Dum= também pode mostrar oposição, mas apenas quando isto ocorre ao mesmo tempo.

- Dum vi ploras, ŝi ridas. (Enquanto você chora, ela ri.)


--

Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko

segunda-feira, 3 de fevereiro de 2014

Gazetaraj Komunikoj de UEA

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 533
2014-02-03


KVAR PRELEGOJ EN LA 40-A MALFERMA TAGO LA 10-AN DE MAJO


La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas vizitantojn al la MalfermaTago, kiu okazos jam por la 40-a fojo sabaton, la 10-an de majo. La unua Malferma Tago de la CO estis en novembro 1994 kaj ekde tiam tiu ĉi ŝatata aranĝo okazis dufoje en ĉiu jaro.

Kun kvar prelegoj la programo estos pli ampleksa ol kutime. Sub la titolo Interlingvistiko - ĉu nur intelekta ludaĵo?, Detlev Blanke prezentos scienc-stragiajn konsiderojn kaj kelkajn germanajn spertojn tiurilate. En sia prelego La gramatika domo de Esperanto Wim Jansen uzos la domon kaj ĝiajn konstru-aspektojn kiel metaforon por prezenti trajtojn de la Esperanta gramatiko el la vidpunkto de la funkcia gramatiko.

Lige kun la 90-a datreveno de la verkistino Marjorie Boulton, tri tagojn pli frue, Humphrey Tonkin parolos pri ŝi kaj ŝia verkaro. Fine, sub la titolo Nefertito kaj Eĥnatono - drameca epizodo el la egipta historio, WeraBlanke prezentos apenaŭ konatajn eventojn antaŭ 3 mil jaroj en la antikva Egiptio.

En la programo estos ankaŭ prezentado de libroservaj novaĵoj kaj de filmoj. Aldone al specialaj ofertoj la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato en la libroservo, butikumi en la bazaro de esperantaĵoj kaj gajni premiojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.





Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj


ESPERANTO@BRAZILO

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

*

Twitter: @MiaAmiko